PARISO kaj OJNONA (ΠΑΡΙΣ και ΟΙΝΩΝΗ)
Estas ja en la tuta mondo konate, ke la plej granda, plej longa,
katastrofa kaj mortokaŭza milito de la tre antikvaj epokoj, estas tiu,
okazinta en Trojo (Τροία), la mond-konata Troja Milito (Τρωικός
Πόλεμος). Dum multaj jam jarmiloj, ankoraŭ ĝis nun, la homoj lernas kaj
diskonigas la famon, ke sola kaŭzo de la terura milito estis unu
eksterordinare bela kaj alloga virino, la konata bela Helena (ωραία
Ελένη).
Ne nur ĉar mi amas la virinojn, sed ĉar mi estas homo justa,
mi devas pledi por la fatala belulino kaj se ne tute renversi, almenaŭ
moderigi la ĉiesan maljustan opinion. En la nuna tempo ni kutimas tre
ĝuste diri proverbe, ke la tango postulas du partnerojn; mi aldonas, ke
ankaŭ la amoro kaj la adulto postulas du partnerojn! Do, ni lasu
Helenan, ni jam diris multon pri ŝi, ni prezentu la partneron, la duan
kaŭzanton de la granda katastrofo.
Kompreneble mi parolas pri Pariso
(Πάρις), unu el la filoj de la troja reĝo Priamo (Πρίαμος), kiu
forrabis kaj kondukis al Trojo la reĝinon de Sparto (Σπάρτη), Helenan,
kaj kaŭzis la indignon de la Helenoj kaj ties ekspedicion kontraŭ Trojo.
Estas vere, ke antaŭ la naskiĝo de Pariso, la dioj estis avertintaj la
trojan reĝan paron, ke tiu filo kaŭzos nedezirindan sortoturnon, eble la
tutan detruon de la longe feliĉa Trojo. La reĝino Hekuba (Εκάβη) estis
graveda, kiam ŝi vidis en inkubsonĝo, ke ŝi naskis flamantan kaj
sangogutantan torĉon, kiu bruligis Trojon. Ajzako (Αίσακος), bastarda
filo de la reĝo kaj la plej bona sonĝoeksplikisto de la lando, konsilis
la reĝon mortigi la bebon, tuj post ties naskiĝo. Priamo ne povis ignori
tian klaran, tute certan averton, sed li ne povis mem mortigi sian
infanon, do, tuj post la naskiĝo, liveris ĝin al servisto, kiu, laŭ la
ordono, forlasis ĝin en fora, kruta kaj dezerta monta loko. Mirakle, la
bebo ne mortis, oni diradis, ke estis ina urso, kiu mamnutris ĝin, ĝis
kiam, tute hazarde, trovis ĝin montano, iu Arĥelao (Αρχέλαος),
brutpaŝtisto kaj bredisto de taŭroj. Tiele, la infano pasigis sian
infanaĝon en foraj montaj lokoj, inter la paŝtistoj, li iĝis tre lerta
taŭrobredisto kaj dank’ al la bona eduko kiun ĝi ricevis de la
simplanima, sed bonkora kaj honesta adopt-patro, ĝi iĝis unu bonkonduta,
afabla kaj brava junulo. Tre frue li iĝis estro de siaj samaĝuloj en la
junulaj ludoj kaj aventuroj, li estis forta, tamen ne tre laborema kaj
penema. Malgraŭ tio, kiam fremdaj, sovaĝaj ĉasistoj atakis la montan
restadejon de la paŝtistoj celante ŝteli brutojn kaj virinojn, Pariso
estis la unua, kiu kuraĝe alfrontis kaj forpelis ilin. Post tiu lia
bravaĵo, liaj kunuloj donis al li lian duan nomon, Aleksandro
(Αλέξανδρος), kiu en la helena lingvo signifas “tiu, kiu repuŝas la
kontraŭulojn”. Malgraŭ tiu okazaĵo, la vivo de la juna paŝtisto fluis
glate, pace kaj feliĉe.
Feliĉe, ne nur ĉar li ĝuis la belan medion,
ne nur ĉar li kunvivis kun bonaj, honestaj kaj virtaj homoj, sed ĉar en
lia vivo gravan rolon tenis Ojnona! Kaj tiu Ojnona estis belega junulino,
la unua kaj sola amatino de Pariso, en liaj unuaj junulaj jaroj. Ojnona
estis nimfo, filino de la rivera duondio Cebreno (Κεβρήν), kaj vivis en
la arbaroj de Ido (Ίδη), la plej alta monto de la troja lando. Ojnona
estis ne nur tre bela junulino, sed tre bonkora, kompatema kaj helpema
virino, tre amata al ĉiuj montanoj kaj ne nur al tiuj. Ŝi havis tre
specifan kapablon, ŝi tute bone konis ĉiujn herbojn, ŝi sciis la
kuracefikon de ĉiu drog- kaj kuracherbo, kaj tiele ŝi povis prepari la
plej efikan sanigaĵon por ĉiu okazo kaj kuraci tute kontentige la
malsanulojn, kiuj petis pri ŝia helpo. Tio, tamen, kion Ojnona sciis
plej bone, estis la sanigo de ĉia vundo. Por ĉia vundo, morda, pika,
unga, skrapa, por ĉia ajn vundo, ŝi havis la taŭgan drogherbon kaj la
tute efikan terapion. Estas, do, kompreneble, kial la junulino, kiu tute
bonvole kaj senprofite oferis al ĉiuj homoj siajn servojn, estis tiel
amata.
Pariso kaj Ojnona renkontiĝis en la arbaro, kie ambaŭ vivis,
kiam ili estis ankoraŭ en la pubereco, sed tuj post la unua rigardo, ili
pasie enamiĝis inter si. Ili ambaŭ ĝuadis longe sian amon, post kelka
tempo ili geedziĝis laŭ la kutimoj de la regiono kaj ili akiris unu
filon, Koriton (Κόρυθος). Nu, Pariso, la bela, juna paŝtisto estis unu
benita de la dioj, vere feliĉa, juna viro.
Estis la antaŭtagoj de la
plej granda, jara festo-foiro, kiu okazis solene en la ĉefurbo, sub la
aŭspicio de la reĝo mem. En la programo de la granda foiro estis atletaj
kaj aliaj ludoj kaj konkursoj, en kiuj, tradicie, la reĝo premiis la
venkintojn per elektitaj taŭroj. Tial, kelkajn tagojn antaŭ la festo,
reĝaj servistoj trairadis la montajn regionojn de la lando, serĉante pri
la plej taŭgaj bestoj. Kiam tiuj servistoj atingis la bredejon de
Arĥelao, ravite ekvidis la plej belan, imprese grand-korpan,
blank-makulitan nigran taŭron, kaj kompreneble ili deziris ĝin aĉeti, eĉ
oferinte tre altan prezon. Arĥelao hezitis vendi tiun sian beston, ĉar,
aparte bredita de Pariso, ĝi estis ties plej amata taŭro. Li hezitis,
sed li ne povis rifuzi al la reĝaj senditoj la vendon, do, li, vole
nevole, liveris al ili la beston. Kiam Pariso prenis la bedaŭran
informon, ĉio estis jam farita, li do, vane afliktiĝis, koleris,
indignis, li ne plu povis fari ion. Fine, malgraŭ la kontraŭiĝo kaj
maltrankviliĝo de liaj kunuloj, precipe malgraŭ la petoj kaj protestoj
de Ojnona, li decidis sekvi la reĝajn senditojn ĝis la granda urbo,
celante trovi la taŭgan okazon reakiri sian amatan taŭron. Tiele, li
konservis sian memregecon kiam li troviĝis en tute fremda, nekonata
medio, en loko kie ĉio estis por li nova kaj stranga. Li estis ege
impresita de multo, tamen li ne perdis sian kuraĝon kiam li prezentis
sin antaŭ la respondeculoj por submeti al ili sian partopren-peton en la
atletaj konkursoj, en kiuj la plej granda premio estis lia amata taŭro.
La prezentiĝo de la nekonata, eksterordinare bela junulo en la tereno
de la ludoj profunde impresis ne nur la ceterajn spektantojn, sed ankaŭ
la nobelojn kaj la membrojn de la reĝa familio. Ĉies surprizo iĝis
ankoraŭ pli granda, kiam la nekonata junulo komencis venki sinsekve
ĉiujn siajn konkurantojn, multaj el kiuj estis bone ekzercitaj kaj
trejnitaj junaj nobeloj.
Iun momenton, granda tumulto kaj plena
konfuzo eksplodis, kiam en la stadionon eniris la reĝidino Kasandra
(Κασάνδρα), kiu, ekvidinte Parison, ekkaptis hakilon kaj furioze, sovaĝe
kriante, sin ĵetis kontraŭ lin, provante lin mort-bati. La lastan
momenton oni povis ŝin deteni, tamen la reĝo postulis eksplikojn, li,
do, ordonis, ke oni konduku la junulon kaj la reĝidinon antaŭ li. Kiel
sciate, Kasandra estis neeraripova divenistino, tamen, pro malbeno de la
dio Apolono (Απόλλων), ŝiaj antaŭdiroj, malgraŭ ĝustaj, estis kredataj
de neniu. La malfeliĉa junulino lamentante klopodis ĉiamaniere konvinki
sian patron, ke je la vizaĝo de la nekonata junulo ŝi rekonis sian
perditan fraton, la certan kaŭzonton de la totala katastrofo de Trojo.
Kiel ordinare, la reĝo malatentis la aŭgurojn de Kasandra, tamen la
ideo, ke la junulo povas esti lia filo, enigis lin en pezajn kaj
maldolĉajn pensojn. Estis eble lia kulpa konscienco, estis eble la
beleco de la junulo, ties neeksplikebla lerteco je okupoj decaj al
nobeloj, pli probable estis haŭtmakuleto sur la dekstra brako de la
junulo, tute egala al tiu, kiun la reĝo estis distinginta sur la brako
de la forlasita bebo. La reĝo ordonis enketadon, oni venigis en la
palacon la adoptan patron de Pariso, tiel, post nelonge ĉio estis
klarigita kaj eksplikita, jes, Pariso estis filo de la reĝo, do,
plenrajte li prenis sian lokon, ne nur en la palaco, sed precipe en la
koro de la reĝo, kiu ekde tiam favoris kaj aparte amis tiun sian longe
perditan filon.
Kaj kio pri Ojnona? Estas kompreneble, ke la
junulino ne povus havi lokon en la palaco, ne nur ĉar la reĝa familio ne
povus ŝin akcepti kiel bofilinon de la reĝo, sed ankaŭ ĉar ŝi ne povus
elteni tion. Ŝi estis nimfo, alkutimiĝinta al tute libera, simpla
travivo en la libera, belega naturo, apud la ordinaraj, facilanimaj
homoj de la monto, ŝi ne povus resti en tegmentitaj lokoj, porti
komplikajn, delikatajn robojn kaj ornamojn, paroli kaj konduti
laŭregule. Nu, Pariso loĝis en la urbo, ĝuante per ĉiuj siaj sensoj la
lukson de la palaca vivo, jes, li loĝis malproksime de Ojnona. Tiu lasta
amis lin ne nur multe sed eksterordinare pasie, tiel, ke senproteste ŝi
akceptis la novan situacion. Ŝi tute kredis al la forto de ŝia amo, do,
ŝi konservis la esperon, ke Pariso post nelonge sentos, same kiel ŝi
dolorige, la mankon de ilia feliĉa kunvivado; ŝi senlime konfidis lin,
do, malgraŭ sia granda malfeliĉo, ŝi ĉion eltenis, ŝi klopodis montri,
ke sufiĉas al ŝi la neoftaj liaj vizitoj, kiuj daŭris nur kelkajn
tagojn.
Estas vere, ke en la komenco Pariso ne povis ne pensi pri
sia amatino, pri ilia bela, senzorga kaj feliĉa vivado, li sopiris al
ŝi, li sopiris al ĉio ŝia. Tio, en la komenco, ĉar la reĝa palaco estis
plena je tentoj kaj allogaĵoj. Estis tiom da belegaj sklavinoj, da
liberpensaj, fascinaj nobelinoj, da bonvolaj konkubinoj, estis riĉa
diverseco de tiaj ĝuoj, tiel iom-post-iome la bildo de Ojnona, en la
menso de Pariso iĝis pli kaj pli malklara, iom-post-iome ĝi preskaŭ
estingiĝis.
Ojnona sciis ĉion; estis tiom da homoj, kiuj venis el la
urbo kaj rakontadis multon pri la faktoj kaj famoj, rilate al la
vivmaniero de la riĉuloj kaj nobeloj. Ŝi povis fari nenion, ŝi nur
suferis, ŝi nur klopodis elteni kaj konservi ian preskaŭan, obtuzan
esperon, ĝis la lasta momento.
Kaj tiu lasta momento venis, kiam
atingis ŝin la informo, ke Pariso preparis longan vojaĝon tra la mondo.
Kelkajn tagojn antaŭ lia ekiro, Ojnona trovis la manieron renkontiĝi kun
li, kaj tiun fojon, ŝi tute forgesis sian devenon, sian reputacion,
sian fierecon, ŝi petegis lin, humilece ŝi veis, ploradis antaŭ li,
ĉiaforte, sed vane ŝi klopodis ŝanĝi lian decidon. Pariso foriris kaj
Ojnona sciis jam tre bone, ke ĉio estis por ŝi definitive perdita.
Pariso foriris, post longe li revenis kaj kun si li venigis fremdan
virinon kaj kruelan militon!
La antaŭdiroj de Kasandra veriĝis, tamen
nun estis tre malfrue, nun ĉio estis preninta sian fatalan vojon! La
informoj pri la kruela milito, pri la senfinaj mortigoj de la plej
bravaj trojaj herooj, pri ĉiuj malagrablaj okazintaĵoj atingis akurate
la malproksiman mondon de Ojnona. Kune kun ĉio tio ĉi atingis ŝin
informoj pri la fremda virino, pri ties nepriskribebla beleco, pri la
pasia amo de Pariso al ŝi, pri ĉio rilata al ŝia propra, neeltenebla
malfeliĉo! Ĉiu tia informo estis doloriga pikbato en la koro de la
malfeliĉa Ojnona.
Pasis jaroj kaj la milito daŭris kaj daŭris, ĉiam
same kruela, sovaĝa, virovora. Malgraŭ tio, Pariso daŭrigis ĝuadi la
favoron de sia patro, la komforton de la reĝa vivo, precipe la
neelĉerpeblan dolĉecon de la unika sia amorantino. Li ne estis tre lerta
en la aferoj de la milito, ne tre ofte li partoprenis batalojn, li ne
riskis multe sian vivon, ordinare li batalis de malproksime, ĉirkaŭita
de bone armitaj, kuraĝaj kunuloj, li evitis enmiksiĝi en kolizioj
kontraŭ la plej famaj helenaj batalantoj, tiel li estis sekura, dum la
ceteraj, vere bravaj, distingindaj trojaj militistoj falis la unu post
la alia.
Li estis sekura, tamen nur ĝis kiam venis la kriza tago, venis
la fatala momento, en kiu la plej lerta helena arkisto, Filokteto
(Φιλοκτήτης) streĉis sian teruran pafarkon, metis la pezan sagon,
ekcelis atente kaj pafis!
La neordinara, dika sago trafis Parison ĉe
la brusto, ĝi trapasis la kirason kaj Pariso falis! Multaj ŝildoj
leviĝis, kovris lin protekte, dekoj da kunuloj ĉirkaŭis, levis lin, per
la plej rapidaj ĉevaloj ili transportis lin malantaŭ la murego, en la
sekurecon de la reĝa palaco.
La vundo estis tre serioza, ĉiuj plej
bonaj kuracistoj de la lando kolektiĝis ĉirkaŭ la vundito, ili faris
ĉion eblan, tamen la kazo estis kriza. Pariso suferis multe, la doloro
estis ofte neeltenebla, li perdis kaj retrovis mult-foje la konscion, la
kuracistoj ne plu povis fari ion, ili retiriĝis, venis la vico de la
pastroj, de la preĝoj, de la sanktoferoj.
Tamen, en momento de
mallonga pens-klareco, la vundito alvokis sian plej fidelan serviston,
li ion povis murmureti al li kaj tuje, la plej bonaj reĝaj ĉevaloj estis
selitaj, kaj fideluloj de Pariso fulme kuris sur la monton. Ili atingis
la loĝejon de Ojnona kaj plorante transdonis al ŝi la peton de Pariso,
ke ŝi iru apud li, kun ŝiaj kuracherboj. Ojnona, kvazaŭ fulmobatita,
restis iom senmova, rigidmiena, silenta. En ŝi eksplodis forta batalo
inter diversaj, kontraŭaj inter si sentoj, ŝia koro estis preta krevi,
kaj tiam, la servisto de Pariso, senpacience ekkriis: “Ojnona, Pariso
petas vian helpon, savu lin!”. La larmoj abunde elfluis el la belaj
okuloj de Ojnona, sed per voĉo tremanta ŝi respondis: “Li petu la helpon
de Helena!”, kaj ŝi fermis la pordon!
Mult-foje mi pensis, ke la
kolero de perfidita virino estas forto neretenebla, ĝi estas armilo
mortiga; mi pensas pri tio, sed mi ankaŭ meditas pri la vira perfido
kontraŭ la sentoj, kontraŭ la virina sindediĉo, kontraŭ la virina varma
amo, kaj mi trovas tiun perfidon abomene severa!
Pri tiu afero oni
povas longe paroli, oni povas multon skribi, tamen, mia rakontado ne
finiĝis, mi devas aldoni ankoraŭ, ke post kelkaj horoj, Ojnona
rekonsciiĝis, ŝi metis en sia sako siajn kuracherbojn kaj ekiris, irante
al la urbo. Kiam ŝi atingis la palacon, ŝi informiĝis, ke antaŭ kelkaj
minutoj Pariso estis mortinta. Ŝi ne haltis, ŝi iris returne al sia
monto. Tie ŝi lasis sin al senfina plorado. Kiam ŝi ne plu havis
larmojn, iris ĉe fora, sole staranta arbo, de kiu ŝi sin pendumis!
Ŝi mortis kelkajn horojn post Pariso kaj la homoj diradis, ke oni
enterigis la malfeliĉajn geamantojn kune, en komuna tombo, sur la monto.
Mi ne povas esti certa pri tio, tamen mi pensas, ke tia fino iom
mildigas la maldolĉan guston, kiun lasas al mi tiu ĉi tragika historio!
(elekto, aranĝo de bildoj, de Kostas Kiriakos)