domingo, 11 de marzo de 2018

9-a TAKE: esperanto en TUTAMERIKO.

EN KUNVENETO DE REDAKTOROJ DE REVUOJ KAJ VERKISTOJ EN LA RETO,      -EN PAĜOSJ-BLOGOJ kaj SOCIAJ RETOJ-
ONI DEMANDIS ĈU VALORIS LA PENON PERDI TIOM DA TEMPO SSKRIBANTE INFORMOJN KAJ KOMENTARIOJN KIUJN MALMULTE DA PERSONOJ TRALEGAS.

NI HAVAS EKSPERTON PRI LA AFERO, ĈAR KOMENCIS ENMETI INFORMADON KAJ OPNIAJN TEKSTOJN  EKDE LA JARO 1998, ANTAU LA ALVENO DE GOOGLE..

JAM PASIS 20 Da jaroj, kaj ni daŭrigas la laboron, kun novaj teknologioj kaj novaj specoj da retoj, kiuj tiom multigas, ke jam malfacila ssekvi ilin.
KAJ MI PAROLAS MOMENTE NUR PRI ESPERANTO.

IAM MI LABORIS PRI KULTURA INFORMADO EN LA RETO, KAJ ATINGIS PLI OL CENMILAJ LEGANTOJ AŬ SIMPLAJ "KLIKOJ".
TIO, ANTAŬ KELKAJ JAROJ SIGNIFIS ESTI SUKCESA.
TAMEN IAM PRO MANKO DE PAGO LA PAĜO MALAPERIS.
EBLAS KE GOOGLE HAVU ĜIAJ ĜIGANTAJU ARKIVAĴOJ...
ALIAJ MIAJ BLOKITAJ BLOGOJ, IE AJN DAURIGAS MALFERMAJ KAJ MI MEM POVAS REVIDI KION MI VERKIS DUM LASTAJ JAROJ.

NI SCIAS KE POR LA NUNA SISTEMA ESPERANTO ESTAS MORTINTA LINGVO.
DO NI NUR VERKAS POR KE GOOGLE HAVU
NIAJN ATESTOJN PRI LA NUNA
TOHUVABOHUA MONDO.

ESPERANTO EN LA TUTA AMERIKO NE ESTAS TRO SUKCESA, EBLE KROM EN BRAZILO, KIE
TAMEN NUN FIASKIS LA GRANDA INICIATO PUBLIKI NOVAN HEROLDON DE ESPERANTO.

MI NE POVIS VOJAĜI AL KUBO. DO, MI ŜATAS REPUBLIKI TIUN ĈI RAPORTON, ĈAR VERE KUBANOJ ESTAS AKTIVA, KAJ KIEL EN ĈINIO, LA OFICIALA RAADIO DE LA ŜTATO HAVAS PROPRAN PROGRAMON EN ESPERANTO, KIO ESTAS GRANDA SUKCESO
EĈ SE LA AŬSKULTANTOJ ESTAS MALMJULTAJ.

NI, "περιπατητικοί"
-peripateante tra la Tuta Tera Teksaĵo, jam kaptite por ĉiam ene de la retaj araneaĵoj-
"KURAĜE NE FLANKIĜANTE
DAŬRIGOS LA VOJON CELITAN".

ĈIAM ANTAŬEN!



La 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE)
de Liba GABALDA  
11a marto 2018

La 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), de la 11-a ĝis la 17-a de februaro 2018

Kubo denove malfermis la pordojn al esperantistoj kaj okazigis la 9-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto en Havano. Al la aranĝo aliĝis 240 partoprenantoj el 20 landoj inter kiuj krom latinamerikanoj, usonanoj kaj kanadanoj ĉeestis pluraj eŭropanoj kaj gesamideanoj el Japanio kaj Koreio.
La kongreso disvolviĝis en la hotelo Panamerikano en la orienta parto de Havano. Je dispono estis naĝejo, kie okazis interkona kaj internacia vesperoj, Esperanto-kabaredo kaj la adiaŭa festo.
La kongresa temo "Lingvoj kaj kulturoj : edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj" celas alproksimiĝon, edukadon kaj konduton de la homoj por favora agado, kiu estu utila por la planedo kaj por la estonteco de la homaro. La temon enkondukis kaj reĝisoris la prezidantino de la Kuba E-Asocio Maritza Gutiérres Gonzáles. Ŝi ankaŭ prezentis kaj donis informojn pri sia lando kaj pri la elsendoj en Radio Havano Kubo. Juan Ramón Rodrigues Gómes resumis la TAKE-kongresojn ĝis nun okazintaj.
La solena inaŭguro okazis en la teatro de la Nacia Belarta Muzeo kun la ĉeesto de la vicministro de la kulturo Fernando Rojas kaj aliaj eminentaj gastoj. Tuj poste komenciĝis diversaj programeroj, kiuj daŭris la tutan semajnon.
La programo estis vere riĉ-enhava. Krom pri la kongresa temo okazis diversaj prelegoj kaj prezentoj, konversaciaj rondoj, forumoj, kant-, danc- kaj instruatelieroj, libroprezentoj, origamio, tabloludoj, kvizoj, ILEI-kunsido, literatura rondo, aŭkcio. Oni parolis pri ĝemelaj urboj, pri radioamatoroj, pri tradicia kuba vestaĵo Guayabera, pri Yumeiho terapio kun praktika elmontro. Ni eksciis pri la kuba folklora muziko, pri historio de Esperanto en Santiago de Kubo, pri la kultura projekto de la kantgrupo Amindaj kaj ilia premio ricevita en la Internacia Festivalo de Filmetoj "Teo kaj Amo" kaj estis prezentita la lasta dokumentfilmo "Lekantoj el kristalo", kiu rakontas vivon en la montaro. Okazis forumo pri konsciigo kaj kapabligo, UEA kaj ILEI ekzamenoj. Enkondukan prezenton por AMO-Seminario prezentis Sara Spanó la estraranino de UEA. Francesco Maurelli informis pri la Tutmonda E-Junulara Organizo (TEJO), kies prezidanto li estas.
Oni parolis pri Zamenhof-jaro kaj pri Esperanto en la interreta mondo. Interesuloj eksciis kiel labori teame pri konfliktoj kaj solvadoj, ni akiris sciojn pri la plej gravaj aspektoj de la internacia E-movado, pri ĝiaj strukturo, historio kaj kulturo.
Ariadna García Gutiérrez tre interese rakontis pri sistemoj por organizi kaj reprezenti informojn, ilia stokado kaj transformprocezoj kaj manieroj organizi ilin. Pri la plej elstara pensulo de la 19-a jarcento, José Martí, prelegis poeto kaj eseisto Juan Lázaro Besada. Maritza Gutiérres González kaj Pedro Fernández Rodrígues donis informojn pri la klubo José Martí kaj kunlaboraj rilatoj inter la Kultura Societo kaj KEA.
De Harald Schicke ni eksciis pri la germana sansistemo kaj pri sanigaj efikoj de korea ginsengo. Orlando Raola interese rakontis pri sia tridekjara perletera korespondado kun dokumentita kolekto tiatempa. Pri la influo de la subsahara Afriko en la kuban kulturon, ĉefe en religio, muziko, lingvo kaj pri Santerio kaj afrokuba etoso parolis Juán Ramón Rodríguez Gomez. Julián Hernández Angulo, konata pro sia kanto "Kien la mondo iras" parolis pri gvidado de teamo kaj donis konsilojn kiel fondi kaj organizi novajn lokajn grupojn, kiel flegi viglan kulturan vivon en la asocio. Alia lia prelego temis pri "Teoria kaj metodologia konceptigo por gvidado de la instrua kaj lerna procezoj de la angla kaj Esperanto".
Vilhelmo Lutermano parolis pri la Monda Asembleo Socia (MAS), precipe pri tradukado kaj eldonado de libroj. Li redaktas la francan monatgazeton pri politikaj kaj kulturaj analizoj Le Monde diplomatique en Esperanto. Post la prelego li malavare disdonis plurajn librojn al reprezentantoj de kubaj asocioj en diversaj landopartoj. Pri SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) parolis kaj informojn donis Floreal Gabalda. Li ankaŭ atentigis pri la 91-a SAT-kongreso okazonta en Kragujevac ĉi-somere en Serbio. Mi menciis la fervojistan kongreson en Vroclavo (Pollando) en majo kaj invitis al partopreno en ĝi.
Ni spektis du kubajn amuzajn teatraĵetojn : Emelina Cundiamor kaj "Franciska kaj la Morto", kiujn ni ege ĝuis. Nacia vespero okazis en la havana teatro Retazos kaj en la teatro Raguel Revuelta Saŝa Pilipoviĉ kaj Georgo Hanzlik prezentis la teatraĵon "La Kredito". Antaŭ la kongresejo estis prezentitaj ekzercoj de Ĉikongo sub gvido de Mayra Núñez Hernándes.
Pluraj duontagaj ekskursoj permesis konigi al ni la ĉefurbon Havano kaj ĝian proksiman ĉirkaŭaĵon. Pluraj esperantistoj interesiĝis pri la ekskurso "Laŭ la vojo de Hemingway". La tuttagaj ekskursoj celis pli forajn lokojn.
La semajnon antaŭ la kongreso okazis granda Librofoiro. KEA havis tie standon kaj donis informojn pri Esperanto kaj aktivadoj en Kubo. Multaj preterpasantoj interesiĝis. En la informejo de la kongresejo eblis aĉeti kelkajn esperantaĵojn kaj memoraĵ-objektojn. Ĉe la fino de la kongreso pluraj Kubanoj estis honorigataj pro meritplena poresperanta laboro. Neforgeseblaj estis bongustaj vespermanĝoj en diversaj restoracioj. Tiamaniere ni malkovris la manĝkutimojn de Kubanoj.
La 9-a TAKE estis tre sukcesa kaj donis al multaj Kubanoj, kiuj ne ofte povas vojaĝi eksterlanden eblecon konatiĝi, amikiĝi kun alilandanoj kaj konvinkiĝi, ke Esperanto bone funkcias kiel internacia lingvo. Korajn dankojn al la organizantoj.-//
Liba GABALDA. 9-a TAKE  El la MAS-informero.
http://mas-eo.org/spip.php?article627

No hay comentarios.:

Publicar un comentario