jueves, 17 de agosto de 2017

Raporteto pri a 9o-a SAT KONGRESO 2017 en Seulo.-Sud-Koreio



 
La 90-a Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto en la urbeto Gimpo, apud Seulo, Koreio. Dum la semajna kongreso 105 kongresanoj el 23 landoj, 6 kontinentoj plenplene ĝuis liberecan kaj sennaciecan etoson de la kongreso, kiu estis unuafoje okazigita en Azio.
Pli ol 20 prelegoj estis preparitaj por la kongresanoj el 23 landoj. Krom la tagoj de la kongresa ekskurso, energiaj prelegoj kaj intensaj diskutoj daŭris dum la kongreso pri jenaj temoj: Veganismo, Nuklea Akcidento en Fukuŝimo en Japanio, Evoluo de A.I.(Aretefarita Inteligento) kaj ĝia influo al socio, Kandelluma Revolucio en Koreio dum 2016~7, Absoluta Demokratio – Demokratiigo de Ĉiuj Demokratioj, La Rusa Revolucio en 1917, Pri Unuiĝo de Nord- kaj Sud-Koreio, Influo de Pejzaĝo, Esperanto Movado, Lingvaj Problemoj, Nuntempa Monda Kapitalismo, Nuntempa Situacio de Kubo kaj D.R.Kongo, Fak-agado en la Reto(Fejsbuko) ktp.
Samtempe okazis laborkunsidoj de SAT, en kiuj estis proponitaj diversaj opinioj pri la administrado kaj evoluplanoj de la SAT-movado, kaj kunsidoj de diversaj frakcioj de SAT, kiaj Sennaciista, Liberecana, Vegetara, Komunista, Verdula ktp.
Multaj prezentaĵoj, kiaj Korea Folklora Danco de Espera Mondo, Koncerto de la familia muzikgrupo el Litovio Sepa Asorti, Komedio "La Malfermilo", Aŭkcio per Esperantaĵoj, Korea Opero “Ariari”, Japana Te-ceremonio, Muzikado de diverslandaj muzikiloj, Revoluciaj kantoj ktp, gajigis la ĉeestantojn ĉiuvespere.
La 90-a SAT-Kongreso finiĝis esprimante esperon pri kiel eble plej rapida okazigo de la duafoja SAT-Kongreso en Azio. La SAT-flago estis transdonita al la reprezentanto de la urbo Kragujevac de Serbio, kiu gastigos la 91-an kongerson en 2018.
Deklaracio de la 90a SAT-Kongreso
La 90a Kongreso de SAT, okazinta en Gimpo/Seulo, Suda Koreio, de la 29a de Julio ĝis la 5a de Aŭgusto 2017 :
Descripción: - salutas la okazigon de la Kandelluma Revolucio en Suda Koreio, en kiu multaj homoj kunvenis kaj manifestaciis por ŝanĝi la registaron, kio estas kuraĝiga demokratia evento ;
Descripción: - agnoskas la gravecon de popolamasaj kontraŭstaroj al maljustaj registaroj, kiel montris la kandelluma manifestacio en Suda Koreio, avertante kontraŭ la klopodoj de amaskomunikiloj kaj politikistoj manipuli ilin, kaj ĉefe kontraŭ la evidentajn drivojn al milito, kiel okazis en Sirio ;
Descripción: - apogas finigon de konflikta stato inter Norda kaj Suda Koreioj kaj subtenas daŭran pacigon de la regiono por komuna vivo kaj interkomprenemo de la popoloj, kiuj vivas en la region ;
Descripción: - sugestas pacajn interparolojn en militaj konfliktoj kaj kondamnas ĉiajn sangsoifantajn militaliancojn, unuavice la Nord-Atlantikan Traktat-Organizon (NATO) ;
Descripción: - postulas decajn vivrimedojn kaj laborkondiĉojn por teni homecan vivon al ĉiuj laboristoj en la tuta mondo ;
Descripción: - notas ke bestobredado estas grava fonto (krom petrol-industrio kaj aliaj) de klimatvarmiĝo kaj ke, konsekvence, pli vegetaĵa dieto estas efika agado laŭ ekologia kaj ankaŭ etika vidpunktoj ;
Descripción: - kontraŭas, en sia celado al justeco, la suferigojn kaj ekspluatadon rilatajn al seksismo kaj rasismo ;
Descripción: - kontraŭas mistraktadon de bestoj kaj speciismon ;
Descripción: - kontraŭas la uzadon de nuklea energio, ĉar la akcidento de nuklea centralo en Japanio, 2011, ĝisfunde detruis kaj eĉ nun daŭre detruas ĉiutagan vivon de la loĝantaro ;
Descripción: - malakceptas ĉiujn nukleajn armilojn, rimarkante la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj de UN, rezoluciitan en julio 2017 ;
Descripción: - subtenas la agadon de Solidareco Bona Volo (SBV) en Demokratia Respubliko Kongo por helpi edukadon de junuloj, kiuj suferis pro la militoj ;
Descripción: - instigas ke ne nur SATanoj kaj esperantistoj, sed aktivistoj ĝenerale pli efike kaj aktive kunlaboru kun kamaradoj el Azio, kadre de nia praktika subteno al la tutmonda solidareco.


Gvidrezolucio de la 90a SAT-Kongreso
La 90a Kongreso de SAT okazinta en Gimpo/Seulo, Suda Koreio, de la 29a de Julio ĝis la 5a de Aŭgusto de 2017 :
Pri la ĝenerala funkciado de SAT :
Descripción: - dankas kaj gratulas la kamaradojn kiuj agadis dum la lastaj jaroj por la funkciado de SAT, ĉu en la Plenum-Komitato, ĉu en la Ĝenerala Konsilantaro, ĉu en Sennaciulo, kaj kiel perantoj kaj kiel aktivuloj, same kiel instigas la ceterajn SAT-anojn helpi ilin kaj kandidatiĝi por la diversaj postenoj en la ideo ke la jam spertaj kamaradoj lernigos pri la diversaj taskoj, kaj aparte salutas la kamaradon Eduardo Vivancos, la nuntempa plej malnova kamarado de SAT, kaj agnoskas lian longdaŭran engaĝiĝon kaj kontribuon al la SAT-movado ;
Descripción: - kuraĝigas la renaskiĝon de la Pacista Frakcio, okaze de la debatoj pri la reunuiĝo de la koreaj ŝtatoj ;
Descripción: - proponas krei Jutuban kanalon de SAT kaj prizorgi ĝian nutradon per notinde filmetoj kaj porkongresaj kaj prikongresaj ;
Pri la Plenum-Komitato :
Descripción: - petas ke la Plenum-Komitato esploru pri rimedoj kiel fari nian asocion kaj niajn kongresojn pli demokratiaj ;
Pri Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo :
Descripción: - emfazas la pluan neceson ke SATanoj regule kontribuu kaj kontribuigu ankaŭ ne SATanojn ;
Descripción: - proponas al la redakta teamo de Sennaciulo havi klaran proceduron por akcepto, malakcepto kaj prokrastigo de artikoloj kaj aliaj kontribuoj, ĉefe kiam temas pri polemikigaj ;
Descripción: - speciale dankas kaj gratulas la ĉefredaktorojn de Sennaciulo kaj de la Sennacieca Revuo, ĉefe Pedro Sanz, pro la efika rezulto en la plibonigo de la gazetoj, kaj la ceteron de la teamo kaj kontribuantoj ;
Pri la Eldona Fako Kooperativa :
Descripción: - kuraĝigas aperigon de “La silento de l’armiloj” kaj “Antaŭ unu jarcento” kaj, laŭeble, de aliaj projektoj (kiel “12 kugloj…” rete kaj “Reĝo Ubuo” papere) ;
Descripción: - petas anojn de la Eldonkooperativo ĝisdatigi la publikan projektoliston ;
Pri la sidejo :
Descripción: - sugestas ke ni daŭre plibonigu la kondiĉojn de la SAT-sidejo, por ke ĝi iĝu pli taŭga loko por prelegoj, kunvenoj kaj por la konservado de la arkivoj ;
Pri la kongresoj :
Descripción: - emfazas la bezonon inkluzivi pliajn debatojn pri feminismo, inaj rajtoj kaj GLAT-rajtoj ;
Descripción: - proponas diskutadon en la venontaj SAT-kongresoj pri la laboristaj movadoj, precipe por sciigi al ni pli detale niajn laboristajn kondiĉojn reciproke, kaj por diskuti kiel ni faru kontraŭbatalon kaj solidarecan movadon, ĉar laboristaj kondiĉoj pli kaj pli malboniĝas ;
Descripción: - instigas la partoprenantojn de la venontaj SAT-kongresoj al memvola elekto de facile komprenebla nomo laŭ la esperanta sonaro (karesnomo, esperantigita prononco de sia nomo, ktp) ;
Descripción: - konstatinte la ĉijaran oportunecon de proksimaj tempo kaj loko de la Universala Kongreso de Esperanto kaj de la SAT-Kongreso, instigas la Plenum-Komitaton esplori ree tiajn kondiĉojn ;
Descripción: - esprimas apartan aprezon pri la riĉaj kaj variaj manĝoj por vegetaranoj kaj veganoj, kaj esperas ke la sekvantaj OKKj daŭrigos ĉi tian iniciaton ;
Descripción: - gratulas la OKKn de la Gimpa/Seula kongreso, kiu sukcesis per malmulta homforto organizi tre bonan kaj brilan unuan kongreson de SAT en Azio, kaj kuraĝigas aziajn kamaradojn surbaze de tiu sperto klopodi prepari pliajn SAT-kongresojn en Azio en proksima estonteco ;
Descripción: - invitas SATanojn aparte, kaj ankaŭ progresemajn esperantistojn ĝenerale, jam aliĝi al la 91a SAT-kongreso okazonta en Kragujevaco, Serbio, inter la 5a kaj la 12a de aŭgusto 2018 ;
Descripción: - gratulas la OKKn pro la decido ne mencii la nomon de landoj en la nomŝildoj de la kongresanoj, kio kongruas kun la celoj de SAT kaj kun la ideoj de sia membraro. //

No hay comentarios.:

Publicar un comentario