2018-03-28 08:51:53 Redaktoro:祃璟琳 CHINA RADIO INTERNACIA.
Laŭ la invito de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, Kim
Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio (KLP), prezidanto de la
Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR),
faris neoficialan viziton al Ĉinio de dimanĉo ĝis merkredo.
Dum la vizito, Xi interparolis kun Kim en la Granda Popola Halo
en Pekino. Xi kaj lia edzino Peng Liyuan okazigis bonvenaigan bankedon
por Kim kaj lia edzino Ri Sol Ju kaj rigardis artan prezentadon kune kun
ili.
Li Keqiang, ĉina ĉefministro kaj membro de la Konstanta Komitato
de la Centra Komitato de la KPĈ, Wang Huning, membro de la Konstanta
Komitato de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo
de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj ĉina vicprezidanto Wang Qishan
ĉeestis rilatajn aranĝojn respektive.
Dum la interparolado, Xi esprimis varman bonvenon en la nomo de
la Centra Komitato de la KPĈ al Kim por lia unua vizito al Ĉinio. Xi
diris, ke li aprezas, ke Kim sendis al li gratulon post la 19a Nacia
Kongreso de la KPĈ pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la
Centra Komitato de la KPĈ kaj la prezidanto de la Centra Milita
Komisiono de la KPĈ. Xi dankis Kim ankaŭ pro la lastatempa gratulo al
lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita
Komisiono de la lando. Xi diris, ke la vizito de Kim al Ĉinio, kiu
okazas en speciala tempo kaj estas tre grava, plene reflektas la grandan
gravecon, kiun kamarado prezidanto kaj la Centra Komitato de la KLP
atribuis al la rilatoj inter la du landoj kaj la du partioj. "Ni alte
taksas ĉi tiun viziton," Xi diris al Kim.
Kim diris, ke serio da gravaj kaj feliĉaj eventoj okazis sinsekve
en Ĉinio lastatempe. La 19a Nacia Kongreso de la KPĈ sukcese okazis en
la lasta jaro, kaj la jaraj sesioj de la Nacia Popola Kongreso kaj la
Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco estis
sukcese okazigitaj antaŭ nelonge. Kim diris, ke kamarado Xi Jinping ĝuis
la subtenon de la KPĈ kaj la popolo de la tuta lando, iĝis la kerno de
la gvidantaro kaj estis reelektita kiel ĉina prezidanto kaj prezidanto
de la Centra Milita Komisiono. Li diris, ke estas lia obligacio veni al
Ĉinio por persone gratuli Xi, konforme al la amika tradicio inter la
KDPR kaj Ĉinio. Kim diris, ke nun, la situacio de la Korea Duoninsulo
disvolviĝas rapide kaj multaj gravaj ŝanĝiĝoj aperis, kaj li sentis, ke
li devas persone akurate informi kamaradon ĝeneralan sekretarion Xi
Jinping pri la situacio pro kamaradeco kaj morala respondeco.
Xi diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR,
starigita kaj kultivita de la pli aĝaj generacioj de gvidantoj de ambaŭ
partioj kaj de ambaŭ landoj, estas la valorega riĉaĵo de ambaŭ flankoj.
Xi diris, ke la pli aĝaj generacioj de gvidantoj de la du landoj havis
komunajn idealojn kaj kredojn kaj profundan revolucian amikecon, fidis
kaj subtenis unu alian, kaj skribis belan rakonton en la historio de
internaciaj rilatoj. Li diris, ke kelkaj generacioj de la gvidantoj de
Ĉinio kaj la KDPR subtenis striktajn interŝanĝojn kaj ofte vizitis unu
alian kiel parencoj. La du partioj kaj landoj subtenis unu la alian kaj
kunhelpis unu kun la alia dum longtempaj praktikoj, farante grandajn
kontribuojn al la evoluo de la socialisma afero. "Ambaŭ kamarado
prezidanto kaj mi spertis kaj atestis la evoluon de rilatoj inter Ĉinio
kaj la KDPR," diris Xi, aldonante, ke ambaŭ flankoj deklaris plurfoje,
ke tradicia amikeco devas esti transdonita senĉese kaj evoluigita pli
bone. Xi diris, ke tio estas strategia elekto kaj la sola ĝusta elekto
farita de ambaŭ flankoj surbaze de historio kaj realo, la internacia kaj
regiona strukturo kaj la ĝenerala situacio de rilatoj inter Ĉinio kaj
la KDPR. Tio ne devas nek povas ŝanĝiĝi pro iu ajn okazaĵo en aparta
tempo.
Xi emfazis, ke la KPĈ kaj la ĉina registaro alte taksas rilatojn
de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj la KDPR, kaj subteni, firmigi kaj
evoluigi bonajn rilatojn kun la KDPR estas neŝancelebla principo de la
KPĈ kaj la ĉina registaro. Xi diris, "Ni volas labori kune kun kamaradoj
de la KDPR, restos fidelaj al nia originala aspiro kaj kune
antaŭeniros, por antaŭenigi longtempan sanan kaj stabilan disvolvado de
rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR, profitigi la du landojn kaj du popolojn
kaj fari novan kontribuon al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la
regiono."
Xi faris kvar proponojn pri la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio
kaj la KDPR. Unue, donu plu ludon al la gvida rolo de altnivelaj
interŝanĝoj. Altnivelaj interŝanĝoj ĉiam ludas la plej gravan gvidan kaj
antaŭenigan rolon en la historio de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR.
Sub la novaj cirkonstancoj mi volas subteni oftajn kontaktojn kun
kamarado prezidanto per diversaj formoj kiel ekzemple interŝanĝo de
vizitoj kaj sendo de specialaj senditoj kaj literoj unu al la alia. Due,
faru plenan ludon de la longtempe provitaj valoraj praktikoj de
strategia komunikado. Estas la bonega tradicio, ke la du partioj havas
oftan profundan interŝanĝon de opinioj pri gravaj aferoj. Ambaŭ partioj
devas maksimumigi la gravan rolon de interpartiaj interŝanĝoj,
antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en diversaj
kampoj, kaj plifortigi komunikadon kaj reciprokan fidon. Trie, aktive
akcelu pacan disvolviĝon. Socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan
epokon, kaj ankaŭ la socialisma konstruo de la KDPR eniris novan
historian periodon. Ni volas fari komunajn klopodojn kun la KDPR,
konforme al la tendenco de la epoko, alte teni la flagon de paco,
disvolvado, kunlaboro kaj reciproka profito, senĉese plialtigi la
bonfarton de la du popoloj kaj fari pozitivan kontribuon al la paco,
stabileco kaj disvolviĝo de la regiono. Kvare, cementu la popolvolan
fundamenton por la amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR. La du flankoj devas,
per diversaj formoj, plifortigi interpopolajn interŝanĝojn, firmigi la
fundamenton de popola volo pri duflankaj amikaj rilatoj, precipe
striktigi junularajn interŝanĝojn, heredi kaj antaŭenigi la bonan
tradicion de amikeco inter la du landoj.
Kim diris, ke li estas ege instigita kaj inspirita de la gravaj
opinioj de la ĝenerala sekretario Xi pri la amikeco inter la KDPR kaj
Ĉinio kaj pri la disvolviĝo de rilatoj inter la du partioj kaj landoj.
Li diris, ke la amikeco inter la KDPR kaj Ĉinio, kiu estis starigita kaj
nutrita de la pli aĝaj generacioj de gvidantoj de ambaŭ landoj, estas
neŝanĝebla. Transdoni kaj disvolvi amikecon kun Ĉinio sub la nova
situacio estas strategia elekto de la KDPR, kaj tio restos senŝanĝa sub
ajnaj cirkonstancoj. Kim diris, ke lia vizito celas renkontiĝi kun ĉinaj
kamaradoj, plibonigi strategian komunikadon kaj profundigi tradician
amikecon, esperante havi ŝancojn ofte renkontiĝi kun kamarado ĝenerala
sekretario Xi Jinping kaj subteni striktajn kontaktojn per formoj kiel
ekzemple sendo de specialaj senditoj kaj personaj literoj unu al la
alia, por altigi al la nova nivelo la gvidadon de altnivelaj kunvenoj al
la rilatoj inter la du partioj kaj landoj.
La du flankoj informis unu la alian pri sia respektiva enlanda
situacio. Xi diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ desegnis
grandiozan planon por konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman
landon en ĉiuj aspektoj - konstruante modere prosperan socion en ĉiuj
aspektoj antaŭ 2020, realigante fundamentan moderniĝon antaŭ 2035 kaj
konstruante grandan modernan socialisman landon, kiu estas prospera,
forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela, en la mezo de
la jarcento. Xi diris, ke la KPĈ kondukos la ĉinan popolon de ĉiuj
etnogrupoj en laboro kun firma decido kaj senĉesa strebado por la
realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo. Li diris, "Ni rimarkis, ke
kamarado prezidanto gvidis la KLP kaj la popolon de la KDPR preni serion
da aktivaj rimedoj kaj akiri atingojn en disvolvado de ekonomio kaj
plialtigo de la popola bonfarto en la lastaj jaroj." Li diris, ke la
ĉina flanko atendas politikan stabilecon, ekonomian disvolviĝon kaj la
feliĉon de la popolo en la KDPR, kaj subtenas la KLP gvidatan de
kamarado prezidanto en kondukado de la popolo de la KDPR al marŝado laŭ
la vojo de socialismo, kaj ankaŭ la klopodojn de kamaradoj de la KDPR en
disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de la popola vivteno.
Kim diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra
Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, kun grandega
politika kuraĝo kaj forta senso de respondeco, evoluigis novajn pensojn
kaj novajn ideojn, metis ilin en agadon, kaj solvis multajn malfacilajn
problemoj, kiuj neniam estis solvitaj en la tagordo. Ĉi tiuj atingoj
plene pruvis, ke la linioj de la KPĈ estas ĝustaj, kiuj estas akordaj
kun la naciaj kondiĉoj. Precipe, kamarado ĝenerala sekretario proponis
la postulojn, ke la partio plenumu efikan memkontrolon kaj striktan
memregadon en ĉiuj kampoj, kio kontribuis multe al konstruado de la
partio kaj realigis la ĝeneralan gvidadon de la partio super ĉiu laboro.
Nun, ankaŭ la KLP intensigas siajn klopodojn por batali kontraŭ
aroganteco, burokratismo kaj korupto. Kim diris, ke li sincere esperas,
ke Ĉinio akiros novajn grandajn atingojn en la konstruado de modere
prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj granda moderna socialisma lando.
La du gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio de la mondo kaj la Korea Duoninsulo.
Xi diris, ke pozitivaj ŝanĝiĝoj okazis en la Korea Duoninsulo
ekde ĉi tiu jaro, kaj Ĉinio aprezas la gravajn kolopodojn de la KDPR.
Pri la demando de la Korea Duoninsulo, Xi diris, ke Ĉinio persistas en
la celo de sennukleigo de la duoninsulo, konservado de paco kaj
stabileco sur la duoninsulo kaj solvado de problemoj per dialogo kaj
konsiliĝo. Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn subteni plibonigon de
interkoreaj rilatoj kaj konkretajn klopodojn por faciligo de pacaj
intertraktadoj. Xi diris, ke Ĉinio plu ludos konstrueman rolon por
solvado de la demando kaj laboros kun ĉiuj partoj, inkluzive de la KDPR,
por mildigo de la situacio en la duoninsulo.
Kim diris, ke la situacio sur la Korea Duoninsulo komencis
pliboniĝi, ĉar la KDPR prenis la iniciaton por mildigi streĉecon kaj
prezenti proponojn por pacaj intertraktadoj. Klopodo por sennukleigo de
la duoninsulo estas nia konsekvenca starpunkto laŭ la volo de forpasinta
prezidanto Kim Il Sung kaj forpasinta ĝenerala sekretario Kim Jong Il.
Kim diris, ke la KDPR decidis transformi la interkoreajn rilatojn en
rilatojn de repacigo kaj kunlaboro kaj okazigi pintkunvenon inter la
estroj de ambaŭ flankoj. La KDPR volas havi dialogon kun Usono kaj
okazigi pintkunvenon de la du landoj. Kim diris, ke la demando de
sennukleigo de la Korea Duoninsulo povas esti solvita, se Sud-Koreio kaj
Usono respondos niajn klopodojn kun bonvolo, kreos atmosferon de paco
kaj stabileco kaj samtempe prenos progresivajn kaj sinkronajn rimedojn
por realigo de paco. Kim aldonis, ke la KDPR esperas plibonigi
strategian komunikadon kun Ĉinio dum la procezo, kune protekti la
tendencon de konsiliĝo kaj dialogo, paco kaj stabileco en la duoninsulo.
Antaŭ la interparolado, Xi okazigis bonvenigan ceremonion por Kim en la Norda Salono de la Granda Popola Halo.
Post la interparolado, Xi kaj Peng aranĝis bonvenigan bankedon
por Kim kaj Ri. Dum sia parolado, Xi diris, ke en la bela sezono de
printempo, kiam ĉio revenas al la vivo, la neoficiala vizito de kamarado
Kim Jong Un kaj sinjorino Ri Sol Ju al Ĉinio estas tre grava por
profundigi komunikadon, fortigi kunordigon, antaŭenigi kunlaboron kaj
puŝi la rilatojn inter la du partioj kaj la du landoj al nova alto en la
nova historia fazo, kaj ankaŭ faras gravajn kontribuojn por akcelado de
la paco, stabileco kaj evoluado en la regiono. Xi diris, ke li havas
sinceran kaj amikan interparoladon kun prezidanto Kim Jong Un. Li
aldonis,"Ni konsentis, ke antaŭenigi la tradician amikecon inter Ĉinio
kaj la KDPR konformas kun la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj, kaj
estas la komuna strategia elekto de ambaŭ flankoj. Ne gravas, kiel
ŝanĝiĝas la internacia kaj regiona situacio, ni ambaŭ firme kaptos la
tutmondan evoluadon kaj la ĝeneralan situacion de rilatoj inter Ĉinio
kaj la KDPR, plifortigos niajn altnivelajn interŝanĝojn, profundigos
nian strategian komunikadon, vastigos niajn interŝanĝojn kaj kunlaboron,
kaj profitigos la popolojn de ambaŭ landoj kaj la popolojn de ĉiuj
aliaj landoj."
Dum sia parolado en la bankedo, Kim diris, ke kiam la situacio de
la Korea Duoninsulo havas senprecedencajn ŝanĝiĝojn, li faras rapidan
viziton al Ĉinio, pro bonaj deziroj antaŭenigi pacon kaj stabilecon en
la duoninsulo, daŭrigi kaj evoluigi la amikecon inter la KDPR kaj Ĉinio.
Li diris, ke la fakto, ke li elektis Ĉinion kiel cellokon de sia unua
eksterlanda vizito, montris lian volon antaŭenigi la tradicion de
amikeco inter la KDPR kaj Ĉinio kaj lian altan taksadon pri la amikeco
inter la du landoj. Li diris, "Mi havis sukcesan interparoladon kun
ĝenerala sekretario Xi Jinping pri evoluigo de rilatoj inter la du
partioj kaj la du landoj, nia respektiva enlanda situacio, konservado de
paco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo kaj aliaj aferoj. En ĉi tiu
printempo plena de feliĉo kaj esperoj, mi kredas, ke mia unua renkontiĝo
kun ĝenerala sekretario Xi Jinping donos abundajn fruktojn de amikeco
inter la du landoj kaj akcelos pacon kaj stabilecon en la Korea
Duoninsulo."
Dum la vizito, Xi kaj Peng aranĝis tagmanĝon por Kim kaj Ri en la
Ĉambro Yangyuanzhai de la ŝtata gastejo Diaoyutai. Xi diris, ke la
ŝtata gastejo Diaoyutai atestis la disvolviĝon de la tradicia amikeco
inter la du landoj, kaj la striktaj rilatoj inter gvidantoj de pli aĝaj
generacioj de la du partioj kaj la du landoj "starigis ekzemplon por
ni". Xi diris, "Ni bonvenigas prezidanton Kim Jong Un kaj sinjorinon Ri
Sol Ju viziti Ĉinion refoje.
Kim diris, ke la amikeco inter la KDPR kaj Ĉinio estas aparte
valora, kaj li volas kunigi manojn kun Xi por sekvi la noblan volon de
gvidantoj de pli aĝaj generacioj, daŭrigi kaj disvolvi la amikecon inter
la du landoj, kiu restas senŝanĝa malgraŭ ventoj kaj pluvoj, kaj levi
ĝin al nova alto en novaj cirkonstancoj.
Kim ankaŭ vizitis ekspozicion montrantan la novajn atingojn,
akiritajn de la Ĉina Akademio de Sciencoj de post la 18a Nacia Kongreso
de la KPĈ. Kim montris sian admiron pri ĉinaj atingoj en la evoluigo kaj
novigo de scienco kaj tekniko, kaj skribis vortojn por marki la
viziton.
Ding Xuexiang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato
de la KPĈ, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj
direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ; Yang
Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ; Guo
Shengkun, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ,
membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de
la Komisiono pri Politikaj kaj Leĝaj Aferoj sub la Centra Komitato de la
KPĈ; Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato
de la KPĈ, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj
estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ; Cai
Qi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj
sekretario de la Pekina Municipa Komitato de la KPĈ; kaj ŝtata
konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la
aranĝojn.
Choe Ryong Hae, vicprezidanto de la Centra Komitato de la KLP kaj
direktoro de la Organizo kaj Gvida Departemento; Pak Kwang Ho,
vicprezidanto de la Centra Komitato de la KLP kaj direktoro de la
Departemento de Propagando kaj Agitado; Ri Su Yong, vicprezidanto de la
Centra Komitato de la KLP kaj direktoro de la Internacia Departemento;
Kim Yong Chol, vicprezidanto de la Centra Komitato de la KLP kaj
direktoro de la Departemento de la Unuiĝinta Fronto kaj ministro pri
eksterlandaj aferoj Ri Yong Ho, akompanis Kim Jong Un dum lia ĉina
vojaĝo kaj ĉeestis rilatajn agadojn.