viernes, 17 de marzo de 2017

PROGRESAS ESPERANTO EN TURKIO....






Multaj turkoj enmigrintoj loĝas en Eŭropo, ĉefe en Germanio, sed ankaŭ en Nederlando, kie estas la sidejo de UEA.
lASTA TEMPE NEDERLANDO MALAMIKE AGADIS KONTRAŬ TURKOJ... Bonŝance en lasta voĉdonado la  partio de la malamikeco kaj ĝia "Trump-isto" ne tro sukcesis venki...

Jen do raporteto pri disvastigo de Esperanto en Turkio.... 


LINGVISTIKA ESPLORO PERE DE ESPERANTO
EN LA UNIVERSITATO ERCIYES

Estas multaj esploroj pri la efikoj de la denaska lingvo sur la akirado procezo de la dua lingvo. Tiaj esploroj montras, ke kutime, kiam komoj lernas la cellingvon kaj trovas komunajn punktojn kun la denska lingvo, ili transportas la pozitivajn konojn al la cellingvo, sed kiam la cellingvo estas tre malsimila ol la denaska lingvo, tiam estas normala por ke ili transportu ankaŭ la negativajn konojn al la cellingvo.

Tamen la esploroj pri la efikoj kaj interagoj de la denaska kaj la dua lingvo sur la akirado procezo de la tria lingvo estas tre limigitaj. Ekzemple, laŭ la esploro de Selinker kaj Baumgarten-Cohen, farita en la jaro 1995, trafa trovaĵo estis, ke kiam la denaska lingvo estas la angla kaj la dua lingvo estas la franca, dum la akirado procezo de la germana, kvankam oni lernas kaj uzas bone la germanan sintakson, montriĝis ke en la uzado de la pronomoj kaj helpaj verboj la franca havas pli gravan efikon.

Bazite sur tio, en la lernado de la tria cellingvo, la kono de la posedataj lingvoj kaj la strukturo de la tria cellingvo evidente interagadas, sed je kia amplekso tio okazas kaj kiaj estas la kialoj restas kiel demando. Esploro sur tio, riĉigos nian konon en tiu kampo.

Tiu laboro estas klas-esploro pri la spertoj de la subjektoj kaj la malkovro kiel tiaj tri lingvoj interagas dum la lernado. La subjektoj estas niaj studentoj kiuj posedas la turkan kiel denaska lingvo kaj la anglan kiel dua lingvo kaj celas lerni trian, antaŭe ne konatan lingvon, nome Esperanto, kiu havas la reputacion esti facile kaj rapide lernebla.

La nombro de la subjektoj estas 70 studentoj de Erciyes universitato (Kayseri, Turkujo), en la fako por intruistoj de la angla, kaj ili estas inter la aĝo 20 kaj 30. La subjektoj lernos Esperanton dum 14 semajnoj ambaŭ en la klaso kaj ekster la klaso. Ili regule registros en taglibro siajn spertojn kaj tion, kion ili lernis dum sia lernado de Esperanto. Ili faros tion kun kritika perspektivo kaj en la fino estos farita kunteksto bazita analizo sur la spertoj, pensoj kaj sentoj registritaj de la subjektoj.

Plue la studentoj preparos materialojn kaj kreos lerno-planojn, per kiuj ili instruos Esperanton. Tiel ili, antaŭ ol fariĝos veraj instruistoj de la angla, ili spertiĝos ankaŭ en la kampo de instuado. Tiu fakte estos ilia unua tasko kiam ili komencos sian laboron kiel instruistoj. Estos ankaŭ diskuto pri se la lernado kaj instruado de Esperanto helpos aŭ ne por la evoluado de ilia profesio.
Post 14 semajnoj kun niaj studentoj, kiuj lernis Esperanton kaj spertis instruadon, okazos grup-orientitaj kaj duon-strukturitaj intervjuoj per la celo provizi kvalitajn datumojn por la pritakso de la procezo.

Ni atendas, ke tiu laboro lumigos temojn, kiel akirado de tria lingvo, instruisto-edukado kaj evoluado de profesio. La rezultoj de la laboro post iliaj analizado estos prezentataj en konferencoj kaj akademiaj eventoj kaj kunhavataj kun aliaj akademianoj. Ni plue esperas, ke la rezulto publikiĝos kiel akademia artikolo.

Kun respektoj,

Dr. Erdem AKBAŞ
Erciyes Universitato, Fako pri instruistoj de la angla
Kayseri, Turkujo
erdemakbas@erciyes.edu.tr

Fonto
Selinker, L., & Baumgartner-Cohen, B. (1995). Multiple language acquisition: ‘Damn it, why can’t I keep these two languages apart?’. In M. Bensoussan, I. Kreindler, & E. Aogáin (Eds.), Multilingualism and language learning: 8, 2. Language, culture and curriculum (pp. 115-123). Clevedon, UK: Multilingual Matters.

sábado, 11 de marzo de 2017

AMIKUMU en beta-versio estas jam elŝutebla...


AMIKUMU EN BETA-VERSIO ESTAS JAM ELŜUTEBLA.
Estas longa vojaĝo por ni kaj longa atendo por vi, sed la Beta-versio de Amikumu estas finfine elŝutebla. Mi ne povas esprimi kiel ekscita ni estas por ĉi tiu longe-atendita momento!

Kiel subtenanto per Kickstarter, vi ricevas la ekskluzivan testaliron al la beta-versio de Amikumu. Por elŝuti ĝin, simple plenigu la formularon ĉe www.amikumu.com/beta kaj iam poste vi ricevos retpoŝton al la elŝutejo.
Kvankam la kerno de la apo jam estas evoluigita, ankoraŭ mankas multaj funkcioj kaj belaĵoj. Ekzemple:
·        Serĉeblo por parolantoj krom Esperanto,
·        la povo krei eventojn kaj klubojn,
·        la eblo trovi aliajn laŭ ties interesoj kaj hobioj
·        kaj grafika interfaco, kiu kongruas kun nia ĝenerala dezajn-etoso.  

Krom la supre-menciitaj funkcioj, bonvolu uzi www.amikumu.com/komentu por raporti erarojn kaj sugestojn, kiujn vi eble havas.

Bonvolu esti sciigite, ke per via elŝutado, instalado, kaj alirado de la Beta-versio de Amikumu kaj ties ĝisdatigoj, vi deklaras, ke vi legis, komprenas kaj konsentas esti limigita per niaj 
Kondiĉoj de Uzado kaj Privateca Politiko.

THE BETA VERSION IS FINALLY HERE!
(By Richard Delamore (Evildea) (Collaborator)   
It’s been a long journey for us and a long wait for you, but the beta version of Amikumu is finally here. I can’t express how excited we are for this long-awaited moment!
As a Kickstarter backer, you’ve received exclusive rights to access the beta version of the app. To sign up, please use the following link www.amikumu.com/beta and you’ll receive a download notification shortly.
Although the core functionality of the app is now complete, there are still many secondary features and niceties under development.
For example:
-search functionality for speakers of languages besides Esperanto,
-the ability to create events and clubs,
-interest and hobby matching between speakers
-and a UI design that matches our general theme.
Excluding the above mentioned features, please use www.amikumu.com/komentu to report any errors and suggestions you may have. Please be aware, that by downloading, installing, accessing the Beta version of Amikumu and its updates, you acknowledge you have read, understand and agree to be bound by our App Terms & Conditions and our Privacy Policy.
-----------------
Kickstarter -
Kickstarter · 58 Kent St, Brooklyn NY 11222 ·www.kickstarter.com


miércoles, 8 de marzo de 2017

8-an de marto: Internacia virina tago...Alvokoj!





 EN LA TUTA MONDO VIRINO MANIFESTACIIS... MILIONOJ DA VIRINOJ ĈIUJ JARE PLI KAJ PLI ENPOVIĜAS KAJ BATALADAS PRO ILIAJ RAJTOJ.

NIA MONDA KULTURO --ĉefe greko-judeo-islama kaj kristana-- tradicie adoptis la "patriarkan" ideologion, kie la virinaro ne estas homo kun egalaj rajtoj ol la viroj.

Tamen verŝajne, tia ideologio fariĝas ĉiutage pli eksmoda...eĉ se la suferigo kaj mortigo de la inaro daŭrigas en la tuta mondo.

lA TUTA AMASMEDIARO ABUNDE INFORMIĜIS...

Kaj la miloj da mesaĝoj troviĝas ie ajn en la reto, kaj estas legandaj, se ni vere volas kunlabori en la plibonigo de vivo sur la planedo.

Jen Alvoko al eŭropuniaj instancoj:

"HALTIGU LA PERFORTON KONTRAU VIRINOJ !"

Al la justicministroj de la Eŭropa Unio (EU)

ALVOKO



"Faru Eŭropon fine loko, en kiu knabinoj kaj virinoj estu sekuraj!

"Ni instigas vin senprokrate rativi la internacian konvencion por
malebligi perforton kontraŭ virinoj kaj eŭropskale realigi ĝin.

Knabinoj kaj virinoj el la tuta Eŭropo povu vivi libere de angoro kaj perforto. Agu nun kaj per tio klarigu: La Eŭropa Unio protektas knabinojn kaj virinojn kaj aktive agas kontraŭ rompoj de homrajtoj, kiuj daŭre ĉie okazas.

Kial tio gravas: Dum la hodiaŭa Internacia Tago de la Virino milionoj da homoj mondvaste surstratiĝas kaj postulas pli da rajtegaleco. Ni uzas tiun tagon, por ke la plej terura formo de perforto estu fine haltigita: la perforto farata al virinoj nur ĉar ili estas virinoj.

Kunlabore kun niaj eŭropaj partneroj ni revenigas la temon al la
politika agendo de la EU - kaj kun pli granda emfazo! Ni scias, ke en ĉiu eŭropa lando miloj de ni volas vidi ke perforto kontraŭ virinoj kaj knabinoj estu kontraŭbatalata kaj malebligata.

En la hodiaŭa 8-a de marto ni por tio startigas peticion. Nia postulo? La deciduloj de la EU alprenu klaran sintenon, kiam temas pri niaj homrajtoj, kaj senprokraste ratifu kaj realigu la Internacian Konvencion por malebligo kaj kontraŭbatalado de perforto kontraŭ virinoj.

La Konvencio estas forta kaj deviga instrumento por kontraŭbatali seksspecifan perforton. Se la EU aliĝas al la konvencio, viktimoj estas pli bone kaj pli amplekse protektataj. Per la punjuro, per publika atento kaj financaj rimedoj necesas certigi, ke ĉia formo de perforto estu haltigata kaj punata: seksperforto, batado, homkomerco, seksa ĝenado, trudsekvado - ĉio ĉi, kio por milionoj da virinoj en Eŭropo estas ĉiutaga realo. "Tradiciaj familiaj valoroj" tiam ne estos plu preteksto por ne agi kontraŭ endoma perforto. Perforto frapas eŭropajn virinoj el ĉiuj landoj kaj ĉiuj sociaj tavoloj. Unu el tri virinoj pli ol 15-jara fariĝis viktimo de perforto. Unu el 20 estis seksperfortita. Inter 60 kaj 100 elcentoj de la viktimoj de malam-krimoj kontraŭ islamanoj en Eŭropo estas virinoj.

La konsilantaro de la justicministroj havas en sia mano fari Eŭropon pli sekura por ĉiuj virinoj kaj knabinoj. Ĝi devas nur decidi ratifi la konvencion. Multaj organizaĵoj de la civila socio de jaroj engaĝiĝas por tio, ke oni fine agu. Sed la konsilantaro restis nenifara kaj ignoris la postulojn. La batalo kontraŭ la seksspecifa perforto estis neniam prioritata. Hodiaŭ ni ŝanĝos tion komune. Per via subskribo vi subtenas ĉiujn virinojn, kiuj dum la hodiaŭa Monda Tago de la Virino batalas por siaj rajtoj."


https://act.wemove.eu/campaigns/stoppt-gewalt-gegen-frauen?utm_source=civimail-5658&utm_medium=email&utm_campaign=20170307_DE#
(La teksto de tiu paĝo afiŝiĝas en la germana, sed ŝalteblas ankaŭ en
aliajn lingvojn)

Bonan agadon por la rajtoj de la knabinoj kaj virinoj!

Vilhelmo Lutermano
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl
_______________________________________________
Diskuto@mas-eo.org - http://www.mas-eo.org/mailman/listinfo/diskuto
MONDA ASEMBLEO SOCIA (MAS)
http://mas-eo.org

Salutmesaĝo de Julian Assange.... LEGENDA!

 
Salutmesaĝo de Julian Assange 
"Ni restos fidelaj al la promeso sentime publikigi la veron"
de Julian ASSANGE  

La 6-an de marto 2017
"Amikoj de la reto de Intelektuloj, Artistoj kaj Sociaj Movadoj por la Homaro kunsidantaj en Karakaso.

En la libro Proverboj aperas, ke „domo konstruiĝas kun saĝo kaj establiĝas per la interkomprenemo. Ĝiaj ĉambroj pleniĝas de belegaj trezoroj per la konoj.”  
Sed estas io pli en tio.
La sekvanta verso estas „La saĝuloj estas pli povaj ol la fortuloj”. 
La kono estas povo.
Mi havas la grandan honoron alparoli vin en ĉi tiu datreveno de la morto de homo, kiu vaste kaj kuraĝe batalis kontraŭ la imperiismo, la novkoloniismo kaj aliaj formoj de premado de la popoloj ĉefe en Latinameriko.

Chávez havis la plej gravan rolon en la tutmonda spaco kun siaj senlimaj klopodoj evoluigi la regionan integriĝon kaj kunlaboradon kaj konstrui mondon kun pluraj potencoj.
Li denuncis la maljustaĵojn kiel li vidis ilin kaj en 2001 ; li estis la sola gvidanto, kiu denuncis la murdojn de senkulpaj civitanoj en Afganujo faritajn de Usono ; li diris „Vi ne povas alfronti la terorismon per terorismo”. 
Post 6 monatoj Usono apogis puĉon kontraŭ li, sed tiu puĉo estis fuŝita, kiam centmiloj da venezuelanoj surstratiĝis ; multaj el ili havis en la manoj la konstitucion.
Kiel ni ĉiuj li ne estis senkulpa, sed liaj virtoj skuis la teron.

Kiel direktoro de Wikileaks mi publikigis la sekretojn de la povuloj kaj krome ni konstruis malsaman kaj povan bibliotekon, kiu enhavas la informon pri la envera funkciado de nia mondo kaj ties institucioj ; ĝi enhavas informon, kiu dum jarcentoj estis en la manoj nur de la elitoj kaj nun – kun riskoj kaj persekutado – ni diskonigis kaj disponigis ĝin al la popolo sen distingo de politiko aŭ kredo.

La informo disponeblas por ĉiuj, por ke la socio de la tuta mondo malfermos la okulojn kaj kun nerefuteblaj datumoj en la mano alfrontos la povulojn kaj eltiros siajn proprajn konkludojn, sen gazetaraj filtriloj, pri la eventoj kaj politikaj decidoj, kiuj damaĝas iliajn vivojn.
La celo de Wikileaks – serĉi la veron nome de la homaro – estas hodiaŭ pli grava ol iam ; tiun celon ni plu serĉas malgraŭ la alta prezo de ni pagita pro tio.

La kosto, en mia kazo, estis alta. Mi estis jure persekutata kaj malliberigita dum preskaŭ sep jaroj, sen akuzoj kontraŭ mi. La persekutado okazis ankaŭ kontraŭ mia familio, miaj filoj, kiujn dum tiu tempo mi ne povis vidi.

La Unuiĝintaj Nacioj (UN), pluraj organizaĵoj pri Homrajtoj kaj mondaj elstaruloj alvokis Svedujon kaj Britujon respekti siajn internaciajn devojn, por ke ili respektu kaj agnosku la suverenecon de Ekvadoro kaj do agnosku mian azilon kaj ne plu baru ĉi tiun homrajton. Estas nekredeble, ke la imperiisma sinteno de Britujo kaj Svedujo, jam en la 21-a jarcento, permesas al ili senpune malagnoski suverenan agon de sendependa lando, Ekvadoro.
Mi memorigas la ĉeestantojn, ke Ekvadoro pagis kaj plu pagas altan prezon pro mia azilo por protekti min kontraŭ la politika persekutado, ĉar mi diskonigis la sekretojn de la imperio. 
La ekvadora ambasadejo en Londono estis atakminacata de la brita polico kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas submetita al neniel komparebla kaŝobservado.

Malakcepti la permesilon, kiu rajtigas min vojaĝi al Latinameriko, estas ago entute imperiisma fare de landoj okupantaj altrangajn postenojn en la UN kaj tamen, ili ne volas agnoski kaj permesi la aplikon de universala rajto ; tion ili faras kun kompleta senkulpeco primokante krome la suverenecon de lando de la sudo kaj de la tuta latinamerika regiono, kiu unuanime apogis mian azilon ; tiu ago estas grava malrespekto al la digno de niaj popoloj kaj al la sistemo de la UN. Dum jaroj fari tion pruvas la rompiĝon kaj grandan retroiron de la internacia sistemo de homrajta protektado por ĉiuj.

Por eĉ ne paroli pri mia lando, Aŭstralio, kiu estas plia servutulo de la imperiismaj interesoj ; kiu en sep jaroj eĉ ne unu fojon apogis min kaj kiu krome klopodas krimkulpigi min, por ke mi ne povu reveni hejmen. 

Malgraŭ firma Rezolucio fare de la plej altnivela aŭtoritato rilate Arbitrajn Arestojn – kiu post detale analizi mian kazon decidis, ke mia aresto estis arbitra kaj neleĝa kaj ke estas devo tuj liberigi min kaj doni al mi kompenson – kaj Svedujo kaj Britujo entute malakceptas ĝin.

Malgraŭ ĉio la imperio ne povis silentigi min. Mi estas libera simple, ĉar mi estas libera esprimi min. Mi ĝuas ĉi tiun liberecon danke al la kuraĝo de Ekvadoro kaj aliaj landoj, inter ili Venezuelo, kiuj kuniĝis por apogi min. Mia batalo povas fariĝi sukcesa historio por la esprimlibereco kaj la homrajtoj.

La livero de permesilo do estos justeca kaj digna ago por la regiono.
Ni restas fidelaj je la promeso sentime kaj sen maskitaj interkonsentoj publikigi la veron. Ni plu strebos al nia devo koncerne la veron kaj la socian justecon.
La liberiĝo de niaj popoloj dependas de la mensliberiĝo de la popoloj. Por tio ni bezonas, ke pacaj revoluciaj klopodoj, kiel tiu de Wikileaks, elfloros en la tuta mondo. Pro tio ni bezonas ĉesigi la persekutadon kontraŭ WikiLeaks kaj ĝiaj homoj.
Tion ni kune faru hodiaŭ. 
Morgaŭ eble estos malfrue."
Julian ASSANGE.
elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : www.cubadebate.cu
(Vilhelmo Lutermano ĉe MAS  http://mas-eo.org/spip.php?article612

lunes, 6 de marzo de 2017

Raporteto pri Esperanto en Albanio.


 
RAPORTO PRI ESPERANTO EN TIRANA, ĈEF URBO DE ALBANIO

Esperanto kaj abiturientoj

Ankaŭ mi estis preskaŭ 16 jara, kiam mi konatiĝis kun la internacia helplingvo Esperanto. Tia estis fakte ankaŭ mem la aŭtoro, Ludoviko Lazaro Zamenhofo. Eĉ liaj samklasanoj estis ankaŭ la unuaj provantoj kaj subtenantoj de la lingvo konstruita per tiel kreemeco kaj perfekteco.

Tial, mi decidis aranĝi konatigan prelegon kun la studentoj de la gimnazio kie mem mi studis, tiuj de "Sami Frashëri"

Dum la unuaj post 1991 jaroj ne estis malfacile fari tion, ankaŭ en tiu gimnazio, ĉar tiam la albanoj estis "soifantaj por koni la fremdan mondon", kiu apenaŭ akceptis ilin senvize. Post la tre interesa konversacio farita de nia forpasinta amiko, profesoro de inĝenierio Vasil Pistoli kun du grandaj grupoj el tiu lernejo, la kurson de Esperanto sekvis ĝisfine dudek personoj. Ili akiris ankaŭ la "atestilojn" pri la unua lingvonivelo. Poste, somere 1995, 15 el tiuj kursantoj estis invititaj de Esperantista Junularo de Zagrebo gvidata de fraŭlino Marija Beloŝeviĉ por pasigi tie dek tagojn; ili vojaĝis per ŝipo, ĝuadis plurajn ekskursojn kaj praktikis la lingvon. Sed septembre ili komencis la universitatajn studojn kaj tiel, disigitaj, forlasis ankaŭ Esperanton.

La samo okazis ankaŭ al centoj da aliaj studentoj kiuj partoprenis niajn lernokursojn, ankaŭ al 50 el tiuj kiuj plustudis pri turismo kaj internacia kulturo en privata altlernejo en Pollando, kie oni uzadis kiel laborlingvon ankaŭ Esperanton.

Dum la sekvontaj jaroj, la pordoj de la lernejoj kaj universitatoj estis preskaŭ fermitaj por nia esperanto- asocio.

Estis la bonkomprenemo de la gimnaziestrino s-ino Teuta Dobi, mia kolegino de matematiko, kiu ebligis la aranĝon de prelego ĝuste antaŭ la abiturientoj de la gimnazio "Sami Frashëri" de Tirana.

Akompanis min s-ro Bedri Alimehmeti, ĵurnalisto kaj verkisto, eksa mia samklasano, kiu lastjare eldonis siajn poeziaĵojn en du lingvoj, albane kaj esperante.

Mi parolis antaŭ la gelernantoj pri la historio de la internacia lingvo en mondo kaj en Albanio, pri la strukturo de la lingvo, sin distinganta disde la ceteraj naciaj lingvoj, pro ties facileco, simpleco, logikeco, reguleco, neŭtraleco, klareco, egaleco, propedeŭtikeco por la lernado de la aliaj naciaj lingvoj.

Konklude, la lernantoj demandis min interalie: kial, posedante tiom da antaŭecoj, Esperanto tamen ne estas tiom multe disvastigita, kiamaniere oni povus lerni ĝin, kiel oni povus membriĝi en la esperanto-asocio, kion luis Esperanto el la albana kaj ĝenerale el la ceteraj eŭropaj lingvofamilioj?

Almenaŭ 24 personoj (15 knabinoj kaj 9 knaboj) enskribiĝis, esprimante sian deziron eklerni la lingvon perrete. Tio ege ĝojigis min, esperigante ke almenaŭ parto el ili, kontinuos nian laboron, aparte nuntempe kiam ni ne estas plu junaj...Eble ili invitos aliajn siajn amikojn en ĉi tiu nova trepreno!

Bardhyl Selimi, 3-an de marto 2017





jueves, 2 de marzo de 2017

HEROLDO stumblas sed ne fiaskis...

Fabrício Valle
Heroldo de Esperanto estis aĉetita de mi kaj Paulo Lima kaj ĝis la fino de septembro grandaj planoj estis faritaj. Ekestis grandaj espero kaj scivolemo pri la nova Heroldo en la manoj de la eksredaktoro de la revuo Esperanto, aŭtoro de ĉi tiu artikolo, kaj lia partnero en la entrepreno Sociala Grupo Lexus. La planoj estis tre ambiciaj: lanĉo de reta versio, papera versio kun 20 plejparte koloraj paĝoj, aldono de novaj temoj (ekonomio, edukado, arto kaj kulturo, sportoj, politiko) flanke la tradicia temo “Esperanto”. Sed eĉ pri Esperanto estis rompo de la tradicio, ĉar la temo Esperanto estos traktita specife kaj fakte kiel tri temoj: Agado por Esperanto, Agado per Esperanto, kaj Lingvoj (pri Esperanto kaj ĉiuj ceteraj lingvoj).
Sed ni estas jam survoje al la fino de la tri unuaj monatoj de la jaro, kaj eĉ la reta versio de Heroldo ankoraŭ ne estis lanĉita. Kio okazas? Ĉu Heroldo mortis en la manoj de la brazilanoj?

Neatenditaj kaj tre bedaŭrindaj okazaĵoj

Tio kio okazis, estis nekredebla sekvo de malbonŝancaj okazaĵoj:
1. La brazila entrepreno CIELO, okupiĝanta pri mastrumado de kreditkatoj, principe aprobis nian bankan konton (je la nomo de Paulo Lima) por ricevi la monon de la abonoj, kaj la teknikan integriĝon inter la reta abonilo kaj la sistemo de CIELO, sed en la tago de lanĉo de la abonilo ĝi sen prezenti kialojn nuligis la kontrakton. Tio lasis al la esperantistoj nur la eblon aboni Heroldon per UEA- kaj FEL-kontoj. Por brazilanoj per rekta sendo de mono. Tio ege malhelpas la varbadon de abonantoj.
2. Paulo Lima malsaniĝis, kaj de la komenco de septembro 2016 li pasigis entute 75 tagojn en hospitalo. La ceterajn tagojn li restis hejme sed devis fari sangodializon trifoje semajne kaj fakte ne laboris, escepte dum tri semajnoj… kaj je 30% de sia kapablo. La 25an de januaro Paulo Lima mortis.
3. Pro financaj problemoj malfruas la konstruado de la retejo, kiu konsistas el abonilo, reta versio kaj socia reto.
4. Pro la sanproblemo de Paulo Lima, mi devis fari la tutan laboron, kaj mi konfesas, ke inter septembro kaj la fino de januaro mi havis grandajn malfacilaĵojn por mastrumi la lavangon de taskoj.

La nuna stato

Okazis plia tre grava problemo, sed mi ne povas tro profiti de la amika helpo de La Ondo de Esperanto por prezenti nur bedaŭrindaĵojn kaj malbonŝancajn okazaĵojn. Do mi parolos iomete pri la farataj paŝoj kaj pri nia estonteco:
1. Mi replanas la agadon por la konstruado de nia retejo, kiu estas survoje al finpretigo;
2. Mi daŭre laboras por kreado de la enhavo kun la helpo de valoraj kunlaborantoj;
3. Mi interkonsentis kun la vidvino de Paulo Lima pri transdono de liaj kvotoj en la entrepreno al mi. Do mi estos de nun la sola proprietulo de Sociala Grupo Lexus, la eldonejo de Heroldo;
4. Ni jam havas interkonsenton kun grafikisto, kiu respondecos pri la papera versio de Heroldo;
5. Ni preparas viglan abonkampajnon por subteni daŭran kaj regulan aperigon de Heroldo. Cetere, mi serĉas alternativan pagmanieron, eble per Transferwise.
Resume, mi firme laboras por konkretigi ĉiujn niajn planojn. La tuta afero malfruas, kaj oni povas diri, ke ni stumblas, sed neniu povas diri, ke ni fiaskis. Nia estonteco estos luma. Ni jam ekpensas pri granda jubileo en 2020, kiam Heroldo de Esperanto fariĝos 100-jara gazeto. Post 2020 estos tuta jarcento por Heroldo ĝis la dua jubileo en 2120. Same kiel en la fruaj tempoj estis la grandaj malfacilaĵoj travivitaj de Teo Jung dum la Dua Granda Milito, tiuj grandaj malfacilaĵoj, kiujn mi travivas nuntempe, estas “mia milito”.
Sub la inspiro de Teo Jung, mi daŭrigos la kernajn tradiciojn de Heroldo (sendependeco, preno de propra opinio ktp) samtempe al rompo de kelkaj tradiciaj aspektoj (lanĉo de reta versio, plidiversigo de la temaro, eldonado ekster Eŭropo (sed ankoraŭ kun vasta internacia kunlaborantaro, inkluzive de kleraj eŭropaj kunlaborantoj), klopodo krei iom post iom profesian strukturon ktp).

Heroldo kaj LF-koop

En HeKo, organo de la Esperanta Civito, aperis afiŝo “LF-koop koncedas du pliajn monatojn al la nesolventa Lexus” (http://www.esperantio.net/index.php?id=3110). Mi nepre devas prezenti klarigojn:
Unu grava klaŭzo ne estas citita: tiu, kiu devigas la eksposedanton de Heroldo de Esperanto, nome LF-koop, liveri al Lexus liston kun datumoj de aktualaj abonantoj. Mi estis informita dum la konversacioj prI la aĉeto de Heroldo, ke “estas ĉirkaŭ 600 abonantoj”, kaj fakte venis listo kun iomete pli ol 600 homoj (ĉ. 30 nomoj aperas dufoje) kaj estas multaj asocioj, kiuj klare ne estas abonantoj. En la listo estas multegaj homoj kiuj ne abonas de 5, 10, 15 jaroj.
Krome, venis neniu retadreso en tiu listo, kaj do Lexus ne povis kontakti la “aktualajn abonantojn” por proponi reabonon. Ne estas certeco, ke la poŝtaj adresoj estas ĝisdatigitaj kaj do tre riske estus investi monon por sendi poŝtan mesaĝon en reta erao.
La manko de kunlaboro de LF-koop en la varbkampanjo por reabonigi la aktualajn abonantojn grave rolas en la malfacilaĵoj de Lexus, sed, kompreneble, aliaj problemoj ankaŭ rolis por la malfacilaĵoj. Ekzemple, multaj esperantistoj ŝajne atendas la aperon de la unua numero, por decidi aboni. Aliaj pridubas la sendependecon de Heroldo en la manoj de Lexus, sed mi devas klarigi, ke Heroldo restis en la pakto de la Esperanta Civito pro la promeso pri helpo, kiu fakte ne konkretiĝis per la ĉefa helpo atendata, nome kunlaboro en la varbado de la aktualaj abonantoj. Jen baza principo: Heroldo nun estas ĝisfunde sendependa de la Esperanta Civito kaj de ĉiuj aliaj tendecoj, asocioj kaj grupoj en Esperantujo.
Tamen, la fakto, ke LK-koop koncedas, ke Sociala Grupo Lexus devas havi aldonan tempon por solvi siajn problemojn estas dankinda helpo, kiun ni profitos por lanĉi Heroldon kaj normaligi niajn rilatojn kun LF-koop.
Fabrício Valle
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/03/heroldo-6