martes, 26 de julio de 2016

Peripateante tra la programo kaj agadoj de la 101-a UK-Nitra-Slovakio.

Poŝmarko okaze de la 101-a UK.

Kiel fanatikaj navigantoj aŭ "περιπατητικοι" de la internacia reto, ni klopodis sekvi laŭ pove la agadon de la 101-a UK okazinta nun en la urbo NITRA en Slovakio.


Kompreneble, se vi ne povis partopreni persone en la kongreso , bezonas esti tre fanatika klopondante sekvi la tutan programon kaj la ĉefaj decidojn aŭ novaĵojn.
Feliĉe kaj aktualiĝinta laŭ la novaj teknologiaj tempoj, parto de la prelegoj kaj agadoj de la UK estas rekte tv aŭ radie elsendintaj pere de interreto. Kaj pri tio oni devus gratuli kaj danki la LKK. 
Tamen okazas ke malfacilas en aliaj landoj de la mondo, esti preta je la loka horaro de la kongreso... laŭ la loka horaro de Eslovakio... La samon okazas kun aliaj internaciaj eventoj -ekz. futbalaj matĉoj-  kaj je la ikazaĵo nur eblus revidi "podkastojn" se tio ĉeestas.

Tamen kun trejninta ĵurnalima menso, oni eblas fari resumon por la averaĝa esperantisto, multaj el kiuj ne kutimas legi revuojn ne spekti E-televidojn aŭ aŭskulti E-radiajn novaĵojn.  Nun multaj kutimas eniri en "Fejskuko" aŭ en listoj... nun atinĝeblaj ĉefe el la propra poŝtelefoneto, kaj kompreneble apenaŭ iom restas poste en la memoro.


Rapide jen miaj aktualaĵoj el la unuaj tri tagoj:

1.- Laŭ "Pribina" la "Kongresa Kuriero", aliĝis kaj partoprenas la kongreson 1250 esperantistoj, el 60-o da landoj: bonega kvanto laŭ optimistoj, malbonega laŭ kutimaj kritikaj persimistoj.
2.- Pri la temo de la UK, prelegis en la malfermo, kompreneble, la UEA-Prezidanto Mark Fettes...: alvokante pri pli "justa komunikado" kun "lingva justeco" en pli "socia justeco"...ĉiam agantaj pro la paco en malpaca mondo...
3.- En la kunsidoj de la "Komitato de UEA", oni voĉdonis kaj la samaj tri ĉefaj estraranoj estis reelektitaj -prekaŭ unuanime- por nova trijara periodo, kun la aldono de aliaj kvar estraranoj, kie ĉeestas nur unu ino, krom la direktorino de la CO. Same okazis grandan disputon pri la nova "plan- agado" kaj reformo de la  Uea-statutoj. Estas anoncitaj novaj "Honoraj Membroj" kaj la gajnintoj de la "Artaj konkursoj", ktp
4.- Grafa afero diskutita estis la kvazaŭ sendependeco de TEJO el UEA... pri kio ni havos plej klarajn informojn post la UK... ĉar ne multon estis informinta el la 72-a IJK, okazinta en Vroclavo, Polando la antaŭ semajno de la UK.
5.- la 26-a julio oni festis "Esperanto-tagon" -laŭ lastatempa decido- kaj plantis fronte de la Kongresa sidejo -Loka Universitato-  la "Esperantan arbon", memore de la tago kaj UK.
6.- Pri "artaj vesperoj" au Koncertoj, oni povas aispekti fotojn kaj videojn en Facebook...
Esperanto­kurso ĉe Duolingo Pri Esperanto­kurso ĉe Duolingo prelegis ĝia kreinto Chuck Smith. 
7.- Laŭ la programo, abundis prelegojn kaj kunvenetojn tre interesajn de "komisionoj" kaj "fakaj asocioj", verkistoj,  ktp. Indas mencii  la prelegon de Chuck Smith la kreinto de la nova fama esperanto-kurson ene de Duolingo... kie jam preskaŭ duonmillonoj da lernintoj studis Esperanton, ktp afero pri kio nun UEA kaj aliaj asocioj komencis okupiĝi. Same interesiĝis la kuvenon pri nova "ecumenisma interreligio", ktp
8.- Dume, antaŭ kaj post la UK okazisIos la IJK, la SAT-K, IKUE-K,, ILEI konferenco... kaj proksime apude en Polando la katolina internacia junulara Renkontiĝo, kie ĉeestas la Papo Francisko kaj polaj esperantistoj multon kunlaboris. 
9.- La libro-servo de UEA, kun specialaj prezoj pri la okazantaĵo, prezentis la tutan esperantan bibliografion kaj ĵus bakintajn aŭtorojn, eĉ se tamen  pro iu teknika problemo, ne eblis aperi la revuon "Esperanto" de UEA, junia-julia-numeroj...
10.- Laste: En venonta jaro  2017, okazos centjariĝo de la forpaso de L:L:Zamenhof, do ŝajnas ke oficiale estos anonite la "Zamenhofa jaro" aŭ-kaj la "jaro de la lernanto" fare de ILEI.

Estas jam sciate ke la nuna SISTEMO reganta la mondon, kaj pliiganta la nunan etno-politikajn kaj religiajn dividojn sur la planedo, ne ŝatas Esperanton kiel internacia komuna lingvo de paco kaj solidara interkompreniĝo. La nunaj militoj kaj terorismaj agadoj estas sufiĉa pruvo antaŭ niaj okuloj... Tamen la Esperanto Movado,... "kuraĝe ne flankiĝante sekvos la vojon celitan"...

Do, esperantistoj estas invitinta fariĝi "aktivuloj" kaj interesiĝi kaj kunlabori...

Se eblus al vi profitu interreton, sekvu tv-radiajn elsendojn, eniru en la vicon de KER ekzamenontoj  kaj aliĝu al la novaj "AMO" "aktivula maturiga Seminarion...
Estu tiel!


No hay comentarios.:

Publicar un comentario