miércoles, 27 de julio de 2016

Kial la 26 de julio estas la internacia "Esperanto-tago"...

Homoj nature desiras scii pri ĉio.  Tion eĉ asertas ARISTOTELO en la komenco de lia METAFIZIKO:  "Πάντες ἄνθρωποι τοῦ εἰδέναι ὀρέγονται φύσει."  Tamen ĉiam malfacilis al homoj scipovi ĉion. Tamen okazis preskaŭ miraklo en niaj tempoj: ĉar ni povas trovi en la "nuboj" de nia teknologia aparataro ĉion kion ni bezonus scii kaj eĉ troege!

Do mi miras ke ankoraŭ kelkaj esperantistoj demandas kial la 26 de julio estas la "Esperanto-tago"... Pardoninda estas la konfuzo, ĉar oni kutimis festi la "Esperanto-tagon" la 15- a Decembro, dato de la forpaso de ĝia iniciinto: L.L.Zamenhof.   Trafe lastatempe oni oficiale estas iom konzenteme akceptinta la tago 26 de julio, tago kiam aperis publikita la internacian lingvon de Dro. Esperanto.

Do, por miaj novaj legantoj mi elektis tiuj ĉi profesiecan artikolon facile legeblan pri la apero de internacia lingvo publikita ruslingve la 26 de julio de 1887.-

Bonan legadon...



http://sezonoj.ru/2016/07/eo125/

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.

La titolpaĝo de la Unua Libro estis surprize simila al tiu de Volapük: Die Weltsprache de Johann Martin Schleyer. Reinhard Haupenthal notis, ke “la granda simileco prave supozigas, ke Zamenhof intence imitis la pli fruan verkon de Schleyer” kaj listigis similaĵojn en la du germanaj eldonoj [Haupenthal R. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj de Zamenhof (1887): Pri la lanĉo de du plan-lingvoj. Schliengen: Edition Iltis, 2000]. Sed la libroj mem estis malsamaj. La 150-paĝa Volapüka estis preskaŭ kvaroble pli ampleksa, ĉefe, pro la pli ol 80-paĝa vortaro. Schleyer alparolis la mondon propranome, sed Zamenhof uzis pseŭdonimon, ĉu por eviti misfamiĝon inter la klientoj, ĉu por ke la disvastigon de la libro kaj de la lingvo ne ĝenu la judeco de la aŭtoro, ĉu pro natura modesteco.

La Unua Libro konsistas el kvar partoj, inter kiuj la plej ampleksa estas ne la Plena lernolibro, sed la Antaŭparolo (p. 3–30).
Unue, Zamenhof mencias la problemojn kiujn la diverslingveco kaŭzas en ĉiuj sferoj de la vivo, kaj atentigas, ke ĝi kaŭzas ankaŭ malamikecon inter la popoloj. Same kiel multaj lingvoprojektantoj, li kredis ke lingvo internacia havus grandan praktikan signifon por scienco kaj komerco, sed li emfazis, ke
grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.
Efektive, Zamenhof volis solvi ne nur la lingvan problemon, kaj post pluraj jaroj li konfesis:
mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo.
(MEH, p. 100)
Sed en la Unua Libro Zamenhof ne longe haltis ĉe tiu ideo kaj traktis, ĉefe, lingvajn aferojn. Prezentante la historion de la lingvoprojektado, li konstatis, ke por lingvigi projekton oni devas solvi tri taskojn, kaj ke en neniu antaŭa projekto estis solvita pli ol unu tasko, sed li sukcesis solvi ĉiujn tri.
1) La lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante. — Tion li solvis per simpligo de la gramatiko, kiun “oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo”, kaj per regula vortfarado helpe de prefiksoj kaj sufiksoj.
2) La lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj. — Por tio li “aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj”. Li donis ekzemplon de tio, ke alilandano ne konanta la rusan lingvon kaj ruslandano ne konanta la lingvon de la alilandano, povas interkompreniĝi, eĉ ne konante la lingvon internacian, nur helpe de vortaroj....

Legu la tutan tekston en: http://sezonoj.ru/2016/07/eo125/

No hay comentarios.:

Publicar un comentario