domingo, 22 de enero de 2017

Nova jaro 2017...kaj eniro al la TRUMP-ERAO.

NOVA JARO 2017... KAJ ENIRO AL LA "TRUMP-ERAO.


La USONA-balotado ne povis ne okupiĝi nin... La internacia amaskomuniloj terurigis nin ĝis al ostoj... kaj eĉ al ESPERANTUJO donis okazaĵojn por iom halti kelkajn internan bataladojn...kaj forgesi ke la 2017 estas la "Zamenhofa Jaro" kaj la "Jaro de la lernanto".

Kompreneble kiu  povas nun rezisti al amaskomunikilaj retoj krom al la "sociaj" "feisbuko" aŭ "Tuitero"... daŭrige pepiantaj en niaj telefoniloj?

La jusa 20-a de januaro estis la kulmino de la frenezaĵo...kiam antaŭ kaj post la Trump-emposteniĝo, milionoj da inoj  -fortege kondukitaj de impulsiĝema CNN - manifestaciis preskaŭ en ĉiu landoj de la mondo.

Kaj kio nun? La batalado de la nova prezidento apenaŭ komencis, sub la trankvila spektado de Rusio, kies prezidento Valdimiro Putin(o), estas akuzita de partoprenado en la balotadoj favore de Trump.
Laŭ "konspiranoidoj" la granda batalado por la konkero de la mondo, celo de la neoliberismaj bankistoj kaj entreprenistoj, momente haltos, ĉar la grandaj ĉefaj "Drakoj" -Nigra, blanka kaj ruĝa- regantaj la mondon, ne sukcesis akordi labori kune... kaj la aliaj dragonetoj ankaŭ devos atendi...
Tamen ŝajnas ke la grandaj entreprenoj fabrikantaj de armiloj ne haltos... do la militetoj regionaj devos daŭrigi....kaj DAVOS estos nur klaĉado favore de la amaskomunikiloj...


KION DEVAS FARI NI, INDIVIDUE AŬ GRUPE KIEL MEMBROJ DE LA 
MONDA ESPERANTO MOVADO?
 
Ĉu engaĝiĝi en tiu ĉi freneza batalado kaj manifestacioj?

Ĉu ni devos abandoni por ĉiam la "interna ideo" kiun Zamenhof, la iniciinto celis por Esperanto, komuna lingvo de la homaro? 
"FRATECO KAJ JUSTECO INTER ĈIUJ POPOLOJ"

"Por la indiferenta mondo Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu kiu uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi estas esperantisto, kaj ĉiu esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon, simplan , malvarman, internacian kompreniĝilon... Sed esperantistoj kiuj apartenas al nia afero...tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon.... Ili ne timos ke la mondo moke nomos ilin utopistoj..." (Z.Genevo 1906)

-----
Do ĉiu ajn estas libera agadi politike pere kaj por Esperanto. Kaj antaŭ ĉio, firmege resti unuigitaj en la fina celo de nia laboro por paco kaj pli frata kaj solidara kunvivado inter indiviuoj kaj popoloj de la tuta mondo.
Do, esperantistoj, malrapidu... Trankiliĝu!  
Ĉu iam estis jam iu Usona prezidento kiu helpis kaj apogis disvastigon de Esperanto?

Do, ni atendu kaj okupiĝu pri niaj grandaj internaj temoj, pri kion ni ofte disputadas akre kaj sensense...
PROFITU SE EBLAS NIAN "ZAMENHOFAN JARON".....

Pri REVUO ESPERANTO, jam ni ricevis: Decembran 2016 kaj Januaran 2017... Haltu ni la plendojn kaj ni legu kaj relegu, dankante la sindoneman laboron de la redaktoroj.


Kaj ne mankos al ni aliajn temojn pri kiuj okupiĝi:

-Sendependiĝo de TEJO, fare de la voĉdonado por ŝanĝoj en la Statuto...
-Zamehofa kaj lernantaj jaroj.

-Afrikaj Esperantaj Kongresoj kaj unua IJK Afrika...Kaj Afrika "batalado" kun UETA.
-Koreia UK-2017...
-Nova "Heroldo" (el Brazilo)... kaj bonvena nova Ĉina "Tra la mondo"
-UEA-ILEI agado:Pasporta Servo, domo de la volontuloj. Trejnadoj...
-AMO-seminarioj ...
-Kaj se eblus halti niajn  retajn bataladojn pri sensensaĵoj....
KAJ ESTU PACO INTER ĈIUJ ASOCIOJ KAJ GESAMIDEANOJ...




No hay comentarios.:

Publicar un comentario