lunes, 16 de julio de 2018

KION OKAZIS KUN LIBERECO, EGALECO KAJ FRATECO?


Jakobenoj, gilotino kaj la forgesita Frateco



.


Ana Serra

Responde al la portugala ĵurnalistino Ana Serra, je la 19-a de Septembro 2008 pri tio, kiu estis mia celo, kiam mi verkis la libron Meditadoj el la Animo, kaj lanĉis ĝin en Portugalujo, mi respondis, ke komence mi celis kontentigi miajn amikojn, kiuj petis la publikigon de kelkaj miaj spertoj laŭlonge de ĉiuj tiuj jaroj, raportitaj en administraj kunvenoj, paroladoj kaj prelegoj, per skriba kaj elektronika medio, en Brazilo, en Portugalujo kaj en aliaj mondopartoj. Mi do klopodis modeste kundividi tion, kaj mi presigis per literoj la instruojn trovitajn sur la vojo de ĉiuj, kiuj emas lerni ion, kion la spirita kaj surtera vivo ĉiam proponas al ni.



Victor Hugo
Necesas koncepti, ke ia decida ŝanĝo devas naskiĝi unue en la Animo de ni ĉiuj. La ĉefa ŝlosilo por sukceso, laŭlonge de la tria jarmilo, resumiĝas en zorgado pri la Spirito, reformado de la homo, ĉar tiel ĉio perfektiĝos, se oni havos kiel lumturon la ofte neglektatan Universalan Fratecon, menciitan lastloke en la ideologia triopo de la Franca Revolucio ― 1-e Libereco, 2-e Egaleco kaj 3-e Frateco ―, tuj tute forgesita, kio rezultigis la konatajn faktojn: senkapiginte tiujn, kiujn ili konsideris kontraŭuloj, la jakobenoj komencis senkapigi sampartianojn. Eĉ la senbrida Robespierre (1758-1794) ne eskapis. Teroro allogas teroron, foje teroregon. La fama franca poeto Victor Hugo (1802-1885), eble parolante pri tiu temo, diris, ke ― tio, kion oni devas elverŝi, anstataŭ sango, por fekundigi la kampon, kie ĝermas la estonteco de la popoloj, estas la ideoj.

Verkis; José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), 

No hay comentarios.:

Publicar un comentario