domingo, 18 de junio de 2017

DMITRI BOGATOV, esperantisto: alvoko internacia al prizona liberigo.





 Dmitri Bogatov malliberita.

Aliĝu al la internacia ago de solidareco la 19-an kaj 20-an de junio: favore al la libereco de Dmitri (Demetrio) Bogatov, juna esperantisto, universitata profesoro kaj komputilisto.
-----
Atentu: Ĉiu tage la uzanto de aliaj komputilaj sistemoj ol Windows estas suspektinta de kunlaboro kun la monda terorismo...
Windows kaj Google, jam kontrolas pli ol la duono de la homaro kiu eniras en interreto.
NI ĈIUJ ESTAS SUB KONTROLO DE LA MALLUMAJ FORTOJ KIUJ REGAS LA NUNAN MONDON. KEJ ESPERANTISTOJ NE ESTAS FOR EL TIA ĈI KONTROLO.
----
NIAN TUTAN SOLIDARECON KUN NIA SAMIDEANO DEMETRIO. 
"Reptilianaj juĝistoj de la SISTEMO liberigu lin tuj!

Dmitri Bogatov estas malliberigita ekde la 10-a de aprilo 2017

Kiu li estas?
Programisto, instruisto de matematiko ĉe Financa kaj Leĝa Universitato en Moskvo, subtenanto de libera programaro, kontribuanto al Debian kaj GNU-projektoj, esperantisto.
Pri kio li estas akuzita?
La akuzanto kredas ke Bogatov afiŝadis ekstremismajn materialojn en Interreto.
Li estas akuzita pro 2-a parto de artikolo 205.2 de Ruslanda krima leĝaro (agitado por terorismaj agoj aŭ justigo de terorismo per Interreto), 1-a parto de artikolo 30, 1-a parto de artikolo 212 (aranĝo de preparado de amasaj ribeloj).
Laŭ la kazo, iu afiŝis 2 mesaĝojn ĉe la retejo sysadmins.ru je la 29-a de marto. Ajrat Baŝirov uzis sian konton el 104 diversaj IP-adresoj troviĝantaj en diversaj landoj, inklude IP-adreso de Dmitri Bogatov.
Por subteni la neceson de aresto de Bogatov, investiganto montris videon montrantan "amasajn ribelojn kaj malobeadon de polico". La ununura video afiŝita de Ajrat Baŝirov estas muzikvideo de hiphopistoj Kanye West kaj Jay-Z "No Church in The Wild".
La neceso de aresto ankaŭ estis subtenita per la fakto, ke Dmitri planis viziti Italion je la 12-a de aprilo. Tiutempe Italio gastigis Internacian Junularan Festivalon, kiun Dmitri planis viziti kun sia edzino.
Kial li senkulpas?
Dmitri Bogatov ne afiŝis la mesaĝojn, pro kiuj li estas akuzita. Li funkciigadis finnodon de anonimiga reto Tor, kio ne estas kontraŭleĝa en Ruslando kaj li ne estas akuzita pro tio.
Dmitri Bogatov estis funkciiganto de finnodo de Tor. Tor estas speciala programo, kiu gvidas interretan trafikon per hazardaj vojoj kreitaj de serviloj troviĝantaj diverse tra la mondo. Finnodoj estas uzataj kiel lastaj serviloj en la vojoj, tial iliaj adresoj aperas en protokoloj. Finnodoj de Dmitri estis lastatempe enretaj je la 5-a de aprilo 2017.
Ajrat Baŝirov ankaŭ uzis Tor-reton por afiŝi mesaĝojn pro kiuj Dmitri estas akuzata.
Post aresto de Dmitri, Ajrat Baŝirov daŭre afiŝas mesaĝojn. Revuoj "Open Russia" kaj "Mediazona" eĉ havis la ŝancon paroli kun ĝi. En komento por Mediazona ĝi konfirmis ke ĝi uzis Tor.
Tiutempe kiam mesaĝoj de Baŝirov estis afiŝataj, Dmitri ne estis hejme. Li iris al korpoekzercejo kun sia edzino, poste li vizitis vendejon. Tio estas konfirmita per sekurkameraoj.
Kiel mi povas helpi?
Distrubuu informojn pri la kazo
Ju pli da atento estos vekita, des pli alta ŝanco por liberigo de Dmitri.
Afiŝu ŝildon ĉe via retejo aŭ uzu ĝin kiel avataro.
Uzu oficialan kradvorton (hashtag) #freeBogatov ĉe sociaj retoj.
  •  
  •  
  •  
  •  
  •  
Donacu por leĝa helpo por Dmitri
La familio de Dmitri bezonas helpon por pagi la leĝistojn, sendependajn fakulojn kaj aliajn aferojn.
Se neniu el la proponataj metodoj de pagopero ne komfortas por vi, bonvolu skribi al ni.

Skribu subtenleteron al li
Dmitri nun estas tenata en antaŭprocesa malliberejo kaj li havas limigitan aliron al informoj. Leteroj estas por li preskaŭ la ununura maniero por kontakti la eksteran mondon kaj ankaŭ gravas por li scii, ke li havas subtenantojn. Bedaŭrinde, eblas nur skribi en rusa lingvo.
Se vi scipovas rusan lingvon, vizitu retejon RosUznik aŭ vizitu la ruslingvan version de ĉi tiu paĝo, ĝi enhavas instrukciojn kiel skribi rekte al Dmitri.
Alikaze ni povas traduki viajn leteron (bedaŭrinde ne el Esperanto) kaj resendi ĝin, kontaktu nin per freebogatov@cock.li(GPG-ŝlosilo: 0xC70F74F7211C6E36).
Funkciigu Tor-nodon kun kromnomo, kiu enhavas Bogatov aŭ KAction en solidareco.
Tor-aktivuloj organizis fulmobandon je la 12-a de aprilo kaj petas ĉiujn Tor-nodajn administrantojn funkciigi aŭ alinomigi siajn nodojn per #freeBogatov aŭ #KAction.
La retejo de Tor Project enhavas gvidilon kiel fari tion. Vi povas funkciigi nodon en via hejmo (Tiukaze estas rekomendinde ne funkciigi finnodon, sed meznodon, kiukaze neniu negativa agado venos el via IP-adreso.
Vi povas ankaŭ limigi konektorapidecon se vi ne volas donaci ĝin tutan al la Tor-reto) aŭ lui servilon. Jen la listo de gastigantoj provitaj de aktivuloj, kiuj funkciigas Tor-nodojn. Rilate al la 18-a de aprilo, 45 meznodoj kaj finnodoj estis ŝaltitaj en solidareco kun Dmitri. Vidu jene kaj jene la listojn de nodoj.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario