martes, 11 de diciembre de 2018

Kiel la riĉuloj detruas la mondon...


['Le Monde diplomatique' en Esperanto]



** Kiel la riĉuloj detruas la mondon ** de    KEMPF_Hervé
- 10a decembro 2018

Ĉu eble lamedia problemo estas intime ligita kun la sociala krizo en la mondo ? Efektive, tiuj kiuj havas la politikajn kaj financajn stirilojn, ankaŭ reprezentas modelon de ekscesa konsumado, detrua por la planedo …sed imitata de la mezaj klasoj. 
Se tiuj en alta pozicio decidos pri malkresko, tio efikos al ĉio …
Konservi la Teron, tio eblas per pli da egaleco. La tri aŭ kvar generacioj, kiuj troviĝas ĉe la transiro al la tria jarmilo, estas la unuaj en la historio de la homaro, ekde kiam la la dupieduloj paŝas sur la planedo, kiuj stumblas super la limoj de la biosfero. Tiu ĉi renkontiĝo okazas ne sub la signo de harmonio, sed sub tiu de grava ekologia krizo.
Ni emfazu kelkajn aspektojn. La unua estas la nova maltrankvilo de la klimat-sciencistoj : ili jam de kelkaj jaroj cerbumas pri la ebla neinversigeblo de la klimata ŝanĝo. Ĝis nun oni pensis, ke okazas laŭgrada varmiĝo, sed ke, kiam la homaro konscios pri la graveco de la situacio, eblos retropaŝi kaj rehavi la klimatan ekvilibron. La klimatistoj diras al ni, ke eble ni atingas tian sojlon, ke la klimata sistemo deglitas en neinversigeblan malordon : la gronlandaj glaĉeroj [1] fandiĝas multe pli rapide ol la modelistoj antaŭvidis ; la oceanoj povus sorbi malpli da karbongaso ; la jam okazanta varmiĝo povus rapidigi la fandiĝon de la grundon de eterna frosto, tiun gigantan tavolon de frosta tero en Siberio kaj Kanado, kiu per tio minacas ellasi la kvantegojn da karbongaso kaj da metano, kiujn ĝi enhavas.
Dua observo estas, ke la ekologia krizo estas ne nur klimata. Tiu ĉi estas la fenomeno plej konata de la granda publiko, sed ĝi estas nur parto de la tuta krizo, de kiu alia parto estas sendube same grava : la erozio de la biodiverseco, kies amplekson plej bone ilustras la fakto, ke la specialistoj parolas pri “sesa estinga krizo” por nomi la rapidan malaperadon de specioj en nia epoko. La kvina estingokrizo, antaŭ sesdek kvin miliono da jaroj, malaperigis la dinosaŭrojn......

Legu la tuton ĉe:

https://eo.mondediplo.com/article2680.html

No hay comentarios.:

Publicar un comentario