miércoles, 13 de septiembre de 2017

Aperis la 2-a numero de UNESKO-Kuriero en Esperanto.



*La 2-a numero de Uensko-Kuriero en Esperanto estas preta.*

n-ro 2 / 2017
  • 7 ... Etika ĵurnalismo: rigardo en la paseon de novaĵoj — de Aidan White
  • 10 ... Falsaj novaĵoj: fragmentoj pri varmega temo
  • 10 ... La Teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto
  • 12 ... Evoluigi kritikan menson kontraŭ misaj novaĵoj — Divina Frau-Meigs
  • 16 ... Aftenpost kontraŭ Facebook: kaŭzo de decida debato — Marina Yaloyan
  • 20 ... Amas-financado por savi la amaskomunikilaron — Andrius Tapinas
  • 22 ... Lumturo danke al la reto — Carlos Dada
  • 24 ... Esplora ĵurnalismo: kontraŭ la probableco — Sanita Jemberga
  • 28 ... Zomo: Mia vizaĝo, mia lando — Katerina Markelova kaj la IDENTiTES-projekto
  • 37 ... Humaneco aŭ kiel satigi la soifon je humaneco — Adama Samassékou
  • 42 ... La graveco de patrolandaj rakontoj — John Ayotunde Isola Bewaji
  • 46 ... La poeto ĉe la koro de la civito — Tanella Boni
  • 48 ... Giuseppina Nicolini: "Akcepti estas natura alvokiĝo de insulo" Intervjuo farita de Marina Forti
  • 53 ... Dawit Isaak, enkarcerigita pro delikto de opinio — Nathalie Rothschild
  • 56 ... Rekonstruado: ŝanĝiĝaj sintenoj — Christina Cameron
  • 60 ... Frueco: la ŝlosilo de legipovo — Helen Abadzi
  • 64 ... Kundividi laŭleĝe kaj senpage por pli bona lernado — Cable Green
  • 68 ... Doni al gejunuloj voĉon!
  • 70 ... Nova komenco por la Unesko-Kuriero
  • 71 ... Ekspozicio

La 2-a numero (julio-septembro) de Unesko-Kuriero estas preta. La reta
versio estos senpage elŝutebla ĉe http://www.uea.org/revuoj/unesko_kuriero

Nuntempe ni rajtas Esperantigi la Unesko-Kurieron el 7 lingvaj versioj: la
angla, araba, franca, ĉina, hispana, portugala kaj rusa. Atentu, la
portugala lingvo ne estas oficiala lingvo de UN kaj Unesko! Unesko akceptis
portugalan lingvon kiel la kurieran lingvon kaj ĝian retpaĝan lingvon. Tio
signifas ke Esperanto apogata de Unesko havas grandan esperon. Tio estas
ĝuste nia celo por eldoni Unesko-Kureiron en Esperanto!

Ĝis nun, niaj volontulaj tradukistoj ĉefe venis el la regantoj de angla kaj
franca lingvoj, kaj tre malmulte de la ĉina. Neniu venis el la araba,
hispana, portugala kaj rusa lingvoj. Ĉu Unesko povas akcepti nian lingvon
kiel la Kurieran lingvon kaj ĝian retpaĝan lingvon, tio dependas de regula
eldono, kvalito kaj vasta partopreno de diversaj nacianoj kiuj parolas
Esperanton. Mi petas ke la parolantoj ankaŭ de la araba, hispana, portugala
kaj rusa lingvoj aliĝu al la teamo. Novaj altnivelaj tradukistoj kaj
provlegantoj ĉiam estas bonvenaj. Tro da traduka tasko eblas lacigi la
nunajn senpagajn tradukistojn. 

BV aliĝi al la teamo de Unesko-Kurriero en
Esperanto sendante mesaĝon al la kunordiganto kaj redaktoro 

Trezoro Huang Yinbao <trezoro@qq.com>
*(BV disvastigi la informon)*

No hay comentarios.:

Publicar un comentario