lunes, 21 de enero de 2019

UN kaj UEA en multfanka kunlaboro.



Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 777 - 2019-01-21

UEA KAJ UN EN 2019-2020 – MULTFLANKA KUNLABORO

La oficejo de UEA en Novjorko troviĝas vidalvide de la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉe la adreso 777 United Nations Plaza. De multaj jaroj, do, tiu cifero havas apartan signifon, kiel simbolo de la longadaŭra kunlaboro inter la ĉefa monda asocio de esperantistoj kaj la ĉefa monda organizo de la ŝtatoj.
Tial, en ĉi tiu 777-a Gazetara Komuniko, ni enfokusigas la nunajn formojn de tiu kunlaboro, kiu daŭre iĝas pli proksima, pli intensa, kaj pli vasta laŭ sia temaro. La kampon vigle kaj atente gvidas estrarano Sara Spanò, kun laŭbezona subteno de la prezidanto Mark Fettes, aliaj estrananoj kaj la Ĝenerala Direktoro.
Jam de pli ol 60 jaroj, UEA kultivas kunlaborajn rilatojn kun pluraj branĉoj de UN. En Novjorko, temas pri la Departamento pri Publika Informado (DPI: ekde 1 jan. 2019 nove nomata la Departamento de Tutmonda Komunikado) kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK); en Parizo pri la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), kaj en Ĝenevo kaj Vieno pri diversaj organoj de UN rilate al paco, homaj rajtoj, kaj indiĝenaj popoloj. Ĉiujare ni renomumas niajn oficialajn reprezentantojn en tiuj urboj. En la nuna jaro temas pri:
  • UN-Novjorko: Ĉefreprezentanto: Humphrey TONKIN. Reprezentantoj: Jonathan LIECHTY, Michael BRANDINI, Ulrich BECKER. Raúl J. GARCIA.
  • UN-Ĝenevo: Ĉefreprezentanto: Stefano KELLER. Reprezentantoj: Alain FAVRE, Nicole MARGOT, Francesco REALE.
  • UN-Vieno: Ĉefreprezentanto: Hans-Michael MAITZEN. Reprezentantoj: Norina FLORINETH, Alfred HEILIGENBRUNNER.
  • Unesko-Parizo: Ĉefreprezentanto: Renée Triolle. Reprezentantoj: Barbara DESPINEY, François LO JACOMO.
Ekde marto 2018, UEA troviĝas en la estraro de la Konferenco de Negistaraj Organizoj (NRO-oj) en Konsultaj Rilatoj kun UN (vidu GK n-ro 736). Tie ĝi kunlaboras kun 17 aliaj internaciaj NRO-oj pri plej diversaj aspektoj de la laboro de UN. Interalie, UEA estis la ĉefa aŭtoro de la komuniko de la Konferenco okaze de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en decembro 2018. Dume la junulara sekcio de UEA, TEJO, kunlaboras en la estraro de la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kaj aktive kontribuas al diversaj UN-eventoj kiel la Junulara Forumo de EKOSOK (8-9 aprilo). La kunlaboro inter la du asocioj, UEA kaj TEJO, estas vere modela ĉi-terene.
Ekzistas longa tradicio de konferencoj kaj simpozioj de UEA en Novjorko pri temoj rilataj al UN. En la lastaj jaroj, temas pri simpozioj de la Stud-Grupo pri Lingvoj kaj UN, okazantaj dum du tagoj en majo. En la simpozioj partoprenas tre diversaj homoj inkluzive de akademiaj esploristoj, oficistoj de UN, kaj internaciaj diplomatoj. Ĵus disiris la alvoko por kontribuoj al la ĉi-jara simpozio (9-10 majo), pri la temo “UN 75-jara: Aŭskulti, paroli kaj agadi en multlingva mondo”. La simpozioj celas atentigi pri la graveco de lingvaj demandoj en la laboro de UN, kaj pri la pozitiva kontribuo de Esperanto kaj la Esperanto-movado al la solvado de tiuj demandoj.
Multaj el la internaciaj tagoj kaj jaroj proklamitaj de UN havas apartan signifon por esperantistoj. UEA do sisteme kaptas tiujn okazojn por diskonigi la perspektivon kaj agadon de esperantistoj sur la koncernaj kampoj. En la lastaj monatoj, ekzemple, dissendiĝis komunikoj pri:
  • Internacia Tago de Paco, 21-an de septembro
  • Monda Turisma Tago, 27-an de septembro
  • Internacia Tago de Tradukado, 30-an de septembro
  • Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj, 1-an de oktobro
  • Internacia Tago de Ne-perforto, 2-an de oktobro
  • Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24-an de oktobro
  • Internacia Tago por Toleremo, 16-an de novembro
  • Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10-an de decembro.
Plej aktuale, UEA aliĝis kiel oficiala partnero de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj (2019). Multaj esperantistoj havas personajn kontaktojn kun aktivuloj por indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj, kaj ekzistas granda simpatio kaj subtenemo al tiuj popoloj en la movado ĝenerale. Por soleni la Jaron, UEA planas i.a. plurflankan programon kun indiĝenaj gastoj en la Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, kaj E-lingvan eldonon de la Deklaracio de UN pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.
La posta jaro, 2020, alportos la 75-an datrevenon de UN. Tial por la 105-a UK en Montrealo, la Estraro decidis pri la temo “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo.” Per frua difino de la temo, nomumo de reĝisoro, kaj kontaktado de partneroj kaj kunlaborantoj, UEA celas elmontri al internacia publiko la multflankan engaĝigon de la Esperanto-movado kun la streboj al pli paca, justa kaj daŭripova mondo.
Esperantistoj, kiuj volas sekvi ĉi tiun agadon kaj eventuale partopreni en ĝi, povas trovi aktualajn informojn ĉe la retejo de “Esperanto por UN,” http://www.esperantoporun.org/, inkluzive de sugestoj pri kunlaboro kaj aliaj formoj de subteno. Donacoj por la agado ĉe UN kaj Unesko estas ĉiam bonvenaj: rigardu ĉe la paĝo http://www.esperantoporun.org/subtenu-nin/ aŭ iru rekte al la donaca paĝo de UEA, https://uea.org/alighoj/donacoj, kaj elektu “Unesko” aŭ “Novjorka Oficejo”. Eventuale, honore al ĉi tiu 777-a Gazetara Komuniko kaj la adreso de nia oficejo, pripensu donaci 7,77 EUR, 77,70 EUR aŭ eĉ 777,00 EUR por subteni tiun valoran aktivadon.

martes, 8 de enero de 2019

Esperantaj bibliotekoj en la interreto.


https://mail.google.com/mail/u/0/#inbox?projector=1

Jen kiel la teknologio favoras la disvastigon de Esperanto.

ESPERANTAJ BIBLIOTEKOJ EN LA INTERRETO, 
kiuj disponigas E-librojn en publike legebla elektronika formato


Korektoj, ĝustigoj, aldonoj estas bonvenaj!


Pdf-/Epub-librejo - malfermita grupo en Facebook

Por listigo kaj elŝutado de dosieroj estas necese esti membro en Facebook



Faka literaturo en Esperanto – ĉe Lingvo-Studio. – Prizorgas Szilvási László

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko + Fakaj Vortaroj, terminaroj



Originala Esperanto-literaturo

Listoj de aŭtoroj, originalaj romanoj, noveloj/rakontoj, dramoj kaj poemaroj verkitaj originale en Esperanto, kun ligoj al pliaj informoj. – Adreso: http://esperanto.net/literaturo/ 


E-Librejo ĉe "novajhoj.weebly.com" – Prizorgas: Roberto Poor



Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio 





Sciencfikcio – utopia literaturo en Esperanto – Superrigardo, libroj, retejoj, legaĵoj


Esperanto-Fondajo Cesar Vanbiervliet - en Kortrijk, Belgio. - Prizorgas: Roland Rotsaert.

– Adreso: http://www.esperanto-kortrijk.info (vidu la adreson de Google-drive)


Bitlibroj ĉe Flandra E-Ligo – aĉeteblaj kaj/aŭ senpege legeblaj



Aŭstria Nacia Biblioteko - Kolekto por Planlingvoj

Enrete legeblaj kaj elŝuteblaj skanitaj libroj, gazetoj - ĉefe el la komenca periodo de la Esperanto-movado. Helpo por la elŝutado: https://www.youtube.com/watch?v=xru5mfMxs_A 



Issuu - surekrane legeblaj libroj – Adreso: https://issuu.com/search?q=esperanto


Literaturo kaj elektronikaj libroj - ĉe la eldonejo Sezonoj

Larĝa kolekto de literaturaj verkoj, legeblaj surekrane kaj kelkaj elŝuteblaj

anglalingva literaturo en Esperanto
franclingva literaturo en Esperanto
germanlingva literaturo en Esperanto
Esperantaj tradukoj el aliaj literaturoj
Tolkien en Esperanto
originala prozo en Esperanto
Elektronikaj libroj en Esperanto, senpage elŝuteblaj



verkoj.com – Libera interreta eldonejo, kie aŭtoroj povas mem aperigi siajn verkojn.

– Adreso: http://verkoj.com 


Juna Amiko – revuo por lernantoj de Eo – Adreso: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/ 




Eldonejo Mistera Sturno - Malgranda sciencfikcia biblioteko. – Adreso: https://esperanto.us/ 


Verkoj de Claude Piron – Adreso: https://legacy.esperanto.org.uk/eldonoj/piron/ 


Biblioteko Sakura en Japanio – Adreso: https://www.vastalto.com/librejo/ 


Project Gutenberg – Adreso: http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo 


Literatura biblioteko de Don Harlow 




OpenLibrary - Adreso: https://openlibrary..org/ 








Kolekto de Schleswig-Holstein – http://www.majkel.de/esh/pages/esperanto/e-libroj.php 


Kolekto de Jurij Finkel – http://esperanto-mv.pp.ru/ESP/literaturo.html


Kolekto de Zhang Xuesong – http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album 




Legolibretoj de Jindřiška Drahotová – Adreso: http://esperanto.wz.cz/Esp09.htm 


Libraro.net – Projekto de E@I, klopodas krei komunan katalogon de interretaj E-bibliotekoj. Nun konstruata. – Adreso: http://www.libraro.net/read/

martes, 1 de enero de 2019

Alvenis nova jaro 2019: jen salutmesaĝon.


Je la alveno de la nova jaro 2019, ni ne bezonas iri for...en Francio aŭ Afriko por scii kiel penadas la homoj sur la planedo.

Sufiĉas rigardi niajn proksimajn la landojn, Venezuelo, Argentino, aŭ nun Brazilo kies nova registaro hodiaŭ enpoderiĝis.

En la reto, la sinteno ne estas tro optimisma (malgraŭ la mensogara daŭriga agado de la "troll-aro") ĉar la "jaro de la porko" laŭ ĉina kalendaro povas esti pesimisma por ni.

TAMEN, KUN OPTIMISMA ESPERANTISMO, 
la presidanto de UEA donis al ni leginda
Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

La bezono senti nin kune

Unu el miaj antaŭuloj kiel Prezidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉiujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj asocioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: duonon, kvaronon, okonon, kiu scias? Preter difinaj defioj, pro la disvastiĝo de interreto la lingvo estas pli kaj pli facile lernebla kaj uzebla ekster ajna organiza kadro. Se multiĝas komencantoj kaj progresantoj, kiuj apenaŭ scias, kio estas UEA -- en kiu senco mi estas ilia prezidanto?
Kaj tamen, tamen… mi komprenas mian antaŭulon.
En la regulaj retkunsidoj de la Estraro, ĉiun duan semajnon, ni traktas amason da temoj kiuj tuŝas la vivon de Esperantujo, ne nur en la riĉaj landoj de Eŭropo kaj Norda Ameriko, sed krome kaj eĉ precipe en la “plimulta mondo” – la landoj, kie loĝas la plej granda parto de la homaro. En tiuj kunsidoj, oni ekhavas pli ĝustan komprenon de la vasteco kaj diverseco de nia tutmonda komunumo. Kaj temas ne nur pri la nunaj esperantistoj. Nia Estraro devas krome pensi pri la potencialaj esperantistoj – pri tiuj milionoj da homoj, kiuj enkore estas niaj samideanoj, eĉ se ili ankoraŭ ne trovis sian vojon al la lingvo. Ili ekzistas ĉie, en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de la mondo, kaj ne nur en tiuj lokoj, kiujn ni mem persone konas aŭ konsideras gravaj.
Tiu malfermiteco, tiu zorgo pri ĉiuj homoj, kies korojn tuŝis aŭ povus tuŝi la revo kaj realo de Esperanto – tio estas kerna vivneceso por asocio, kiu aŭdacas nomi sin universala. Mi estas fiera, ke UEA ekde sia fondo ludas tiun vojmontran rolon. Tiuj samaj valoroj respeguliĝas ekzemple en niaj fondaĵoj, nemalhavebla rimedo por konkrete esprimi solidarecon inter homoj pagipovaj kaj nepagipovaj, inter Nordo kaj Sudo, inter Oriento kaj Okcidento. Miloj kaj miloj da tiaj agoj de reciproka, transkultura aprezo kaj subteno fluas tra niaj kontoj ĉiujare.
Ankaŭ la nova membrosistemo de UEA enkorpigas tiujn valorojn. 
Ĉiu membriĝo de homo el riĉa lando subvencias la malpli kostan aliĝon de homo el malpli riĉa lando. Ĉiu membriĝo estas, do, solidara ago. Kiel ajn evoluos la organizaj kaj kulturaj formoj de la Esperanto-movado, mi estas certa, ke restos bezono de tia komuna universala asocio, en kiu ni povas senti nin kune – asocio kiu ebligas al ĉiuj homoj, per la simpla pago de kotizo, esprimi sian kredon je la nuno kaj estonteco de Esperanto.
Tial, sojle de nova jaro, mi invitas ĉiujn legantojn de ĉi tiu mesaĝo aliĝi al UEA, 
montrante tiel fidon al nia komuna forto. 
Kaj samtempe mi sendas bondezirojn ne nur al niaj aktualaj membroj, sed al ĉiuj homoj, kies vivon lumigas la lingvo de Zamenhof. Viaj zorgoj estas niaj zorgoj; viaj aspiroj estas niaj aspiroj. Kiel via Prezidanto, mi laboras kun niaj estraranoj kaj komitatanoj, niaj ĉefdelegitoj kaj komisiitoj, niaj mecenatoj kaj honoraj membroj, por kunkonstrui tian mondan asocion, kiun ni ĉiuj meritas kaj bezonas.
Mi deziras entuziasman, amikecan, kaj solidarecan jaron 2019 al ĉiuj esperantistoj!
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/775a1

Kial ne eblas vivi libere sur la planedo? Kiumalpermesas tion?


Saludo de FCINA por el 60° Aniversario de la Revolución Cubana

El Foro de Comunicación para la Integración de NuestrAmérica saluda al pueblo cubano en el 60° Aniversario de su Revolución.

La Revolución cubana marcó un hito en la emancipación de Latinoamérica y el Caribe, dando una clara señal de autodeterminación y soberanía.

Además de velar por su soberanía nacional, el pueblo y el gobierno revolucionario de Cuba han tenido una importancia capital en la integración regional de signo solidario. Sus misiones en América Latina y el Caribe en el campo de la educación y la salud constituyen un modelo de cooperación entre naciones y pueblos que marca el camino a seguir.

Al mismo tiempo, el impulso dado por el Gobierno de Cuba junto al Gobierno Bolivariano de Venezuela ha sido clave para el surgimiento de la CELAC. Este espacio regional que agrupa a los 33 países de NuestrAmérica, garantiza la posibilidad de una concertación política independiente sin injerencias o presiones externas y la creciente convergencia en la diversidad de sus naciones para hablarle al mundo con una voz común.

Las seis décadas transcurridas desde la Revolución mostraron un pueblo determinado a desarrollar un camino propio, resistiendo valerosamente a las amenazas y presiones permanentes del imperialismo.

Aún hoy Cuba se encuentra sometida a un bloqueo infame, que impide el pleno desarrollo de sus capacidades económicas, y atenta contra el bienestar de su población, medida violenta y anacrónica que debe terminar.

Queremos hacer llegar un reconocimiento especial y un cálido abrazo a los comunicadores y periodistas de Cuba, quienes bregaron a lo largo de estos sesenta años para contrarrestar los ataques mediáticos de la internacional de medios hegemónica.

En este significativo aniversario, el Foro de Comunicación para la Integración de NuestrAmérica, articulación regional de redes de comunicación y movimientos sociales, agradece los esfuerzos de la Revolución Cubana por la emancipación latinoamericano-caribeña y envía un saludo fraterno al pueblo y Gobierno de Cuba.
 

Foro de Comunicación para la Integración de NuestrAmérica
www.integracion-lac.info/es
www.facebook.com/comunicacion.para.la.integracion/
@IntegracionLAC

Kion okazas en FRANCIO?...Kaj en Brazilo kaj Argentino?...

LEGINDE: POR IOM KOMPRENI KION OKAZAS EN FRANCIO KAJ EN KELKAJ ALIAJ LANDOJ.
La franca ribelo
Kiam ĉio venas al la surfaco
Pro la “flavaj veŝtoj”, potenco tro memcerta kaj pretendanta servi kiel modelo por Eŭropo devis cedi antaŭ la ribelo de sociaj grupoj, kiuj ĝis tiam ne estis kolektive tre mobilizitaj. Ene de monato transportoj, impostsistemo, medio, edukado kaj reprezenta demokratio estis pridubataj.



EN PARIZO, la 15-an de Decembro 2018, tri flavveŝtuloj alternis sur la Placo de la Operejo por legi paroladon “al la franca popolo kaj al la prezidanto de la Respubliko, Emmanuel Macron”. La teksto tuj anoncis : “Tiu ĉi movado apartenas al neniu kaj al ĉiuj. Ĝi estas la esprimiĝo de popolo kiu, de kvardek jaroj, vidas sin senposedigita je ĉio, kio ebligis al ĝi kredi je sia estonteco kaj je sia grandeco.”
En malpli ol monato, la kolero kaŭzita de imposto pri brulaĵoj tiel kondukis al ĝenerala diagnozo samtempe socia kaj demokratia : la movadoj, kiuj kunigas partojn de la loĝantaro malmulte organizitajn rapide politikigas ilin. Tiom, ke la “popolo” malkovras, ke ĝi estas “senposedigita je sia estonteco” jaron kaj duono post kiam ĝi metis al sia pinto homojn, kiuj fanfaronis esti forbalainta du partiojn kiuj, ĝuste dum kvardek jaroj, alternis en la registaro.
Kaj jen la ĉefo de la skipo cedis. Same kiel, antaŭ li, aliaj liaspecaj mirinduloj, ankaŭ junaj, ridantaj, modernaj : s-roj Laurent Fabius, Anthony Blair kaj Matteo Renzi, ekzemple. Por la liberala burĝaro la elreviĝo grandegas. La prezidant-elekto de 2017 – miraklo, ĉiela surprizo, gajnsistemo – igis ĝin esperi, ke Francujo fariĝis feliĉa insulo en turmentata Okcidento. Tempe de la surtroniĝo de s-ro Macron kun fono de la Himno al la ĝojo, la brita semajnulo The Economist , perfekta mezurilo de la sento de la internaciaj gvidantoj, prezentis lin kiel Jesuon paŝantan sur akvo, en brila kostumo kaj kun rideto sur la lipoj.
La maro englutis la mirinfanon, tro fideman al siaj intuicioj kaj tro malestimantan la ekonomian kondiĉon de la aliuloj. Dum elektokampanjo la situacio de sociala seneliro intervenis nur kiel ornamo, ĝenerale por klarigi la sintenon de tiuj, kiuj voĉdonas malbone. Sed poste, kiam la “malnovaj koleroj” sumiĝas kaj kiam, sen konsidero por tiuj, kiuj ne plu povas daŭrigi, oni estigas novajn,tiam la “monstro”, kiel nomas ĝin s-ro Christophe Castaner, ministro pri internaj aferoj, povas elveni el sia skatolo. [1]
La estingiĝo de maldekstra memoro en Francujo klarigas, kial oni tiel malmulte elvokis la analogiojn inter la “flavveŝtuloj” kaj la laboristaj strikoj de Majo-Junio 1936. Jam tiam la sama surprizo de la superaj klasoj montriĝis antaŭ la vivkondiĉoj de la laboristoj kaj antaŭ ilia postulo je digno : “Ĉiuj, kiuj estas fremdaj al tiu sklava vivo, tiam klarigis la filozofino kaj laborista aktivulino Simone Weilne kapablas kompreni tion, kio estis decida en tiu ĉi afero. En tiu ĉi movado temas pri io tute alia ol pri iu aŭ alia aparta postulo, kiom ajn grava ĝi estas. (…) Temas pri tio, ke post esti ĉiam cedanta, ĉion suferanta, ĉion dolore akceptanta silente dum monatoj kaj jaroj, oni nun kuraĝas leviĝi, teni sin stare. Preni la parolon siavice.” [2] Poste, elvokante la interkonsentojn ĉe la ĉefministro, kiuj naskis pagatajn feriojn, la kvardekhoran laborsemajnon kaj altigojn de la salajroj, Léon Blum raportis tiun parol-interŝanĝon inter du intertraktintoj de la mastraro : “Mi aŭdis s-ron Duchemin diri al s-ro Richemond, kiam oni vidigis al li la kvoton de certaj salajroj : « Kiel eblas tio ? Kiel vi povis lasi fari tion ? »” [3]

Universo de teĥnikaj devigoj, de plenigeblaj demandaroj, de mezurenda produktivo

Ĉu s-ro Macron eble havis la saman revelacion, kiam li aŭdis la flavveŝtulojn rakonti sian ĉiutagan vivon ? Kun la okuloj fiksitaj al telesuflorilo, streĉita, iom pala, li ĉiukaze koncedis ke “la klopodoj, kiujn oni postulis de ili, estis tro grandaj” kaj ke tio “ne estis justa”. La “pedagogio” povas esti ĝojiga, kiam ĝi ŝanĝas la adresaton.
“Kiel ni povis lasi fari tion ?” Ĉiu konas pli bone, danke al la flavveŝtuloj, la liston de maljustaĵoj faritaj de la nuna registaro : 5 eŭroj monate malpli en 2017 por tiuj, kiuj ricevas personigitan helpon al loĝado (APL laŭ la franca) kaj samtempe la forigo de la progresado de la imposto pri kapitalo ; forigo de la imposto pri riĉaĵo (ISF) kaj samtempe malaltigo de la aĉetpovo de la pensiuloj. Sen forgesi la plej kostan : la “librotenan simpligon” de la impostkredito por konkurenckapablo kaj por dungo (CICE) pagata al la entreprenoj. En 2019 la publika trezoro do pagos dufoje al s-ro Bernard Arnault, la plejriĉulo de Eŭropo, proprietulo de Carrefour kaj de LVMH, de la gazetoj Le Parisien kaj Les Échos. Tiu sola dispono kostos proksimume 40 miliardojn da eŭroj en 2019, do 1,8 elcenton de la malneta enlanda produkto (MEP) aŭ, se oni preferas … pli ol centoble la sumon de la reduktado de la APL. En kvinminuta filmeta kolerparolado, kiu kontribuis al la lanĉiĝo de la flavveŝta movado, s-ino Jacline Mouraud plurfoje demandis al s-ro Macron : “Sed kion vi faras per la mono ?” Jen la respondo.
Eksterordinare alta prezo por plenigi la benzinujon, aŭtomobila teĥnika kontrolo eĉ pli rigora, kaj jen ĉio venis al la surfaco. La bankoj, kiuj regalas sin per ĉiu kredito, kiun ili donas, sed kiuj, pro ŝparemo, “aligrupigas” siajn oficejojn – do ili fermas ilin –, kaj fermas la kontojn de siaj klientoj, kiam ili elmetas ĉekon sen kontroli sian bonhavon por transvivi monatfinon. La pensioj, jam tro malaltaj, kiujn la registaro prisuĉas kvazaŭ ili estus ĝia rabista kaverno. La virinoj, kiuj kreskigas siajn infanojn sole kaj kiuj malfacile ricevas la nutraĵ-monon de siaj eksaj kunuloj, ofte same malriĉaj kiel ili. La paroj devas kunvivi malgraŭ sia diseco, ĉar ili ne povas pagi du luprezojn. La necesaj novaj elspezoj, Interreto, komputilo kaj poŝtelefono, kiujn oni pagas ne por la plezuro rigardi filmojn ĉe Netflix, sed ĉar la raciigo de la servoj de la poŝto, de la imposto, de la fervojo, ankaŭ la malapero de la telefon-kabinoj, detruis ĉian eblecon vivi sen ili. Kaj la akuŝejoj, kiuj fermas, la vendejoj, kiuj malpliiĝas, Amazon kiu ĉie etendas siajn deponejojn. La tuta ĉi universo de sociala anemio, de teĥnologiaj devigoj, de plenigendaj demando-slipoj, de mezurenda produktivo, ankaŭ de soleco, ekzistas pli aŭ malpli ekster Francujo (vidu la artikolon ......p. 20, 21, [aperonta ĉi tie en 2 semajnoj]) ; ĝi trudiĝas sub tre malsamaj politikaj reĝimoj kaj ĝi ekzistis antaŭ la elekto de s-ro Macron. Sed ŝajnas, ke la franca prezidanto amas tiun novan mondon kaj faris ĝin sia socio-projekto. Ankaŭ pro tio li estas malamata.
Tamen ne de ĉiuj : tiuj, kiuj troviĝas en bona situacio, diplomitoj, burĝoj, loĝantoj de metropoloj, estas same optimistaj kiel li. Tiom longe, kiom la lando estas trankvila, aŭ malespera, kio signifas la samon, la mondo kaj la estonteco apartenas al ili. Flavveŝtulo, proprietulo de unu el tiuj unufamiliaj domoj kiuj, en la 1970-aj jaroj, estis simbolo de socia supreniro, amare ironiis : “Kiam la aviadiloj flugas malalte super nia domaro, oni diras al si : « Jen la parizanoj, kiuj povas flugi en feriojn. Kaj krome ili lasas al ni sian kerosenon ».” [4]
S-ro Macron tamen povas kalkuli kun aliaj apogoj krom tiuj de la nomadaj burĝoj de la ĉefurbo, inkluzive de ĵurnalistoj. Tiu de la Eŭropa Unio ekzemple : Kun Britujo, kiu revenas al sia insulo, kun Hungarujo, kiu grumblas, Italujo kiu malobeas, ĝi ne povas malhavi Francujon nek puni ĝin kiel Grekujon, kiam ĝiaj buĝetoj transiras la kadron. Ĉar, kiom ajn s-ro Macron malfortiĝis, li restas unu el la tre malmultaj figuroj, kiuj sur la ŝaktabulo de la liberala Eŭropo ankoraŭ valoras. Bruselo kaj Berlino do zorgos por ke li restu.

La burĝaro, kiu konas siajn interesojn, scias unuiĝi kiam la domo brulas

Tiom ke ĝi koncedas al Parizo kelkajn ĉefpekojn. Kvar tagojn antaŭ ol la franca prezidanto akceptis plurajn postulojn de la flavveŝtuloj, kio sekvigus altigon de la buĝeta deficito trans la sanktan limon de 3 elcentoj de la MEP, la eŭropa komisaro pri ekonomiaj kaj financaj aferoj Pierre Moscovici, anstataŭ riproĉi kaj minaci lin en la espero malinstigi lin fari tiom frenezan malprudenton, li sciigis, ke li vidas en tio nenian maloportunon : “Mi, kiu estas la gardisto de la traktato pri stabileco kaj kresko, ne havas la rolon por diri al tiu aŭ tiu lando : « Vi devas malaltigi tiun aŭ tiun socialan elspezon, vi devas ricevi tiun aŭ tiun imposton. » (…) Tiu regulo de 3 elcentoj ne estas la plej grava. Gérald Darmain [la franca ministro pri publika buĝeto] diris, mi komprenis lin : « 2,9 aŭ 3,1, tio ne estas infero aŭ paradizo » ; pri tio li ne tute malpravas, kaj devas decidi Francujo, kion ĝi devas fari. Mi ne diros hodiaŭ : « Francujo estas minacata de sankcioj, ĝi transiris la procedurojn de deficito »”(France-Inter, 6-an de Decembro 2018). Oni ne povas tro konsili al la hispanoj, italoj kaj grekoj traduki tian teksteron (niaj internaciaj eldonoj taskos sin pri tio …), kaj al estonta franca registaro, kies ekonomia suvereneco estus pli kontestata kaj ĝiaj buĝetaj transpaŝoj malpli akceptitaj, konservi kopion de ĝi en siaj dosieroj.
En krizaj momentoj la laŭcifera kalkulado estas duaranga”, s-ro Macron pledis antaŭ la parlamentanoj de sia plimulto por pravigi la dekon da miliardoj da eŭroj de kroma deficito, kiun li ĵus decidis fari. Kaj s-ino Angela Merkel preskaŭ tuj apogis la koncedon de sia partnero, destinita, laŭ ŝi, “respondi al la plendoj de la homoj”. La franca dekstra opozicio ankaŭ urĝe alvokis por ĉesigi la manifestaciojn. La burĝaro, kiu bone konas siajn interesojn, scias unuiĝi kiam la domo brulas. Por “savi la soldaton Macron”, la mastraro eĉ instigis la entreprenistojn pagi esceptan kromaĵon al siaj salajruloj – kaj ĝia prezidanto eĉ postulis altigon de la minimuma salajro ! Kaj la komunikiloj ĉesis mokpiki potencon en ekstrema situacio. Ili estis avertitaj de respektataj ekonomikisto kaj politiksciencisto : “La ĵurnalistoj devas memori, ke ili ne estas simplaj observantoj, sed ke ili estas parto de la elitoj, kies rolo estas ankaŭ evitigi al la lando la ĥaoson.” [5] Mesaĝo ricevita de la ĉefartikolisto de la Figaro post la parolado de la prezidanto de la respubliko : “En la momento oni devas agnoski al la plenuma povo la meriton, ke ĝi konservis la esencon. (…) La impostaj disponoj favore al la investo (parta nuligo de la imposto pri riĉaĵo (ISF), imposto[“flat tax”pri ŝparaĵo …) estas konservataj, same kiel la malaltigoj de ŝarĝoj kaj de impostoj, kiuj pezas sur la entreprenoj. Nur ke tio daŭru !” [6]

Sento de absoluta malfido al la kutimaj kanaloj de reprezentado

Oni ne povas ekskludi, ke tiu deziro plenumiĝos. La potenco ŝanceliĝis, ĝi ne estas teren batita ; ĝi restariĝis, protektata de la institucioj de la 5-a respubliko kaj de parlamenta plimulto, kiu restos al ĝi des pli fidela ke ĝi dankas al ĝi ĉion. Ĝi ankaŭ komprenigis, ke ĝia afiŝita liberalismo ne malhelpos ĝin dismeti kiras-veturilojn en Parizo kaj antaŭmalhelpe aresti centojn da manifestaciantoj (1723 la 8-an de Decembro), same kiel ĝi jam faris en du sinsekvaj semajnoj. Ĝi ne hezitis inventi timojn – la prezidantejo elvokis “malmolan kernon” venintan al Parizo “por mortigi” – nek elvoki eksterlandan komploton – kompreneble rusan. Fine, per tio ke s-ro Macron pozicias sin mem antaŭ la “demandon de la enmigrado”, li konfirmas sian emon je politika cinikeco.
La potenco povas ankaŭ profiti de la malforta konsidero de la flavveŝtuloj pri la internacia ekonomia ordo. La “jupiteraj” fanfaronadoj de la respublika prezidanto, lia simbiozo kun la financa kaj kultura universo de la riĉuloj efektive favoris la iluzion, laŭ kiu lia politiko sekvas personan kapricon kaj do ke li facile kapablas radikale ŝanĝi ĝin sen malrespekti ĉiajn riglilojn. Sed Francujo jam ne disponas pri sia mono, ĝiaj publikaj servoj estas subordigitaj al eŭropa konkurenc-politiko, ĝia buĝeto estas kontrolata linion post linio de la germanaj respondeculoj, kaj ĝiaj komercaj traktatoj estas intertraktataj en Bruselo. Tamen, en la listo de la kvardek du postuloj plej disvastigataj de la flavveŝtuloj la termino “Eŭropo” nek la adjektivo “eŭropa” aperas eĉ ne unu fojon.
Same ŝajnis, ke la okupantoj de la trafik-cirkloj kaj iliaj adeptoj volis protesti pli kontraŭ la nombro de parlamentanoj kaj la privilegioj de la ministroj ol akuzi la senpovecon de siaj regantoj. Nu, oni ĵus vidis tion en la kazo de Ford, la mastro de usona multnacia konzerno povas rifuzi telefoni kun franca ministro, eĉ kiam lia societo anoncis fermi fabrikon en Blanquefort, apud Bordozo, kaj senlaborigi siajn 850 salajrulojn. [7]
Pierre Bourdieu, antaŭ dudek jaroj analizante la senlaborulan movadon de la vintro 1997-1998, vidis en tio “socian miraklon”, kies unua konkero estis ĝia ekzisto mem : “Ĝi elŝiras la senlaborulojn, kaj kun ili ĉiujn laboristojn en situacio de provizoreco, kies nombro ĉiutage kreskas, el la nevideblo, el la izoliteco, el la silento, mallonge, el la neekzistado.” [8] La apero de la flavveŝtuloj, same “mirakla” kaj multe pli potenca, atestas pri la laŭgrada malriĉiĝo de ĉiam pli larĝaj partoj de la loĝantaro. Sed ankaŭ pri sento de absoluta malfido, proksima de naŭzo, al la kutimaj kanaloj de reprezentado : la movado havas nek gvidantojn nek proparolanton, ĝi reĵetas la partiojn, fortenas la sindikatojn, ignoras la intelektulojn, kontraŭbatalas la komunikilojn. Verŝajne en tio sidas ĝia populareco, kiun ĝi konservis eĉ post la scenoj de perforto, kiujn ĉia ajn alia potenco povintus uzi siafavore. Ĝi ankaŭ povas montri la plenumadon de parto de siaj postuloj. Escepte de la posedantoj de grandaj riĉaĵoj, kiu povas diri ion tian en la lastaj dek jaroj ?
Estas senutila voli legi la estontecon de movado kulture tiom fremda al la plej multaj de tiuj, kiuj faras tiun ĉi gazeton kaj de tiuj, kiuj ĝin legas. Ĝiaj politikaj perspektivoj estas malcertaj ; ĝia karaktero malhomogena, kiu kontribuis al la atento, kiun ĝi ĝuas, minacas ĝian kunteniĝon kaj ĝian potencon : la interkonsento inter laboristoj kaj mezaj klasoj okazas pli facile kiam oni volas rifuzi imposton pri brulaĵoj aŭ forigon de la ISF ol kiam altigo de la minimuma salajro timigas mastron aŭ metiiston, ke iliaj sociaj kontribuaĵoj altiĝas. Tamen ja ekzistas ebla unuiga cemento, ĉar multaj postuloj de la flavveŝtuloj devenas el la transformiĝoj de la kapitalismo : malegalecoj, salajroj, imposto, detruiĝo de la publikaj servoj, ekologio kun puna seriozeco, ŝanĝoj de teritorioj [9], superreprezentado de la diplomita burĝaro en la politikaj instancoj kaj en la komunikiloj, ktp.

Du vicoj, kiuj kruciĝas sen respondi unu al la alia, du maldekstroj kiuj ne konas unu la alian

En 2010 la ĵurnalisto François Ruffin elvokis la imagon de du progresemaj vicoj kiuj, en Amieno en la sama tago, interkruciĝis sen aliĝi unu al la alia. Unuflanke vico de laboristoj de Goodyear. Aliflanke alimondisma manifestacio kontraŭ kontraŭvirina leĝo en Hispanujo. “Tio estas, skribis Ruffin, kvazaŭ du mondoj, disaj nur je ses kilometroj, turnus al si la dorson. Sen ebleco de kuniĝo inter la « malmolaj » de la fabrikoj kaj, kiel ironias laboristo, « la burĝoj de la centro kiuj faras sian promenadon ». [10] En la sama momento ankaŭ la socisciencisto Rick Fantasia en Detrojto, Usono, menciis la ekziston de “du maldekstroj, kiuj ignoras unu la alian”, unu konsistanta el aktivuloj sen politika perspektivo, la alia el realistoj sen volo agi. [11] Kvankam la disecoj de Amieno kaj de Detrojto ne tute kongruas, ili memorigas pri la kreskanta abismo inter popola universo, kiu suferas la batojn kaj provas redoni ilin, kaj kontestada mondo (ĉu tro ?) ofte inspirata de intelektuloj, kies papera radikaleco estas nenia danĝero por la socia ordo. Ankaŭ tiun disecon la movado de la flavveŝtuloj siamaniere memorigis. La tasko superi ĝin estas ne nur ĝia …
Serge HALIMI
NOTOJ


[1Monstro kiu naskiĝis el malnovaj koleroj”, Christophe Castaner, Brut, 8-an de Decembro 2018.
[2] Simone Weil, “La vie et la grève des ouvrières métallos”, La Révolution prolétarienne, Parizo, 10-an de Junio 1936.
[3] Citita en Quand la gauche essayait. Les leçons du pouvoir (1924, 1936, 1944, 1981), Agone, Marsejlo, 2018.
[4] Citita de Marie-Amélie Lombard-Latune kaj Christine Ducros, “Derrière les « gilets jaunes », cette France des lotissements qui peine”, Le Figaro, Parizo, 26-an de Novembro 2018.
[5] Elie Cohen kaj Gérard Grunberg, “Les Gilets jaunes : une double régression”, Telos, 7-an de Decembro 2018.
[6] Gaëtan de Capèle, “L’heure des comptes, Le Figaro, 11-an de Decembro 2918.
[7] Kp collectif, Ford Blanquefort même pas mort !, Libertalia, Montreuil, 2018.
[8] Pierre Bourdieu, Contre-feux, raisons d’agir, Parizo, 1998.
[9] france : déménagement des territoires. -vl
[10] François Ruffin, “Dans la fabrique du mouvement social”, Le Monde diplomatique, Decembro 2010
[11] Rick Fantasia, “Ces deux gauches américaines qui s’ignorent”, Le Monde diplomatique, Decembro 2010.



miércoles, 26 de diciembre de 2018

Forpasis Baldur Ragnarsson, poeto esperantista.

Forpasis Baldur Ragnarsson

FAMULA ESPERANTISTA POETO EL ISLANDO.
Edukado.net; Dato: 2018-12-26 
Ni kun malĝojo informas vin ke la 25an de decembro post longa malsano forpasis Baldur Ragnarsson. Baldur multe kontribuis ankaŭ al la materialoj en edukado.net. Li grandanime donacis al nia KLERIGEJO sian artikol-serion pri literaturo kaj je nia peto kompilis serion demovadhistoriaj lecionoj por RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net). 

Baldur naskiĝis en la jaro 1930, en Islando. Estis diplomito pri islanda kaj angla lingvoj, gimnazia kaj universitata instruisto. Li estris reviziadon de la instruado de la islanda sur la baza kaj meza niveloj, laboris kiel lerneja ĉefinspektoro. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Membro de Verkista Asocio de Islando. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86. Vicprezidanto de UEA 1980-83. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977). Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. Verkisto en Esperanto ekde la kvindekaj jaroj. Multe tradukis el la islanda lingvo. Ekde 2006 kandidato por la Nobelpremio por literaturo, nomumita de Akademio Literatura de Esperanto.

JEN DU POEMOJ DE LA ISLANDANA POETO

Malplenaj spacoj


Malplenaj spacoj estas preferindaj 

al rubo en anguloj, ĉar liberaj, 

lasantaj lokon por spirado. Vortoj 

silentas tie, tamen flustrojn 
mi aŭdas, sporadajn, tre mallaŭtajn, 
alportitajn el fontoj malproksimaj 
lirlantaj milde, delikatajn signojn 
sentrude instigantajn interpreton 
laŭ gamo leĝera. 
                            Sekretojn 
mi ne atendas, nur atestojn 
pri ekzisto sendependa de l' aferoj 
de nia raso, konfirmojn pri la daŭro 
de ĉio nerimarkita: obskuraj fontoj, 
herboj sovaĝaj en ombritaj valoj, 
surbordaj ŝtonoj mare glatigitaj, 
ekzistoj senutilaj, tamen pli esencaj 
al la planedo ol la falsa rajto 
de nia raso okupi ĉiujn niĉojn.

Tial mi ŝatas la malplenajn spacojn 
pli ol la okupitajn, ĉar nur en tiuj 
eblas aŭskulti la voĉon de la tero, 
malefemeran, kiu fine sonos 
plenrajte sola post la interludo 
nomata ŝerce civilizacio.

Troja ĉevalo rifuzita


La fendojn ekzameni estas tikla afero, 

ĉu eblus plilarĝigo ĝis aŭtentaj breĉoj 

atendas pluesploron, dum regas la aŭstero 

ankoraŭ tiujn murojn, aspektajn je stabilo, 
necesas pacienco por trovi enirvojon 
en urbon arogantan, defian je profilo.

Ni estu eltenemaj, trompemon ni evitu 
malindan al honoro por superi Trojon, 
ni rifuzu mistifikojn naskitajn el ideo, 
sed uzu niajn ilojn, laboru kaj elŝvitu, 
elstreĉu niajn fortojn kaj legendon spitu 
ateste pri honesto dum dormas Odiseo.
------------------------------------------------
https://uea.org/aktuale/komunikoj/2018/Kondolencoj-pro-Baldur-Ragnarsson-(1930-2018)
------------------------------------