sábado, 29 de julio de 2017

Kiel eniris Esperanto en Korea universitato.


https://en.wikipedia.org/wiki/Hankuk_University_of_Foreign_Studies --ILEI SUKCESIS KE ESPERANTO ENIRU EN TIU ĈI UNIVERSITARO EN SEŬLO, OKAZE DE LA Uko...

La Tago de la Lernado en la UKo-Seula kaj universitata simposio pir Esperanto.

Tiu evento tradicie okazas en mardo dum UK kaj la organizado estas en la
manoj de ILEI, pli precize de la Komisiito de ILEI pri aktivecoj kadre de
UK Marija Belosevic el Kroatio. Tre lerte shi arigis diversajn prelegantojn
por tiu tuta tago kaj la tuto estis prezentita de Duncan Charters el Usono.
La ĉeestantoj povis unue malkovri la instrusistemon de Suda Koreio
aŭskultante Sinjoron Hong, lernejestro. Interesa estas la fakto, ke ĝis
1970 ĉiuj lernantoj devis studi la ĉinajn ideogramojn. Post tiu dato tiu
studado estas libervola. Sekvis prezento de la agadoj dum la JARO DE LA
LERNANTO arigitaj de la prezidanto de ILEI Mireille Grosjean. Duncan C
harters kaj Probal Dasgupta tre trafe iris al la temo « Edukado al
respektoplena turismo » kaj skuis la publikon per ĝenaj demandoj nepre
alfrontindaj. Marija Belosevic el Kroatio kaj Karine Arakeljan el Armenio
prezentis la kulturajn trezorojn de sia lando.

Iom pli for de la temo prelegis Huang Yingbao « Trezoro » pri la
Esperanto-versio de la UNESKO-kuriero. Raael Zerbetto el Brazilo, talenta
vojaĝanto kaj aktivulo, priskribis la fuŝajn dirojn pri Esperanto kaj la
adekvatajn eblajn reagojn. Anna Striganova raportis pri instruado de EO en
la universitato RUDN en Moskvo. Katalin KOvats raportis pri « Ekparolu ».
Aŭrora Bute prezentis la atingojn de internacia simpozio en Timisoara,
Rumanio. Plie kontribuis Leif Nordenstorm kaj François Lo Jacomo. Do entute
riĉa programo por abunda publiko.

*Simpozio HUFS-ILEI ĵaŭde 27-an de julio*

Dum la preparlaboroj por la 50-a ILEI-kongreso en Busano ekis kontaktoj kun
la universitato HUFS por lanĉi simpozion. La temo difiniĝis jene :
« Instruado de Esperanto, nuna situacio kaj evoluo en la tuta mondo ». Pro
la elektita temo HUFS turnis sin al ILEI, la instanco pri instruado de
Esperanto. La korea sekciestro Sinjoro Park « Nema » kontaktis diversajn
eblajn prelegontojn kaj naskiĝis bela programo por miksita publiko. Ĉiu
preleganto liveris sian tekston, tradukado al la korea estis farita kaj ĉiu
partoprenanto ricevis la prelegaron libroforme okaze de la komenco. Do ia
interpretado ne endis, la koreaj gestudentoj povis legi la korelingvan
tekston en la libro.

La publiko povis aŭskulti Mireille Grosjean el Svislando, Tosihiro Yamasita
el Japanio, Markus Gabor el Hungario, Ronald Glossop el Usono, Xiaofeng
Gong el Ĉinio, Ruben Fernandez Asension el Katalunio, Dimitri Ŝevĉenko el
Rusio, Maria Butan el Rumanio, Dalia Pileckiene el Litovio, kaj Katalin
Kovats el Nederlando.

*Konkludo de la simpozio HUFS-ILEI*

Konkludo farita de Mireille Grosjean

Dankoj iru al HUFS, al Korea Esperanto Asocio KEA kaj ghis prezidanto Lee,
al Nema, kiu chion preparis kaj interpretis dum la simpozio.

Tiu simpozio donis la okazon al koreaj studentoj auskulti fakulojn el plej
diversaj landoj, bani en internacia etoso. Ni kutimas al tio. Koreoj povis
gustumi la etoson.

Audante la historian skizon pri la evoluo de la instruado de EO en Chinio,
Rumanio, Hungario, Rusio, Litovio, ni povas konstati la influon de la
politika evoluo sur la instruado de nia lingvo en la koncerna lando. Kiel
tio okazos en la futuro ? Neniu scias. Mi nur volas mencii Mario Pei,
usonan lingviston, kiu respondas al la demando : chu ne estas risko, ke EO
dialektighu kiel la latina dialektighis kaj formis la francan, italan,
hispanan, portugalan kaj rumanan ? Li respondas jene : en la nuntempo pro
la teknikaj iloj por komuniki, tia evoluo ne eblas, risko dialektighi ne
ekzistas, char esperantistoj daure interkomunikas mondskale. Do la situacio
estas komplete nova.

Jen la chefaj atingoj de tiu simpozio :

· Efika kunlaboro inter HUFS, KEA kaj ILEI

· Altnivelaj prelegoj

· Miksita publiko, esperantistoj kun ne esperantistoj.

· La gvidantoj de la universitato HUFS povis konstati la uzadon de
EO, la efikecon de EO, la tutmondecon de EO. La prezidanto de HUFS esprimis
sian intencon vastigi la aperon de EO en HUFS. Jam planoj, projektoj, estas
skizitaj.

· Venis pushoj, sugestoj, skuoj. ILEI bonvenigas tion. Estus bele, ke
tiuj instigoj konkretighu : iu povas verki artikolon por IPR, iu povas
transpreni taskon, iu povas kandidatighi por farighi estrarano de ILEI.

Mireille Grosjean - Seulo, 2017-07-27

No hay comentarios.:

Publicar un comentario