lunes, 5 de junio de 2017

Kial Europo devus bonvenigi referendumon en Katalunio.


Kial Eŭropo devus bonvenigi
referendumon en Katalunio


La historiaj katalunaj plendoj rilate Hispanion intensiĝis lastatempe. La hispana rifuzo konsideri la ripetitajn proponojn el Katalunio, inkluzive de sincera provo re-trakti la 1979-an statuton pri aŭtonomeco, kondukis al senelirejo.

Komence en 2005, nova teksto estis verkita kaj aprobita de la kataluna parlamento kaj poste ratifita de la hispana “Cortes” [duĉambra parlamento], sed ne antaŭ ol oni fortranĉis partojn de ĉefaj aspektoj aŭ simple oni forviŝis ilin. Fine la nova statuto estis referendume aprobita de rezignacia kataluna popolo.

Tamen, ankoraŭ en 2010 ne senpartia Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke pluraj statuteroj estas malkonstituciaj kaj trudis mallarĝigan interpreton de multaj aliaj. En la praktiko, la nova teksto, anstataŭ plibonigi la antaŭan leĝon, utilis por limigi la katalunan memregadon kaj la tuto montris kiel malmulte la hispana flanko pretis antaŭeniri en tiu direkto. En tiu momento klare montriĝis, ke la aktuala sistemo de teritoria administrado, establita en 1978 post longa periodo de centra regado, estas uzata por eternigi la situacion de la katalunoj kiel daŭra minoritato en Hispanio.

En la nuna momento kreskanta kvanto da katalunoj sentas, ke iliaj komunaj aferoj estas regataj de Madrido senkonsidere de iliaj bezonoj kaj ofte kontraŭ iliaj esencaj interesoj.

Multaj perdis ĉian esperon de sincera interkonsento kun la hispana reganta klaso.

Legu la tuton…


(Tradukis Ramon Perera el la angla originalo)

(Comunicat conjunt en esperanto preparat pel Col·lectiu Emma que també fan seu el Col·lectiu Praga i el Col·lectiu Wilson )

https://eo.wikipedia.org/wiki/Katalunio


No hay comentarios.:

Publicar un comentario