lunes, 23 de enero de 2017

Jen Januara 2017 REVUO ESPERANTO DE UEA



Salutvortoj de l.Fettes prezidanto de UEA.

L’obstino, l’espero, kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro
Atingos la celon en gloro.
……..

“En la nun komenciĝanta jaro, la centa jaro post lia morto, oni multe parolos pri la idea kaj kultura heredaĵo de Zamenhof. Li ja estis homo, kiu profunde pensis pri la celoj de la vivo kaj la bezonoj de la homaro, kaj li postlasis al ni riĉan testamenton de leteroj, artikoloj, eseoj, kaj paroladoj, kiuj povas ankoraŭ klerigi kaj inspiri nin. Sed Zamenhof postlasis al ni ankaŭ sian vivon kiel inspiron….Mi deziras al ĉiuj esperantistoj obstinon, paciencon kaj esperon en la jaro 2017!”



En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la januara numero de la revuo Esperanto. (Jes, pli frue ol aperis la du lastaj numeroj de 2016).
Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://uea.org/revuoj/(unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).

La enhavlisto de la januara kajero:

  • 3 ... Malferme: Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA Mark Fettes.
  • 5 ... Kalejdoskopo: Novaĵoj el Kartvelio, Japanio kaj Rumanio.
  • 6 ... Afrika Kongreso: La kunordiganto de la Afrika Komisiono, Adjévi Adjé, kune kun la vicprezidanto de UEA prezentas raporton pri la 6a Afrika Kongreso de UEA; nia revuo revenos al tiu grava evento en la sekva numero.
  • 8 ... AMO-Seminarioj: La prizorganto de la programo de Aktivula Maturigo (AMO) resumas la rimarkindan kreskon de la programo en 2016.
  • 11 ... UEA en NRO-konferenco: Kurioza okazaĵo en Meksiko montras, ke la tieaj indiĝenoj estas pretaj rezisti kontraŭ lingva diskriminacio.
  • 12 ... Tria vojo: Humphrey Tonkin kaj Stefan MacGill pri tria vojo, por ke lingva diskriminacio ne minacu pacon en la mondo; Proklamo de Voss.
  • 14 ... La 10-a IVU: Amri Wandel raportas pri la 10a Internacia Vintra Universitato en Saarbrűcken.
  • 15 ... Granda E-muzeo: La prezidantino de ILEI raportas pri la granda E-muzeo en Ĉinio. La respondeculino pri la eksteraj rilatoj de la universitato gvidas ŝin tra tiu impona konservejo de nia kultura heredaĵo.
  • 17 ... Sudafriko, Ĉinio, Rumanio: Elisée Eloke pri ligoj laŭ la programo BRICS; 30 kolokvanoj en Okcidenta Universitato.
  • 18 ... Poemoj el Hispanio: Miguel Fernández invitas ĝui E-poemojn en la prestiĝa hispana ret-revuo kaj en librovendejoj.
  • 19 ... ekparolu ĉe edukado.net: La retejo edukado.net lanĉis novan projekton ekparolu. La Fondaĵo Canuto. KER-ekzamenoj
  • 20 ... Instruado: ILEI kongresos en Busano, anoncas Radojica Petrović
  • 21 ... Recenzo: Tobiasz Kubisiowski pri Muzika terminaro
  • 22 ... Oficiala Informilo: Klarigoj pri AMO-tabelo. Ekferme
  • 23 ... Laste Aperis
La januara PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO - kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ aktualajn PDF-versiojn de la revuo Kontakto.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario