lunes, 18 de julio de 2016

Kial Esperanto fariĝis la "danĝera lingvo"?

LA DANĜERA LINGVO EN NOVA ELDONO


Unu el la plej famaj verkoj pri la Esperanto-historio, La danĝera lingvo de Ulrich Lins, aperis ĉe UEA en nova, reviziita eldono ĝustatempe por prezento en la 101-a UK en Nitro. Ĝi estos havebla ankaŭ en la SAT-kongreso en Herzberg kaj mendebla ĉe la Libroservo de UEA.

Diktatoraj reĝimoj kaj fanatikaj ideologioj stampis Esperanton danĝera lingvo, plej forte en la nazia Germanio kaj en Soveta Unio sub Stalin. En sia detale dokumentita kaj riĉe ilustrita libro la germana historiisto Ulrich Lins montras, ke Hitler kondamnis Esperanton kiel ilon por la mondregado de judoj kaj ke Stalin, likvidante la revolucian internaciismon, subpremis la Esperanto-movadon kaj kaŭzis al ĝiaj anoj grandan suferadon kaj eĉ morton.

La unua eldono de La danĝera lingvo aperis en 1988 ĉe la germana eldonejo Bleicher kaj kiel represo ĉe Progreso en Moskvo en 1990. Aperis tradukoj en la germana, itala, japana, rusa, litova kaj korea; baldaŭ aldoniĝos ankaŭ angla eldono. Por la nova Esperanto-versio la teksto estis plene reviziita kun utiligo de fontoj, kiuj iĝis alireblaj nur post la germana reunuiĝo kaj la disfalo de Soveta Unio.

La danĝera lingvo: Studoj pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Ulrich Lins. Kovrilo kaj ilustraĵoj: Francisco L. Veuthey. UEA, 2016. 375+24p. Prezo: 18,00 EUR (triona rabato ekde tri ekzempleroj).

En la reta katalogo: 

Danĝera lingvo, La, Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Ulrich Lins, Movado, UEA, 2016. Nova, plene reviziita historio pri la atakoj kontraŭ la E-movado, precipe sub Hitler kaj Stalin, sed ankaŭ en la cara Ruslando kaj la orienta Azio. Prezo: 18.00 EUR, triona rabato ekde 3 ekz. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=9318

No hay comentarios.:

Publicar un comentario