martes, 12 de diciembre de 2017

Kion faras esperantisto favore al rifuĝintoj...

Granda honto por ni mem, esperantistoj, kiuj ne havas verajn organizojn por praktike agadi fovore al rifuĝintoj kaj malrichuloj au persekutitaj kaboristoj en la mondo. Niaj organizoj ne estas socialaj, malmultaj okupiĝas pri alio ol la internacia lingvo... 

Bedaŭrinde ni perdis la Zamenhofan enfazon pri la "interna ideo" de Esperanto. Kaj ĉiutage pli malfacilas fari ion.




“Multaj esperantistoj interesiĝas pri la dramo de la rifuĝintoj (ĉu rifuĝantoj? ĉu iam rifuĝontoj?) Mi tion scias, ĉar pasintsomere en Seulo en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato kaj kunlabore kun la Akademio de la Sciencoj de San Marino, mi gvidis kurson pri la movado de solidareco kun la rifuĝintoj en Eŭropo. Pro forta horzonozo kaj dormomanko la rezulto miaflanke estis nur duonkontentiga. Tamen, la komentoj de la ĉeestintoj estis tre pozitivaj. Sekve, tio plene ŝuldas al la graveco de la temo. Fakte, kelkaj el ili ja aktivas loke en la solidara agado por la rifuĝintoj, kiel Olev en Svedio kaj pluraj homoj en Francio. Dum la lasta sesio mi demandis al la partoprenantoj kion esperantistoj povus fari tiurilate. Jen kelkaj konkludoj prie….”

La temo pri la rolo de Esperanto en la solidara agado kun la rifuĝintoj malofte aperas en Esperantaj gazetoj kaj retejoj, sed jam okazas tiutema diskutado kaj kelkaj konkretaj projektoj. 
Legu pli en la artikolo “Per Esperanto por la rifuĝantoj”, aperinta en la decembra numero de “La Ondo de Esperanto” kaj ĵus publikigita en la novaĵretejo “La Balta Ondo”-
"

No hay comentarios.:

Publicar un comentario