sábado, 17 de junio de 2017

Ĉu la manipulada homa menso povas esti sana?




V. Van Gogh


MENSA SANO – Por RUBEN ALVES.

Rubem Alves

Mi estis invitata fari prelegon pri mensa sano. Kiuj invitis min, tiuj supozis, ke mi, kiel psikanalizisto, fakas pri tiu afero. Ankaŭ mi same pensis, tiel, ke mi akceptis la inviton.

Sed, apenaŭ mi enpensiĝis serioze pri la afero, mi pentis. Mi konkludis, ke mi scias nenion. Mi klarigu min. Mi komencis mian pripenson farante liston da homoj, kiuj, laŭ mia vidpunkto, havis riĉan kaj viglan mensan vivon... homoj, kies libroj kaj verkoj estas nutraĵo al mia animo. Nietzsche, Fernando Pessoa, Van Gogh, Wittgenstein, Cecília Meireles, Maiakovski. Sed, mi tuj maltrankviliĝis. Nietzsche freneziĝis. Fernando Pessoa estis drinkema. Van Gogh sin mem mortigis. Wittgenstein ĝojigis sin tiam, kiam li eksciis, ke li mortos baldaŭ: li ne plu sukcesis vivi kun tiom da angoro. Cecília Meireles suferadis mildan kronikan deprimon. Maiakoviski suicidis.

Tiuj klarmensaj kaj profundaj homoj daŭre estos pano al la vivantoj, dum longa tempo, post kiam ili estos tute forgesitaj. Sed, ĉu ili havis mensan sanon? Mensa sano – tiu stato pere de kiu la ideoj kondutas bone, ĉiam samaj, antaŭkalkulebla j, sen surprizoj, obeemaj al la ordonoj de la devo, kun ĉiuj aferoj en siaj ĝustaj lokoj, kiel vicordigitaj soldatoj, neniam permesante, ke la korpo manku al la laboro, nek ke ĝi faru ion neatenditan.

Eĉ ne necesas ĉirkaŭi la mondon per velŝipo. Sufiĉas fari tion, kion faris Shirley Valentine (se vi ankoraŭ ne vidis, vidu la filmon), aŭ sperti malpermesitan amon, aŭ, pli danĝere ol ĉio, havi la kuraĝon pensi tion, kio neniam estis pensata.

Penso estas afero tre danĝera... Ne, mensan sanon ili ne havis... Ili estis tre klarmensaj kontraŭ tio. Ili konsciis, ke la mondo estas regata de frenezuloj kaj maljunuloj kun kravatoj. Kiel mastroj de la povo, la frenezuloj fariĝas la prototipoj por la mensa sano.

Kompreneble, neniu el tiuj nomoj, kiujn mi menciis, postvivus psikologian teston, al kio li devus submetiĝi, se li petus dungon en entrepreno. Aliflanke, mi neniam aŭdis pri politikistoj havantaj deprimon. Ili marŝas ĉiam fortaj en piedirejoj tra la urbostratoj, disdonantaj ridetojn kaj certecojn.

Mi sentas, ke miaj pensoj povas sami al pensoj de frenezulo, kaj tial mi tuje faru la necesajn klarigojn. Ni estas tre similaj al komputiloj. La funkciado de la komputiloj, kiel sciate, postulas la interagon de du partoj. Unu el ili nomiĝas aparataro aŭ, laŭlitere[1], “malmola ekipaĵo”, kaj la alia nomiĝas programaro aŭ “mola ekipaĵo”. La aparataro konsistas el ĉiuj solidaj aferoj, el kiuj la komputilo estas farita. La programaro estas konsistigita el “spiritaj” entoj – simboloj, kiuj formas la programojn kaj kiuj estas konservitaj en diskojn. Ankaŭ ni havas unu aparataron kaj unu programaron.

La aparataro estas la cerbaj nervoj, la neŭronoj, ĉio tio, kio konsistigas la nervan sistemon. La programaro konsistas el serio da programoj, kiuj restas konservitaj en la memoro. Tiel same kiel en la komputiloj, tio, kio restas en la memoro, estas la simboloj, malpezegaj entoj, eĉ nomeblaj “spiritaj”. La plej grava programo estas la lingvo.

Komputilo povas freneziĝi pro difektiĝoj en la aparataro, aŭ pro difektiĝoj en la programaro. Ankaŭ ni. Kiam nia aparataro freneziĝas, oni devas venigi psikiatrojn kaj nervologojn, kiuj venos al ni kun siaj ĥemiaj porcioj kaj bisturioj por ripari tion, kio pereis. Tamen, kiam la pereo okazas en la programaro, porcioj kaj bisturioj ne efikas.

Oni ne riparas programon per ŝraŭbturnilo, ĉar la programaro estas farita el simboloj, kaj nur simboloj povas eniri en ĝin. Ni aŭdas kanzonon, kaj sekve ni ploras. Ni legas erotikajn poemojn de Drummond, kaj la korpo ekscitiĝas. Prezentu al vi sonaparaton. Imagu, ke la gramofono kaj ties akcesoraĵoj (la aparataro) kapablas aŭdi la muzikaĵon, kaj sekve emociiĝi. Imagu pli, ke la beleco estas tiel granda, ke la aparataro ne entenas ĝin, kaj sin difektas pro la emocio!

Nu, estis ĝuste tio, kio okazis al tiuj homoj, kiujn mi menciis en la komenco: la muziko, kiu aŭdiĝis el ilia programaro estis tiel bela, ke ilia aparataro ne subtenis...

Post tiuj konjektaĵoj, ni povas preskribi recepton, kiu certigos al tiuj, kiuj severege sekvos ĝin, “mensan sanon”, ĝis la finiĝo de iliaj vivoj.

Prefere elektu modestan programaron. Evitu la belajn kaj kortuŝajn aferojn.

La belo estas danĝera al la aparataro. Singardu kun la muziko... Brahms, Mahler, Wagner, Bach estas speciale kontraŭindikataj. Pri la legaĵoj, evitu tiujn, kiuj estas pensigaj. Sed, restu trankvila. Estas vasta literaturo specialigita por malebligi la pensadon. Se estas libroj de D-ro Lair Ribeiro, kial riski legi Saramagon?

La ĵurnaloj favoras al tiu sama celo. Ili devas esti legataj ĉiutage. Ĉar ili publikigas ĉiam la samajn aferojn, kun malsamaj nomoj kaj vizaĝoj, estas certigate, ke nia programaro pensos ĉiam samajn aferojn. Kaj, en la dimanĉoj, ne forgesu Silvio Santos kaj Gugu Liberato[2].

Sekvante tiun recepton, vi ĝuos vivon trankvilan, kvankam banalan. Sed, ĉar vi kulturis la sensentemecon, vi ne perceptos, kiel banala ĝi estas. Kaj, anstataŭ sperti la saman destinon de tiuj homoj, kiujn mi komence citis, vi emeritiĝos por realigi viajn sonĝojn. Bedaŭrinde, tamen, kiam alvenos tiu momento, vi jam estos forgesinta, kiaj ili estis...

Elportugaligita el http://textosquegostariadeterescrito.wordpress.com/category/rubem-alves/
Tamiris Assunção <tamirinha1992> (2008?)
----------------------------------------


[1] La laŭlitereco originas el la angla fakvorto “hardware”, kiu komence direblis hardvaro en Esperanto, kompare kun “software”, kiu antaŭe E-nomiĝis softvaro.. – La tradukinto.

[2] Prezentistoj de popularaj brazilaj televidprogramoj, samtrajtaj al “Domingão do Faustão” kaj “Raul Gil”. – Noto de la tradukinto.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario