lunes, 6 de agosto de 2018

UNESKO sendis mesaĝon al 103-a UK.


UNESKO KAJ ESPERANTO MOVADO EN KUNLABORO

SALUTMESAĜO DE UNESKO 

AL LA PARTOPRENANTOJ DE LA 103-A UK

Lisbono, la 29-an de julio 2018
Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio.
Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.
Mi ne dubas, ke tiu elstara kadro sukcesos inspiri al vi fruktodonajn interŝanĝojn.
Kiel vi scias, Unesko subtenas la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj.
Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj.
La cemento de ĉiuj tiuj valoroj estas la kapablo dialogi, aŭskulti, interkomunikiĝi.
Lingvoj estas la vektoro, kiu ebligas tiun dialogon; ili konsistigas do la esencan ilon por atingi la celojn, kiujn ni devas konkretigi, kaj same por defendo de niaj valoroj.
Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la indiĝenajn lingvojn, pri kiuj ni scias nuntempe, ke ili malaperas en ritmo de unu malapero dufoje monate. Tio estas giganta perdo por la homa heredaĵo. Ni devas plie defendi plurlingvismon en la instruado per adekvataj publikaj politikoj, sed ankaŭ en la virtuala spaco de la Reto, tiel ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco en ĉiuj homgrupoj. Gravas, ke ĉiu sukcesu esti en kontakto kun sia historio, sia identeco kaj la simbolaj resursoj de sia origina etno.
Tiu agado de Unesko ankaŭ estas VIA agado. Ĉar Esperanto ne volas forviŝi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male ĝi reprezentas taŭgan ilon por komuniki en respekto de ĉiuj lingvoj, ĉu minoritataj, ĉu de la plimulto. Ĝi ebligas ekziston de homgrupo de parolantoj sendependaj de iu ekonomia, politika aŭ kultura hegemonio.
Paroli Esperanton estas alten iri kaj atingi kosmopolitikan konscinivelon, esti mondcivitano – sen forlasi siajn apartajn ligojn.
Via elektita temo por via kongreso en tiu ĉi jaro estas: "Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?"
La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizo montras de jaroj: engaĝiĝi pli kaj pli por savi kaj vivteni tiun esencan parton de la nemateria homara heredaĵo: la lingvojn. Defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi al plurlingva edukado.
Tiel ni sukcesos konstrui mondon pli malfermitan, pli inkluzivan kaj pacan.
"Multaj voĉoj, unu mondo" – jen la slogano de nia fame konata organo Unesko-Kuriero.
"Multaj voĉoj, unu mondo", tiel tradukiĝas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas – kaj kiu staras sur la versio de nia revuo, kiu nun aperas en Esperanto: Unesko-Kuriero.
Finfine mi volas transdoni, nome de Unesko, elkorajn bondezirojn pri la sukceso de via Kongreso.
Audrey Azoulay, 
ĝenerala Direktorino de Unesko

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 744
2018-08-06

viernes, 3 de agosto de 2018

Je la fino de la UK... kaj komenco de la IJK...daŭriga laboro.

La UK jam iras je la fino, kaj eĉ se ni ne sukcesis havi
tro da informaro meze de la sociaj retoj
- ĉar ni ne povis vojaĝi al Portugalio -
ni klopodos iom resumi kaj komenti
por nia legantaro 
kiuj ne vojaĝis al UK, kaj nek havas tempon por serĉi en la reto.


KOMUNA FOTO DE LA KONGRESANOJ
LA INFORMOJ TROVEBLASEn la kongresa programo, en la KURIEROJ 5 - 6
Kaj en la retoj troviĝhas abunda informaro, por interesitoj.

https://uea.org/pdf/uk2018/UKKuriero_5.pdf
https://uea.org/pdf/uk2018/UKKuriero_6.pdf


----

Varmega ondo pli ol 44°C verŝajne iom suferigis kongresanojn…

----

Estis jam publikita la rezulto de la BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA.

---

PRI LA KONGRESA TEMO
"Agade socie per Esperanto"

"Plenplena salono marde. Preskaŭ 30 homoj intervenis en la tria sesio de la kongresa temo! Jen pruvo de la enorma intereso inter la esperantistoj pri la temo de rifuĝintoj kaj migrantoj. Interesitoj povas legi samteman artikolon “Per Esperanto por la rifuĝantoj” en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2017/12/rifugantoj.
Unu el la podianoj, Klara prezentis sian agadon kadre de UNITED por Interkultura Agado, kiu ekde
1993 registras la nomojn, devenlokojn kaj kialojn de morto de pli ol 34 000 rifuĝintoj kaj migrantoj, kiuj, provante aliri Eŭropon, mortis pro la strikte limigaj politikoj de “Fortikaĵo Eŭropo”. Pliaj
detaloj tiurialte oni povas peti ĉe <listofdeaths@unitedagainstracism.org>

Aliflanke, celante instrui legadon per Esperanto al virinaj rifuĝintoj en Turkio, Annie Grente ŝatus ricevi tekstojn en facila lingvo, por helpi instrui legadon per Esperanto (facila lingvo sed tekstoj kun signifo, ŝi aldonas), kaj ankaŭ subtenajn leterojn por kuraĝigi virinojn lerni per Esperanto.
Antaŭdankas: <anniegrente@hotmail.fr >
Interese, en la sesio ĉeestis almenaŭ unu homo, kiu estis li mem rifuĝinto. Temas pri litova samideano, kiu alproksimiĝis al la reĝisoro post la sesio por klarigi siajn travivaĵojn en 1944."
-

(Ĵaude okazos la lasta sesio de la kongresa temo: “Agade socie per Esperanto.” En ĝi ni aŭskultos la pripensojn, proponojn kaj spertojn de Fabricio Valle....")
-------

Malfacila temo: KIEN LA CO de UEA?

Deklaro de UEA dum la congreso: Momente UEA ne intencas studi aŭ proponi ŝanĝi la Centran Oficejon, el Rotterdamo al alia urbo au lando. La ĉefa kialo temas pri la financado de UEA, en riĉa lando...ktp Ĉu iri al Pollando, kie naskiĝis la internacia Lingvo? Ĉu al Brazilo, lando el la tria mondo? Ĉu la financado de UEA restos solvita nur ku la ŝanĝo de lanbdo el la CO?

En la komenco UEA havis ĝian oficejon en Ĝenevo, Svislando, ĝis la dua mondmilito, kiam okaze de skismo...dividiĝis...Kompreneble la parto pli forta emiĝris al Britio kiel ŝanĝis la nomon al IEL Internacia E-Ligo...... El Britio nur post la fino de la milito en 1946-47 fare de Ivo Lapenna grupo, elmigris al Rotterdamo, Nederlando kun la nomo de UEA, eĉ se la IEL daurigis agadon en Den Hagon…

----------------



INTERESITOJ PRI LA AGADO DE TEFAHAVIS LA INTERREKTAN DISSENDADON DE LA PARTIO
DE LA ESPERANTA SELEKTITARO KONTRAŬ LOKA PORTUGALA TEAMO
KIES REZULTO ESTIS KATASTROFA POR TEFA 1-7.

TAMEN ONI SCIAS
KE LA LUDO ESTAS LUDO,
KAJ FUTBALO
ĈIAM
SURPRIZIGA.

miércoles, 1 de agosto de 2018

Kuriero de la UK-N-o 4: informoj.




LA UNIVERSALA KONGRESO LABORIS SEN PAUZE



KAJ PARTO DE LA INFORMARO APERAS EN LA 



KONGRESA KURIERO.



Ĉio alia aperas en la sociaj retoj kaj paĝoj de la esperantistaro.



Vidu nian facebook:



"antauen esperanto".



----------------------------------


Jam legeblas la kuriero N° 4... 
kun la ĉefa malferma kongresa prelego de Presidento de Uea, kaj kelkaj aliaj.
(Kaj ĉu kun alarmo pri varmego?)

Festparolado de la Prezidanto de UEA D-ro Mark Fettes 
en la 103a Universala Kongreso de Esperanto, Lisbono, Portugalio, 
D-ro Mark Fettes - la 29an de julio, 2017 en la kongresa inaŭguro

Estimataj honoraj gastoj, karaj kongresanoj, 
Bonvenon al Lisbono, unu el la plej belaj havenurboj de Eŭropo, urbo samtempe profunde portugala kaj malferme internacia, iama centro de kelkaj el la plej grandaj maraj esploroj en la homa historio! 

Ni venis ĉi tien aŭte, buse, trajne, aviadile, eĉ el la plej foraj anguloj de la planedo; sed longe antaŭ ol la mondo venis al Lisbono, Lisbono iris al la mondo. Oni bezonas la voĉon de poeto por priskribi la kuraĝon, la aŭdacon, la volforton de tiuj maristoj kiel Vasco da Gama kaj Magelano, kiuj en siaj etaj ŝipoj ŝpinis la unuajn fadenojn de la vasta reto de kontaktoj, kiu nun interligas ĉiujn landojn kaj kulturojn. 
Al niaj gastigantoj la portugaloj, la luzidoj, ni esprimas ne nur nian dankemon sed ankaŭ nian admiron.Ili estis inter la unuaj, kiuj ne nur revis pri la unueco de la mondo, sed faris konkretajn paŝojn por atingi ĝin. Ni troviĝas ĉi tie por festi kaj ĝui alian el tiuj konkretaj paŝoj — lingvon konceptitan por tiu sama kunliga laboro, al kiu kontribuis la ŝipoj de la Lisbona haveno. 

Esperanto fariĝis imagebla, fariĝis kreebla, nur post tri jarcentoj de tiu kunteksado. El la unuaj transmaraj esploroj venis transmara komerco; per la transmara komerco kreskis kaj riĉiĝis imperioj; el la kolizioj de imperioj aperis ne nur militoj kaj rivaladoj sed ankaŭ la ĝermoj de internacia ordo bazita sur komunaj reguloj kaj normoj. Kio povus esti pli natura, do, ol ke iu krea geniulo, ĉe la rando de unu el tiuj imperioj, ellaboru la bazon de komuna lingva normo? 

Zamenhof vivis en la tempo, kiam kreiĝis la internacia poŝta sistemo kaj la internacia telegrafo, kiam internacia vojaĝado fariĝis imagebla ne nur por riĉuloj sed ankaŭ ordinaraj homoj. 

Internacia lingvo estis logika plia paŝo en tiu plifaciligado de homaj kontaktoj trans landlimoj. Tio almenaŭ estas unu el la rakontoj. Estis certe kuraĝiga kaj inspira penso por la fruaj esperantistoj, ke la nova lingvo rajdas sur la tajdo de la historio.....
…..
Mi ne dubas, ke inter ni hodiaŭ troviĝas ĝuste tiaj homoj, kiuj eklernis Esperanton per la reto kaj iom post iom enmovadiĝis. 

Bonvenon al vi! Sentu vin hejme! Sed ni devas pensi pri la multaj aliaj, kiuj mankas. Tio laŭ mi estas speco de kultura problemo – nia kultura problemo. Mi diris pli frue, ke kulturo konsistas el faroj, el agoj, el elektoj. La elekton lerni Esperanton devas sekvi aliaj elektoj uzi ĝin. Kaj ni devas faciligi tiuj elektojn! Ni devas helpi la novajn retajn lernantojn de Esperanto eksperti ĝian kulturon laŭeble frue, laŭeble ofte, laŭeble ĝue. Ni devas helpi ilin fariĝi memkuiristoj. Tio estas defio kiun nun alfrontas UEA, kunlabore kun nia junulara sekcio TEJO kaj nia instruista faka asocio ILEI. 

Antaŭ kelkaj semajnoj ni interkonsentis kun gvidantoj de Duolingo, la plej granda reta lingvolernejo kun ĉirkaŭ du milionoj da retaj lernantoj de Esperanto, kunlabori pri la organizado de lokaj eventoj por tiuj lernantoj. Loka evento povas esti io ajn – renkontiĝo en kafejo, ludvespero aŭ muzika vespero, libroklubo, naturpromenado, progresiga kurso, virtuala renkontiĝo kun grupo de lernantoj en alia lando – la ebloj estas senfinaj. 

Ni havas la ambicion evoluigi tiun kulturon de lokaj eventoj, varbi kaj trejni kaj subteni lokajn organizantojn, por multe plivastigi la trafikon inter Esperanto kiel lingvo, Esperanto kiel ideo, kaj Esperanto kiel praktiko. Kaj kia estas tiu praktiko? Nu, vi ĉiuj mem konas partojn de ĝi, ĉar jen vi ĉi tie, aŭskultante min, sentante nian kunecon en ĉi tiu momento, sentante la mirindan forton de la lingvo kiu ebligas tiun kunecon. Sed honore al la Jaro de la Esperanta Kulturo, kies kulmino venas en ĉi tiu kongreso, mi menciu kelkajn aliajn manierojn partopreni en nia memkuira praktiko, ne nur dum unu semajno de la jaro, sed konstante, ne nur en specialaj okazoj sed ankaŭ kiel parto de sia taga aŭ semajna rutino. Ni povas elekti legi. Ne nur librojn kaj revuojn, la tradiciajn kolonojn de nia kulturo; nuntempe eblas krome legi blogojn, novaĵretejojn, diskut-forumojn, Vikipedion. La Esperanta Vikipedio troviĝas inter la kvardek plej grandaj lingvoj de tiu vaste uzata memkuirita enciklopedio. Ĝi cetere helpos vin orientiĝi en nia literaturo, unu el la grandaj kulturaj atingoj de nia movado, kiun ni diversmaniere prifestas ĉi-semajne. 

Nepre trovu vian vojon al la Libroservo dum via kongresumado, kaj forportu kelkajn el ĝiaj trezoroj por legi hejme! Ni povas elektispekti kaj aŭskulti. De jardekoj ni havas niajn radiostaciojn, kiuj provizis tiom da izolitaj lernantoj per vojo al la parola lingvo, kaj krome donis fascinan fenestron al aliaj landoj kaj kulturoj. En la lastaj tri jardekoj disvolviĝis vigla kaj riĉa muzika kulturo, kiu pro la reto iĝis alirebla por iu ajn muzikŝatanto. La mirinda projekto Muzaiko, la unua 24-hora retradio en Esperanto, estas akompanata de pli kaj pli da podkastoj, videoblogoj, kaj ankaŭ vivaj elsendoj per Facebook kaj aliaj kanaloj el kongresoj kiel nia ĉi tie. Nepre esploru, kiel pli regule dum la tuta jaro vi povas ĝui la vidaĵojn kaj aŭdaĵojn de Esperantujo. Ni povas elekti partopreni.Tradicie ni pensas pri klubvesperoj, semajnfinaj kursoj, lokaj renkontiĝoj, landaj kaj regionaj kongresoj, kaj kompreneble la UK mem. Sed plivastiĝas la elektoj. Jam antaŭ deko da jaroj, responde al la plimultiĝo de retaj lernantoj ĉe la retejo lernu.net, Petro Balázs kaj lia teamo en Slovakio komencis organizi la Somerajn Esperanto-Studadojn, kiuj sukcesis allogi grandan gamon de esperantistoj, de la novaj ĝis la spertaj, de la junaj ĝis la ne plu junaj. En Usono rekreskis la intensa somera kursaro NASK kaj plurfoje aldoniĝis Kino-Teatra Festivalo, en kiu eblas ne nur spekti sed ankaŭ krei artaĵojn filmajn kaj scenejajn. Ĉina Radio Internacia jam dufoje organizis internacian konkurson de mallongaj filmoj pri la temo Teo kaj Amo, en kiu partoprenis konkursantoj el dekoj da landoj. 

Tiuj laŭ mi estas unuaj ondetoj de granda tajdo de novspecaj aranĝoj, al kiu la kunlaboro inter.
UEA kaj Duolingo certe kontribuos. Ju pli ni evoluos al kulturo de aktiva, diversspeca kaj konstanta partopreno, des pli alloga ni fariĝos por tiu nova generacio de retaj lernantoj, kaj des pli ni ĉiuj ĝuos nian esperantistecon! Laste, kaj egale grave por nia kulturo, ni povas elekti aparteni. Iam, fariĝi esperantisto pli-malpli aŭtomate signifis aliĝi al loka grupo, landa asocio, aŭ UEA – eble ĉiuj tri. Dum jardekoj tio estis la plej evidenta kaj facila maniero ricevi informojn pri la movado, malkovri novajn facetojn de la lingvo, senti sin ano de mondvasta komunumo. Kompreneble tio ne plu necesas en sama grado. Nuntempe iu ajn kun komputilo kaj retkonekto povas ekorientiĝi en Esperantujo kaj eventuale eĉ eksenti apartenon al ĝi. Sed mi estas konvinkita pri la daŭra graveco de membriĝo. Membriĝo estas konkreta ago. Per la pago de kotizo, per la dono de viaj datumoj, vi investas ankaŭ parton de vi mem en kolektiva entrepreno. Nia mondo kaj nia movado bezonas tiajn investojn, en asocioj kiuj transiras la limojn de nacieco, klaso, religio, en kolektivoj bazitaj sur nia komuna homeco. Se Esperanto fariĝas parto de nia identeco – kiel jam okazis por multaj el ni ĉi tie, eble por ni ĉiuj – tiam ni vole-nevole apartenas al tia kultura komunumo, komunumo konstate rekreata el niaj faroj kaj agoj kaj elektoj. Elekti membriĝi – ĉu en UEA, ĉu en landa aŭ faka asocio, ĉu en loka grupo aŭ Esperanto-centro – estas baza konkretigo de tiu aparteno. Mi fieras pri tiu nia kulturo. Ĝia riĉeco kaj diverseco ŝajnas al mi eksterordinara atingo, kiu rekonfirmas al mi ĉiutage la gravecon kaj valoron de nia afero. En tiu kunligado de mondoŝanĝa ideo kaj mondokrea praktiko, Esperanto faras unikan kaj radikalan kontribuon al la monda kulturo. Kaj la portantoj kaj vivigantoj de tiu kulturo estas vi, karaj kongresanoj. 

Mi dankas kaj gratulas vin ĉiujn pro viaj kontribuoj al tiu ĉi granda entrepreno. Bonvenon al nia komuna kultura festo! Bonvenon al Lisbono! ▮ 

lunes, 30 de julio de 2018

OKAZAS EN LISBONO LA 103-a UK DE ESPERANTO.

foto de la inaŭguro de la UK, dimaneĉe 29, 10-a horo.

LAU ESTAS ANONCITE KOMENCIS EN LISBONO-PORTUGALIO
LA 103-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
LA BASAN INFORMON TROVEBLAS EN LA PAĜO DE UEA
ues.org  -/kongresoj

Komencis la sabaton 28 de julio kaj fermiĝos la 4 de aŭgusto.

JAM APERIS TRI NUMEROJN DE LA KURIERO DE LA KONGRESO
https://uea.org/pdf/uk2018/UKKuriero_3.pdf.
-LEGEBLAS PDF EN LA CITITA PAĜO DE UEA
------
PLIA INFORMARO TROVEBLAS IE AJN EN FACEBOOK
<Antauen Esperanto"
kaj kun miloj da fotoj kaj ifnromoj en la feisbuko de 
multaj partoprenintoj.

LA OFICIALAJ TEKSTOS DE LA PAROLADO KAJ DECIDOJ DE LA KONSILOJ DE UEA
LEGEBLOS EN LA SEKVANTAJ TAGOJ.

Ni, esperantistoj devas interesiĝi pri la Kongreso kaj informiĝi
por ke la tuta movado
unuiĝu en la pensmaniero kaj en la agado.

Tia estas la celo de la kongresoj, el la tempo de 
L.L.Zamenhof
kiu presidis la unuan UK en 1905 en Boulogne -sur-mer -Francio.



miércoles, 25 de julio de 2018

26-a de Julio: ESPERANTO-TAGO post 131 jaroj.

LA 26-a de JULIO LA ESPERANTO MOVADO FESTAS LA
131-a jaraĝo de la publikiĝo de Esperanto.

POST TIOM DA TEMPO LA LINGVO INTERNACIA SUKCESIS
KRESKI LA ATINGI LA TUTAN MONDO,
KREANTE LINGVAN KOMUNUMON INTERNACIAN
SENLIMOJ, MULTI ETNA, RELIGIA KAJ LINGVA.

TAMEN LA NUNA SISTEMO REGANTA LA MONDON ABOMENAS
ESPERANTON PRO ĜIA INTERNA IDEO DE 
EGALECO, SOLIDARECO KAJ PLANEDA FRATECO.

TAMEN
"KURAĜE, NE FLANKIĜANTE NI IRU LA VOJON CELITAN"

Se vi havas kontaktojn kun la amasmedioj profitu la okazaĵon
por ke Esperanto estu menciita.
…..
kaj kiel esperantisto, profitu la reton por ricevi la informaron 
de la nuna esperantaj kongresoj
kaj la
103-a UNIVERSALA KONGRESO -Lisboa en Portugalio.




domingo, 22 de julio de 2018

 

Je la vojo al 103-a UK-Lisboa-Portugalio. Dum tri semajnoĵ -dum la eŭropa somero- la esperanto movado kongresos tre proksime: Hispanio, ILEI, UK-TEJO...

MANKAS JAM APENAŬ DU SEMANOJ POR LA KOMENCO DE LA 103-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, OKAZONTA ĈIJARE EN LA URBO LISBOA,  KAPITALO DE PORTUGALIO.
TRE KURAĜA AGADO DE LA INTERNACIA ESPERANTO MOVADO, DIREKTITA DE UEA UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO.
L. L. ZAMENHOF la iniciatinto de la planita internacia lingvo, ekde la komenco revis pri organizo de grupoj, ligoj, kongresoj, kaj helpe de la francaj esperantistoj, la plej parto, membroj de la franca "frankmasonerio" kiu intencis preni la kontrolon de la nova internacia lingvo. Afero tamen tre rezistita de Zamenhof, laŭ siaj esprimoj dum la dua UK-Genevo. La venĝo kontraŭ tia ĉi rezisto kaj libereco, venis tuj post kelkaj jaroj kun la kreado de la IDO, kaj la klopodo dividi la komenzanta internacia Esperanto-Movado. Tamen tiam jam la Movado estis firmigita organizado kaj kapablas kongresi ĉiu jare.
Ekde tiam preskaŭ ĉiuj jare la internacia movado, kapablis kongresi, ie ajn, ĝis nun.

ĈIUJ SCIAS KE LA NUNA SISTEMO REGANTA LA MONDON ABOMENAS ESPERANTON, NE KIEL PLANITA LINGVO, KIU POVAS ESTI UTILA, SED PRO ĜIA "INTERNA IDEO" DE 
UNUIĜO, EGALECO, FRATECO HOMARA. 
LA AGADO KONTRAŬ ESPERANTO DAŬRIGAS ĜIS NUN, KAJ LA DETRUON DE UEA -UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO- ESTAS LA NUNA CELO.
DO LA REAGO DE UEA KAJ LA PLEJ PARTO DE LA ESPERANTO MOVADO ESTAS DAŬRIGE EN PLI MODERNA AKTUALIGITA AGADO LAŬ NIA DIGITALA TEKNOLOGIA MONDO. DO LA KONGRESOJ DAURIGAS.
----
LA TRI ĈEFAJ KONGRESOS DUM LA SOMERA TEMPO, OKAZIĜAS EN EŬROPO TRE PROKSIME, ĈEFE ĈAR MULTAJ PARTOPRENINTOJ INTERESIĜAS KAJ POVAS  PARTOPRENI LA TRI KONGRESOJN.
1.- 20-28 de julio 77-Hispana Kongreso  kune al 51-ILEI en Madrid






2.- 28 de julio - 4 de aŭgusto 2018: 103-UK-Lisboa-Portugal
https://uea.org/kongresoj



2.- 04-11 aŭgusto, 74 IJK-Badajoz Hispanio. ("Internacia junulara Kongreso")
--------
LAU LA NUNAJ INFORMOJ DE UEA, POR LA UK-LISBOA
Jam estas 1525 aliĝuintoj el 75 landoj.


EL ARGENTINO  KIEL ORGANIZANTO DE LA FUTBALA POKALO ZAMENHOF DUM  l UK, PARTOPRENAS 
La fondinto de TEFA kaj ĉefaj kunlaborantoj kune al edzino S-ino Emma Prieto kaj fileto Vicente Yilmaz Montanari, , ĉeestos en la UK-o: D-ro Jorge Aníbal Martinetti Montanari - D-ro Jaime Montoro -S-ro Francisco Godinez Galay. 
------
NI INVITAS INTERESINTOJN SEKVI EN LA RETO  LA INFORMARON.
ĈAR NENIAM EN LA HISTORIO DE ESPERANTO
LA TEKNOLOGIO TIOM FARIĜIS UTILA AL LA DISVASTIGO 
DE LA INTERNACIA LINGVO!
ĈIO TUJ APEROS EN LA SOCIAJ RETOJ KAJ YOU-TUBE
KAJ EĈ ATENDAS REKTAN SENDADON PERE DE INTERRETO
DE LA KONGRESA INŬGURO KAJ ALIAJ ĈEFAJ KUNVENOJ.

EKDE NIA FORA UNUIĜO ESPERANTISTA DE MENDOZA
NI DEZIRAS AL KONGRESANOJ KAJ AL LA TUTA MOVADO
-

S U K C E S O N!