lunes, 20 de marzo de 2017

Marta 2017 Revuo ESPERANTO de UEA...



Malkutime.- de Stefan MacGill., 

Malferme fermas ĉapitron. Post tri numeroj, via ‘aganta redaktoro’ transdonas la stafeton al nova redakcio. Per diligenta kunlaboro de ĉiuj flankoj, per la aprila numero ni esperas fermi la dolorigajn revuajn malfruojn. Al la nova redaktora paro mi deziras multan persiston, kuraĝon kaj sukceson! La redaktado estis ofte malfacila kaj pensiga sperto por mi. Laŭ mia vidpunkto, la Asocio nepre devas pliklarigi la ludregulojn, laŭ kiuj la revuo estu pretigata. Gravegas tri aferoj: la evoluigo de adekvata dokumentado de la revupretiga procezo, kune kun stilgvidilo por kontribuantoj; reformo de la pretigaj kondiĉoj necesaj por ĉiumonata akurata aperigo; kaj pli adekvata difino de la gamo kaj limoj de ĵurnalisma libereco ene de la limoj de oficiala organo de la Asocio. Jam de longeta tempo mi laboras pri la revua dokumentado, kiun mi esperas porti al iu kontentiga fino en la venontaj monatoj. Pri la cetero
tre indus debatoj inter la legantoj, aparte la membroj....... 

La enhavlisto de la marta kajero:

  • 51 ... Malferme: Stefan MacGill Libroj en 2016 56 – la supera deko!
  • 51 ... Estrara pardonpeto
  • 53 ... Kalejdoskopo: TEJO en Turkio. Kuba esperantisto atingas kvar milionojn. Interkultura Majrendevuo. Kulturo loka kaj globa – unika kunveno. Reta kurso jam multlingva.
  • 54 ... Kvar iniciatoj pri informado — Somekawa Takatosi, Nika Siebenreich, Michael Boris Mandirola, Emilio Cid
  • 56 ... Kajto jubilee soras refoje: Intervjuo. Dek demandoj pri la fondo, muzikaj
  • 58 ... Pedagogia foiro. Radojica Petrović
  • 59 ... Universaliraj Kongresoj — Stefan MacGill
  • 61 ... Landa Agado — Mallely Martinez Mateos, Ans Bakker-ten Hagen
  • 62 ... Fama hispana rok- ensemblo priomaĝas Esperanton — Miguel Fernández
  • 63 ... ILEI pretigas sin por Unesko oktobre
  • 64 ... Kongreseroj — KKS, Montego Weishan, Anna Löwenstein
  • 65 ... Pri celoj, agadoj kaj principoj — Mark Fettes
  • 68 ... Recenzo: Historio de la Esperanta Literaturo — Suso Moinhos
  • 69 ... Juna Amiko jubileas!
  • 70 ... Oficiala Informilo. Bongusta kuniĝo. Universitata sukceso. Forpaso de Zbigniew Galor
  • 71 ... Laste aperis
La marta PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO - kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ aktualajn PDF-versiojn de la revuo Kontakto.

domingo, 19 de marzo de 2017

Kiel la Imperio uzis la anglan lingvon por mensregado kaj cerbolavado.

 "La lingvoj ĉiam akompanos la imperiojn" (Antonio de Nebrija (1441-1522)

 

 Ĉiuj imperioj estis ĉiam akompani de iu lingvo, uzita kiel ilo por detrui la propran kulturon de la konkeritoj kaj ĝia kapablo pensi per si mem...
La fenomenoj historiaj pli konataj estas la greka lingvo de Aleksandro la Granda, la latina de la romia imperio, la hispana dum la konkero de ameriko, kaj ĉefe la ANGLA de la brito-usonana imperio kiu sukcesis fariĝi tutmonda....

Kune al la lingvo, la britusonana imperio sukcesis manipuladi la ianformojn, la instruado en lernejo, kaj halti la kapablo menpensi pere de ruzeca cerbolavadon.

TIEL ESTAS LA NUNA SITUACION DE LA MONDO... pri kio ni nek kuraĝas pensi aŭ opinii.

La angla lingvo (speciale kiam bone prononcata; parolata kun iuj 
rekoneblaj kaj ‘akcepteblaj prononcoj) fariĝis la ĉefa lingva ilo kiu 
prezentis veron kaj aŭtoritaton.

Novaĵoj prezentitaj en certa ‘objektiva’ maniero kaj kun specifa 
prononco (aŭ akceptebla aro da prononcoj) fariĝis subkonscie, por la 
granta plimulto de la homoj, multe pli fidinda ol tiu kiun liverus 
individuoj kiujn la granda pola ĵurnalisto, antropologo kaj filozofo 
Ryszard Kapuscinski kutimis difini kiel 'la aliaj'.

*

*Tiu 'perfekto', ŝajne kuglorezista sistemo produktas intelektan 
mallaboremon, submetiĝon, eĉ sklavecon. Ĝi sukcese subtenas la staton 
estantan.*

Mensogoj amasiĝas en aro da mensogoj, kaj eĉ la plej evidentaj 
fabrikaĵoj lastatempe ne estas kontestataj, krom en iuj marĝenaj kaj 
'ekstremistaj' (laŭ difino de la Okcidentaj reĝimo) komunikkanaloj.

<http://www.greanvillepost.com/wp-content/uploads/2017/02/British-holding-Mau-Mau-008.jpg> 

La koloniista imperio sukcesis pretervivi. Ĝi nun plene regas. Ĝi 
dominas la psikon de kaj la koloniantoj kaj la koloniatoj. Progreson 
faritan de la liberigaj kaj sendependiĝaj luktoj, fare de la 
kontraŭ-koloniismaj batalantoj dum la epoko post la Dua Mond-Milito, 
estis lerte nuligitaj. Tiam, oni oficiale deklaris, "koloniismo estas 
finita".

En iu stadio la anglosaksaj demagogoj inventis 'politikan korektecon', 
unu pli alte efika ilo elpensita por neŭtraligi kaj 'pacigi' ajnan 
seriozan reziston. Politika korekteco asertas, ke ĉiuj nacioj kaj rasoj 
estas egalaj; ĝi eĉ glorigas tiujn 'etulojn' kaj preskaŭ ĉiujn 
'kulturojn de la subevoluigitaj nacioj', almenaŭ buŝe, dum en la realo 
la Imperio daŭre priŝtelas kaj manipulas la planedon, kiel ĝi faris dum 
epokoj. En la kolonioj, la solaj individuoj kiuj gajnas estas la elitoj; 
tiuj morale koruptaj regantoj de la senigita kaj ankoraŭ ensklavigita mondo.

*

*Same kiel en la pasinteco, la reĝimo pragmatike elektas siajn 
malamikojn, kaj tiam ĝi apligas la plej elprovitajn kaj spitajn 
taktikojn, lanĉante misfamigajn kampanjojn, senhomigante civitanojn kaj 
gvidantojn de kontraŭulaj ŝtatoj, kreante ofte fantasmagoriajn sed ege 
efikajn konspirteoriojn. *

La britaj amaskomunikiloj, la britaj propagandistoj, efektive la tuta 
brita establaĵo, atingis absolutan perfekton sur la kampo de mensregado 
kaj cerbolavado.

-----------------


<http://www.greanvillepost.com/2017/02/22/lock-up-the-english-establishment-in-a-jail-or-insane-asylum/>  - <http://www.greanvillepost.com/author/shorty/>
By *Andre Vltchek*

http://www.greanvillepost.com/2017/02/22/lock-up-the-english-establishment-in-a-jail-or-insane-asylum/

-----------------

The English language (especially well articulated; spoken with certain 
recognizable and ‘acceptable ‘accents) became the main linguistic tool 
embodying both truth and authority.

News presented in a certain ‘objective’ way and with a certain accent 
(or acceptable set of accents) became subconsciously, for the great 
majority of people, much more trustworthy than that which would be 
delivered by individuals whom a great Polish journalist, anthropologist 
and philosopher Ryszard Kapuscinski used to define as ‘the others’.

*

*This ‘perfect’, seemingly bulletproof system produces intellectual 
laziness, submissiveness, even servitude. It is successfully upholding 
the status quo.*

Lies are mounting on top of lies, and even the most obvious fabrications 
lately do not get challenged, except in some marginal and ‘extremist’ 
(defined by the Western regime) outlets.

<http://www.greanvillepost.com/wp-content/uploads/2017/02/British-holding-Mau-Mau-008.jpg> 

The colonialist empire managed to survive. It is now fully in charge. It 
dominates the psyche of both the colonizers and the colonized. Advances 
that were made by liberation and independence struggles, by the 
anti-colonialism fighters during the post-WWII era, have been skillfully 
annulled. Then, it was officially declared, “colonialism is over”.

At some point, the Anglo-Saxon demagogues invented ‘political 
correctness’, one more highly effective tool designed to neutralize and 
‘pacify’ any serious resistance. Political correctness claims that all 
nations and races are equal; it is even glorifying those ‘little people’ 
and almost all ‘cultures of the under-developed nations’, at least 
verbally, while in reality the Empire keeps plundering and manipulating 
the planet, as it has been doing for ages. In the colonies, the only 
individuals who are gaining are the elites; those morally corrupt rulers 
of the deprived and still enslaved world.

*

*As in the past, the regime pragmatically chooses its enemies, and it 
then applies the most proven and spiteful tactics, launching defamation 
campaigns, dehumanizing citizens and leaders of adversary states, 
creating often phantasmagoric but highly effective conspiracy theories.*

The British media, the British propagandists, in fact the entire British 
establishment, has reached absolute perfection in the field of 
mind-control and brainwashing

------------------

[eo:]

--------------------
By L

viernes, 17 de marzo de 2017

PROGRESAS ESPERANTO EN TURKIO....






Multaj turkoj enmigrintoj loĝas en Eŭropo, ĉefe en Germanio, sed ankaŭ en Nederlando, kie estas la sidejo de UEA.
lASTA TEMPE NEDERLANDO MALAMIKE AGADIS KONTRAŬ TURKOJ... Bonŝance en lasta voĉdonado la  partio de la malamikeco kaj ĝia "Trump-isto" ne tro sukcesis venki...

Jen do raporteto pri disvastigo de Esperanto en Turkio.... 


LINGVISTIKA ESPLORO PERE DE ESPERANTO
EN LA UNIVERSITATO ERCIYES

Estas multaj esploroj pri la efikoj de la denaska lingvo sur la akirado procezo de la dua lingvo. Tiaj esploroj montras, ke kutime, kiam komoj lernas la cellingvon kaj trovas komunajn punktojn kun la denska lingvo, ili transportas la pozitivajn konojn al la cellingvo, sed kiam la cellingvo estas tre malsimila ol la denaska lingvo, tiam estas normala por ke ili transportu ankaŭ la negativajn konojn al la cellingvo.

Tamen la esploroj pri la efikoj kaj interagoj de la denaska kaj la dua lingvo sur la akirado procezo de la tria lingvo estas tre limigitaj. Ekzemple, laŭ la esploro de Selinker kaj Baumgarten-Cohen, farita en la jaro 1995, trafa trovaĵo estis, ke kiam la denaska lingvo estas la angla kaj la dua lingvo estas la franca, dum la akirado procezo de la germana, kvankam oni lernas kaj uzas bone la germanan sintakson, montriĝis ke en la uzado de la pronomoj kaj helpaj verboj la franca havas pli gravan efikon.

Bazite sur tio, en la lernado de la tria cellingvo, la kono de la posedataj lingvoj kaj la strukturo de la tria cellingvo evidente interagadas, sed je kia amplekso tio okazas kaj kiaj estas la kialoj restas kiel demando. Esploro sur tio, riĉigos nian konon en tiu kampo.

Tiu laboro estas klas-esploro pri la spertoj de la subjektoj kaj la malkovro kiel tiaj tri lingvoj interagas dum la lernado. La subjektoj estas niaj studentoj kiuj posedas la turkan kiel denaska lingvo kaj la anglan kiel dua lingvo kaj celas lerni trian, antaŭe ne konatan lingvon, nome Esperanto, kiu havas la reputacion esti facile kaj rapide lernebla.

La nombro de la subjektoj estas 70 studentoj de Erciyes universitato (Kayseri, Turkujo), en la fako por intruistoj de la angla, kaj ili estas inter la aĝo 20 kaj 30. La subjektoj lernos Esperanton dum 14 semajnoj ambaŭ en la klaso kaj ekster la klaso. Ili regule registros en taglibro siajn spertojn kaj tion, kion ili lernis dum sia lernado de Esperanto. Ili faros tion kun kritika perspektivo kaj en la fino estos farita kunteksto bazita analizo sur la spertoj, pensoj kaj sentoj registritaj de la subjektoj.

Plue la studentoj preparos materialojn kaj kreos lerno-planojn, per kiuj ili instruos Esperanton. Tiel ili, antaŭ ol fariĝos veraj instruistoj de la angla, ili spertiĝos ankaŭ en la kampo de instuado. Tiu fakte estos ilia unua tasko kiam ili komencos sian laboron kiel instruistoj. Estos ankaŭ diskuto pri se la lernado kaj instruado de Esperanto helpos aŭ ne por la evoluado de ilia profesio.
Post 14 semajnoj kun niaj studentoj, kiuj lernis Esperanton kaj spertis instruadon, okazos grup-orientitaj kaj duon-strukturitaj intervjuoj per la celo provizi kvalitajn datumojn por la pritakso de la procezo.

Ni atendas, ke tiu laboro lumigos temojn, kiel akirado de tria lingvo, instruisto-edukado kaj evoluado de profesio. La rezultoj de la laboro post iliaj analizado estos prezentataj en konferencoj kaj akademiaj eventoj kaj kunhavataj kun aliaj akademianoj. Ni plue esperas, ke la rezulto publikiĝos kiel akademia artikolo.

Kun respektoj,

Dr. Erdem AKBAŞ
Erciyes Universitato, Fako pri instruistoj de la angla
Kayseri, Turkujo
erdemakbas@erciyes.edu.tr

Fonto
Selinker, L., & Baumgartner-Cohen, B. (1995). Multiple language acquisition: ‘Damn it, why can’t I keep these two languages apart?’. In M. Bensoussan, I. Kreindler, & E. Aogáin (Eds.), Multilingualism and language learning: 8, 2. Language, culture and curriculum (pp. 115-123). Clevedon, UK: Multilingual Matters.

sábado, 11 de marzo de 2017

AMIKUMU en beta-versio estas jam elŝutebla...


AMIKUMU EN BETA-VERSIO ESTAS JAM ELŜUTEBLA.
Estas longa vojaĝo por ni kaj longa atendo por vi, sed la Beta-versio de Amikumu estas finfine elŝutebla. Mi ne povas esprimi kiel ekscita ni estas por ĉi tiu longe-atendita momento!

Kiel subtenanto per Kickstarter, vi ricevas la ekskluzivan testaliron al la beta-versio de Amikumu. Por elŝuti ĝin, simple plenigu la formularon ĉe www.amikumu.com/beta kaj iam poste vi ricevos retpoŝton al la elŝutejo.
Kvankam la kerno de la apo jam estas evoluigita, ankoraŭ mankas multaj funkcioj kaj belaĵoj. Ekzemple:
·        Serĉeblo por parolantoj krom Esperanto,
·        la povo krei eventojn kaj klubojn,
·        la eblo trovi aliajn laŭ ties interesoj kaj hobioj
·        kaj grafika interfaco, kiu kongruas kun nia ĝenerala dezajn-etoso.  

Krom la supre-menciitaj funkcioj, bonvolu uzi www.amikumu.com/komentu por raporti erarojn kaj sugestojn, kiujn vi eble havas.

Bonvolu esti sciigite, ke per via elŝutado, instalado, kaj alirado de la Beta-versio de Amikumu kaj ties ĝisdatigoj, vi deklaras, ke vi legis, komprenas kaj konsentas esti limigita per niaj 
Kondiĉoj de Uzado kaj Privateca Politiko.

THE BETA VERSION IS FINALLY HERE!
(By Richard Delamore (Evildea) (Collaborator)   
It’s been a long journey for us and a long wait for you, but the beta version of Amikumu is finally here. I can’t express how excited we are for this long-awaited moment!
As a Kickstarter backer, you’ve received exclusive rights to access the beta version of the app. To sign up, please use the following link www.amikumu.com/beta and you’ll receive a download notification shortly.
Although the core functionality of the app is now complete, there are still many secondary features and niceties under development.
For example:
-search functionality for speakers of languages besides Esperanto,
-the ability to create events and clubs,
-interest and hobby matching between speakers
-and a UI design that matches our general theme.
Excluding the above mentioned features, please use www.amikumu.com/komentu to report any errors and suggestions you may have. Please be aware, that by downloading, installing, accessing the Beta version of Amikumu and its updates, you acknowledge you have read, understand and agree to be bound by our App Terms & Conditions and our Privacy Policy.
-----------------
Kickstarter -
Kickstarter · 58 Kent St, Brooklyn NY 11222 ·www.kickstarter.com


miércoles, 8 de marzo de 2017

8-an de marto: Internacia virina tago...Alvokoj!





 EN LA TUTA MONDO VIRINO MANIFESTACIIS... MILIONOJ DA VIRINOJ ĈIUJ JARE PLI KAJ PLI ENPOVIĜAS KAJ BATALADAS PRO ILIAJ RAJTOJ.

NIA MONDA KULTURO --ĉefe greko-judeo-islama kaj kristana-- tradicie adoptis la "patriarkan" ideologion, kie la virinaro ne estas homo kun egalaj rajtoj ol la viroj.

Tamen verŝajne, tia ideologio fariĝas ĉiutage pli eksmoda...eĉ se la suferigo kaj mortigo de la inaro daŭrigas en la tuta mondo.

lA TUTA AMASMEDIARO ABUNDE INFORMIĜIS...

Kaj la miloj da mesaĝoj troviĝas ie ajn en la reto, kaj estas legandaj, se ni vere volas kunlabori en la plibonigo de vivo sur la planedo.

Jen Alvoko al eŭropuniaj instancoj:

"HALTIGU LA PERFORTON KONTRAU VIRINOJ !"

Al la justicministroj de la Eŭropa Unio (EU)

ALVOKO



"Faru Eŭropon fine loko, en kiu knabinoj kaj virinoj estu sekuraj!

"Ni instigas vin senprokrate rativi la internacian konvencion por
malebligi perforton kontraŭ virinoj kaj eŭropskale realigi ĝin.

Knabinoj kaj virinoj el la tuta Eŭropo povu vivi libere de angoro kaj perforto. Agu nun kaj per tio klarigu: La Eŭropa Unio protektas knabinojn kaj virinojn kaj aktive agas kontraŭ rompoj de homrajtoj, kiuj daŭre ĉie okazas.

Kial tio gravas: Dum la hodiaŭa Internacia Tago de la Virino milionoj da homoj mondvaste surstratiĝas kaj postulas pli da rajtegaleco. Ni uzas tiun tagon, por ke la plej terura formo de perforto estu fine haltigita: la perforto farata al virinoj nur ĉar ili estas virinoj.

Kunlabore kun niaj eŭropaj partneroj ni revenigas la temon al la
politika agendo de la EU - kaj kun pli granda emfazo! Ni scias, ke en ĉiu eŭropa lando miloj de ni volas vidi ke perforto kontraŭ virinoj kaj knabinoj estu kontraŭbatalata kaj malebligata.

En la hodiaŭa 8-a de marto ni por tio startigas peticion. Nia postulo? La deciduloj de la EU alprenu klaran sintenon, kiam temas pri niaj homrajtoj, kaj senprokraste ratifu kaj realigu la Internacian Konvencion por malebligo kaj kontraŭbatalado de perforto kontraŭ virinoj.

La Konvencio estas forta kaj deviga instrumento por kontraŭbatali seksspecifan perforton. Se la EU aliĝas al la konvencio, viktimoj estas pli bone kaj pli amplekse protektataj. Per la punjuro, per publika atento kaj financaj rimedoj necesas certigi, ke ĉia formo de perforto estu haltigata kaj punata: seksperforto, batado, homkomerco, seksa ĝenado, trudsekvado - ĉio ĉi, kio por milionoj da virinoj en Eŭropo estas ĉiutaga realo. "Tradiciaj familiaj valoroj" tiam ne estos plu preteksto por ne agi kontraŭ endoma perforto. Perforto frapas eŭropajn virinoj el ĉiuj landoj kaj ĉiuj sociaj tavoloj. Unu el tri virinoj pli ol 15-jara fariĝis viktimo de perforto. Unu el 20 estis seksperfortita. Inter 60 kaj 100 elcentoj de la viktimoj de malam-krimoj kontraŭ islamanoj en Eŭropo estas virinoj.

La konsilantaro de la justicministroj havas en sia mano fari Eŭropon pli sekura por ĉiuj virinoj kaj knabinoj. Ĝi devas nur decidi ratifi la konvencion. Multaj organizaĵoj de la civila socio de jaroj engaĝiĝas por tio, ke oni fine agu. Sed la konsilantaro restis nenifara kaj ignoris la postulojn. La batalo kontraŭ la seksspecifa perforto estis neniam prioritata. Hodiaŭ ni ŝanĝos tion komune. Per via subskribo vi subtenas ĉiujn virinojn, kiuj dum la hodiaŭa Monda Tago de la Virino batalas por siaj rajtoj."


https://act.wemove.eu/campaigns/stoppt-gewalt-gegen-frauen?utm_source=civimail-5658&utm_medium=email&utm_campaign=20170307_DE#
(La teksto de tiu paĝo afiŝiĝas en la germana, sed ŝalteblas ankaŭ en
aliajn lingvojn)

Bonan agadon por la rajtoj de la knabinoj kaj virinoj!

Vilhelmo Lutermano
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl
_______________________________________________
Diskuto@mas-eo.org - http://www.mas-eo.org/mailman/listinfo/diskuto
MONDA ASEMBLEO SOCIA (MAS)
http://mas-eo.org