domingo, 17 de julio de 2016

Premioj por disvastigo de Esperanto.









«Premioj por la disvastigo de Esperanto» - propono de Lu Wunsch-Rolshoven. Specifa premio por tiu agado estas tre bona ideo, ĉar tio estas nia plej grava tasko, fakte la unua, la baza kaj plej grava el la celoj en la statuto de UEA, la kialo de ĝia kreiĝo: «[…] 3. Celoj. La celoj de UEA estas: (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto; [...]». Diskonigo kaj instruado de Esperanto (kaj de ĝia interna ideo) - sekve ĝia uzo en la interpopola komunikado - jen io, por kies realigo la aktivuloj vere meritas specialan premion (ĉi tie, en la Berlina Informilo, estas priskribo de iu ebla maniero, ekzemplo de tio) - malfermu la PDF-n por legi la tutan artikolon aŭ la tutan numeron de la Berlina Informilo N-ro 11: http://www.cdeli.org/CDELI-periodajhoj/B/Premioj_por_la_disvastigo_de_Esperanto_Berlina_Informilo_No11_1996_Li_BER_01.pdf - Gravas elstarigi per aparta, speciala premio tiun aleksteran, PRI- kaj POR-esperantan agadon.


· 

No hay comentarios.:

Publicar un comentario