miércoles, 16 de octubre de 2019

Pri Brazilo: kun Lula en malliberejo,



Cent minutojn kun Lula, en la malliberejo
"Mi estas en malliberejo, sed mi ne plendas ; mi sentas min pli libera ol milionoj da brazilanoj, kiuj ne manĝas, ne laboras, ne havas domon … ili estas ŝajne liberaj, sed ili estas ja malliberigitaj de la socia karaktero, el kiu ili ne povas eliri …"  . de  Ignacio Ramonet

La 14-an de septembro 2019
La brazilan prezidinton Luiz Inácio Lula da Silva, mallibera en la urbo Curitiba en la sudo de la lando, rajtas viziti nur du homoj en ĉiu semajno. Dum unu horo. Ĵaŭde vespere, de la 4-a ĝis la 5-a horo. Oni devas atendi en vico, kaj la listo de vizitontoj estas longa … Tamen hodiaŭ, la 12-an de septembro, estas la vico de Adolfo Pérez Esquivel, Nobelpremiito pri Paco, kaj mi.
Lula estas en malliberejo pro puno de 12-jara plus unumonata mallibereco „pro ne-aktiva koruptado kaj monlavado”, sed la kondamno ne estas definitiva (li rajtas ankoraŭ apelacii) kaj – des pli bone – la akuzantoj ne povas pruvi lian kulpecon. Ĉio estas farso, kiel konfirmis la detruaj malkaŝoj de The Intercept, interreta esplorgazeto, kiun estras Glenn Greenwald. Lula estas viktimo de la plej absoluta arbitro. Jura intrigo entute manipulita kun la celo damaĝi lian popularecon kaj forigi lin el la politika vivo. Gazetare murdi lin, tiel malhelpante, ke li estus povinta prezentiĝi kaj venki en la prezidant-elektoj en 2018. Temis pri ia „preventa puĉo” …
Krom esti juĝita absolute arbitre kaj nedece, Lula estas daŭre atakata de la grandaj dominantaj gazetoj – precipe O Globo –, kiuj servas la grandajn entreprenistojn, kun feroca kaj venĝa malamo kontraŭ la plej bona prezidanto en la historio de Brazilo ; prezidanto, kiu liberigis el malriĉeco 40 milionojn da brazilanoj kaj kreis la programon „nula malsato” … pri kio ili ne pardonas lin … Kiam mortis lia plej aĝa frato, Genival „Vavá”, la plej multe amata, oni ne permesis al li ĉeesti la funebron, kvankam tio estas leĝa rajto. Kiam mortis – pro meningito – lia eta 7-jara nepo Arthur, la plej familiara, oni permesis al li ĉeesti nur naŭdek minutojn … Obeigoj, persekutoj, mizeraj venĝoj …
Antaŭ ol iri al la malliberejo – situanta ĉ. sep kilometrojn for de la centro de Curitiba – ni kuniĝis kun grupo da familiaruloj de la prezidinto, por ke ili klarigu la detalojn.
Roberto Baggio, loka estro de la Movado de Senteruloj (MST), rakontis al ni pri la organizado de la daŭra mobilizo tiel nomata „Maldormo”. Centoj da homoj de la granda movado „Lula livre” [Lula libera] ĉeestas antaŭ la malliberejo kaj organizas kunsidojn, debatojn, prelegojn, koncertojn … Tri fojojn en ĉiu tago – je la 9:00, la 14:30 kaj la 19:00 h – ili laŭtege krias „Bom día !”, „Boa tarde !”, „Boa noite !”, s-ro prezidanto !” …
„Por ke Lula aŭdu nin, por plifortigi lian animon – diras al ni Roberto Baggio – kaj aŭdigi al li la voĉon de la popolo … En la komenco ni pensis, ke tio daŭros kvin aŭ ses tagojn, kaj ke la Supera Kortumo liberigos Lulan. Tamen nun ni estas pretaj por Daŭra Popola Protesto …”.
Carlos Luiz Rocha estas unu el la advokatoj de Lula. Li vizitas Lulan preskaŭ ĉiutage. Li rakontas al ni, ke la jura teamo de la prezidinto kontestas la justecon montratan de la juĝisto Sergio Moro, nun membrigita de Bolsonaro en la justic-ministrejo, kaj la justecon de la prokuroroj … „The Intercept malkaŝis la veron”, li diras al ni, kaj aldonas : „Deltan Dallagnol, la ĉefprokuroro, mem konfirmis tion al mi … Li asertis al mi, ke en la kazo de Lula la jura afero estas simpla detalo … la problemo estas politika”.
Rocha sentas sin optimisma, ĉar li opinias, ke ekde la venonta 20-a de septembro Lula rajtos forlasi la malliberejon kaj resti „hejme mallibera”, ĉar li en tiu tago jam havos sufiĉan puntempon por atingi tion” … Rocha diras al ni : „Alia grava elemento estas, ke dum la populareco de Bolsonaro rapide iras surplanken la enketoj montras, ke la populareco de Lula refortiĝas … Nuntempe jam pli ol 53 elcentoj de la civitanaro pensas, ke Lula estas senkulpa. La postulo de la socio fariĝas pli kaj pli forta favore al ni …”.
Kuniĝis kun ni nia amikino Mônica Valente, sekretariino de Internaciaj Rilatoj de la Partio de la Laboristoj (PL) kaj ĝenerala sekretariino de la Forumo de San-Paŭlo.
Kune kun tiuj ĉi amikoj ni ekiras sur la vojo al la malliberejo, kie troviĝas Lula. La rendevuo kun la prezidinto okazos je la 4-a en la vespero. Unue ni salutos la grupojn de la Maldormo, kaj oni devos informiĝi pri la proceduroj por eniri la malliberejon. Ĝi ne estas ordinara, sed administra sidejo de la Federacia Polico. En ĝi estas senprepare pretigita ejo, kiu funkcias kiel karcero [1].
Nur Adolfo Pérez Esquivel kaj mi, akompanataj de la advokato Carlos L. Rocha kaj Mônica Valente, eniros por renkonti Lulan. Kvankam la malliberejaj laboristoj estas afablaj, ili estas severaj. Ili prenas niajn telefonojn. La palpesplorado okazas elektronike kaj detale. Oni permesas kunporti nur librojn kaj leterojn al la malliberulo, sed oni atentu … ĉar Adolfo kunportas por li 15.000 ciferecajn leterojn de admirantoj, kaj la gardistoj prenas la memoron por detale priesplori ĝin … ili poste redonos …
Lula troviĝas en la kvara etaĝo. Ni renkontos lin ne en speciala vizitejo, sed en la ĉelo mem. Ni supreniras per lifto ĝis la tria etaĝo, kaj la kvaran ni atingas piede. Fine de koridoreto, maldekstre, estas la pordo. Armita gardisto sidas antaŭ la pordo kaj malfermas ĝin. Estas neniu simileco kun malliberejo – krom la gardistoj – ; la ĉambro aspektas ja kiel administra kaj anonima ejo de oficejoj. Ĝis ĉi tie akompanis nin la ĉefgardisto, Jorge Chastalo (la nomo videblas sur lia T-ĉemizo), alta, forta, blonda, kun verdbluaj okuloj, kun tatuaĵoj sur la antaŭbrakoj. Viro afabla kaj klera, kiu havas – mi tion konstatas – amikajn rilatojn kun la malliberulo.
La ejo estas rektangula, ni eniras kaj ĝi prezentiĝas entute. Mi ne povas foti, ĉar la telefonoj estas for, kaj mi mense stokas ĉion videblan. La ĉambro estas ses aŭ sep metrojn longa kaj ĉ. tri kaj duono larĝan, tio estas, surfaco ĉ. dudek du kvadratajn metrojn granda. Dekstre troviĝas la banĉambro, kun duŝilo kaj necesujo ; ĝi estas aparta ĉambro. Antaŭ ni, en la fono, estas du grandaj kvadrataj fenestroj kun metala horizontala barilo blanke farbita. Eksteraj arĝentgrizaj markezoj lasas eniri la taglumon, sed maleblas rigardi eksteren. En la fona maldekstra angulo estas unupersona lito kovrita de nigra tuko, kaj surplanke kuŝas eta tapiŝo. Super la lito, fiksitaj al la muro, estas kvin grandaj fotoj plenkoloraj de la eta Arthur, ĵus mortinta, kaj de la aliaj nepoj – kun la gepatroj – de Lula. Dekstre kaj malsupre de unu el la fenestroj estas noktotablo el hela ligno, kun stilo de la 1950-aj jaroj, sur kiu kuŝas du skatoloj unu sur la alia ; la supra estas ruĝa. Proksime de la lito, ligna meblo funkcias kiel apogilo por eta nigra televidilo kun ekrano de 32 coloj. Apud ĝi, ĉe la maldekstra muro, estas malalta tableto kun kafkruĉo kaj iloj por kafumi. Tuj apude, alia kvadrata meblo iom pli alta estas apogilo por akvokruĉo, verda bombonujo kiel tiuj troveblaj en oficejoj. La marko de la akvo estas Prata da Serra.
En la alia funda angulo, dekstre, estas la ekzerciloj : benko por ekzercoj kovrita de nigra ne-vera ledo ; elastaj iloj por fortigi la muskolojn kaj unu granda ekzercmaŝino por piedirado. Apude, inter la lito kaj la maŝino troviĝas nigra elektra surrada varmigileto. Super la fenestroj, en la alta spaco de la funda muro estas blanka klimatizilo.
En la centro de la ĉambro staras kvadrata tablo de 1,20 metroj ĉiuflanke, kovrita per elasta gumo ĉielblua kaj blanka, kaj kvar komfortaj nigraj seĝoj kun brakapogiloj. Plia seĝo aŭ fotelo disponeblas ĉe la dekstra muro. Tre proksime de la vando – kiu apartigas la dormoĉambron de la banĉambro – estas granda trikorpa ŝranko helbruna kaj blanka, kun malgranda librobreto ĉe la dekstra flanko ; tio estas la biblioteko.
La tuto havas stilon modestan kaj severan, eĉ firman, por homo, kiu dum ok jaroj estis prezidanto de unu el la dek ĉefaj potencoj en la mondo … Sed ĉio estas tre ordigita, tre pura …
Kun sia kutima tenero, kun varmaj brakumoj kaj amikemaj vortoj, Lula bonvenigas nin kun sia voĉo raŭka kaj forta. Li survestas Adidas-ĉemizon de Corinthians, kiu estas lia plej ŝatata san-paŭla sporta teamo de piedpilkado ; Nike-pantalonon helgrizan kaj blankajn galoŝojn havajstilaj. Li aspektas bonfarta, forta : „Ĉiutage mi piediras naŭ kilometrojn”, li diras al ni. Li havas bonegan psiĥan staton : „Ni atendos pli bonan tempon por esti pesimisto – li asertas –, neniam mi deprimiĝis, neniam de kiam mi naskiĝis ; kaj mi ne deprimiĝas nun”.
Ni sidas ĉirkaŭ la tableto, li antaŭ la pordo kaj la fenestroj malantaŭ li, Adolfo dekstre de li, Mônica antaŭ li, advokato Rocha sidiĝis iom malproksime inter Adolfo kaj Mônica, kaj mi maldekstre de li. Sur la tablo estas kvar kruĉoj plenaj de koloraj krajonoj kaj globkrajonoj.
Mi donas al li ambaŭ librojn de mi kunportitajn, la brazilajn eldonojn de „Cent horojn kun Fidel" kaj Hugo Chávez, "Mia unua vivo”. Li ŝercas pri sia propra biografio, kiun verkas de antaŭ kelkaj jaroj nia amiko Fernando Morais : „Mi ne scias, kiam li finos ĝin … La afero komenciĝis en januaro 2011, kiam mi eksiĝis de la prezidenta posteno. Kelkajn tagojn poste mi renkontiĝis kun kartunistoj de San-Paŭlo … Tio okazis sub ponto, kaj tie infanino demandis min ĉu mi scias kion mi faris favore al la kartunistoj … Ŝi surprizis min kaj mi diris, ke nia faro temis pri niaj socialaj programoj en edukado, sano, loĝado ktp. Ŝi diris : ,Ne ; vi donis al ni dignon …’ Infanino… ! Tio impresis min … kaj mi komentis tion kun Fernando … Mi diris al li : „Aŭdu : estus bone verki libron pri la pensoj de la homoj koncerne niajn farojn dum la mandato ; kion pensas la oficistoj, komercistoj, entreprenistoj, laboristoj, kamparanoj, instruistoj … Ni demandadu ilin, notu la respondojn … Verki libron ne pri tio, kion ni povas rakonti pri mia prezidanta mandato, sed pri la diroj de la homoj … Tiu estas la projekto … (li ridas), sed Fernando mergis sin en grandegan verkadon, ĉar li volas esti detalema … Li verkis nur pri la periodo 1980-2002, tio estas, antaŭ mia prezidantiĝo … kaj temas ja pri grandega volumo … ĉar en tiu 22-jara periodo okazis tiom da aferoj … ni fondis la Unuecan Laboristan Centralon (ULC), PL, la MST, ni faris la kampanjojn Direitas ja !, kaj en favoro de la Konstituciiga Asembleo …. ni transformis la landon … PL fariĝis la unua partio en Brazilo … Mi devas klarigi, ke ankoraŭ nun, en ĉi tiu lando, ekzistas nur unu partio vere organizita, la nia, PL.”
Ni demandis lin pri lia animstato. „Hodiaŭ estas – li diras – la 522-a tago post mia eniro en malliberejon, okazinta la 7-an de Aprilo 2017 … Ĝuste hieraŭ pasis unu jaro de kiam mi faris la plej malfacilan decidon, skribi leteron por rezigni mian kandidatiĝon por la prezidant-elektoj en 2018 … Mi estis en tiu ĉi ĉelo, sola … heziteme … ĉar mi komprenis, ke mi cedis al miaj malamikoj … ili volis malebligi mian kandidatiĝon … Tio estis malfacila momento … unu el la plej malfacilaj …kaj mi estis tute sola ĉi tie … Mi pensis : „Tio estas kvazaŭ oni dolorplena naskas idon kaj neniu estas proksima por helpi …”.
Li malfermas la libron „Cent horojn kun Fidel” kaj diras al mi : „Mi konis Fidel en 1985, ĝuste en la mezo de Julio 1985 … Mi estis por la unua fojo en Havano kiel partoprenanto de la Sindikata Konferenco de Laboristoj de Latinameriko kaj Karibio pri la Ekstera Ŝuldo … Mi tiam jam eliris de ULC, mi ne estis sindikatano, mia tuttempa okupo estis ĝenerala sekretario de PL, kaj mi estis kandidato por la parlamentaj elektoj de la sekvonta jaro … Sed estis ne nur sindikatanoj en tiu Konferenco. Fidel invitis ankaŭ intelektulojn, instruistojn, ekonomikistojn kaj politikajn gvidantojn … Mi memoras, ke ĉ. la 5-a vespere, en la Kongresa Palaco Fidel prezidis, kaj la etoso estis tre enua … Tiam Fidel, kiun mi ne-persone konis, demandis min per mesaĝo ĉu mi parolos … Mi respondis, ke ne, ĉar tio ne estis planita … Li tiam preskaŭ ordonis al mi : „Vi devas paroli, kaj vi estos la lasta, vi fermos la sesion …”. Sed ULC neniel volis, ke mi parolos … do mi ne sciis kion fari … Ĉirkaŭ la 7-a vespere, Fidel surprize anoncas de la prezidanta tablo, ke mi tiam parolos … Mi sentis min devigita, mi stariĝis, iris al la podio … kaj mi komencis paroli … sen tradukado … mi faris longan paroladon kaj en la fino mi diris : „Kamarado Fidel, mi volas diri al la geamikoj ĉi tie kunsidantaj, ke Usono per ĉiu rimedo klopodas konvinki nin pri tio, ke ĝi estas nevenkebla … Sed Kubo jam venkis ĝin, Vjetnamujo jam venkis ĝin, Nikaragvo jam venkis ĝin, kaj ankaŭ Salvadoro venkos ĝin … Ni ne devas timi ĝin !” Okazis tondraj aplaŭdoj. Nu, finiĝis la sesio, kaj mi iris al la domo preparita por mi en La Lageto … Kiam mi alvenis … kiu atendis min en la saloneto de la domo ? Fidel kaj Raúl ! Ambaŭ sidis tie … Fidel unue demandis kiam mi lernis tiel paroli … Mi rakontis pri mia vivo … Kaj tiel ni fariĝis porĉiamaj amikoj …”.
„Mi devas diri – aldonas Lula –, ke Fidel estis ĉiam respektema, neniam li donis al mi ne-realisman konsilon … Neniam li petis malprudentaĵojn de mi … Li estis prudenta … modera … saĝulo … geniulo …”.
Lula tiam demandas Pérez Esquivel, kiu prezidas la internacian komitaton en favoro de la aljuĝo de Nobel-premio pri Paco al la brazila prezidinto, kiel marŝas la projekto. Adolfo detaligas la grandan mondan movadon, kiu subtenas tiun kandidatecon, kaj li diras, ke pri la premio oni ĝenerale anoncas komence de oktobro, tio estas, mankas malpli ol unu monato … kaj ke laŭ fontoj, en ĉi tiu jaro la premion ricevos latinamerikano. Li aspektas optimisto.
Lula insistas pri tio, ke estas tre grava la subteno fare de la Alta Oficejo por la Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiun prezidas Michelle Bachelet. Li diras, ke tiu estas „la plej grava batalo”. Kvankam li ne vidas ĝin facila. Li rakontas al ni anekdoton : „Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi forlasis la prezidantecon, mi estis jam proponita por la Nobel-premio pri Paco. Iam mi renkontis la reĝinon de Svedujo, Silvia, edzino de la reĝo Karlo la 16-a Gustavo. Ŝi estas filino de brazilanino, Alice Soares de Toledo, do ni konfide parolis. Ŝi diris al mi : ,Se vi daŭre estas amiko de Chávez mi kredas, ke vi ne multe progresos … Malproksimiĝu de Chávez kaj vi havos la Nobel-premion pri Paco …”. Tiaj estas la aferoj …”.
Mi demandas lin, kiel li taksas la unuajn ok monatojn da mandato de Jair Bolsonaro. „Bolsonaro fordonas la landon”, li respondas. „Mi firme kredas, ke ĉio okazanta estas gvidata de Petrobras … Pro la super-rezervujo de petrolo off shore Pre-Sal, la plej granda en la mondo, kun grandegaj rezervoj, kun tre granda kvalito … malkovrita en 2006 en niaj marspacoj … kvankam ĝi troviĝas je granda profundeco, pli ol 6.000 metroj, ĝia enhavo estas tiel granda, ke ĉio estas ebla [koncerne la avidecon de tiu registaro, ndlt] … Mi povas aserti eĉ tion, ke oni decidis reaktivigi la Kvaran Armean Ŝiparon – kion faris Vaŝingtono –, kiu esploradas laŭlonge de la atlantika marbordo de Sud-Ameriko, kiam la rezervujo Pre-Sal estis malkovrita … Pro tio ni, kun Argentino, Venezuelo, Urugvajo, Bolivio ktp. fondis la Sekurecan Konsilantaron de Unasur … Tio estas tre grava elemento”.
„Brazilo – aldonas Lula – estis ĉiam regata de elitoj volonte submetitaj de Usono … Nur post kiam ni atingis la povon, en 2003, Brazilo komencis ĉefroli … Ni membriĝis en G-20, fondis BRICS (kun Rusujo, Hindujo, Ĉinujo kaj Sud-Afriko), organizis – por la unua fojo en ekprogresanta lando – la Olimpiajn Ludojn, la Mondturniron de Piedpilkado … Por la unua fojo okazis granda regiona integriĝo en Latinameriko … Ekzemple, niaj interŝanĝoj kadre de Mercosur atingis 15.000 milionojn da dolaroj ; kiam mia mandato finiĝis la kvanto estis 50.000 milionoj … Eĉ kun Argentino, kiam mi prezidantiĝis temis pri 7.000 milionoj, kaj en la fino, 35.000 milionoj … Usono ne volas, ke ni ĉefrolu, ke ni estu ekonomie, politike, industrie kaj militiste suverenaj … Ĝi ne volas, ekzemple, ke Brazilo subskribu interkonsentojn kun Francujo pri la atomaj submarŝipoj … Ni progresis en tiu temo kun la prezidanto François Hollande, sed kun Bolsonaro tio iris surplanken … Eĉ tiun mizeran deklaron tiom krude kontraŭfeministan, kontraŭ Monique, la edzino de la franca prezidanto Emmanuel Macron, oni devas meti en tiun kuntekston …”.
La tempo finiĝas, ni parolas pri multaj el liaj geamikoj, kiuj ankoraŭ havas altnivelajn politikajn funkciojn en diversaj landoj aŭ en internaciaj organizaĵoj. Li petas al ni transdoni al ĉiuj liajn tenerajn salutojn kaj liajn dankojn pro la solidaremo.
Li insistas pri tio : „Diru, ke mi fartas bone, kiel vi povas nun konstati. Mi konscias, kial mi estas mallibera. Mi bone scias. Mi bone scias kiom da juĝoj estas kontraŭ mi. Mi ne kredas, ke la malamikoj liberigos min. Se la Supera Kortumo deklaras mian senkulpecon, ceteraj juĝoj pretas por malhelpi mian liberiĝon. Ili volas min mallibera, ĉar male ili havos grandan riskon …Tio ne timigas min … Mi estas preparita por pacience atendi … Laŭ la cirkonstancoj mi estas bonsorta … antaŭ cent jaroj ili estus jam mortiginta min, per pendumo, mortpafo aŭ dispecigo … por igi ĉiujn forgesi iun ajn ribelon … Mi havas paciencon en mia tasko … Mi ne rezignos … Mi konas mian devon pri la brazila popolo … Mi estas mallibera, sed mi ne plendas, mi sentas min pli libera ol milionoj da brazilanoj, kiuj ne manĝas, ne laboras, ne havas domon … ili estas ŝajne liberaj, sed ili estas malliberigitaj de la socia karaktero, el kiu ili ne povas eliri …”.
„Mi preferas resti ĉi tie senkulpa, ol ekstere kulpa … Al ĉiuj, kiuj kredas je mia senkulpeco mi diras : Ne defendu min per nur blinda fido … Legu la malkaŝojn de The Intercept. Tie estas ĉio, argumentita, pruvita, montrita. Defendu min per argumentoj … Ellaboru rakonton, paroladon … Kiu ne ellaboras paroladon, tiu malvenkas en la milito en la hodiaŭa mondo.”
„Mi firme kredas, ke la juĝistoj kaj prokuroroj, kiuj surscenigis la manipuladon por enkarcerigi min, ne dormas kun la trankvileco, kiun mi havas. Ne mi, sed ili ne havas trankvilecon. Mi estas senkulpa. Sed mi ne restas nenionfaranta. Kio valoras, tio estas la batalo”.
Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara


viernes, 11 de octubre de 2019

DAŬRIGA SUKCESO DE LA RETKURSO DUOLINGO.

NE KREDEBLA KVANTO DE NOVA GELERNANTARO ĈE DUOLINGO EN TRI LINGVOJ...
Vere estas estudonta afero. Kiel esta la celo de tia lernado? Kion ili esperas? Kian profiton ili atendas por iliaj estonteco? Ĉu ili, krom la lingvo, informiĝas pri ZAMENHOF la iniciinto, la "interna ideo", la esperanta literaturo, "Pasporta servo", ktp.?

URĜAS PLI DA ATENTEMO AL TIA FENOMENO!

"La Esperanto-kurso en duolingo disponeblas en 3 lingvoj:

- angla kun 298 miloj da lernantoj;
- hispana kun 281 miloj da lernantoj;
- portugala kun 235 miloj da lernantoj.
En tute 814 miloj da lernantoj lernas aktive Esperanton nun per Duolingo.
Vidu la nombrojn de ĉiuj lernantoj en Duolingo laŭ denaska lingvo ĉe
Informas Emilio cid.emilio@gmail.com"

domingo, 6 de octubre de 2019

Ĉu vere ke UEA riskas malaperi?


Granda ŝanco por la nova esperantista generacio: 
la malnova UEA finiĝadas 
kaj la nova estas reinventenda...

"La historio de nia UEA de 1908 ĝis nun havis plurajn periodojn, el kiuj ni memorigu almenaŭ la svisan, la anglan kaj laste la nederlandan. 
Fakte de 1955 la sidejo de UEA restis en Nederlando. La movo al Roterdamo el la angla kamparo en 1955 certe fontis el saĝa decido, kaj por dum la tuta periodo de Lapenna, la plej forta personeco de tiuj jaroj, ĝis la komenco de la 1970aj jaroj la asocio ĝuis periodon de kresko en trankvila lando, politike stabila kaj socie moderna. 
Sed jam en la 1970aj jaroj kaj pli klare ekde la komenco de la 1990aj komencis aperi signoj de ŝanĝiĝo de la mondo kaj de problemoj por ideal-ismaj asocioj.
De 1991 la membronombro daŭre malpliiĝis. Tamen pro la granda kapitalo aku-muliĝinta oni ricevis renton, kiu kompensis la malmultiĝon de la membroj kaj la altiĝon de la kostoj, tiel ke oni povis pluvivi trankvile kaj liveri la samajn servojn. 
En la lastaj jaroj ŝanĝiĝis ankaŭ la kondiĉoj de rentoj pagitaj de bankoj, kiuj en Eŭropo praktike emas nuliĝi. Sekve la ekvilibro finfine rompiĝis kaj oni devis konstati, ke ne plu eblas pagi la salajrojn por liveri la samajn servojn. Tiu konstato oficiale aperis en ĉi tiuj monatoj, kiam la estraro provis starigi la buĝeton por la venonta jaro kaj rimarkis, ke ne eblas malpliigi la deficiton (alivorte, la uzon de la kapitalo por nor-malaj elspezoj) al la nivelo, kiun komitatanoj postulas. 
Estis multaj diskutoj pri tio dum la 103a Universala Kongreso en Lisbono pasintjare. En la fino oni decidis, ke la deficita nivelo de rondcifere 150 000 eŭroj en unu jaro ne plu estas longe eltenebla, kaj ke oni devas komenci duonigi ĝin en 2020 kaj poste entute forigi ĝin.
Antaŭ tiu dilemo la estraro decidis, ke oni devas malpliigi la kostojn por salajroj. Ĝi decidis apliki nederlandan leĝon, kiu permesas al entreprenoj en kriza situacio renegoci la salajrojn kun la dungitoj, praktike malaltigi ilin, se la dungitoj akceptas. Se la dungitoj ne akceptas, juĝisto decidos.
Temas evidente pri tre dolora decido, kiu eventuale ne estos la sola dolora deci-do bezonata. 
Ĝi certe signifas la finon de la nederlanda periodo de UEA, ĉar tenado de tia impona oficejo en unu el la plej multekostaj urboj de la mondo ne plu estos ebla por movado, kiu altiras ĉiam malpli da membroj.
Ĉu de Roterdamo al Slovakujo survoje al Samarkando?
La estonta UEA estas reinventenda. Sed kial? 
Ĉu ni vere bezonas tutmondan kunordigan organizaĵon? 
La retaj maniuloj pensas, ke ne, ke la granda reta frato sufiĉas por ĉio. 
Mi kredas, ke jes, ĉar nia movado ankoraŭ ne atingis siajn celojn, kiuj estas la samaj celoj de Zamenhof: ĝeneraligi la uzon de Esperanto por faciligi kaj justigi interpopolan interkompreniĝon. 
Ni estas movado, kiu diras al la mondo ion, kion la mondo ne volas aŭskulti: 
Ne faru militojn, ne mortigu homojn, sed provu kompreni kaj esti justaj; Ne ekzistas fortuloj kaj sekvantoj; Ni ĉiuj estas egalaj. Ni devas kunordigi nian agadon tra la mondo por pliefikigi tiun agadon.
Kiel reinventi nin? 
Simple per komuna prudento kaj per agnosko de niaj fortoj (miloj da dediĉitaj homoj, kiuj senpage aŭ eĉ mempage laboras por niaj idealoj) kaj niaj malfortoj (neniu registaro, neniu privilegiulo, neniu riĉulo iam ajn helpos nin). 
Pro tio ni mem devas krei daŭripovan sistemon. Ni devas utiligi la modernajn re-tajn ilojn por minimumigi la administran laboron kaj liberigi energiojn por la esenca homkonvinka laboro. 
Ni devas lerni labori per tre malpeza strukturo kaj per multaj volontuloj subtene al la homoj, kiuj tra la mondo faras la bazan informan kaj instruan laboron.
Samarkando certe estas urbo pli malmultekosta ol Roterdamo, sed antaŭ ol iri tien ni devas funde reinventi nian administradon. 
Ĉu por tio survoja lando kiel Slovakujo povus helpi nin reinventi nin mem?
Kiu kulpas?
Nun ne estas momento serĉi kulpulojn, sed estas momento por kunlabori, ĉiu laŭ siaj kapabloj, por utiligi ĉi tiun ŝancon inventi la estontan UEA-n. 

Estus tre maldanke kulpigi la nunan estraron kaj la nunan ĝeneralan direktoron pro io, kio havas siajn radikojn en la pasinteco.
Cetere, ni ĉiuj kulpas. La nuna kaj la antaŭaj estraroj, kiuj vivis retorike kaj kontente kaj ne rimarkis la problemon, la nuna kaj antaŭaj komitatoj, kiuj kondutis kiel kverelemaj parlamentoj vivantaj for de la popola realo. 
Kaj ĉefe mi mem kulpas, ĉar kompreninte la malekvilibron en la jaro 2001a, mi ne sukcesis komprenigi al la aliaj, ke ni iras renkonte al la nuna situacio.Sed kiel diras la titolo de ĉi tiu artikoleto, temas pri granda ŝanco krei ion, kio estos vivipova dum la tria jarmilo. Ek al la laboro!
Renato Corsetti
(78-jarulo. Esperantisĝis 1961. UEA Presid. 2001-2007-Nun Komitataneo de UEA kaj partoprenonto en venonta "Seminario de financoj")


--------------------------------------------------

Resumeto el la sociaj retoj:
Ĉiuj scias ke nun en la sociaj retoj oni opiniadas pri ĉio, pli ofte sen fundamentoj nek scioj. Tamen estas grupeto ke vere volas malaperigi UEAn kaj eble esti heredantoj. 
La plej parto de la esperantistaro tamen ne tro okupiĝas pri la afero. 
Sen dube la revo de Zamenhof iniciintoj estis kreadi kongresojn  kaj almenaŭ centra Oficejon por la konduko de la movado, ĝis Esperanto fariĝu vere internacia. Tia ĉi fina venko ankoraŭ ne alevenis, kaj eble neniam alvenos.  Do ia centra oficejo estus bezonota por ĉiam, kune al Akademio, ktp. La novaj tenologioj helpos la disvastigon de Esperanto, kaj kiel okazas kun multaj aliaj utopiaĵoj, la homoj nenion renoncos al ili. Do Esperanto povas iri antaŭen senfine, kaj NOVA UEA renaskiĝi! Ĉiam antaŭen!




martes, 1 de octubre de 2019

Ĉinio: 70-an datrevenon el la GRANDA MARŜO...


Marde antaŭtagmeze Ĉinio okazigis solenan mitingon, militan paradon kaj amasparadon por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) sur la placo de Tian'anmen de Pekino

MIRINDA ĈINIO! Nia monda internacia amikaro ĝoje kaj gratuleme akompanas al Ĉinia Popolo, ĝia progreso kaj libereco... Danke al internacia lingvo ni povas senti nin kiel ĝia frata kaj amikema popolo. Ĉiam antaŭen!
Srn dube la okcidenta kapitalisma mondo, -kiu volis alpropigi la tutan teron kaj ĝia loĝantaro je la propra servo kaj interesoj tre enviadas nun kaj timas ke Ĉinio haltu tian aŭdacon....
Ĉinio scias ke en la estonteco ekde nun ŝi kapablas defii ĉion....
Helpu Esperanto.
Do Ĉiam antaŭen!

miércoles, 25 de septiembre de 2019

Gretha Thumberg and "ŝia batalado kontraŭ la SISTEMO"...

KIEL LA "SISTEMO" PERMESIS KE IU JUNULINO PRENU LA TORĈON DE LA AFERO "KLIMATAJ ŜANĜOJ" ESTAS MISTERA AFERO...
TAMEN ONI SCIAS KE LA INTERNACIA KORPORACIARO KIU DETRUAS LA PLANEDON HAVAS PROPRAJN CELOJN PRI LA FINA DESTINO DE LA HOMARO.
DO POVAS ESTI NUR ALIA SILENTIGA "PILOLO"
POR ANESTEZI LA JUNAJN NOVAJN GENERACIOJN...
DO, ATENTU HOMARO!
DECIDU NI MEM PRENI NIAN DESTINON
EN NIAJ PROPRAJ MANOJ
NUN, ĈAR KOMENCAS ESTI MALFRUE!
(resumeto de sociajretaj opinioj)


Much talk, and a little action, at the UN climate summit
Politicians and business leaders announced new steps to fight climate change. 
But much remains to be done



THOSE CONCERNED about global warming change had a clear message for the leaders attending the United Nations Climate Action Summit on September 23rd.

Greta Thunberg, a 16-year-old activist, led protests in New York imploring politicians to act now to limit rising temperatures, and warned leaders at the summit: “The eyes of all future generations are upon you. And if you choose to fail us I say we will never forgive you.” 

Instructions from the UN’s secretary-general were more specific. In the run-up to the summit, António Guterres had urged governments to present plans in areas such as carbon pricing and reforestation, with the goal of reaching net-zero emissions by 2050. “I don’t pretend that I rule the world,” Mr Guterres acknowledged. “My role is to tell the world what the world needs to do."

The one-day summit concluded with a torrent of new announcements. These included the commitment by 66 countries, 93 companies and more than 100 cities to reach net-zero carbon emissions by 2050. Germany and Slovakia were among those to join an alliance to halt the construction of coal plants; in total 32 countries are members. Companies and industry groups announced measures to reduce emissions from shipping, buildings and more. Narendra Modi, the prime minister of India, set a new 450-gigawatt target for renewable energy capacity by 2030, more than five times the current level. Mr Guterres highlighted its successes. “Today, in this hall, the world saw clear ambition and concrete initiatives,” he said./
https://www.economist.com/international/2019/09/24/much-talk-and-a-little-action-at-the-un-climate-summit?cid1=cust%2Fdailypicks1%2Fn%2Fbl%2Fn%2F20190924n%2Fowned%2Fn%2Fn%2Fdailypicks1%2Fn%2Fn%2FLA%2F314189%2Fn&fbclid=IwAR28QDIa-sF4gH84h5hmv5TWLImpvskB2x8TXu7i69WUa8WyXPe1lJ7dBCk








sábado, 14 de septiembre de 2019

NE KONATA GENOCIDIO.EL GENOCIDIO DE NAMIBIA: el primero del siglo xx.

Rara foto de sobrevivientes dej genocidio en Namibia

Alemania pagará por el genocidio de Namibia, 

el primero del siglo XX

En África del Suroeste, la actual Namibia, los colonos alemanes masacraron a dos etnias que se rebelaron contra su cautiverio en 1904. El Gobierno teutón, que ha reconocido ya la responsabilidad germana, negocia las reparaciones 115 años después

Fue el primer genocidio de un siglo de genocidios. 
Se cometió en Namibia, uno de los márgenes del mundo conocido en aquel entonces y por eso el crimen no trascendió. 
En términos de eficiencia, sus perpetradores no tuvieron que gastar demasiado en acabar con el 70% de la etnia herero y el 50% de la etnia namaqua (75.000 personas en total). Sólo tuvieron que matarlos de hambre y de sed.
Hablamos del año 1904, en pleno reparto del continente africano a escuadra y cartabón entre los imperios mundiales. La región denominada África del Suroeste le correspondió a Alemania. Hasta este verano de 2019, 115 años después, ningún representante germano había pronunciado la palabra maldita, la que nadie quiere pronunciar. Daniel Günther, presidente de la Cámara Alta del Parlamento de Alemania, lo hizo el pasado julio: "Genocidio"......
Legu tutan tekston:

https://www.elmundo.es/internacional/2019/09/14/5d7bd9a3fc6c83fc688b465d.html



"La sopiro al pli bona mondo", kiu estas en la kerno de la Esperanto Movado, laŭ ĝia Iniciinto, en la INTERNA IDEO, ne estas tro menciita en niaj tempoj. Esperantistoj ankaŭ estas navigantoj sur la nuna TITANIK...: nia planedo en alarmostato. Do meze de la konfuciĝo, ĉiu ajn klopodas survivi, kaj daŭrigi la danzadon de la mirinda teknologio, sen pripensi en la danĝeron alvenantan...
Ni ne povas kulpti al la nova generacio "millenial-ula", kaj jam malmulte oni povas atendi el la barbula maljunulaĵa esperantistaro survivanta ieajn en malbonaj ekonomiaj kondiĉoj, en la plej granda parto de la planedo.
Riĉaj landoj, laŭ la krimaj leĝoj de la nuna sovaĝa kapitalismo, kaj ĝiaj regantoj, malmulte faras por helpi la enmigrantaron, la malsatularon, en grandaj regionoj de la planedo, en daŭriga ekspoliado, detruado kaj mortigado de iliaj loĝantaroj...
Kion ni povas esperi aŭ atendi de la Esperanto Movado, en la nuna krizo de UEA, al kiu same ene de la movado oni klopodas detrui, kaj apenaŭ nun survivas, kun granda ĝojo de la nuna SISTEMO kiu abomenas ESPERANTON kaj ĝia "interna ideo"?

Laŭ la sociaj retoj en tre konfuziga eksprimo, oni konkludas kun pesimisma sinteno...
Tamen oni informas ke miloj da junuloj volas lernis la internacian lingvon en DUOLINGO, eble sur la vojo de la utopio por pli "bona mondo"...

Do legi pri la nunaj kaj malnovaj GENOCIDOJ ne estas plezurige... kaj la ĵurnalaro malofte verkas pri tiaj afero.
Do tia informo en hispana ĵurnalo estis por ni surpriziga. Kaj mi pensas ke valoras la penon relegi kaj enprofundigi, ĉar nia nova jarcento daŭrigas tia reptiliana kutimo...
Eble la informo estas en aliaj lingvoj, kiun vi, kara leganto, pli bone mastras. Sed sendube sufiĉas por ke ni esperantistoj pli konsciu pri niaj individuaj kaj komunumaj agadoj.-//



miércoles, 4 de septiembre de 2019

Ĉu la mondofino povus okazi en apuda estonteco?

"NI ESTAS TRAVIVANTAJ LA DISFALON DE KAPITALISMO..." KAJ LA DETRUON DE LA PLANEDO, KAJ ĜIA VIVANTULA LOĜANTARO... ĈIUJ SCIAS KE TIO NE POVAS PLI DAŬRIGI... KAJ INDIVIDUE NI NENION POVAS FARI, ĈAR REKTE ONI INVITAS NIN SPEKTI TIAN APOKALIPTAN MONDOFINON, PERE DE TELEVIDO KAJ PERSONA TELEFONILO KIEL LA PLEJ GRANDA SPEKTAKLO SPEKTENDA EN NIAJ VIVOJ. NE EBLAS AL NI REZISTI, NI JAM ESTAS KONDAMNITA"(Mia resumo el retopinioj + plus legebla artikolo de J.B. MALET)

1a aŭgusto 2019
La profetoj de la disfalego sturmas la librovendejojn

La mondofino ne okazos

Ĉu oni pli bone agas dorse kontraŭ la muro, kiam ne plu eblas eskapi, kiam ĉio baskulas ? Tiun tezon defendas kelkaj ekologiaj tendencoj : la homaro laŭ ili detruis sian medion ĝis tia grado, ke okazos nun tuja disfalo de la biosfero. Temas do laŭ ili pri neceso sin prepari materie kaj spirite por vivi en la posta mondo. Ĉu klera katastrofismo, aŭ obskurisma timego ?

KLIMATO-SENREGULIGO, senhalta elfosismo, senarbarigo, erozio de biodiverseco, multobligo de primediaj katastrofoj... Akumulado de tiuj faktoj, ĉiutage pli bone dokumentitaj de la scienculoj, emerĝigis en la publika debato gravan zorgon : pro la efiko de kelkaj homaj aktivaĵoj, baldaŭaj aŭ jam okazantaj malordigoj estas kondukantaj al la disfalo de la civilizo.
Kelkaj subtenantoj de tiu tezo konceptas la timon de apokalipso kiel katalizilon por ago ; aliaj konsideras la neagemon de la politika personaro, kaj pripensas la postkatastrofan periodon. « Le succès inattendu des théories de l’effondrement » (La neatendita sukceso de la teorioj pri disfalego) (Le Monde, 5-a de februaro 2019) ; « Effondrement, le début de la fin » (Disfalego, la komenco de la fino) (Libération, 8-a de novembro 2018) ; « Collapsologie : le pari de l’effondrement » (Kolapsologio, la veto pri disfalego), (France Culture, 16-a de marto 2019) ; « Yves Cochet : “L’humanité pourrait avoir disparu en 2050” » (Yves Cochet : “La homaro povus esti malaperinta en 2050” » (Le Parisien, 7-a de junio 2019) ; « Collapsologie : la fin du monde, une opportunité ? » (Kolapsologio : ĉu la fino de la mondo estas oportuneco ? » (Géo, 24-a de oktobro 2018).
En la amasinformiloj, la allogeco de la apokalipso estas tiom granda, ke France 2 disvidigis anticipaĵon de 2029 en sia dokumentfilmo « Fin du monde, et si c’était sérieux ? » (Fino de la mondo, ĉu povus esti serioze ?) (20-a de junio 2019). Sur la ekrano, francaj soldatoj organizas vicojn ĉe la lastaj akvopunktoj por trinkakvo, la elektro- kaj akvo-retoj estas neniigitaj, rabistoj vagadas kaj mortigas, klimataj rifuĝintoj multope aliras al Eŭropo.
« Mi ne volas, ke vi estu plenaj je espero, mi volas, ke vi timu. Mi volas, ke ĉiutage vi timu same kiel mi. Kaj mi volas ke vi agu », deklaris la sveda ekologia aktivulino Greta Thunberg, iniciatinto de la studentaj strikoj por la klimato, okaze de la 2019-jara eldono de la Monda Ekonomia Forumo en Davos. Manke estigi radikalan ŝanĝiĝon ĉe la ekonomiaj regantoj de la planedo, la temo de klimata kataklismo ja feliĉigas la librovendistojn. Somere de 2019, la bretoj de libroj legindaj sur la plaĝoj havas parfumon de Armagedono. Comment tout peut s’effondrer. Petit manuel de collapsologie à l’usage des générations présentes (Kiel ĉio povas disfali. Eta manlibro pri kolapsologio por la nunaj generacioj) (Pablo Servigne kaj Raphaël Stevens, Seuil, 2015) ; Pourquoi tout va s’effondrer (Kial ĉio disfalos) (Julien Wosnitza, Les Liens qui libèrent, 2018) ; Les Cinq Stades de l’effondrement (La kvin stadioj de la disfalo) (Dmitry Orlov, Le Retour aux sources, 2016) ; Survivre à l’anthropocène. Par-delà guerre civile et effondrement (Postvivi la antropocenon. Trans interna milito kaj disfalego) (Enzo Lesourt, Presses universitaires de France, 2018) ; Une autre fin du monde est possible. Vivre l’effondrement (et pas seulement y survivre) (Alia mondofino eblas. Travivi la disfalegon (kaj ne nur postvivi ĝin) (Pablo Servigne, Raphaël Stevens kaj Gauthier Chapelle, Seuil, 2018) ; L’Humanité en péril. Virons de bord, toute ! (La homaro estas en danĝero ; ni ŝanĝu la direkton, tute !) (Fred Vargas, Flammarion, 2019) ; Plutôt couler en beauté que flotter sans grâce. Réflexions sur l’effondrement (Pripensoj pri la disfalego) (Prefere sinki elegante ol flosi sen gracieco) (Corinne Morel Darleux, Libertalia, 2019) …
La ondego trafis eĉ la francan ĉefministron. « ĉi tiu demando zorgigas min multe pli ol vi povas imagi. ( … ) Se oni ne elektos la bonajn decidojn, tuta socio laŭlitere disfalos, malaperos », deklaris s-ro Edouard Philippe en julio 2018 dum parolinterŝanĝo kun s-ro Nicolas Hulot, tiama ministro pri ekologio kaj solidara transiro. Dum tiu konversacio rekte dissendita per Interreto, s-roj Philippe kaj Hulot tre favore komentis libron de la usonano Jared Diamond, kies sukceso estas planed-vasta : Effondrement (Disfalo) [1].

Jarmilismaj promesoj

HOMMEDIA aktivulo kaj geografiisto, Diamond asertas, ke pluraj malnovaj antikvaj civilizacioj forfalis sekve de la damaĝoj truditaj al ilia natura medio. Li invitas la nunajn ekologiajn elitojn fari la « raciajn » elektojn, tiujn de la medi-protektado kaj de la demografia kontrolo. Lia influo kreskas, eĉ kiam lia kongrueco estas pridubata : en 2009, grupo de fakuloj pri la civilizacioj, kiujn li elvokas, detruis la tezojn de Collapse [2]. Diamond erare enketas pri la malnovaj socioj anstataŭ pri la modernaj kapitalistaj socioj, rimarkigas liaj kritikantoj.
Preter la proksimumaĵoj de laŭmoda aŭtoro, la ŝlosilajn demandojn metitajn de la « kolapsologia » tendenco oni povus resumi tiel : ĉu kreskigi la timon de la disfalo estas bona maniero stimuli la loĝantarojn kaj iliajn gvidantojn por lukti kontraŭ la damaĝoj al la medio ? Ĉu temas pri esprimo de malŝato al la aktuala produktomaniero, kie politiko cedas sian lokon al jarmilismo-mistikeco ? Aŭ ĉu temas pri la pravigo imagita de intelektuloj senpaciencaj forlasi poluciitajn, kontrolitajn kaj tre multekostajn urbojn, por trovi verajn rilatojn kun la naturo kaj kun la aliaj en la legomĝardeneca nesto de novkamparaj komunumoj ? Se konsideri la larĝan spektron de la « katastrofismaj » tendencoj, la « disfalisma » diskurso estas iomete da ĉio tio.
La perspektivo de apokalipso invitas al agado, ili diras. Sed kiu agado ? « Se ni konservas la nunan kreskokvoton de la loĝantaro kaj de la industria produktado ĝis la venonta jarcento, tiam estos kompleta disfalo de nia civilizacio », skribis jam en 1974 René Dumont en A vous de choisir : l’écologie ou la mort, (Pauvert). Dum la 1970-aj jaroj, ekologiistoj en Francujo elprenis la temon « naturo » de la konservativaj kamparistoj defendantoj de tradicia katolikismo, por kunigi la sociajn kaj primediajn demandojn, tiel naskante politikan ekologion firme ankritan maldekstre. Kritikanto de multaj socialismaj landoj kaj de la uzo de la teknika progreso en la kapitalismaj socioj, Dumont aktivis por la Tria Mondo kaj alten tenis la standardon de politika moderneco. Kiam tiu agronomia inĝeniero uzis la katastrofisman tonon, li celis enkonduki en la debaton la kaŭzojn de la samtempaj malboniĝoj de la biosfero kaj ekzisto-kondiĉoj. Dumont eksplicite celis « la riĉulojn de la riĉaj landoj » kaj profunde kritikis kapitalismon. Li tiel konkludis L’utopie ou la mort (Utopio aŭ morto) (Seuil, 1973) : « La penso-societoj preparis la jaron 1789 : simila tasko atendas nin. »
Tiu politika ekologio, apogita al sciencaj esploroj, nutris senindulgan kritikon de la neplenumitaj promesoj de la moderneco, de sciencismo kaj de la liberalaj idealoj, sen tamen fali en kontraŭmodernecon, malraciecon kaj pseŭdosciencojn.
Liaj posteuloj transiris tiun limon.En kolapsologio, la intuicio,- nutrata per solidaj scioj -, estos ja plej grava », skribas Servigne kaj Stevens en Comment tout peut s’effondrer (Kiel ĉio povas disfali) (70 000 ekzempleroj venditaj). Temas por ili prepari sin por la disfalo, materie kaj spirite, aliĝante al la kampara, ŝparema kaj kontempla vivo de « malgrandaj ŝokrezistaj komunumoj », tiuj de la « transirantoj » kiuj jam praktikas, ekzemple, permakulturon. Postvivismo (survivalism en la angla), tiu individuisma kaj paranoja movado naskiĝinta en Usono dum la malvarma milito kaj invitanta ĉiujn alfronti la nuklean nokton en sia propra bunkro, travivas sian momenton de burĝiĝo [3] !
Estus malprave kompari ĉi tiun evoluon al la novkampara movado de la 1970-aj jaroj : ĝi pli similas al la kristana anarkiismo de la disĉiploj de Leo Tolstoj en la 19-a jarcento ol al la kontestadaj spertoj de la dua duono de la 20-a jarcento. « Spiriteco estas pli fundamenta kaj universala realo ol la religioj, skribas Servigne. Estas eĉ ĉefa fenomeno, kiu kondiĉigas la aperon de religioj, kaj kiu estas nemalhavebla en socio, eĉ kiam ne ekzistas religia sistemo. » Li aldonas : « Ekzistas nereligiaj spiritecoj, laikaj, aŭ eĉ ateismaj. » Bona difino de la kolapsologio, kiu proponas retrovi la longan tradicion de la utopia komunumismo, reformulante, por ĝin laikigi, la jarmilisman promeson de regenerado de la socio pere de la katastrofo. De la Diluvo ĝis la plagoj de Egiptujo, de la Apokalipso de la Nova Testamento ĝis la suratoj de la Korano anoncantaj tertremojn, dekroĉiĝon de la suno, ekiron de la montaroj kaj ekboladon de la maroj, la monoteismoj naskis, dum la du lastaj jarmiloj, « atendo »-komunumojn, kiuj gvatas la plagojn pro espero, ke ili kondukos al reviviĝo de la socio, aŭ al fina alfrontiĝo inter bono kaj malbono [4].
« Ĉu vere eblas aliri la mondofinon senreligie ? Ni opinias, ke ne », skribas Servigne, Stevens kaj Chapelle. Por la kolapsologoj, « la mito estas pli forta ol la faktoj » ; necesas « repacigi meditantojn kaj aktivulojn » kaj mobilizi la popolon, kvazaŭ en milito » (Servigne kaj Stevens). Ja tiusence Servigne lanĉis trimonatan magazinon temantan pri la fino de la mondo : Yggdrasil, disvendita en kioskoj kaj presita en 51 000 ekzempleroj sur recikligita papero venanta de Aŭstrujo. « Yggdrasil estas, laŭ la norda tradicio, la kosma arbo », klarigas ĝia eldonisto, s-ro Yvan Saint Jours, fondinto de la magazino Kaisen, proksima de Pierre Rabhi [5]. « Yggdrasil, estas la mondo-arbo, kiu ligas la ĉielon kaj la teron, la mortintojn kaj la vivantojn », aldonas Cervigne.
Laikaj jarmilistoj, la kolapsologiistoj finfine promesas feliĉan apokalipson : « Ni estos trairataj de ĉagreno kaj ĝojo : ĉagreno observi la disfalon de la vivantaĵoj, de niaj vivlokoj, de niaj estontecoj kaj de niaj ligitecoj ; ĝojo vidi (finfine !) la disfalon de la termo-industrio kaj de multaj aliaj toksaj aferoj, ĝojo povi inventi novajn mondojn, reveni al pli simpla vivo, retrovi memoron (kontraŭ amnezio) kaj sensojn (kontraŭ anestezo), plibonigi sian aŭtonomecon kaj potencon, kultivi belecon kaj aŭtentikecon kaj teksi verajn ligojn kun la retrovita sovaĝeco. Tute ne estas malkongrue travivi apokalipson kaj feliĉan kolapson [6]. »
Tio neniel certas, se oni konsideras la difinon de la disfalego donitan de la ekologiisto Yves Cochet, kiu skribis la postparolon de la libro de Servigne kaj Stevens : « Temas pri neretroirebla procezo, post kiu la bazaj bezonoj (akvo, nutraĵo, loĝado, vestado, energio, ktp...) ne plu estos provizataj al plimulto de la loĝantaro pere de leĝe enkadrigitaj servoj. » Estas precize tio, kion jam travivas cent milionoj da homoj. 821 milionoj da homoj sub-nutrataj, unu miliardo vivantaj en lad-urboj ; 2,1 miliardoj sen aliro al endomaj servoj pri trinkebla akvo, preskaŭ sama nombro uzas ĉiutage toksajn akvo-punktojn, 900 milionoj ne disponas pri necesejo.

Ĉu Antropoceno aŭ Kapitaloceno ?

APOKALIPSO havas sian revuon, kaj la klimat-senreguligo siajn profetojn. La juna Thunberg tenas sub minaco parton de la politikaj gvidantoj, maltrankvile timantaj fari komunik-eraron fronte al tiu « mesio » 2.0. « Mi estas nur mesaĝisto », asertas la sveda liceanino (Rejoignez-nous(Venu kun ni), Kero, 2019). Longa hararo, senmakula tuniko, kaj peace-and-love-medalo pendanta sur la brusto ; en Francujo, la astro-fizikisto Aurélien Barrau publikigis Le plus Grand Défi de l’histoire de l’humanité (La plej granda defio de la homara historio) (Michel Lafon, 2019), la libro reuzanta la titolon de alvoko kuniganta filmistojn, kantistojn, enscenigistojn, aktorojn, publikigita la 3-an de septembro 2018 ĉefpaĝe de Le Monde kun jena sub-titolo : « La alvoko de ducent famuloj por savi la planedon ». La scienculo avertas : « Ni travivas planed-vastan kataklismon. » Tial, « el strategia vidpunkto, necesus malpolitikigi la temon. Se oni asocias la klimaton al tre maldekstra vizio, oni nenion faros, ĉar la « granda vespero » estas atendata jam de jarcentoj, kaj ĝi ankoraŭ ne alvenis ! » (Le Point, 13-a de junio 2019).
Ĉu ili adresas petegojn al la potenculoj de la mondo en iliaj palacoj, aŭ ĉu ili retretas en spiritecajn komunumojn, la « disfalistoj » partoprenas en sama vizio pri la mondo, fiksitan al la abstrakta kontraŭeco inter du kategorioj, la naturo kaj la homaro, por dedukti ke ni estas vivantaj en la antropoceno – la epoko de la Tero-historio ekde kiu la homaj aktivaĵoj transformis negative la ekosistemon. « Mi estas tre maltrankvila pro la kapablo de tiu koncepto « antropoceno » plifortigi tiun malnovan burĝan farson, laŭ kiu la respondeco de la problemoj venantaj el kapitalismo estu atribuita al la tuta homaro », rimarkas Jason W. Moore, profesoro ĉe la universitato de Binghamton (Novjorko-ŝtato) kaj kunordiganto de la Reto de Esploro pri mondo-ekologio (World-Ecology Research Network) [7]. Al la nocio antropoceno li substituas tiun de « kapitaloceno » : la klimato-senreguligo venas de ekonomia reĝimo bazita sur la eltirado de krudmaterialoj kaj la alpropriĝo de nepagita energio, predado longtempe konsiderata kiel normala afero. Estas tiu strategio de senpaga uzo de nerehaveblaj resursoj, sur kiu baziĝas la senfina akumulado, kiu baldaŭ finiĝos, ne la homaro. « Ni estas travivantaj la disfalon de kapitalismo, li konsideras. Estas la plej optimisma pozicio, kiun ni povas elekti. Ni ne devas timi la disfalon. Ni devas akcepti ĝin. Ne estas disfalo de homoj aŭ de konstruaĵoj, sed de la povorilatoj, kiuj transformis la homojn kaj la naturon en objektojn laborigatajn senpage por la kapitalismo. »
Alia disfalo eblas.
Jean-Baptiste MALET
Ĵurnalisto, aŭtoro de L’Empire de l’or rouge. Enquête mondiale sur la tomate d’industrie (La Imperio de la ruĝa oro. Tutmonda enketo pri industria tomato), Fayard, Parizo, 2017.


[1] Jared Diamond, Effondrement. Comment les sociétés décident de leur disparition ou de leur survie, Gallimard, coll. « Folio essais », Parizo, 2006 (Originalo : Collapse : How Societies Choose to Fail or Succeed. New York : Penguin Books). Vd. Daniel Tanuro, « L’inquiétante pensée du mentor écologiste de M. Sarkozy », Le Monde diplomatique, decembro 2007.
[2] Patricia A. Mc Anany kaj Norman Yoffee, Questioning Collapse : Human Resilience, Ecological Vulnerability, and the Aftermath of Empire, Cambridge University Press, 2009.
[3] Pierre Charbonnier, « Splendeurs et misères de la collapsologie. Les impensés du survivalisme de gauche », Revue du crieur, n-ro 13, Parizo, junio 2019
[4] Henri Desroche, Dieux d’hommes. Dictionnaire des messianismes et des millénarismes du I-er siècle à nos jours, Berg International, Parizo, 2010.
[5] Vd. « Le système Pierre Rabhi », Le Monde diplomatique, aŭgusto 2018
[6] Pablo Servigne, Raphaël Stevens kaj Gauthier Chapelle, Une autre fin du monde est possible. Vivre l’effondrement (et pas seulement y survivre), Seuil, Parizo, 2018.
[7] Kamil Ahsan,« La nature du capital : un entretien avec Jason W. Moore », Période, 30-a de novembro 2015, http://revueperiode.net ; vd. ankaŭ Joseph Confavreux kaj Jade Lindgaard, « Jason W. Moore : “ Nous vivons l’effondrement du capitalisme” », Mediapart, 13-a de oktobro 2015, www.mediapart.fr
http://eo.mondediplo.com/article.php3?id_article=2757

Ĉiuj rajtoj rezervitaj - TOUS DROITS RÉSERVÉS © 2002 - 2003 Le Monde diplomatique