lunes, 24 de febrero de 2020

ĈINA MEDICINA ESPERANTA ASOCIO informas.


Kiel funkcias “la unuagrada respondado (reagado) 
al grava publika krizokazaĵo”en Ĉinio

Fronte al feroca torento de la epidemio, la ĉina registaro potence reagas, efektivigante konkretajn kontraŭepidemiajn rimedojn laŭ epidemiologioj : laŭfrue izoli aŭ kuraci infektatojn aŭ suspektatojn, laŭeble redukti populaciajn migradojn (=luadojn), redukti kaj eviti popol-amasiĝojn, ĝusttempe desinfekti publikajn lokojn kun individuoj kaj iliaj infektantaj resursoj ktp..
Por realigi la supremenciitajn kontraŭepidemiajn rimedojn, oni devas mobilizi tutsociajn fort-energiojn kaj resursojn, do la efektivigantoj devas esti divers-rangaj registaroj.
Ekde la lastaj dek tagoj de januaro (2020), multaj urboj kaj provincoj en Ĉinio sinsekve iniciatis la “unuagradan respondadon (reagadon) al grava publika krizokazaĵo” kaj la tuta socio ekmovis kaj aktive respondis.

Unue ili portempe haltigis aŭ reduktis aer-planajn vetur-fojojn, trajnajn vetur-fojojn, ŝipajn vetur-fojojn por redukti long-distanc-veturajn populaciojn.

Due ili portempe haltigis aŭ reduktis publik-veturilojn en kelkaj urboj , kiel busojn, taksiojn ktp. por redukti mallong-distanc-=luajn popolamasojn.

Multaj entreprenoj, kompanioj kaj fabrikoj ktp. laŭeble plidaŭrigis la fest-tagojn aŭ postulis iliajn dungatojn trakti o=icialajn aferojn en iliaj hejmoj por redukti iliajn movadojn en urboj, kio ankaŭ reduktis =luajn aŭ migrajn populaciojn.
En kelkaj urboj kun pli seriozaj epidemi-situacoj, loĝantoj estis ne forpermesata el iliaj loĝej-zonoj, escepte de iradoj al laboradoj, aĉetadoj de ĉiujtagaj viv-necesaĵoj aŭ traktoj de urĝaj aferoj.
Do la supremenciitaj rimedoj evidente reduktas =luajn aŭ migrajn populaciojn.

Krome en multaj urboj oni portempe fermis publikajn amuzejojn kiel kinejojn, teatrojn, dancejojn, ŝak-ludejojn, fermis sportejojn, ekzercejojn, parkojn, amasiĝejojn kaj ankaŭ fermis restoraciojn, te-trinkejojn, banejojn, beligejojn, magazenojn, bazarojn kaj tiamaniere ili e=ike evitas popolajn amasiĝojn kaj =luojn.

Kiam oni atendas por eniri, eliri , aĉeti, pagi, aŭ fari aliajn aferojn, ili konscie vicatendas je la distanco de ĉ. 2 metroj ( pli longe ol kutime).
Tio estas tre grava por eviti aŭ redukti virusajn person-al-personajn infektojn kaj epidemiajn disvastiĝojn.
Tage kiam vi iras sur stratoj de mia urbo, vi nur vidas vastajn kaj purajn stratojn kun raraj pasantoj, kaj tiam oni ĝuas kuniĝajn vivojn kun familianoj.

Nokte kiam vi iras sur stratoj de mia urbo, enspirante freŝ-purajn aerojn, vi nur vidas lumajn kaj vastajn stratojn preskaŭ sen iu ajn =iguro, tamen en ĉiu pluretaĝdomego sennombraj familiaj lampoj dislumas varme en malvarma vintro.
Tiuj okaziĝas en nia urbo kaj ĉe mi, kiojn mi persone travivas. Eble tiuj situacioj okaziĝas ankaŭ en aliaj urboj en Ĉinio .
Sinceredire tiuj restriktaj rimedoj reale ĝenas nin, tamen ni tute komprenas, ke ĉiuj , inklude de mi, preferas sanojn kaj sekurojn vizaĝe al tiu feroca epidemio, kiel registaroj reagas.
Tamen ĉiuj apotekoj kaj superbutikoj por ĉiutagaj viv-necesaĵoj ktp. funkcias bone , kie oni povas aĉeti tiujn, kiujn ili volas kiel antaŭe.

Ne nur oni zorgas redukti kaj regi moveblajn populaciojn, sed ankaŭ malinfekti publikajn lokojn, individuojn kun iliaj kontaĝaĵoj.

En publikaj lokoj, stratpurigistoj zorgas ofte desinfekti ĉirkaŭaĵojn kaj oft-tuŝatajn lokojn kiel trairejojn, pord-ansojn, balustrdojn kaj lift-butonojn ktp. per kunklorida desinfektiloj aŭ etanoloj ktp...

En loĝej-zonoj purigistoj ofte desinfektas trairejojn de loĝej-konstruaĵoj kaj lift-kabinetojn per kunklorida desinfektiloj aŭ etanoloj ktp..
Tiuj, kiuj revenas el publikaj lokoj, devas desinfekti surfacojn de iliaj vestoj , kunportaĵojn per etanoloj ktp. kaj akve lavi la manojn.

( Nuntempe apotekoj su=iĉe kontentigas urbanajn aĉetadojn de medicin-etanoloj).

Samtempe oni malneglekte kribr-ekzamenas suspektatojn de tiu malsano en publikaj lokoj, ke ĉe ĉiuj enirejoj al publikaj lokoj , kiel memserva vendejo de ĉiutagaj viv-necesaĵoj , hospitalo, trajn-stacio, aerplan-stacio, eĉ loĝej-zonoj ktp., ĉiu devas akcepti korp-temperaturajn monitoriĝojn per la infraruĝa termometro.

Oni ankaŭ speciale zorgas popolajn vetur-historiojn el la epidemiaj zonoj, kontaktojn kun la patientoj aŭ suspektatoj, ke en hoteloj, loĝej-zonoj ktp. oni enketas al ĉiuj pri tio. Kompreneble oni ankoraŭ aplikas “grandajn datumojn”por sekvi kaj trovi popolojn el epidemiaj zonoj aŭ kontaktintojn kun la patientoj aŭ suspektatoj, speciale tra enketi pri informoj de vojaĝintoj kaj vojaĝantoj sur aer-planoj aŭ trajnoj , aŭ gastoj
en hoteloj.

Tio estas tre grava por ĝusttempe izoli kaj kuraci infektatojn de la virusoj, por eviti kaj redukti hom-al-homajn infektojn, kaj plue por restrikti epidemiajn disvastiĝojn.

Chongqing urbo estas unu modelo por tiuj regadoj.

Chongqing urbo lokiĝas najbare okcidente de Wuhan urbo, kaj inter la du urboj ekzistas oportunaj aer-planaj tra=ikoj, trajnaj tra=ikoj, ŝipaj tra=ikoj kaj ŝoseaj tra=ikoj, kiaj vojaĝa-avantaĝoj estas unikaj en Ĉinio kaj tiamaniere populacioj migrantaj inter ambaŭ urboj estas densaj kaj grandaj. Tamen post okaziĝis la epidemio, kaz-nombroj de la Korona Virusa Malsano 2019 ( KOVIM-19 ) kreskis pli malmulte ol la aliaj urboj najbare ĉirkaŭ Wuhan urbo.
La kaŭzoj pri tio estas ke ili faris ĝusttempe kaj konscie laŭ la supremenciitaj rimedoj, pri kio la raportisto el CCTV intervjuis kun la urbestro de Chongqing urbo.

El la vidpunkto de e=ik-rezultoj, tiuj registaraj rimedoj estas potencaj, ĝisfundaj kaj e=ikaj, laŭmaksimume reduktante la virusajn infektojn ekde persono al persono kaj la epidemiajn disvastiĝojn, kio faras ĉiutagajn novajn kon=irmitajn kazojn senĉese reduktiĝi en la lastaj pli ol dek tagoj, kio eble estas unu grava kaj ĉefa kaŭzo.

Laŭ la raportoj en la 20-a de februaro, la provincoj ekster Wuhan urbo, la origina epidemia zono, havas la jenajn resumajn kazojn ( kon=irmitajn ) de la Korona Virusa Malsano 2019 ( KOVIM-19 ):
2020-02-05: 707 ( kazoj); 2020-02-06: 696 ( kazoj);
2020-02-07: 544 ( kazoj); 2020-02-08: 505 ( kazoj);
2020-02-09: 355 ( kazoj); 2020-02-10: 370 ( kazoj);
2020-02-11: 377( kazoj); 2020-02-12: 311 ( kazoj);
2020-02-13: 267 ( kazoj); 2020-02-14: 221 ( kazoj);
2020-02-15: 165 ( kazoj) ; 2020-02-16: 115 ( kazoj);
2020-02-17: 81 ( kazoj) ; 2020-02-18: 56 ( kazoj) ;
2020-02-19: 42 ( kazoj) ;
(La supremenciitaj datumoj akiritaj tra kalkuli la koncernajn nombrojn el la ret-stacio de Nacia Komisiono pri Sano de Ĉina Popola Respubliko , http://www.nhc.gov.cn/, escepte de iuj etaj variantoj).

Ekde la 5-a de februaro (707 kazoj ) al la 19-a de februaro ( 42 kazoj ), la ĉiutagaj novaj kon=irmitaj kazoj grand-proporcie reduktiĝis.

Tio estas ankaŭ sukcesa praktikado de la epidemiologiaj rimedoj kontraŭ la epidemio, kion oni devas resumi kiel utilan sperton por kune ĝui kaj plue esplori.
Tamen relaboradoj post la printempa festo jam komencis tutlande ekde la 10-a de februaro kaj grandaj populacioj ek=luis al diversaj direktoj en Ĉinio, kio certe malreduktos la danĝerojn kaj riskojn por la virusoj (SASS-KoV-2) plue infekti kaj por la epidemio plue disvastiĝi. Tio eble iugrade kontraŭpezos la e=ik-rezultojn de la “unuagrada respondado (reagado) al grava publika krizokazaĵo”.

Popolaj vivadoj devas daŭri kaj ili bezonas viv-necesaĵojn ĉiutage fronte al la virusaj pneŭmonio.
Registaroj devas norme funkcii kaj ili bezonas su=iĉajn energi-materialajn subtenadojn ĉiutage fronte al la epidemio.
Do ni estas luktantaj kun la epidemio kaj postrelaboradaj riskoj kaj ni esperas ke ĉiutagaj novaj kon=irmitaj kazoj daŭre kaj rapide reduktiĝos kaj la malsanuloj tute baldaŭ resaniĝos ..
Ĉina Medicina Esperanta Asocio
Wang Disheng
La 20-an de februaro, 2020

No hay comentarios.:

Publicar un comentario