martes, 6 de agosto de 2019

6-a de Aŭgusto: 74 datreveno de Hiroŝima-Nagasaki atombombado.



Publika Deklaro kaj alvoko de naturgesciencistoj 
je la 74-a datreveno de la atombombado al Hiroŝimo---
6a aŭgusto 2019
La 74-a datreveno de la krima kaj katastrofa atombombado al Hiroŝimo kaj Nagasako estas okazo por novigi la kernan eldiron : 
Aŭ la homaro forigas la atombombon aŭ la atombombo forigos la homaron.
Malmultajn tagojn, post kiam la INF-kontrakto pri malarmado de mezdistancaj raketoj estis ĉesigita, la atoma vetarmado akriĝas. Temas pri miliardojn kostantaj modernigaj programoj en ĉiuj atomarmilaj ŝtatoj, pri la disvolvado de novaj (etaj) atomarmiloj en Usono kaj pri la multspecaj danĝeroj de plua disvastigado de atomarmiloj, nutrataj de spekuladoj pri la atomarmilaj programoj de Irano kaj de Saud-Arabujo.
Pro tio la naturgesciencistoj postulas :
- intertraktadojn pri atomarmila konvencio por forigo de ĉiuj atomarmiloj kaj kiel unuan paŝon la subskribon de kontrakto pri malpermeso de atomarmiloj ankaŭ de la federacia registaro de Germanujo.

La eldiro de la germana federacia registaro pri mondo sen atomarmiloj – laste renovigita de la ministro pri eksteraj aferoj Maas – estas ne kredinda kaj servas al blankigo de propra armada politiko, tiom longe, kiom la federacia registaroj
- ne postulas la forprenon de la usonaj atomarmiloj el Büchel kaj ĉesigas la koncernan kontrakton kun la usona registaro ;
- ne tuj ĉesigas la atoman partoprenon kaj anstatataŭe volas eĉ akiri novajn aviadilojn por tiu partopreno en atomarmiloj, kontraŭa al la popoljuro ;
- daŭre kontraŭas la UN-kontrakton pri malpermeso de atomarmiloj ;
- ne ekskludas kune kun la franca registaro en la perspektivo (kun-)disponi pri eŭropa atombombo.
Ni diras : atoma malarmado aspektas alie ! Ni postulas propran politikon por malarmado kaj por forigo de ĉiuj atomarmiloj per
- rezigno pri atoma kundispono kaj per subskribo de la kontrakto pri malpermeso de atomarmiloj ;
- propono de rezolucio en la Unuiĝinta Naciaro, kiu postulas ĉiujn ŝtatojn posedantajn atomarmilojn rezigni pri atomarmila modernigo kaj disponigi la monon por realigi la tutmondajn celojn de daŭrigeblo.
La naturgesciencistoj
Elgermanigita de:Vilhelmo Lutermano el :
NaturwissenschaftlerInnen-Initiative für Frieden und Zukunftsfähigkeit
Marienstr. 19/20 · 10117 Berlin
www.natwiss.de //
Publikis 
MAS-Vilhelmo Lutermano -  <http://mas-eo.org/spip.php?article652>

"...Oni neniam ripetI la kriman katastrofon de atombombadoj spertitaj en 
Hiroŝimo kaj Nagasako 
nek la militon, kiu kaŭzis ilin...."

Atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako estis nukleaj atakoj sur la Japana Imperio dum la Dua Mondmilito. Dum la fina stadio de la Dua Mondmilito, Usono eksplodigis du atomarmilojn sur la japanaj urboj Hiroŝima kaj Nagasaki la 6-an kaj la 9-an de aŭgusto 1945[1], respektive. Usono faligis la bombojn post ĝi atingis interkonsenton kun Unuiĝinta Reĝlando, kiel postulita de la Interkonsento de Kebekio. La du bomboj mortigis 129,000–226,000 personojn, el kiuj plejmultaj estis civitanoj. Unualoke oni volis ĵeti atombombon sur Kokura (小 倉 市, Kokura-shi)[2]. anstataŭe sur Nagasaki, sed estis tro nuba super la urbo Kokura tiun tagon.
Japanio anoncis sian kapitulacion al la aliancanoj la 15-an de aŭgusto 1945, ses tagojn post la bombado de Nagasaki kaj la sovetunia militdeklaro. La 2-an de Septembro, la japana registaro subskribis la kapitulacion, kio efektive finigis la Duan Mondmiliton. La etika kaj jura justigo por la bombado estas ankoraŭ debatita ĝisnune. /----/ (legu la tuta informado)
............................................................................................................................

No hay comentarios.:

Publicar un comentario