sábado, 17 de junio de 2017

Ĉu la manipulada homa menso povas esti sana?




V. Van Gogh


MENSA SANO – Por RUBEN ALVES.

Rubem Alves

Mi estis invitata fari prelegon pri mensa sano. Kiuj invitis min, tiuj supozis, ke mi, kiel psikanalizisto, fakas pri tiu afero. Ankaŭ mi same pensis, tiel, ke mi akceptis la inviton.

Sed, apenaŭ mi enpensiĝis serioze pri la afero, mi pentis. Mi konkludis, ke mi scias nenion. Mi klarigu min. Mi komencis mian pripenson farante liston da homoj, kiuj, laŭ mia vidpunkto, havis riĉan kaj viglan mensan vivon... homoj, kies libroj kaj verkoj estas nutraĵo al mia animo. Nietzsche, Fernando Pessoa, Van Gogh, Wittgenstein, Cecília Meireles, Maiakovski. Sed, mi tuj maltrankviliĝis. Nietzsche freneziĝis. Fernando Pessoa estis drinkema. Van Gogh sin mem mortigis. Wittgenstein ĝojigis sin tiam, kiam li eksciis, ke li mortos baldaŭ: li ne plu sukcesis vivi kun tiom da angoro. Cecília Meireles suferadis mildan kronikan deprimon. Maiakoviski suicidis.

Tiuj klarmensaj kaj profundaj homoj daŭre estos pano al la vivantoj, dum longa tempo, post kiam ili estos tute forgesitaj. Sed, ĉu ili havis mensan sanon? Mensa sano – tiu stato pere de kiu la ideoj kondutas bone, ĉiam samaj, antaŭkalkulebla j, sen surprizoj, obeemaj al la ordonoj de la devo, kun ĉiuj aferoj en siaj ĝustaj lokoj, kiel vicordigitaj soldatoj, neniam permesante, ke la korpo manku al la laboro, nek ke ĝi faru ion neatenditan.

Eĉ ne necesas ĉirkaŭi la mondon per velŝipo. Sufiĉas fari tion, kion faris Shirley Valentine (se vi ankoraŭ ne vidis, vidu la filmon), aŭ sperti malpermesitan amon, aŭ, pli danĝere ol ĉio, havi la kuraĝon pensi tion, kio neniam estis pensata.

Penso estas afero tre danĝera... Ne, mensan sanon ili ne havis... Ili estis tre klarmensaj kontraŭ tio. Ili konsciis, ke la mondo estas regata de frenezuloj kaj maljunuloj kun kravatoj. Kiel mastroj de la povo, la frenezuloj fariĝas la prototipoj por la mensa sano.

Kompreneble, neniu el tiuj nomoj, kiujn mi menciis, postvivus psikologian teston, al kio li devus submetiĝi, se li petus dungon en entrepreno. Aliflanke, mi neniam aŭdis pri politikistoj havantaj deprimon. Ili marŝas ĉiam fortaj en piedirejoj tra la urbostratoj, disdonantaj ridetojn kaj certecojn.

Mi sentas, ke miaj pensoj povas sami al pensoj de frenezulo, kaj tial mi tuje faru la necesajn klarigojn. Ni estas tre similaj al komputiloj. La funkciado de la komputiloj, kiel sciate, postulas la interagon de du partoj. Unu el ili nomiĝas aparataro aŭ, laŭlitere[1], “malmola ekipaĵo”, kaj la alia nomiĝas programaro aŭ “mola ekipaĵo”. La aparataro konsistas el ĉiuj solidaj aferoj, el kiuj la komputilo estas farita. La programaro estas konsistigita el “spiritaj” entoj – simboloj, kiuj formas la programojn kaj kiuj estas konservitaj en diskojn. Ankaŭ ni havas unu aparataron kaj unu programaron.

La aparataro estas la cerbaj nervoj, la neŭronoj, ĉio tio, kio konsistigas la nervan sistemon. La programaro konsistas el serio da programoj, kiuj restas konservitaj en la memoro. Tiel same kiel en la komputiloj, tio, kio restas en la memoro, estas la simboloj, malpezegaj entoj, eĉ nomeblaj “spiritaj”. La plej grava programo estas la lingvo.

Komputilo povas freneziĝi pro difektiĝoj en la aparataro, aŭ pro difektiĝoj en la programaro. Ankaŭ ni. Kiam nia aparataro freneziĝas, oni devas venigi psikiatrojn kaj nervologojn, kiuj venos al ni kun siaj ĥemiaj porcioj kaj bisturioj por ripari tion, kio pereis. Tamen, kiam la pereo okazas en la programaro, porcioj kaj bisturioj ne efikas.

Oni ne riparas programon per ŝraŭbturnilo, ĉar la programaro estas farita el simboloj, kaj nur simboloj povas eniri en ĝin. Ni aŭdas kanzonon, kaj sekve ni ploras. Ni legas erotikajn poemojn de Drummond, kaj la korpo ekscitiĝas. Prezentu al vi sonaparaton. Imagu, ke la gramofono kaj ties akcesoraĵoj (la aparataro) kapablas aŭdi la muzikaĵon, kaj sekve emociiĝi. Imagu pli, ke la beleco estas tiel granda, ke la aparataro ne entenas ĝin, kaj sin difektas pro la emocio!

Nu, estis ĝuste tio, kio okazis al tiuj homoj, kiujn mi menciis en la komenco: la muziko, kiu aŭdiĝis el ilia programaro estis tiel bela, ke ilia aparataro ne subtenis...

Post tiuj konjektaĵoj, ni povas preskribi recepton, kiu certigos al tiuj, kiuj severege sekvos ĝin, “mensan sanon”, ĝis la finiĝo de iliaj vivoj.

Prefere elektu modestan programaron. Evitu la belajn kaj kortuŝajn aferojn.

La belo estas danĝera al la aparataro. Singardu kun la muziko... Brahms, Mahler, Wagner, Bach estas speciale kontraŭindikataj. Pri la legaĵoj, evitu tiujn, kiuj estas pensigaj. Sed, restu trankvila. Estas vasta literaturo specialigita por malebligi la pensadon. Se estas libroj de D-ro Lair Ribeiro, kial riski legi Saramagon?

La ĵurnaloj favoras al tiu sama celo. Ili devas esti legataj ĉiutage. Ĉar ili publikigas ĉiam la samajn aferojn, kun malsamaj nomoj kaj vizaĝoj, estas certigate, ke nia programaro pensos ĉiam samajn aferojn. Kaj, en la dimanĉoj, ne forgesu Silvio Santos kaj Gugu Liberato[2].

Sekvante tiun recepton, vi ĝuos vivon trankvilan, kvankam banalan. Sed, ĉar vi kulturis la sensentemecon, vi ne perceptos, kiel banala ĝi estas. Kaj, anstataŭ sperti la saman destinon de tiuj homoj, kiujn mi komence citis, vi emeritiĝos por realigi viajn sonĝojn. Bedaŭrinde, tamen, kiam alvenos tiu momento, vi jam estos forgesinta, kiaj ili estis...

Elportugaligita el http://textosquegostariadeterescrito.wordpress.com/category/rubem-alves/
Tamiris Assunção <tamirinha1992> (2008?)
----------------------------------------


[1] La laŭlitereco originas el la angla fakvorto “hardware”, kiu komence direblis hardvaro en Esperanto, kompare kun “software”, kiu antaŭe E-nomiĝis softvaro.. – La tradukinto.

[2] Prezentistoj de popularaj brazilaj televidprogramoj, samtrajtaj al “Domingão do Faustão” kaj “Raul Gil”. – Noto de la tradukinto.

lunes, 5 de junio de 2017

Kial Europo devus bonvenigi referendumon en Katalunio.


Kial Eŭropo devus bonvenigi
referendumon en Katalunio


La historiaj katalunaj plendoj rilate Hispanion intensiĝis lastatempe. La hispana rifuzo konsideri la ripetitajn proponojn el Katalunio, inkluzive de sincera provo re-trakti la 1979-an statuton pri aŭtonomeco, kondukis al senelirejo.

Komence en 2005, nova teksto estis verkita kaj aprobita de la kataluna parlamento kaj poste ratifita de la hispana “Cortes” [duĉambra parlamento], sed ne antaŭ ol oni fortranĉis partojn de ĉefaj aspektoj aŭ simple oni forviŝis ilin. Fine la nova statuto estis referendume aprobita de rezignacia kataluna popolo.

Tamen, ankoraŭ en 2010 ne senpartia Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke pluraj statuteroj estas malkonstituciaj kaj trudis mallarĝigan interpreton de multaj aliaj. En la praktiko, la nova teksto, anstataŭ plibonigi la antaŭan leĝon, utilis por limigi la katalunan memregadon kaj la tuto montris kiel malmulte la hispana flanko pretis antaŭeniri en tiu direkto. En tiu momento klare montriĝis, ke la aktuala sistemo de teritoria administrado, establita en 1978 post longa periodo de centra regado, estas uzata por eternigi la situacion de la katalunoj kiel daŭra minoritato en Hispanio.

En la nuna momento kreskanta kvanto da katalunoj sentas, ke iliaj komunaj aferoj estas regataj de Madrido senkonsidere de iliaj bezonoj kaj ofte kontraŭ iliaj esencaj interesoj.

Multaj perdis ĉian esperon de sincera interkonsento kun la hispana reganta klaso.

Legu la tuton…


(Tradukis Ramon Perera el la angla originalo)

(Comunicat conjunt en esperanto preparat pel Col·lectiu Emma que també fan seu el Col·lectiu Praga i el Col·lectiu Wilson )

https://eo.wikipedia.org/wiki/Katalunio


domingo, 4 de junio de 2017

ANDRE ALBAULT (1923-2017): forpasis elstara esperantisto.



André ALBAULT (naskiĝis la 14-an de majo 1923 en Reims, mortis la 17-an de majo 2017 en Tuluzo, Francio), estis franca esperantisto, okul-kuracisto, esperantisto ekde 1939 kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio (UEA) de 1998 kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto inter la jaroj 1983 kaj 1995.
Albault dummilite unue studis matematikon en Parizo, sed poste ŝanĝis al medicino. La studojn li finis en Tuluzo. En 1951 li edziĝis al franca Esperantistino Hélène Hachin. Iliajn tri infanojn Bertrand, Raphaëlle kaj Régine la geedzoj edukis kiel denaskulojn. Albault poste fariĝis pioniro de denaskismo kaj plurfoje verkis pri tio. En 1956 li specialiĝis pri oftalmologio (okul-kuracado) kaj ekpraktikis en Tuluzo. Post la morto de la edzino en 1973 li ekstudis kaj poste instruis sofrologion (psikosomata metodo, kiu kombinas orientajn kaj okcidentajn praktikojn cele al memkuracado de la korpo) kaj poste aliajn "mildajn medicinojn". Fine de la 1970-aj jaroj li duan fojon edziĝis.

Albault redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Li enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963). En la 10a eldono de la Fundamento (Pizo 1991) li faris - preskaŭ ne rimarkite de la ĝenerala publiko - "entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj ... nome la majuskligo[n] de la etno-nomoj". "Tiel 'angl'(o)' fariĝas 'Angl'(o)', 'franc'(o)' fariĝas 'Franc'(o)', ktp." (ĉiuj citaĵoj el lia "Antaŭvorto al la 10-a eldono").

Li verkis i.a. "Naŭ prelegoj pri la Fundamento" (1990), krome multnombrajn artikolojn en Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo, Monato, Esperanto (UEA), La Letero de la Akademio kaj multaj aliaj periodaĵoj.

Aparte grava lia agado estis ankaŭ sur la leksikologia kampo. Post sepjara preparo en 1961 aperis lia Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta) verkita kune kun Roger Léger, kiu lin nomis "rimarkinda leksikologo". La tiamaj recenzantoj favore kaj laŭde bonvenigis ĝin. Ĝi restis la ĉefa postmilita konsult-verko por franclingvanoj ĝis apero de la "Granda Vortaro Franca-Esperanto" de Jacques Le Puil kaj Jean-Pierre Danvy.

En 1989 estis publikigita en Pekino lia traduko de Anatomia Nomenklaturo latina, angla, franca, esperanta, ĉina sur preskaŭ 700 grandformataj paĝoj (kun Li Kexi kaj Huang Ying). Li ankaŭ kunlaboris pri i.a. la medicinaj terminoj dum la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970) en la 1990-aj jaroj. Pri la landnoma demando li verkis i.a. "Vojaĝo tra la landoj" kaj "Multlingva glosaro pri landnomoj" (1991).

Pri multaj demandoj de la Esperanta leksikografio kaj terminologio li verkis studojn.
Fonto: Vikipedio fare de Edukado net.

En la tria mondmilito: ĉiu urbo estas preferata batalkampo.



En la tria mondmilito: chiu urbo estas preferata batalkampo.

Ĉu de nove Londono?... Post Manchester... kaj post aliaj urboj en Eŭropo...
Verŝajne Eŭropo ne povos havi pacon dum multe da tempo... Gi bezonas militon por vivi kaj progresi...

Kompreneble kiel eserantisto ni sendas nian  solidarecon al nia londona amikaro kun kiu iam ni havis la ŝancon kunveni en la "Londona Klubo" kaj gastigadi apud la "Esperanta Hotelo" de iama sindonema S-ino Buttinger.

Kion nun okazas estas bedaŭrindaj socio-politiaj konsekvencoj de la militismo!. Ĉu "karmo"? Neniu povas eviti la konsekvenciojn de sia agado...
Kaj tiel ni reeniras ĉiutage en pli kaosa situacio...

Ni esperantistoj havis/as revon, kune al milionoj sur la planedo, tamen nek ni sukcesas liberigi en la informmanipulado, kiu blokas nian agadon...Krom tio "kuraĝe ne flankiĝante ni iru la vojon celitan..."(Z) en pli fortega unuiĝo kaj akordo.

Tamen, jen plia konfuziĝo: kiu estas kiu kaj kiu profitas el tia ĉi stranga "tria mondmilito"...kie ŝajnas ke de nove la soldatoj estas religiuloj kaj batalkampo povas esti ĉiu ajn urbo... dum la bomboj kaj misiloj, ("patrinaj bomboj" kaj eĉ atombomboj previdintaj!) mortigas sen pune kaj minacas kaj provokas grandajn elmigradojn...

Ariana Grande de nove defias batalantojn kaj kantas en Manchester, kun kanzonoj de espero, kaj kiu povus esti kontraŭ?

En Romo: La Papo Francisko demandas: "“Estas absurda kontraùdiro paroli pri paco, intertrakti pri paco, kaj samtempe antaŭenigi aŭ konsenti la komercadon de armiloj... ĉu vere ili estas militoj estiĝintaj por solvi problemojn, aŭ ili estas komercaj militoj por vendi kontraŭleĝe armilojn, por ke la komercistoj pri morto elvenu pli riĉiĝintaj?

la Grada Britio hodiaŭ denove estas en la centro kaj ĉiuj kondolencas... kaj Usono helpos:
//"Donald Trump to London: U.S. Will Help, ‘We Are With You. God Bless’"//
Kiu estas tiu ĉi DIO, kaj kiel estos liaj benoj?
Atentu, Homaro, nun la batalado pli okazos inter DIOJ kaj ni la homaro estas iliaj batalkampo... la servintoj de tiaj dioj ne konas la kompaton nek diskriminacias malamikojn...
(resumo de opinioj en la sociaj retoj)