sábado, 20 de mayo de 2017

Legeblas jam junia 2017 Revuo Esperanto de UEA





 Revuo Esperanto, n-ro 6 (1314), junio 2017

Oni pensas ke ĉiu esperantista aktivulo aŭ nur esperanto-parolanto, devus legi la oficialan revuon de UEA-Universala Esperanto-Asocio, por esti informita, kaj taksi la disvastiĝon de la internacia lingvo en la tuta mondo. Plie ankoraŭ:  leganto de tiu ĉi revuo pli konscie kaj konvinkiĝe scios kial li estas esperantisto.
-----


"Esti esperantisto signifas ne nuran lingvoscion, Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernas la lingvon." [Ora Duopo, red. Kokeny, Ludoviko. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1966, pp. 9-10.]

----------------------


Malferme
La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo
“Estas kurioza aspekto de la laboro por UEA, ke povas pasi monatoj, foje eĉ jaroj, antaŭ oni renkontas eĉ la plej proksimajn kunlaborantojn. Tiel estis por la brazilano Emilio Cid, kiu elektiĝis al la Estraro en Nitro sed ne povis vojaĝi al la kongreso, kaj dum la lastaj naŭ monatoj devis kontentiĝi per kontaktoj per retmesaĝoj kaj Skajpo. Nun finfine li povis renkonti fizike siajn kolegojn, kadre de la aprila kunsido de la Estraro en Roterdamo. Ĉeestis ĉiuj ses estraranoj, kun la observantoj de TEJO (Mi chael Boris Mandirola kaj Enric Bal tasar) kaj ILEI (Mireille Grosjean). Origine planita por du tagoj kaj du ono, la kunsido plilongiĝis ĝis kvar plenaj tagoj, de la 21-a ĝis la 24-a de aprilo. La tu tan aranĝon talen te (kun)pretigis kaj sub tenis la Ĝene rala Direktoro, Veronika Poór.
Eĉ en tempo, kiam la Estraro povas tiel ofte diskuti kaj decidi rete, la roterdamaj kunsidoj havas apartan karakteron. Nia ĉeesto en la domo de UEA, kun la Libroservo, la oficistaj ĉam broj, kaj la portretoj de antaŭaj pre  zidantoj ĉe la muro, plifortigas la senton, ke ni estas la gardantoj de longa kaj unika tradicio.  Samtempe, kompreneble, nia tagordo konfrontas nin kun aktualaj defioj. Multrilate UEA estas ankoraŭ organizaĵo de la pasinta jarcento. La tasko de nia nuna Estraro, kiel mi konceptas ĝin, estas porti ĝin al la jaro 2019 en stato taŭga por la venonta jardeko.

Tial la retejo de UEA havis gravan lokon en la tagordo, ĉar, responde al malferma alvoko de la Asocio la 18-an de januaro, kreiĝis teknika teamo por zorgi pri ĝia kompleta renovigo…..”
 
Legi la tuton en la revuo.





·        123 ... Malferme: La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo
·        124 ... Afriko brilas: Regula instruado de Esperanto en elementa lernejo en Benino
·        125 ... UEA: La 46-a Malferma Tago de la Centra Oficejo
·        125 ... Oficiala informilo
·        126 ... Recenzo: Amdeklaro simpla sed kortuŝa, naiva sed sincera
·        127 ... Kulturo: Konkurso de Mallongaj Filmoj “Teo kaj Amo” sukcesis
·        128 ... ESF subvencias esplorprojektojn: proponu la vian!
·        129 ... Aktivula Maturigo: AMO unuafoje pri eksteraj rilatoj
·        130 ... Recenzo: Interstele...
·        131 ... Opinio: Por Egaleco kaj Paco!
·        132 ... La 100-a mortdatreveno de L. Zamenhof en Odessa
·        133 ... Universala kongreso: Kongresa Komuniko 3
·        134 ... Estrara raporto 2016: Konciza versio de la raporto pri kvar agadkampoj de UEA: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo
·        140 ... UEA: Financa raporto 2016­
·        142 ... Kalejdoskopo
·        143 ... Landa agado: Enkonduko de Esperanto en lernejojn:la franca ekzemplo
·        143 ... La landa kongreso, kiun ĉiuj volas ­ partopreni
·        143 ... Forpasoj

 La junia PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO - kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ aktualajn PDF-versiojn de la revuo Kontakto. http://www.uea.org -
SSe vi ne aliĝis al UEA aŭ estas abonanto de la revuo, vi povas legi en la reton de UEA, ĉiujn pasintajn revuojn. Por vere esti "esperantisto" oni bezonas esti informita kaj partopreni en la Movado. Bonŝance nur la RETO ĉio disponeblas senpage por ni,-
}




No hay comentarios.:

Publicar un comentario