martes, 19 de septiembre de 2017

Alia interesa raporto pri la unua IJK en Afriko,

La unua IJK en Afriko: Granda sukceso!

IJK
Tra la palmoj ĉe la strando en Aneho oni vidas la bluan ĉielon kaj la maron. Ĝi estas tuj apud la lernejo de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo, nun plena da homoj en verdaj T-ĉemizoj. Tie ĉi-jare okazis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO.
Jam la unuan vesperon okazis spontana koncerto de nova afrika esperantista muzikisto Joel Muhire, kiu preparis por ni kantojn pri Esperanto kaj la temo de la ĉi-jara IJK: ”Virinoj kaj viroj kaj siaj kulturoj”. Postajn tagojn sekvis koncertoj de Jonny M kaj Kimo.
Kadre de la projekto “Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo” okazis trejnadoj, preparitaj de la trejnista teamo pri tiom diversaj kaj gravaj temoj kiel landa agado, gvidado kaj team-konstruado. Aliaj temoj estis praktika trejnado pri uzi ludojn por lerni. La kontraŭdiskriminacia trejnado estis rekte ligita al la temo de la kongreso. La populara trejnado por landa agado ebligis transdonon de scio kaj sperto pri kiel starigi landajn asociojn.
La komisiono pri landa agado de TEJO organizis la kampanjon kaj danke al la malavareco de esperantistoj libroj, revuoj kaj lernolibroj estis disdonitaj al aktivuloj el dek landoj. En la libroservo oni povis aĉeti librojn eldonitajn de afrikaj landaj sekcioj, kiel libroj kun tradiciaj rakontoj kaj vortaroj kaj tiel subteni la lokajn esperantistojn.
Unu de la ekskursoj estis al la lago, kiu donis al Togolando sian nomon. Estis homplena busvojaĝo al Lac Togo (Lago Togo), kiun ni trairis per pirogoj, lokaj lignaj kanuoj, por atingi Togoville. Tie ni vizitis katedralon, kaj en la centro de Togoville ankaŭ gravajn lokojn de vuduismo. Dum alia ekskurso ni vizitis unu lokan reĝon kaj lernis kiel lingvoj kaj kulturoj interrilatas. Ne nur en la ekskursoj tio estis prezentata, sed ankaŭ en la taga programo. Emocia momento estis la vizito de domo, kiu estis uzata por teni sklavigitajn homojn antaŭ forvojaĝo de Afriko. Malpli emocia, sed lernplena sperto, estis la vizito en ĝardeno kie estis arboj de kafo, kakao, gujavo, mango kaj papajo.
IJK
Estis kelkaj defioj por la organizantoj – ekzemple la buso por la ekskurso paneis kaj la taga programo devis esti ŝanĝita al alia tago. Ne ĉiu matraco estis komforta la unuan tagon, sed por tio la organizantoj ankaŭ trovis solvon. La ĉiutaga vivo en la kongresejo estis en si mem kultura sperto. Oni lernis, ke duŝi kaj necesejumi ne funkcias sen sitelo: Antaŭ iri necesejumi aŭ duŝi sin, oni devis plenigi sitelon sub la akvokranoj, kunporti la plenan sitelon al la duŝejo/necesejo; en duŝejoj oni ĉerpis akvon per ujoj por lavi sin, en necesejoj oni rekte verŝis la akvon el la sitelo en la necesejo. Memkompreneble la partoprenantoj ĝuis ankaŭ la ĉeeston de multaj kuloj, kaj uzis kontraŭkulajn vualojn por pli trankvile dormi. Ĉiam estis homoj pretaj por pruntedoni kontraŭkulŝprucilon kiam iu forgesis ekzemple kunporti al ekskurso. La interreto estis sufiĉe bona por tiuj, kiuj aĉetis lokan SIM-karton.
.......
 Legu la tuton:
http://sezonoj.ru/2017/09/tejo-12/


lunes, 18 de septiembre de 2017

REVUO ESPERANTO de UEA, OKTOBRO-2017



195 Esperanto 1317(10) Oktobro 2017
Malferme
"Lastatempe oni ofte po-vas aŭdi, ke la Esperantomovado
maljuniĝas, junuloj ne deziras lerni la lingvon kaj iel aktivi. Tamen eblas konstati, ke tio estas onidiroj, kiuj baziĝas sur subjektivaj konstatoj kaj ne estas veraj.
Esperanto ekzistas jam 130 jarojn kaj kaptas atenton de junuloj same, kiel tio okazis antaŭ 20, 30 aŭ 50 jaroj.
El nia sperto: ni lanĉis en 2013 Moskvajn Esperanto-renkontiĝojn (MER), kiuj kutime havas 15-30 partoprenantojn.
Tiuj renkontiĝoj celas plejparte fluparolantajn kaj ofte tre spertajn kaj eminentajn esperantistojn. Pro tio MER ekhavis publikan aspekton de la oldula aranĝo. Ni neniam zorgis pri tio, sed antaŭnelonge ni faris statistikan analizon de la partoprenantaro de 9 renkontiĝoj – pli ol duono el ili
apartenas al TEJO-aĝo!
Jes, la movado ŝanĝiĝas, kongrue kun la modernaj cirkonstancoj kaj teknologioj.
Ofte la junularo preferas iom aliajn formojn de Esperanto-agado, ol iliaj pli aĝaj samideanoj. Vidu en p. 207 de ĉi tiu numero la raporton pri la internacia projekto Paralela Universo kaj vizitu ĝian FB-paĝon. Vi trovos tie multajn novajn vizaĝojn. Iom da tempo antaŭe tio ne eblis, sed la nuna
teknologia progreso faris tion ordinara realaĵo. Se paroli pri TEJO, ĝi ne nur sendependiĝis, sed ankaŭ okazigis la unuan en la historio IJK en Afriko. Ĉu tio ne estas grava atingo? Ĉu post tio plu indas daŭrigi paroladojn pri “preskaŭ manko” kaj mal-aktiveco de la junularo en la movado? Kio pri la sukcesa In-fana Kongreseto en Seulo kaj in-teresataj junuloj dum Esperantoprojekto, kiun apogis UEA, kad-re de la festivalo Woodstock en Pollando? Tiun liston eblas daŭrigi tre longe...
Junaj interretaj lernantoj de Esperanto (ne nur ĉe Duolingo) aktive invadas sociajn retojn, kion eblas vidi, ekzemple, en Facebook. Jes, ili ne tro aktive strebas aliĝi al la eksterretaj kluboj, asocioj, tamen estus grava eraro ne konsideri
ilin, se oni traktas la junularan Esperanto-aktivadon. 


Ni ne parolu ĉi tie pri la banalaĵoj, kiujn oni grandparte akceptis, ke tiuj organizoj devas esti reformataj aŭ cedi la lokon al aliaj, tute aliaj organizoj.
Kvar ĉefaj artikoloj pri la junularaj aranĝoj ĉi-numere estas nur eta pinto de la grandega monto, kiu nomiĝas junulara Esperanto-movado.
Por efika interago ni volas klarigi kelkajn nuancojn de la kunlaborado.
Eble vi rimarkis, ke ekde la aprila numero el la kolofono malaperis la limdato ĝis kiam eblas sendi artikolojn por la sekvonta numero. La redakcio ĉiutage ricevas proponojn pri publikigo de materialoj.
Sume ĉiumonate venas tiom da ili, ke eblus plenigi kelkajn monatajn kajerojn, eĉ se elekti nur la plej bonajn, kvalitajn kaj interesajn artikolojn. 

Se vi havas iujn interesajn aŭ gravajn informojn kaj novaĵojn pri Esperanto, sendu ilin al ni. Se vi planas verki artikolon pri iu grava evento, kiu baldaŭ okazos, informu nin anticipe pri tio por interkonsenti pri la eventuala grandeco, la temo de la publikaĵo kaj la limdatoj.
Prioritaton havas tiuj materialoj, kiuj enhavas ion vere novan, unikan kaj interesan. Ekzemple, se vi verkas pri iu Esperanto-renkontiĝo, analizu ĉu eble io elstara aŭ eksterordinara okazis dum ĝi.
Kiam vi planas verki aŭ jam verkis la artikolon, konsideru, ke la papera revuo havas limigitan spacon. Se via teksto estas tro longa, povas okazi, ke ĝi praktike ne povas eniri la numeron pro sia grandeco, eĉ se ĝi estas tre interesa kaj aktuala. Kutime ĝi ne devas superi unu paĝon.
Necesas konsideri, ke la revuo Esperanto pro certaj kialoj publikigas nur ekskluzivajn artikolojn, kiuj neniam antaŭe ie estis publikigitaj.
Krom la papera versio, la revuo havas ankaŭ la retejon, kie ankaŭ povas aperi viaj artikoloj, inkluzive tiujn, kiuj ne iris al la papera versio. Se vi opinias, ke via artikolo taŭgas ĉefe por la retejo, bonvolu indiki en la temo de mesaĝo al la redakcio: “por la retejo”. Ĉiuj tiaj artikoloj estas diskonigataj ankaŭ tra la
sociaj retoj kaj ricevas sufiĉe da atento inter esperantistoj.
La revuo Esperanto estas plenkolora kaj volas montri la buntecon de nia lingvo. Pro tio estas tre dezirate, ke vi sendu fotojn kune kun la artikolo. 

La fotoj estu bonkvalitaj, en sufiĉe granda dimensio, nebanalaj kaj reprezentantaj la esencon de la artikolo.
Se vi havas iujn demandojn, rimarkojn aŭ proponojn pri la enhavo de la revuo Esperanto, ne hezitu kontakti la redakcion."
Kontakteblojn vi povas trovi en la paĝaro  http://revuoesperanto.org
Se vi ankoraŭ ne ŝatis nian FBpaĝon, vi povas fari tion – 

https://www.facebook.com/esperantorevuo :)
Pri la junularo en la Esperanto-movado.
Dima Ŝevĉenko -Anna Striganova
Kontribuu por la revuo Esperanto

 ENHAVO


· 195 ... Malferme
· 196 ... La unua IJK en Afriko
· 197 ... Oficiala Informilo
· 198 ... Recenzo: Pri radikoj, ne pri radikalismoj
· 200 ... ILEI: La vento turniĝas…
· 201 ... Eventoj: TAKE9: venu kongresi en bunta havana etoso
· 202 ... Multkultura Vilaĝo Esperanto 2017
· 204 ... Bunta kaj amikema mikso inter junuloj
· 205 ... La Komuna Seminario inter korea kaj japana junularoj fes­tis 35 jarojn dum la Seula UK
· 206 ... Recenzo: Fifi la ŝafino kaj Historio de Kuki
· 207 ... Eventoj: Paralela Universo kreskas
· 208 ... Historio: Ada Sikorska
· 208 ... Novaj Honora Membro­ de UEA kaj membroj de la Honora Patrona­­ Komitato­
· 209 ... Eventoj: Tre valora festivalo, kiu kunigis homojn kaj kulturojn
· 210 ... Marjorie Boulton 1924-2017: La gramatik’ de grandanimo
· 212 ... Kalejdoskopo
· 214 ... Opinio: Malsimileco inter Esperanto kaj Somera Tempo
· 215 ... Forpasoj



· 195 ... Malferme
· 196 ... La unua IJK en Afriko
· 197 ... Oficiala Informilo
· 198 ... Recenzo: Pri radikoj, ne pri radikalismoj
· 200 ... ILEI: La vento turniĝas…
· 201 ... Eventoj: TAKE9: venu kongresi en bunta havana etoso
· 202 ... Multkultura Vilaĝo Esperanto 2017
· 204 ... Bunta kaj amikema mikso inter junuloj
· 205 ... La Komuna Seminario inter korea kaj japana junularoj fes­tis 35 jarojn dum la Seula UK
· 206 ... Recenzo: Fifi la ŝafino kaj Historio de Kuki
· 207 ... Eventoj: Paralela Universo kreskas
· 208 ... Historio: Ada Sikorska
· 208 ... Novaj Honora Membro­ de UEA kaj membroj de la Honora Patrona­­ Komitato­
· 209 ... Eventoj: Tre valora festivalo, kiu kunigis homojn kaj kulturojn
· 210 ... Marjorie Boulton 1924-2017: La gramatik’ de grandanimo
· 212 ... Kalejdoskopo
· 214 ... Opinio: Malsimileco inter Esperanto kaj Somera Tempo
· 215 ... Forpasoj