miércoles, 23 de mayo de 2018

EROTO, leginde pri la grekaj mitoj.

 
Spiros Sarafian Verkis en Facebook.
AKONTIO kaj CIDIPA (ΑΚΟΝΤΙΟΣ και ΚΥΔΙΠΠΗ)
Akurataj legantoj de helenaj mitoj sendube jam scias, ke preskaŭ ĉiam, inter la ĉefaj roluloj de ĉiu historio estas la eroto!
En la magia lando, nomata Helenujo, naskiĝis multo plej valora por la homa penso, spirito, travivado. Multaj eble pensos pri demokratio, filozofio, scienco k.a., tamen mi emfazas la poezion, la muzikon kaj la eroton!
Oni prave kontraŭdirus, ke eroto estas nek elpensaĵo, nek kreitaĵo homa, ĝi estas impulso fizika, naskita kune kun la homo. Tute ĝuste, tamen en Helenujo tiu fizika impulso estis de la dioj mem majstre flegata, manipulata, kultivata, protektata, mi ne trovas la taŭgan verbon por diri, ke tiu, fontanta el la instinkto, precipa forto, estis reguligata kaj prizorgata de la dioj, Ĉefa regulatoro de la afero estis, kompreneble, la sublima, plej amata diino, Afrodita (Αφροδίτη), kiu transformadis la krudan, bestan instinkton kaj montradis al la homoj la vojon al la plej bela kaj plaĉa manifestiĝo de la sensoj kaj la spirito, do, al la amoro! La diino kontroladis la am- kaj seks-vivon de la homoj, ŝi zorgis pri la konstanta vekiĝo de ties libido, sed samptempe de ties plej delikataj amsentoj. Ĉiuj dioj, duondioj, ĉiaj diaĵoj, ĉiuj herooj, enmiksiĝis en sennombrajn, senfinajn amaventurojn, kaj per sia ekzemplo helpis la homojn, senhezite, senĝene, senrimorse ĝui la vivon.
Mi diras ĉion tion ĉi, ĉar mi estas preta, ankoraŭfoje rakonti belan amhistorion kaj mi pensas, ke kelkaj legantoj eble opinios, ke tiaj historioj estas mia propra obstineco. Do, mi ekspliku, ke tia estas plejparte la helena mitologio, kreita en la daŭro de jarmiloj, de la libera helena penso, de homoj gajaj, kiuj ĉiam ĝuis la plej belan naturon, brilan sunon, serenan, lazuran maron.
Nu, estis junulo nomata Akontio, kiu naskiĝis kaj vivis en la malgranda insulo Ceo (Κέα). Li apartenis al riĉa kaj nobela familio, devenanta de la glora gento de Minoo (Μίνως aŭ Μίνωας). Akontio estis junulo bela, bonkonduta kaj tre afabla, tiel li estis tre amata en sia propra patrujo; li estis tre inteligenta kaj sprita viro, tamen, samtempe li estis modera, modesta, iom hontema kaj tiuj ĉi liaj ecoj igis lin ankoraŭ pli simpatia kaj amata al ĉiuj liaj konatuloj kaj sampatrianoj.
Ĉiujare, en Deloso (Δήλος), la sankta insulo de Apolono (Απόλλων), okazis tuthelena, granda, kelk-taga religia festo, kermeso oferata al la granda dio de la lumo, de la poezio kaj artoj. La festadon partoprenis precipe la Ionianoj (Ίωνες), loĝantoj de Cikladoj (Κυκλάδες), la insuloj ĉirkaŭantaj la sanktan naskiĝlokon de Apolono. Tie, okazis diversaj ceremonioj, ritoj, privataj kaj publikaj sanktoferoj, diversaj procesioj, sed ankaŭ amuzaj aranĝoj, artaj kunvenoj, dancoj, foiro kaj aliaj tradiciaj eventoj. Tiun grandan aranĝon kutime partoprenis multaj Ceanoj, inter kiuj estis ankaŭ Akontio kaj ties familio.
En Nakso (Νάξος), la bela insulo, unu el la plej pitoreskaj Cikladoj, loĝis la familio de Ceikso (Κύηξ), viro nobla, riĉa, devenanta de malnova reĝa atena gento. Ankaŭ tiu eminenta familio el Nakso kutimis partopreni la grandan, jaran solenadon en Deloso.
La jaron, en kiu okazis la historio, kiun mi rakontas, por la unua fojo Cidipa akompanis siajn samfamilianojn al Deloso. Kaj Cidipa estis la plej juna filino de Ceikso, belega virgulino, malavare dotita de la dioj per ĉiaj plej valoraj virinaj ecoj kaj karakterizaĵoj. Ŝi estis tre bela, ĉarma, je ĉio plaĉa, bonkora, ĝentila kaj, precipe, modesta kaj pudora.
Cidipa, kun entuziasmo sekvis siajn gepatrojn kaj gefratojn al la granda festo, ĉar por la unua fojo ŝi faris vojaĝon ekster sia patroinsulo, do, tiu estis ŝia unua “aventuro”. Tiel, dum sia kelk-taga restado en la sankta insulo, plena je scivoleco, rigardeme ŝi vagadis en la interesaj lokoj de la delosa centra templo kaj ties ĉirkaŭaĵoj, kompreneble ĉiam akompanata de sia propra, fidela, kaj certe sendorme atentema servistino-vartistino.
Same trankvile, senzorge, kun gaja, distra humoro, ankaŭ Akontio pasigadis agrable sian tempon, partoprenante la ritojn, tamen ankaŭ sin amuzante, kun amikoj kaj parencoj. Unu momenton, kiam li pasis antaŭ sanktejo, lia rigardo falis sur junulinon, kiu eniĝis en ĝin. Fakte, estis nur momento, tamen Akontio ekopiniis, ke antaŭ li pasis brila, belega diino, eble vizio, certe ia ekstermonda estaĵo. Li staris kvazaŭ fulmobatita; ŝajnis al li, ke, subite, ĉio ĉirkaŭ li eksilentis, ke ĉio malaperis, li iom staris senmova kaj tuj poste li kuris en la templon. Li staris ĉe la enirejo kaj tuj, surprizite, ravite, per la okuloj tute malfermitaj, kaj kun la koro en freneza batado, konstatis, ke estis nek halucino, nek iluzio sed nur blank-vestita, eksterordinare bela junulino, kiu, kliniĝinte antaŭ la altaro, preĝis serene.
Tio, kion en nia tempo ni nomas “fulma enamiĝo”, en la helena antikveco estis konata, sed tre bone eksplikita. Do, tute simple, la petola ĝojoplena kaj ĝojodona dio, Eroso (Έρως), la filo de Afrodita, celis kaj per sia senerara amordona sago, trafis tute ĝuste la koron, en tiu ĉi okazo la koron de Akontio kaj la junulo tuje estis neresanigeble enamiĝinta.
Jes, ekzakte tio okazis, tie, en la templo, kie la pudora Cidipa, kun pietato preĝis al la honorata dio. Kaj jes, vi tre bone komprenis, estis ja la bela Cidipa tiu splenda junulino, kiu senvole, sciante nenion, iĝis la objekto de tia, subita, tiom flama ampasio de Akontio.
La junulo staris iom malproksime, kaŝite en la duonlumo de la sankta loko kaj per flamantaj rigardoj, avide ĝuadis la ĉarmon kaj belon prezentatajn antaŭ liaj okuloj. Li deziris, li deziregis, tamen li ne povis alproksimiĝi al ŝi, li ne aŭdacis fari la paŝon, ni jam diris kiom hontema kaj timida li estis. Li ne sciis kion fari, sed tuje trafis lian menson ideo, sendita de la sama petolema dio, ideo stranga, neeksplikebla, kiun tamen Akontio, en plena konfuzo tuj kontentigis. Li kuris ekster la templon, li eniĝis en la sanktan parkon de la diino Artemisa (Άρτεμις) kaj li deŝiris grandan, tute ruĝan granaton. Poste, per sia tranĉilo gravuris sur la frukto la frazon: “mi ĵuras al Artemisa, ke mi edziniĝos kun Akontio”, li revenis en la templon, denove li staris malproksime, kaŝite en ombra loko, kaj li nur puŝĵetis sur la plankon la granaton, kiu ruliĝis kaj haltis ĝuste ĉe la piedoj de Cidipa. La junulino, sentinte la bateton de la frukto sur ŝiaj ŝuoj, sin klinis kaj kun miro prenis la granaton. Ŝi tuj konstatis, ke io estis skribita sur ĝi, kaj ĉar ŝia servistino demandis ŝin kion ŝi rigardas tiom atente, laŭtvoce ŝi legis: “mi ĵuras al Artemisa, ke mi edziniĝos kun Akontio”. La du virinoj komprenis nenion, iom ili diskutis pri la stangaĵo, sed post nelonge ili forĵetis la frukton, ili tute forgesis la aferon, kaj senzorge daŭrigis sian promenadon.
Nur tio okazis, Cidipa foriris sciante nenion, Akontio, pro manko de kuraĝo lasis ŝin foriri, li restis sola, malĝoja, malfeliĉa! Nur tio ja okazis, sed ni notu, ke iamaniere iu ĵuro estis donita!
Pasis tempo kaj ĉar la proponoj estis multaj, kaj ĉar Cidipa estis jam edziniĝopova fraŭlino, ŝia patro elektis la plej taŭgan kandidaton kai decidis ŝin edzinigi. Ĉio en la domo de Cidipa estis longe en febro, en la ordinara, viva, ĝoja ekscitiĝo de la preparado de brila nupto. Tamen, kiam ĉio estis preta, la antaŭtagon de la geedziĝo, Cidipa subite malsaniĝis. Estis okazo stranga, sed tre serioza, ĉar la invititaj plej kapablaj kuracistoj povis nek kompreni, nek ekspliki la nekonatan malsanon de la junulino, kiu estis longe en tre malbona stato. Kompreneble, la nupto estis prokrastita, en la hejmo la ĝojon anstataŭis profunda malĝojo, la tuta familio estis maltrankvila, ĝis kiam, same subite kaj mirakle, Cidipa tute resaniĝis.
La nova dato de la prokrastita nupto estis difinita, la lastaj preparoj estis plenumitaj, ankoraŭfoje ĉio estis preta, tamen, la antaŭtagon de la geedziĝo, Cidipa denove, subite malsaniĝis, tiun fojon ankoraŭ pli serioze. Ŝi perdis la konscion, ŝi falis en ian lipotimian staton, kiun la kuracistoj ne povis ekspliki. Tiun fojon, la stranga malsano daŭris pli longe, sed iam, same subite malaperis kaj Cidipa estis denove tute sana, freŝa, bela kaj, sekve, preta edziniĝi.
Estas superflue diri, ke la trian fojon okazis la samo, la junulino ankoraŭfoje malsaniĝis, sed tiun fojon, ŝia patro, Ceikso, komprenis, ke tio ne estas normala, ke io mistera okazas, ke io mistera malhelpas la edziniĝon de lia filino. Li decidis eltrovi la kialon de la malfeliĉo trafinta lian hejmon, do, li mem iris al Delfoj (Δελφοί), al la templo-divenejo de Apolono kaj petis orakolon de la dio. La ricevita respondo tiun fojon estis nek nebula nek dusenca, ĝi estis tute klara: “Cidipa ne povas edziniĝi kun la elektita viro, ĉar ŝi faris jam tre pezan ĵuron al Artemisa, ke ŝi edziniĝos kun Akontio”. Kaj la dia orakolo, ne kiel ordinare konciza, donis al la malfeliĉa patro ankaŭ informojn pri la glora deveno, pri la bona karaktero kaj la fakultoj de la nekonata Akontio.
Ceikso revenis hejmen tre kolera pro la nekompreneble malbona konduto de lia filino. Li tuj alvokis ŝin kaj minacante ŝin per severaj punoj, postulis ekscii kie kaj kiam ŝi konatiĝis kun tiu Akontio. Cidipa, prorante protestadis kaj persiste neadis, ke ŝi faris tian maldecaĵon. Tamen, oni ne povis pridubi la dian orakolon, kaj la indigninta patro decidis pri la plej pezaj punoj, decaj al la tiom granda peko de lia filino. La ĝis tiam feliĉan kaj ĝojoplenan familion subite kovris, preskaŭ funebra, mallumo, la virinoj ploradis, la viroj ne sukcesis deteni sian koleron, neniu povis kompreni, kiel la plej juna, plej amata filino, kiel la ĉasta virgulino povis tiamaniere hontigi la tutan familion.
En tia etoso, ĉiuj en la domo estis konfuzitaj, tamen la maljuna servistino de Cidipa, kiu ĉiam akompanis la junulinon kaj pro tio ŝi estis jam kondamnita de la mastro al puno tre severa, pro timo, sed precipe pro sia granda amo al la junulino kiun ŝi ĉiam prizorgis, povis konservi sian memregecon kaj klopodis, kiel eble plej metode rememori ĉiujn vizitojn, promenadojn, ĉiun eliron el la domo.Tiele, ŝi atingis ankaŭ la forgesitan jam familian vojaĝon al Deloso, kaj, jes, ŝi ekmemoris la okazintaĵon en la templo, la trovitan granaton, kaj jen, ĉio estis magie eksplikita!
La senkulpeco de la junulino estis pruvita, la rido kaj ĝojo revenis en la feliĉan domon, ĉio estis eksplikita, sed la ĉefa problemo ne estis solvita, ĉar neniu konis tiun Akontion, neniu sciis ion pri li, certaj estis nur la informoj pri la deveno, la karaktero kaj la kvalito de la juna viro, donitaj de la divenejo. Ceikso povis nenion fari, krom serĉi pri respondoj en Deloso. Li sendis tien respektindan parencon, kiu senrezulte demandis ĉie, kaj fine sin turnis al la respondeculoj de la centra templo, la organizantoj de la granda jara festado oferita al Apolono kaj Artemisa. Tie, en la listo de la junuloj partoprenintaj la solenan liturgian dancon, registrita ankaŭ kiel signifa oferanto de la templo, estis iu Akontio, nobelo el Ceo!
Dume, Akontio, reveninte al sia patrujo, falis en malfeliĉon. Li ne povis forgesi la vizian bildon de la bela junulino, kiun li jam amis pasie, ekscese; li ne povis pardoni al si tion, ke li ne aŭdacis proksimiĝi, ke li ne parolis al ŝi, ke li lasis ŝin foriri kaj preni kun si lian koron. Akontio sciis, ke li estis perdinta por ĉiam ĉian esperon pri feliĉo, do, li restis silenta, malbonhumora, moroza, malfeliĉa. Al siaj gepatroj familianoj kaj amikoj diris nenion, li rifuzis doni ian ajn eksplikon pri sia stato, do, ekde tiu fatala vojaĝo al Deloso sur lian hejmon, sur unu ankoraŭ hejmon falis neeksplikebla malfeliĉo. Same kiel en Nakso, tiel ankaŭ en Ceo du familioj travivadis la saman dramon, ĉiuj estis maltrankvilaj, malgajaj, senesperaj kaj nur la tiklema Eroso observadis ĉion kaj tutkore ridadis, amuziĝis kaj atentis!
Li atentis la momenton, en kiu, en Ceo, oni frapis la pordon, la momenton en kiu oni anoncis ke fremdaj vizitantoj deziras nepre paroli al Akontio pri urĝa kaj tre serioza afero!
Jes, tre ĝuste vi ĉiuj komprenis ke ĉio estis mirakle solvita, ke la vojo al la feliĉo de du amindaj junaj homoj estis malfermita! La ĝojo revenis, Akontio kaj Cidipa kuniĝis en brila, dibenita nupto, la geedzoj ĝuis bonan, harmonian, ĝojoplenan kaj longan vivon, ili akiris gefilojn, ili akiris genepojn, do, la fino de la historio estas ankoraŭfoje feliĉa!
Kaj la instruo? Mi opinias, ke oni povus pensi, ke por tute ĝui la feliĉon, por ĝui ĉion bonan, oni devas antaŭe gustumi malfeliĉon, ekkoni la malbonon. Kompreneble, estas, povas esti, multaj ankoraŭ opinioj!
(Aranĝo de bildo, de Kostas Kiriakos)

No hay comentarios.:

Publicar un comentario