viernes, 15 de diciembre de 2017

Aperis jam rete la januara 2018 revuo Esperant.

 
"KUTIVI MOVADON INDAN JE FIERO"... 

Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA Mark Fettes.

Unu el la plezuroj de nia movado estas la renkontiĝoj kun novuloj — kun homoj, kiuj nur en la lastaj monatoj malkovris la lingvon kaj ĝian komunumon. Tra iliaj okuloj oni povas dum momento revidi Esperanton freŝa, pura, netuŝita, kiel ĝardeno sub ĵus falinta neĝo. Dum novembra vizito al la Centra Oficejo, mi parolis kun unu el la volontuloj de TEJO, junulino kiu antaŭ kelkaj monatoj tute ne konis la lingvon. Spontane ŝi komentis pri la vojaĝrakontoj, kiujn ŝi aŭdis de pli spertaj movadanoj: “Ĉiam ili parolas pri la specifaj homoj, kiujn ili renkontis. Tio por mi estas bela. Oni ne vidas unue la naciecon de la persono, sed ĉiam la homon.”  Venante al la fino de la Zamenhof Jaro, estas bele kaj esperige, retrovi en la buŝo de novvarbito tian konstaton…”

 La enhavlisto de la januara kajero:

  • 3 ... Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
  • 5 ... La 47-a Malferma Tago kaj Seminario pri Informado en la Centra Oficejo
  • 6 ... AMO: AMO restas amase amata tra 2017
  • 8 ... Recenzo: Plia verda kabaredo
  • 8 ... Oficiala Informilo
  • 9 ... Afriko brilas: Pri miaj streboj enradikigi Esperanton en Rutshuru, malgraŭ teruraj malsekurecoj
  • 10 ... Novaj sukcesoj de Esperanto ĉe Unesko
  • 14 ... Unesko: Unesko-kuriero en Esperanto sukcesas
  • 15 ... Universala kongreso: 103-a Universala Kongreso de Esperanto, 28 julio–4 aŭgusto 2018 Lisbono, Portugalio
  • 16 ... Recenzo: Pri homoj insektoj, lumo kaj krizalido
  • 17 ... ILEI
  • 18 ... Antaŭ dek jaroj mortis Claude Piron... La bona kaj simpla esperantisto
  • 20 ... Kalejdoskopo ­
  • 22 ... Lingvo
  • 22 ... Esperanto en universitatoj: Du priesperantaj prelegoj en scienca konferenco
  • 23 ... Faka agado: Esperanto en regiona Parlamento de Brazilo
  • 23 ... Forpasoj

No hay comentarios.:

Publicar un comentario