martes, 8 de agosto de 2017

Fina deklaracio de la 90-a SAT kongrreso de Esperanto.

OKAZINTA EN SEULO, SUDA KOREIO TUJ POST LA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, LA 90.a SAT KONGRESO OKUPIĜIS PRI LA NUNA POLITIKA SITUACIO DE LA MONDO, PRAVE EKDE IU LOKO KIE LA MINACO DE ATOMBOMB MILITO
ESTAS TERURE EVIDENTA.

DO, LA FINA DEKLARACIO ESTAS RESUMO DE LA PRELEGARO KAJ DISKUTOJ.
LEGINDA, EĈ SE MANKIS REFERENCOJN AL LA NUNA KRITIKA SITUACIO EN SUDAMERIKO, EBLE, KIAL NE EBLIS AL SUDAMERIKANO PARTOPRENI.

KIEL MEMBROJ DE SAT 
NI SALUTAS LA DAŬRIGAN KURAĜAN AGADON DE SAT
KAJ ĜIAJ SOCIO-POLITIKAJ DENONCOJ
PRI LA SITUACIO DE LA LABORISTOJ EN LA TUTA MONDO
KAJ LA MANKO DE KOMRPOMISO PRI LA
KLIMATAJ ŜANĜOJ....



Deklaracio de la 90a SAT-Kongreso
La 90a Kongreso de SAT, ozakinta en Gimpo/Seulo, Suda Koreio, de la 29a de Julio ĝis la 5a de Aŭgusto 2017 :
Descripción: - salutas la okazigon de la Kandelluma Revolucio en Suda Koreio, en kiu multaj homoj kunvenis kaj manifestaciis por ŝanĝi la registaron, kio estas kuraĝiga demokratia evento ;

Descripción: - agnoskas la gravecon de popolamasaj kontraŭstaroj al maljustaj registaroj, kiel montris la kandelluma manifestacio en Suda Koreio, avertante kontraŭ la klopodoj de amaskomunikiloj kaj politikistoj manipuli ilin, kaj ĉefe kontraŭ la evidentajn derivojn al milito, kiel okazis en Sirio ;

Descripción: - apogas finigon de konflikta stato inter Norda kaj Suda Koreioj kaj subtenas daŭran pacigon de la regiono por komuna vivo kaj interkomprenemo de la popoloj, kiuj vivas en la region ;

Descripción: - sugestas pacajn interparolojn en militaj konfliktoj kaj kondamnas ĉiajn sangsoifantajn militaliancojn, unuavice la Nord-Atlantikan Traktat-Organizon (NATO) ;

Descripción: - postulas decajn vivrimedojn kaj laborkondiĉojn por teni homecan vivon al ĉiuj laboristoj en la tuta mondo ;

Descripción: - notas ke bestobredado estas grava fonto (krom petrol-industrio kaj aliaj) de klimatvarmiĝo kaj ke, konsekvence, pli vegetaĵa dieto estas efika agado laŭ ekologia kaj ankaŭ etika vidpunktoj ;

Descripción: - kontraŭas, en sia celado al justeco, la suferigojn kaj ekspluatadon rilatajn al seksismo kaj rasismo ;

Descripción: - kontraŭas mistraktadon de bestoj kaj speciismon ;

Descripción: - kontraŭas la uzadon de nuklea energio, ĉar la akcidento de nuklea centralo en Japanio, 2011, ĝisfunde detruis kaj eĉ nun daŭre detruas ĉiutagan vivon de la loĝantaro ;

Descripción: - malakceptas ĉiujn nukleajn armilojn, rimarkante la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj de UN, rezoluciitan en julio 2017 ;

Descripción: - subtenas la agadon de Solidareco Bona Volo (SBV) en Demokratia Respubliko Kongo por helpi edukadon de junuloj, kiuj suferis pro la militoj ;

Descripción: - instigas ke ne nur SATanoj kaj esperantistoj, sed aktivistoj ĝenerale pli efike kaj aktive kunlaboru kun kamaradoj el Azio, kadre de nia praktika subteno al la tutmonda solidareco.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario