domingo, 6 de octubre de 2019

Ĉu vere ke UEA riskas malaperi?


Granda ŝanco por la nova esperantista generacio: 
la malnova UEA finiĝadas 
kaj la nova estas reinventenda...

"La historio de nia UEA de 1908 ĝis nun havis plurajn periodojn, el kiuj ni memorigu almenaŭ la svisan, la anglan kaj laste la nederlandan. 
Fakte de 1955 la sidejo de UEA restis en Nederlando. La movo al Roterdamo el la angla kamparo en 1955 certe fontis el saĝa decido, kaj por dum la tuta periodo de Lapenna, la plej forta personeco de tiuj jaroj, ĝis la komenco de la 1970aj jaroj la asocio ĝuis periodon de kresko en trankvila lando, politike stabila kaj socie moderna. 
Sed jam en la 1970aj jaroj kaj pli klare ekde la komenco de la 1990aj komencis aperi signoj de ŝanĝiĝo de la mondo kaj de problemoj por ideal-ismaj asocioj.
De 1991 la membronombro daŭre malpliiĝis. Tamen pro la granda kapitalo aku-muliĝinta oni ricevis renton, kiu kompensis la malmultiĝon de la membroj kaj la altiĝon de la kostoj, tiel ke oni povis pluvivi trankvile kaj liveri la samajn servojn. 
En la lastaj jaroj ŝanĝiĝis ankaŭ la kondiĉoj de rentoj pagitaj de bankoj, kiuj en Eŭropo praktike emas nuliĝi. Sekve la ekvilibro finfine rompiĝis kaj oni devis konstati, ke ne plu eblas pagi la salajrojn por liveri la samajn servojn. Tiu konstato oficiale aperis en ĉi tiuj monatoj, kiam la estraro provis starigi la buĝeton por la venonta jaro kaj rimarkis, ke ne eblas malpliigi la deficiton (alivorte, la uzon de la kapitalo por nor-malaj elspezoj) al la nivelo, kiun komitatanoj postulas. 
Estis multaj diskutoj pri tio dum la 103a Universala Kongreso en Lisbono pasintjare. En la fino oni decidis, ke la deficita nivelo de rondcifere 150 000 eŭroj en unu jaro ne plu estas longe eltenebla, kaj ke oni devas komenci duonigi ĝin en 2020 kaj poste entute forigi ĝin.
Antaŭ tiu dilemo la estraro decidis, ke oni devas malpliigi la kostojn por salajroj. Ĝi decidis apliki nederlandan leĝon, kiu permesas al entreprenoj en kriza situacio renegoci la salajrojn kun la dungitoj, praktike malaltigi ilin, se la dungitoj akceptas. Se la dungitoj ne akceptas, juĝisto decidos.
Temas evidente pri tre dolora decido, kiu eventuale ne estos la sola dolora deci-do bezonata. 
Ĝi certe signifas la finon de la nederlanda periodo de UEA, ĉar tenado de tia impona oficejo en unu el la plej multekostaj urboj de la mondo ne plu estos ebla por movado, kiu altiras ĉiam malpli da membroj.
Ĉu de Roterdamo al Slovakujo survoje al Samarkando?
La estonta UEA estas reinventenda. Sed kial? 
Ĉu ni vere bezonas tutmondan kunordigan organizaĵon? 
La retaj maniuloj pensas, ke ne, ke la granda reta frato sufiĉas por ĉio. 
Mi kredas, ke jes, ĉar nia movado ankoraŭ ne atingis siajn celojn, kiuj estas la samaj celoj de Zamenhof: ĝeneraligi la uzon de Esperanto por faciligi kaj justigi interpopolan interkompreniĝon. 
Ni estas movado, kiu diras al la mondo ion, kion la mondo ne volas aŭskulti: 
Ne faru militojn, ne mortigu homojn, sed provu kompreni kaj esti justaj; Ne ekzistas fortuloj kaj sekvantoj; Ni ĉiuj estas egalaj. Ni devas kunordigi nian agadon tra la mondo por pliefikigi tiun agadon.
Kiel reinventi nin? 
Simple per komuna prudento kaj per agnosko de niaj fortoj (miloj da dediĉitaj homoj, kiuj senpage aŭ eĉ mempage laboras por niaj idealoj) kaj niaj malfortoj (neniu registaro, neniu privilegiulo, neniu riĉulo iam ajn helpos nin). 
Pro tio ni mem devas krei daŭripovan sistemon. Ni devas utiligi la modernajn re-tajn ilojn por minimumigi la administran laboron kaj liberigi energiojn por la esenca homkonvinka laboro. 
Ni devas lerni labori per tre malpeza strukturo kaj per multaj volontuloj subtene al la homoj, kiuj tra la mondo faras la bazan informan kaj instruan laboron.
Samarkando certe estas urbo pli malmultekosta ol Roterdamo, sed antaŭ ol iri tien ni devas funde reinventi nian administradon. 
Ĉu por tio survoja lando kiel Slovakujo povus helpi nin reinventi nin mem?
Kiu kulpas?
Nun ne estas momento serĉi kulpulojn, sed estas momento por kunlabori, ĉiu laŭ siaj kapabloj, por utiligi ĉi tiun ŝancon inventi la estontan UEA-n. 

Estus tre maldanke kulpigi la nunan estraron kaj la nunan ĝeneralan direktoron pro io, kio havas siajn radikojn en la pasinteco.
Cetere, ni ĉiuj kulpas. La nuna kaj la antaŭaj estraroj, kiuj vivis retorike kaj kontente kaj ne rimarkis la problemon, la nuna kaj antaŭaj komitatoj, kiuj kondutis kiel kverelemaj parlamentoj vivantaj for de la popola realo. 
Kaj ĉefe mi mem kulpas, ĉar kompreninte la malekvilibron en la jaro 2001a, mi ne sukcesis komprenigi al la aliaj, ke ni iras renkonte al la nuna situacio.Sed kiel diras la titolo de ĉi tiu artikoleto, temas pri granda ŝanco krei ion, kio estos vivipova dum la tria jarmilo. Ek al la laboro!
Renato Corsetti
(78-jarulo. Esperantisĝis 1961. UEA Presid. 2001-2007-Nun Komitataneo de UEA kaj partoprenonto en venonta "Seminario de financoj")


--------------------------------------------------

Resumeto el la sociaj retoj:
Ĉiuj scias ke nun en la sociaj retoj oni opiniadas pri ĉio, pli ofte sen fundamentoj nek scioj. Tamen estas grupeto ke vere volas malaperigi UEAn kaj eble esti heredantoj. 
La plej parto de la esperantistaro tamen ne tro okupiĝas pri la afero. 
Sen dube la revo de Zamenhof iniciintoj estis kreadi kongresojn  kaj almenaŭ centra Oficejon por la konduko de la movado, ĝis Esperanto fariĝu vere internacia. Tia ĉi fina venko ankoraŭ ne alevenis, kaj eble neniam alvenos.  Do ia centra oficejo estus bezonota por ĉiam, kune al Akademio, ktp. La novaj tenologioj helpos la disvastigon de Esperanto, kaj kiel okazas kun multaj aliaj utopiaĵoj, la homoj nenion renoncos al ili. Do Esperanto povas iri antaŭen senfine, kaj NOVA UEA renaskiĝi! Ĉiam antaŭen!




No hay comentarios.:

Publicar un comentario