lunes, 3 de julio de 2017

Nova Revuo en Esperanto eldoninta en Ĉinio



 Jen la tria numero de la nova revuo TRA LA MONDON eldoninta en Chinio...
Direktoro-eldonista Trezoro Huang Yinbao


Senpage elŝutebla ĉe http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de/.


Ekde la dua numero Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Germanio kaj Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio decidis kunlabore eldoni la revuon kaj daŭre senpage disponigi la retan version, kiu ricevis ISSN-numeron. Nur dezirantoj de la papera versio pagas la bazan koston.
Kontribuado La revuo bezonas flegadon per rekomendoj, artikoloj, abonado kaj volonte akceptas donacojn, ke ĝi povu senpage atingi ĉiujn legantojn. Bv. viziti la paĝon Subteno por detaloj.
Bonan legadon deziras:
Peter Zilvar, direktoro de Interkultura Centro Herzberg, Germanio                        Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, Ĉinio
 La 1-an de julio aperas la 3-a numero de Tra la mondo, kiu estas senpage elŝutebla ĉe http://tra-l a-mondo.espe ranto-urbo.d e/.
……….Ni ĝojas, ke la ĝis nun ricevitaj reagoj estis tre pozitivaj, ĉar tio montras, ke la revuo realigadas sian celon kaj fariĝis ŝatata, kolora, multtema informilo pri eventoj kaj interesaĵoj el Ĉinio, el Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo en Germanio kaj ankaŭ el aliaj landoj, kontinentoj. En la nuna numero inter aliaj ni raportas pri specialaj eventoj, memorfestoj okaze de la 100-a mortodatreveno de Zamenhof, kiun ankaŭ Unesko rekomendis festadi en la jaro 2017. Ni alvokas al kunlaborado por eldoni la Unesko-Kurieron en Esperanto kaj kompreneble ni alvokas por ricevi donacojn, financan subtenon por la daŭra eldono kaj senpaga elŝuteblo de tiu ĉi gazeto. Bonan legadon! Zsófia Kóródy , Honora ĉefredaktoro de Tra la mondo

R.CORSETTI.- Esperanto ne estas nur lingvo, sed lingvo por plibonigi la mondon Kial oni metu Esperanton je la servo de la mondo

Ĉiuj, kiuj konas la historion de Esperanto, scias, ke en Bulonjo-ĉemaro oni aprobis kompromisan deklaron pri esperantismo, laŭ kiu estas esperantisto, ĉiu, kiu uzas Esperanton por iu ajn celo. En la batalo inter la francaj intelektuloj, raciaj kaj teknikaj, kaj Zamenhof, la profeto de pli bona mondo kaj de homa frateco inter la diversreligiaj homoj, Zamenhof malgajnis.

Sed li provis preni sian revenĝon en la inaŭgura parolado de la dua kongreso. Li diris: “Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la Esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: "Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la Esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon!" Ho kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!"

Tiuj samaj vortoj estas laŭ mi validaj ankoraŭ hodiaŭ, ĉar ankoraŭ hodiaŭ “... aro da abomenindaj krimuloj, ...per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj.”

Se vi malsamopinias, kaj pensas ke la nunaj registaroj de la mondo agas nur por la bono de siaj civitanoj kaj de la tuta homaro, simple ĉesu legi kaj iru fiŝkapti aŭ promeni laŭ via prefero. Se male vi opinias, ke esperantistoj devas uzi Esperanton por plibonigi la rilatojn de la homoj en la mondo, bonvolu plulegi….
(Daurigu legadon en la revuo…)



No hay comentarios.:

Publicar un comentario