viernes, 23 de junio de 2017

Se vi volas pacon, tian preparu vin por paco.





“Se vi volas Pacon, tiam preparu vin por Paco”.


Pli ol iam la nuntempaj homoj sentas sin tre malkomfortaj pro travivado de la malĝoja realaĵo en nia mondo, kie abundegas perforto kaj teroro. Vere la ruĝa lumo estas ŝaltita: la Homaro troviĝas en grava danĝero. Nun pli iam urĝas la tempo por la decida reago flanke de la pacemuloj, kiuj nepre ne devas rezignacii pri la nuna situacio, sed ja mobilizi siajn fortojn por defendado de la vera Paco por la tutaj landoj kaj popoloj.

Estas ni esperantistoj alvokantaj por plia decida agado favore de la monda paco, dum la militoj, la teroro, la fia agado de la amaskomunikiloj, instigas al plia divido, religia batalado kaj rasistaj forpuŝoj de la enmigrintoj. Do vere urĝas mobilizi tutmonde niajn fortojn kune al aliaj pacistaj movadoj

 
Per alloga artikolo titolita "Kara Anatole" de la verkisto Paiva Netto, la aŭtoro starigas hipotezan dialogon kun la fama, franca verkisto, poeto kaj kritikisto Anatole France (1844-1924 ) Jen el tiu fonto venas pensinstiga ideo! Vi ekscios pri ĝi legante la cititan skribaĵon. 




No hay comentarios.:

Publicar un comentario