domingo, 4 de junio de 2017

ANDRE ALBAULT (1923-2017): forpasis elstara esperantisto.



André ALBAULT (naskiĝis la 14-an de majo 1923 en Reims, mortis la 17-an de majo 2017 en Tuluzo, Francio), estis franca esperantisto, okul-kuracisto, esperantisto ekde 1939 kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio (UEA) de 1998 kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto inter la jaroj 1983 kaj 1995.
Albault dummilite unue studis matematikon en Parizo, sed poste ŝanĝis al medicino. La studojn li finis en Tuluzo. En 1951 li edziĝis al franca Esperantistino Hélène Hachin. Iliajn tri infanojn Bertrand, Raphaëlle kaj Régine la geedzoj edukis kiel denaskulojn. Albault poste fariĝis pioniro de denaskismo kaj plurfoje verkis pri tio. En 1956 li specialiĝis pri oftalmologio (okul-kuracado) kaj ekpraktikis en Tuluzo. Post la morto de la edzino en 1973 li ekstudis kaj poste instruis sofrologion (psikosomata metodo, kiu kombinas orientajn kaj okcidentajn praktikojn cele al memkuracado de la korpo) kaj poste aliajn "mildajn medicinojn". Fine de la 1970-aj jaroj li duan fojon edziĝis.

Albault redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Li enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963). En la 10a eldono de la Fundamento (Pizo 1991) li faris - preskaŭ ne rimarkite de la ĝenerala publiko - "entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj ... nome la majuskligo[n] de la etno-nomoj". "Tiel 'angl'(o)' fariĝas 'Angl'(o)', 'franc'(o)' fariĝas 'Franc'(o)', ktp." (ĉiuj citaĵoj el lia "Antaŭvorto al la 10-a eldono").

Li verkis i.a. "Naŭ prelegoj pri la Fundamento" (1990), krome multnombrajn artikolojn en Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo, Monato, Esperanto (UEA), La Letero de la Akademio kaj multaj aliaj periodaĵoj.

Aparte grava lia agado estis ankaŭ sur la leksikologia kampo. Post sepjara preparo en 1961 aperis lia Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta) verkita kune kun Roger Léger, kiu lin nomis "rimarkinda leksikologo". La tiamaj recenzantoj favore kaj laŭde bonvenigis ĝin. Ĝi restis la ĉefa postmilita konsult-verko por franclingvanoj ĝis apero de la "Granda Vortaro Franca-Esperanto" de Jacques Le Puil kaj Jean-Pierre Danvy.

En 1989 estis publikigita en Pekino lia traduko de Anatomia Nomenklaturo latina, angla, franca, esperanta, ĉina sur preskaŭ 700 grandformataj paĝoj (kun Li Kexi kaj Huang Ying). Li ankaŭ kunlaboris pri i.a. la medicinaj terminoj dum la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970) en la 1990-aj jaroj. Pri la landnoma demando li verkis i.a. "Vojaĝo tra la landoj" kaj "Multlingva glosaro pri landnomoj" (1991).

Pri multaj demandoj de la Esperanta leksikografio kaj terminologio li verkis studojn.
Fonto: Vikipedio fare de Edukado net.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario