AKONTIO kaj CIDIPA (ΑΚΟΝΤΙΟΣ και ΚΥΔΙΠΠΗ)
Akurataj legantoj de helenaj mitoj sendube jam scias, ke preskaŭ ĉiam, inter la ĉefaj roluloj de ĉiu historio estas la eroto!
En la magia lando, nomata Helenujo, naskiĝis multo plej valora por la
homa penso, spirito, travivado. Multaj eble pensos pri demokratio,
filozofio, scienco k.a., tamen mi emfazas la poezion, la muzikon kaj la
eroton!
Oni prave kontraŭdirus, ke eroto estas nek elpensaĵo, nek
kreitaĵo homa, ĝi estas impulso fizika, naskita kune kun la homo. Tute
ĝuste, tamen en Helenujo tiu fizika impulso estis de la dioj mem majstre
flegata, manipulata, kultivata, protektata, mi ne trovas la taŭgan
verbon por diri, ke tiu, fontanta el la instinkto, precipa forto, estis
reguligata kaj prizorgata de la dioj, Ĉefa regulatoro de la afero estis,
kompreneble, la sublima, plej amata diino, Afrodita (Αφροδίτη), kiu
transformadis la krudan, bestan instinkton kaj montradis al la homoj la
vojon al la plej bela kaj plaĉa manifestiĝo de la sensoj kaj la spirito,
do, al la amoro! La diino kontroladis la am- kaj seks-vivon de la
homoj, ŝi zorgis pri la konstanta vekiĝo de ties libido, sed samptempe
de ties plej delikataj amsentoj. Ĉiuj dioj, duondioj, ĉiaj diaĵoj, ĉiuj
herooj, enmiksiĝis en sennombrajn, senfinajn amaventurojn, kaj per sia
ekzemplo helpis la homojn, senhezite, senĝene, senrimorse ĝui la vivon.
Mi diras ĉion tion ĉi, ĉar mi estas preta, ankoraŭfoje rakonti belan
amhistorion kaj mi pensas, ke kelkaj legantoj eble opinios, ke tiaj
historioj estas mia propra obstineco. Do, mi ekspliku, ke tia estas
plejparte la helena mitologio, kreita en la daŭro de jarmiloj, de la
libera helena penso, de homoj gajaj, kiuj ĉiam ĝuis la plej belan
naturon, brilan sunon, serenan, lazuran maron.
Nu, estis junulo
nomata Akontio, kiu naskiĝis kaj vivis en la malgranda insulo Ceo (Κέα).
Li apartenis al riĉa kaj nobela familio, devenanta de la glora gento de
Minoo (Μίνως aŭ Μίνωας). Akontio estis junulo bela, bonkonduta kaj tre
afabla, tiel li estis tre amata en sia propra patrujo; li estis tre
inteligenta kaj sprita viro, tamen, samtempe li estis modera, modesta,
iom hontema kaj tiuj ĉi liaj ecoj igis lin ankoraŭ pli simpatia kaj
amata al ĉiuj liaj konatuloj kaj sampatrianoj.
Ĉiujare, en Deloso
(Δήλος), la sankta insulo de Apolono (Απόλλων), okazis tuthelena,
granda, kelk-taga religia festo, kermeso oferata al la granda dio de la
lumo, de la poezio kaj artoj. La festadon partoprenis precipe la
Ionianoj (Ίωνες), loĝantoj de Cikladoj (Κυκλάδες), la insuloj
ĉirkaŭantaj la sanktan naskiĝlokon de Apolono. Tie, okazis diversaj
ceremonioj, ritoj, privataj kaj publikaj sanktoferoj, diversaj
procesioj, sed ankaŭ amuzaj aranĝoj, artaj kunvenoj, dancoj, foiro kaj
aliaj tradiciaj eventoj. Tiun grandan aranĝon kutime partoprenis multaj
Ceanoj, inter kiuj estis ankaŭ Akontio kaj ties familio.
En Nakso
(Νάξος), la bela insulo, unu el la plej pitoreskaj Cikladoj, loĝis la
familio de Ceikso (Κύηξ), viro nobla, riĉa, devenanta de malnova reĝa
atena gento. Ankaŭ tiu eminenta familio el Nakso kutimis partopreni la
grandan, jaran solenadon en Deloso.
La jaron, en kiu okazis la
historio, kiun mi rakontas, por la unua fojo Cidipa akompanis siajn
samfamilianojn al Deloso. Kaj Cidipa estis la plej juna filino de
Ceikso, belega virgulino, malavare dotita de la dioj per ĉiaj plej
valoraj virinaj ecoj kaj karakterizaĵoj. Ŝi estis tre bela, ĉarma, je
ĉio plaĉa, bonkora, ĝentila kaj, precipe, modesta kaj pudora.
Cidipa, kun entuziasmo sekvis siajn gepatrojn kaj gefratojn al la granda
festo, ĉar por la unua fojo ŝi faris vojaĝon ekster sia patroinsulo,
do, tiu estis ŝia unua “aventuro”. Tiel, dum sia kelk-taga restado en la
sankta insulo, plena je scivoleco, rigardeme ŝi vagadis en la interesaj
lokoj de la delosa centra templo kaj ties ĉirkaŭaĵoj, kompreneble ĉiam
akompanata de sia propra, fidela, kaj certe sendorme atentema
servistino-vartistino.
Same trankvile, senzorge, kun gaja, distra
humoro, ankaŭ Akontio pasigadis agrable sian tempon, partoprenante la
ritojn, tamen ankaŭ sin amuzante, kun amikoj kaj parencoj. Unu momenton,
kiam li pasis antaŭ sanktejo, lia rigardo falis sur junulinon, kiu
eniĝis en ĝin. Fakte, estis nur momento, tamen Akontio ekopiniis, ke
antaŭ li pasis brila, belega diino, eble vizio, certe ia ekstermonda
estaĵo. Li staris kvazaŭ fulmobatita; ŝajnis al li, ke, subite, ĉio
ĉirkaŭ li eksilentis, ke ĉio malaperis, li iom staris senmova kaj tuj
poste li kuris en la templon. Li staris ĉe la enirejo kaj tuj,
surprizite, ravite, per la okuloj tute malfermitaj, kaj kun la koro en
freneza batado, konstatis, ke estis nek halucino, nek iluzio sed nur
blank-vestita, eksterordinare bela junulino, kiu, kliniĝinte antaŭ la
altaro, preĝis serene.
Tio, kion en nia tempo ni nomas “fulma
enamiĝo”, en la helena antikveco estis konata, sed tre bone eksplikita.
Do, tute simple, la petola ĝojoplena kaj ĝojodona dio, Eroso (Έρως), la
filo de Afrodita, celis kaj per sia senerara amordona sago, trafis tute
ĝuste la koron, en tiu ĉi okazo la koron de Akontio kaj la junulo tuje
estis neresanigeble enamiĝinta.
Jes, ekzakte tio okazis, tie, en la
templo, kie la pudora Cidipa, kun pietato preĝis al la honorata dio. Kaj
jes, vi tre bone komprenis, estis ja la bela Cidipa tiu splenda
junulino, kiu senvole, sciante nenion, iĝis la objekto de tia, subita,
tiom flama ampasio de Akontio.
La junulo staris iom
malproksime, kaŝite en la duonlumo de la sankta loko kaj per flamantaj
rigardoj, avide ĝuadis la ĉarmon kaj belon prezentatajn antaŭ liaj
okuloj. Li deziris, li deziregis, tamen li ne povis alproksimiĝi al ŝi,
li ne aŭdacis fari la paŝon, ni jam diris kiom hontema kaj timida li
estis. Li ne sciis kion fari, sed tuje trafis lian menson ideo, sendita
de la sama petolema dio, ideo stranga, neeksplikebla, kiun tamen
Akontio, en plena konfuzo tuj kontentigis. Li kuris ekster la templon,
li eniĝis en la sanktan parkon de la diino Artemisa (Άρτεμις) kaj li
deŝiris grandan, tute ruĝan granaton. Poste, per sia tranĉilo gravuris
sur la frukto la frazon: “mi ĵuras al Artemisa, ke mi edziniĝos kun
Akontio”, li revenis en la templon, denove li staris malproksime, kaŝite
en ombra loko, kaj li nur puŝĵetis sur la plankon la granaton, kiu
ruliĝis kaj haltis ĝuste ĉe la piedoj de Cidipa. La junulino, sentinte
la bateton de la frukto sur ŝiaj ŝuoj, sin klinis kaj kun miro prenis la
granaton. Ŝi tuj konstatis, ke io estis skribita sur ĝi, kaj ĉar ŝia
servistino demandis ŝin kion ŝi rigardas tiom atente, laŭtvoce ŝi legis:
“mi ĵuras al Artemisa, ke mi edziniĝos kun Akontio”. La du virinoj
komprenis nenion, iom ili diskutis pri la stangaĵo, sed post nelonge ili
forĵetis la frukton, ili tute forgesis la aferon, kaj senzorge daŭrigis
sian promenadon.
Nur tio okazis, Cidipa foriris sciante
nenion, Akontio, pro manko de kuraĝo lasis ŝin foriri, li restis sola,
malĝoja, malfeliĉa! Nur tio ja okazis, sed ni notu, ke iamaniere iu ĵuro
estis donita!
Pasis tempo kaj ĉar la proponoj estis multaj, kaj ĉar
Cidipa estis jam edziniĝopova fraŭlino, ŝia patro elektis la plej
taŭgan kandidaton kai decidis ŝin edzinigi. Ĉio en la domo de Cidipa
estis longe en febro, en la ordinara, viva, ĝoja ekscitiĝo de la
preparado de brila nupto. Tamen, kiam ĉio estis preta, la antaŭtagon de
la geedziĝo, Cidipa subite malsaniĝis. Estis okazo stranga, sed tre
serioza, ĉar la invititaj plej kapablaj kuracistoj povis nek kompreni,
nek ekspliki la nekonatan malsanon de la junulino, kiu estis longe en
tre malbona stato. Kompreneble, la nupto estis prokrastita, en la hejmo
la ĝojon anstataŭis profunda malĝojo, la tuta familio estis
maltrankvila, ĝis kiam, same subite kaj mirakle, Cidipa tute resaniĝis.
La nova dato de la prokrastita nupto estis difinita, la lastaj preparoj
estis plenumitaj, ankoraŭfoje ĉio estis preta, tamen, la antaŭtagon de
la geedziĝo, Cidipa denove, subite malsaniĝis, tiun fojon ankoraŭ pli
serioze. Ŝi perdis la konscion, ŝi falis en ian lipotimian staton, kiun
la kuracistoj ne povis ekspliki. Tiun fojon, la stranga malsano daŭris
pli longe, sed iam, same subite malaperis kaj Cidipa estis denove tute
sana, freŝa, bela kaj, sekve, preta edziniĝi.
Estas superflue diri,
ke la trian fojon okazis la samo, la junulino ankoraŭfoje malsaniĝis,
sed tiun fojon, ŝia patro, Ceikso, komprenis, ke tio ne estas normala,
ke io mistera okazas, ke io mistera malhelpas la edziniĝon de lia
filino. Li decidis eltrovi la kialon de la malfeliĉo trafinta lian
hejmon, do, li mem iris al Delfoj (Δελφοί), al la templo-divenejo de
Apolono kaj petis orakolon de la dio. La ricevita respondo tiun fojon
estis nek nebula nek dusenca, ĝi estis tute klara: “Cidipa ne povas
edziniĝi kun la elektita viro, ĉar ŝi faris jam tre pezan ĵuron al
Artemisa, ke ŝi edziniĝos kun Akontio”. Kaj la dia orakolo, ne kiel
ordinare konciza, donis al la malfeliĉa patro ankaŭ informojn pri la
glora deveno, pri la bona karaktero kaj la fakultoj de la nekonata
Akontio.
Ceikso revenis hejmen tre kolera pro la nekompreneble
malbona konduto de lia filino. Li tuj alvokis ŝin kaj minacante ŝin per
severaj punoj, postulis ekscii kie kaj kiam ŝi konatiĝis kun tiu
Akontio. Cidipa, prorante protestadis kaj persiste neadis, ke ŝi faris
tian maldecaĵon. Tamen, oni ne povis pridubi la dian orakolon, kaj la
indigninta patro decidis pri la plej pezaj punoj, decaj al la tiom
granda peko de lia filino. La ĝis tiam feliĉan kaj ĝojoplenan familion
subite kovris, preskaŭ funebra, mallumo, la virinoj ploradis, la viroj
ne sukcesis deteni sian koleron, neniu povis kompreni, kiel la plej
juna, plej amata filino, kiel la ĉasta virgulino povis tiamaniere
hontigi la tutan familion.
En tia etoso, ĉiuj en la domo estis
konfuzitaj, tamen la maljuna servistino de Cidipa, kiu ĉiam akompanis la
junulinon kaj pro tio ŝi estis jam kondamnita de la mastro al puno tre
severa, pro timo, sed precipe pro sia granda amo al la junulino kiun ŝi
ĉiam prizorgis, povis konservi sian memregecon kaj klopodis, kiel eble
plej metode rememori ĉiujn vizitojn, promenadojn, ĉiun eliron el la
domo.Tiele, ŝi atingis ankaŭ la forgesitan jam familian vojaĝon al
Deloso, kaj, jes, ŝi ekmemoris la okazintaĵon en la templo, la trovitan
granaton, kaj jen, ĉio estis magie eksplikita!
La senkulpeco de la
junulino estis pruvita, la rido kaj ĝojo revenis en la feliĉan domon,
ĉio estis eksplikita, sed la ĉefa problemo ne estis solvita, ĉar neniu
konis tiun Akontion, neniu sciis ion pri li, certaj estis nur la
informoj pri la deveno, la karaktero kaj la kvalito de la juna viro,
donitaj de la divenejo. Ceikso povis nenion fari, krom serĉi pri
respondoj en Deloso. Li sendis tien respektindan parencon, kiu
senrezulte demandis ĉie, kaj fine sin turnis al la respondeculoj de la
centra templo, la organizantoj de la granda jara festado oferita al
Apolono kaj Artemisa. Tie, en la listo de la junuloj partoprenintaj la
solenan liturgian dancon, registrita ankaŭ kiel signifa oferanto de la
templo, estis iu Akontio, nobelo el Ceo!
Dume, Akontio, reveninte al
sia patrujo, falis en malfeliĉon. Li ne povis forgesi la vizian bildon
de la bela junulino, kiun li jam amis pasie, ekscese; li ne povis
pardoni al si tion, ke li ne aŭdacis proksimiĝi, ke li ne parolis al ŝi,
ke li lasis ŝin foriri kaj preni kun si lian koron. Akontio sciis, ke
li estis perdinta por ĉiam ĉian esperon pri feliĉo, do, li restis
silenta, malbonhumora, moroza, malfeliĉa. Al siaj gepatroj familianoj
kaj amikoj diris nenion, li rifuzis doni ian ajn eksplikon pri sia
stato, do, ekde tiu fatala vojaĝo al Deloso sur lian hejmon, sur unu
ankoraŭ hejmon falis neeksplikebla malfeliĉo. Same kiel en Nakso, tiel
ankaŭ en Ceo du familioj travivadis la saman dramon, ĉiuj estis
maltrankvilaj, malgajaj, senesperaj kaj nur la tiklema Eroso observadis
ĉion kaj tutkore ridadis, amuziĝis kaj atentis!
Li atentis la
momenton, en kiu, en Ceo, oni frapis la pordon, la momenton en kiu oni
anoncis ke fremdaj vizitantoj deziras nepre paroli al Akontio pri urĝa
kaj tre serioza afero!
Jes, tre ĝuste vi ĉiuj komprenis ke ĉio estis
mirakle solvita, ke la vojo al la feliĉo de du amindaj junaj homoj
estis malfermita! La ĝojo revenis, Akontio kaj Cidipa kuniĝis en brila,
dibenita nupto, la geedzoj ĝuis bonan, harmonian, ĝojoplenan kaj longan
vivon, ili akiris gefilojn, ili akiris genepojn, do, la fino de la
historio estas ankoraŭfoje feliĉa!
Kaj la instruo? Mi opinias, ke
oni povus pensi, ke por tute ĝui la feliĉon, por ĝui ĉion bonan, oni
devas antaŭe gustumi malfeliĉon, ekkoni la malbonon. Kompreneble, estas,
povas esti, multaj ankoraŭ opinioj!
(Aranĝo de bildo, de Kostas Kiriakos)