martes, 10 de diciembre de 2019

Dec, 10: Monda tago de homaj rajtoj.


*10-a de decembro : Internacia Tago de la Homaj Rajtoj (laŭ decido de
Unuiĝintaj Nacioj)*

Rajtoj, kiuj estas homaj. Kiel homa sinteno aŭ homa reago. Fakte ili
*apartenas* al iu homo. Ni devus diri : la rajtoj de iu homo, de viro, de
virino, de infano. En la formulo « homaj rajtoj » ne aperas tiu ideo de
aparteno, bedaŭrinde. Sed ni iru al la enhavo :

Jam en la pratempo estis cilindro en okcidenta Azio, kie legiĝis homaj
rajtoj : La cilindro de Cyrus. Sur ĝi oni povis legi diversajn historiajn
faktojn kaj diversajn sociajn leĝojn sufiĉe avangardajn por tiu epoko. Ĝi
kuŝas en « British Museum » en Londono.

En 1222 aperis la ĉarto de Manden, ĉe la etno « dogon » en Malio. « Ĉiu
vivo estas vivo. Iu vivo aperis antaŭ alia vivo, tamen ĝi ne estas pli
grava, pli valora…. ». Deklaracio pri homaj rajtoj. Tamen eŭropanoj ne
konsideras ĝin, ĉar ĝi ne aperas skribe ie, ĝi nur estas raportata de
profesiaj rakontistaj historiistoj « griots » en la franca lingvo.. Plie oni
povas supozi, ke la priskribitaj rajtoj koncernis nur la virojn….

En 1789 okaze de la franca revolucio aperis deklaracio pri homaj rajtoj.
Ili koncernis nur la virojn.

En 1948 Unuiĝintaj Nacioj finverkis kaj produktis la nun konatan
deklaracion pri homaj rajtoj. Tiu teksto ricevis diversajn aldonojn post la
kreojaro. Nun ekzistas en Ĝenevo laborgrupo, kiu diskutas pri la rajto je
paco, kiu mankas en la deklaracio de 1948… Sed ne eblas remalfermi la
originan tekston kaj aldoni ion ajn, ĉar tiu teksto aperas en la
konstitucio de pluraj ŝtatoj kaj en la statuto de pluraj institucioj, kiel
UEA kaj ILEI, do ne eblas ion modifi en ĝi. Venis aldonoj, kiel la
konvencio pri la rajtoj de la infanoj, kaj aliaj. Ni memoru pri Eleanor
Roosevelt, usonanino, kiu estis prezidanto de la UN-komisiono pri homaj
rajtoj kaj kiu gvidis la verkadon de la rezolucio de 1948.

Do tiuj rajtoj ekzistas. En kazo de ne respekto de ili, la viktimo rajtas
plendi. Sed homoj devas unue koni siajn rajtojn. Sen tiu kono ili neniam
povos plendi. Plie homoj devas konsciiĝi, ke rajtoj ĉiam venas kun devoj,
kiel libereco ĉiam venas kun respondecoj. Ni geinstruistoj havas du
taskojn. Ni devas unue respekti tiujn rajtojn, tio estas akcepti la
knabinojn en niaj kursoj, akcepti handikapitajn personojn en niaj klasoj,
akcepti homojn de subaj kastoj en niaj lokaj kluboj. Tio ne estas aŭtomata
afero, eĉ en nia movado. Respekti la rajtojn signifas ankaŭ milde korekti
sen vundaj vortoj, pozitive komenti ian produktaĵon de niaj lernantoj, ĉiam
akompani, konsili, helpi, gvidi. Respekti la rajtojn de niaj gelernantoj
signifas ankaŭ progresi en nia uzo de Esperanto por kreskigi nian
lingvonivelon. Respekti la rajtojn signifas ankaŭ progresi en niaj
pedagogiaj kapabloj. Kaj kompreneble respekti nian lernantaron signifas
ankaŭ akordigi nian konduton al nia respektoplena parolado.

Plie pro nia gvida pozicio ni devas instrui pri la homaj rajtoj, konigi
ilin, montri bonajn ekzemplojn de pozitivaj agadoj. La deklaracio pri homaj
rajtoj havos centran pozicion en UK en Montrealo kaj en la Tago de la
Lernado organizota de ILEI kadre de UK. En la ILEI-Kongreso en Kebekurbo ni
ankaŭ traktos tiun temon, kiu estas centra en nia instruaktiveco.

Mi deziras al vi inventemon, kuraĝon kaj plezuron en via instrulaboro !

Mireille Grosjean

Prez de ILEI

No hay comentarios.:

Publicar un comentario