jueves, 9 de febrero de 2017

Tago en la jaro de la Lernanto": la procezo de la lingvolernado.



Estrara Komuniko EKO 2017-03 
sendita el Poznano, la 9an de februaro.*

*Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la
Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj,
TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj
kaj unuopuloj.*

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj.

Unu tuta tago por la Jaro



La tago? La 8an de februaro en Poznano. La jaro? La Jaro de la Lernanto
proklamita de UEA kaj ILEI inter du julioj – tiu de 2016 kaj tiu de 2017,
por la tuta mondo. La unutaga aranĝo estis titolita :S*impozio pri la
Lernanto en la lingvolerna procezo *kaj ĝin malfermis la vicdirektoro de la
lingva fako de la universitato UAM, prof. Grażyna Demenko. Jen resumo pri
la 14 prezentaĵoj de 12 spertuloj el ses landoj (Brazilo, Hungario, Italio,
Nederlando, Pollando kaj Usono).

*9-10.35 *Malfermo -- gvidanto: Ilona Koutny

*Duncan** Charters *(sur foto en la PDF): Kie la fokuso: la materialo, la
instruisto, aŭ la lernanto?

La graveco de sperteca lernado el la vidpunkto de daŭra utileco por la
lerninto. Laŭ Stephen Krashen pli gravas granda kvanto de legkapabligaj kaj
aŭskultkapabligaj materialoj, oni la pli tradiciaj ekzercofolioj. Lernantoj
kundecidu pri la stud-materialo. Instruisto adaptiĝu al la bezonoj de la
lernanto, ne inverse; tio laŭ la modelo de ‘diferencigita instruado’.

*Vilmos Benczik*: Ĉu dissaltos la obstinaj baroj? Lingvaj baroj inter
instruistoj kaj lernantoj.

Se la lerrneja lingva variaĵo ne samas kun la ‘privata’ lingvouzo de la
lernanto – jam ekzistas baro. La preleganto skizis la unikan
lingvoekzamenajn postulojn en Hungario, kiuj donas al Esperanto rolon.

*Renato Corsetti:* Ĉu vi volas lerni la araban? Pri la roloj de
instruanto kaj lernanto

Reago-provoka prezentaĵo. Kiu estas la plej bona instruisto en la mondo? –
la patrino, kaj ju malpli da teoriaj libroj ŝi legis, des pli bone. Kaj la
plej bonaj lernantoj? La beboj – ili havas enorman motivigon lerni la tutan
mondon kaj dediĉas al tio ĉiun vekan momenton de la vivo. Sekvis fascinaj
ekzemploj pri kelkaj konstruprincipoj de la araba.

*10.50-12.20 *gvidanto: Katalin Kovats

*Przemysław Grzybowski:* Ankaŭ vi estas Fremdulo. Problemoj de interkultura
edukado. Li skizis la distingon inter diferenculoj kaj fremduloj.
Diferenculoj povas esti proksimaj (ekz. parencoj) kaj malproksimaj, kiuj
tamen restas lokeblaj en iun imageblan kuntekston. Fremduloj kontraste tiom
neproksimas, ke ili estas rekoneble aliaj, kaj ofte ne eblas imagi iliajn
cirkonstancojn. Reagoj al tiu kultura diferenco povas esti timo, agresemo,
algluiĝo al sterotipoj aŭ la influo de la grega instinkto. Interkultura
agado baziĝas sur kontaktoj inter individuoj kun la celo transponti tiujn
diferencojn kaj atingi ŝanĝojn de konduto. Elŝuteblas libro de la
preleginto: *Ankaŭ vi estas fremdulo*.

*Grazyna Szubryczyńska*: Kiel prezenti Esperanton al infanoj en
infanĝardeno?

Per bildserio ni eksciis, kiel eblas riĉigi la spertojn de infanetoj per
vizitoj de alilandaj esperantistoj, interŝanĝoj de leteroj, bildkartoj,
glumarkoj kaj simile. Montrita estis ankaŭ la pozitiva efiko de
transkulturaj dancoj. La emfazo ne estas la lingvolernado sed kreo de
pozitivaj spertoj.

*Krystyna Worobiej: *Alternativa komunikado inter eŭropaj lernejoj
(projekto AKEL).

Pri la efikoj de leterinterŝanĝoj inter Pollando kaj Brazilo, pri la rolo
de projektoj Komenio (ekz. inter Hispanio, Portugalio kaj Italio) kaj la
retblogo de AKEL – lernejliga projekto, kies fizika esprimilo estis la
renkontiĝoj FRINGO en la kulturcentro Greziljono.

*12.30-13.40* gvidanto: Stefan MacGill

*Małgorzata Komarnicka:* Profilo de pli aĝa studento de Esperanto.

Multaj homoj en la t.n. ‘tria aĝo’ havas emon eklerni lingvon, ĉu pro
simpla ĝuo, ĉu por plenumi tial pli facile aliajn celojn. La prezentanto
spertiĝis pri tiu ago-kampo en Poznano kaj plie en Herzberg am Harz (la
Esperanto-urbo) kie floris diversaj interŝanĝoj pere de la programo
Gruntvig. Konstateblis malsamaj obstakloj al plia studado inter Germanio,
kie sanstato ĉefrolis kaj Pollando, kie aldoniĝis financaj faktoroj. Reage
al i.a. la neparolemo fontante el la timo erari, la preleganto prezentis
sian kursmodelon, praktikata en la Centro por la Tria Aĝo en Vroclavo:
grupoj de 6-10 homoj tra 90 minutoj dufoje semajne, tra tridek semajnoj.

*Katalin Kováts*: Ekparolu! – malantaŭ la kulisoj.

Tiu ĵus lanĉita programo estis montrita per bildoj. Ĝi celas kursfinintojn
el la kursaro ‘Duolingo’ kiu survojas al miliono da vizitintoj. La
interfaco de ‘Ekparolu!’ proponas dek interparolajn sesiojn, po 30 minutoj,
starigeblaj tra tiu interfaco. La projekto arigas ‘onklojn’ (mentorojn) kaj
‘nevojn’ (kursfinintojn, kiuj tipe ne havis eblon paroli la lingvon). La
onklo-serĉado plurkaze aktivigis latentajn fortojn; onkloj devas bone regi
la lingvon, kapabli uzi skajpon kaj havi bonan aŭdokapablon. Ili ne devas
esti instruistoj, sed ili devas trairi preparan programon. De nevoj venas
pozitivaj reagoj.

*Balazs Wacha*: Interlingvistiko por doktoriĝantoj

Li skizis ses karakterizojn de la homa lingvo, tio inkluzivas la
disvastigon de etnolingvoj rilataj al ŝtatoj aŭ regionoj, la rolon de
kreoloj kaj piĝinoj kaj la kontrastigon de ‘naturaj’ lingvoj kun la arte
faritaj lingvoj. Li parolis ankaŭ pri la siatempa kaj nuna roloj de la
universitato ELTE en Budapeŝto.

*14.30-15.50 *gvidanto: Duncan Charters

*Stefan MacGill* (UEA) : Kiel ligi gramatikaĵojn kun situacioj – aktivigo
de la lernantoj

Ni donu al la lerantoj la elekton – ĉu ili spertiĝu nur per praktika uzo,
ĉu per gramatikaj klarigoj. Kiel diris Auld -- nur frenezulo neglektus
eluzi la unike logikan kaj senesceptan karakteron de la baza
E-gramatiko. Kio ne ekskludas la eluzon de situacioj kaj rolludado en la
kursoj. Necesas rekoni, ke la gamo de realisme sperteblaj situacioj en la
E-komunumo malplias ol por aliaj vaste uzataj lingvoj.

*Fernando Pita*: Defioj reteni studentojn en la hodiaŭa mondo.

Nuntempaj studentoj povas ne scii, kio estas radio aŭ presita literatura
verko, komunikado okazas pere de komputiloj. Tradicia malestimo al
Esperanto en brazilaj universitatoj estas kontraŭata per mallongaj kursoj
por trejnataj instruistoj kun la unuavica celo pozitivigi la sintenon, ne
instrui la lingvon. Estis tuŝita la ligoj inter la movado kaj religioj, kiel
influilo de la publika opinio.

*Ilona Koutny *(sur foto en la PDF)*:* Universitata studento. 50 jaroj de
universitata instruado de Esperantologio.

Ni prezentu en universitataj medioj Esperanton ne kiel unikan lingvon, sed
montru la similaĵojn kun aliaj konataj lingvoj, laŭ respektataj
lingvistikaj kriterioj, poste eblas prezenti la unikajn aspektojn de la
lingvo kaj ĝia komunumo. Skizo de nuna universitata sceno emfazis la
gravecon prezenti Esperanton en ĝia pli vasta kunteksto, inkluzive de la
praktika uzeblo por studi aliajn fakojn. Konklude venis omaĝo al la vivo de
d-ro István Szerdahelyi.

*16.00-17.20*

*Renato Corsetti*: Denaskismo el psikolingvistika vidpunkto.

Tio skizis la malfacilan vojon por akceptigi la valoron de dulingvaj
infanoj, precipe en intelektaj rondoj.

*Blazio Vaha*: Spertoj pri denaskaj infanoj.

Konkretaj spertoj el la familia vivo, specife kun E-lingvaj gepatroj kun
komuna nacia lingvo.

Fermis la tagan programon la vicprezidanto de UEA, kiu emfazis la du
aspektojn de la seminario: unue la tre altan nivelon, due la densecon de
eroj. La tuto reprezentis la plej ampleksan festadon de la Jaro de la
Lernanto ĝis nun; fine li esprimis la dankojn kaj gratulojn de ILEI kaj UEA
pro tiu sukceso.

*18.30 Komuna vespero *en la Spegula salono de la Fervojista domo

Memorvespero dediĉita al Zbigniew Galor.

Dum antaŭaj sesioj en UAM, la merkreda vespero havis festan karakteron.
Ĉi-foje la komenca horo estis tre solena kun intimaj memoroj de kursanoj
pri la vivo kaj ĵusa kaj tro frua forpaso de Zbigniew, kiu rolis tra longa
sesio de universitataj sesioj, kaj tra jardekoj da agado en la pola kaj
internacia E-movadoj. Kvardeko da omaĝantoj sidis en granda rondo ĉirkaŭ
ornamita tablo kun kandeloj, portretfotoj kaj memoriga lanterno. Alternis
emociaj alparoloj kun elvokivaj muzikaj eroj, ĉiuj preparitaj per la zorgaj
manoj de teamo de helpantoj gvidataj de Katalin Kováts. La edzino Ilona
Koutny fine dankis la kondolencojn kaj aldonis proprajn rememorojn pri la
komuna vivo.

Post festa manĝo, sekvis impresa (foje eĉ ŝoka) projekciado de Przemek
Grzybowski: ‘Projekto Belen’ pri ekspedicioj de doktoroj-klaŭnoj de *Patch
Adams* al la perua parto de Amazonio.

V = 1285. ĉiuj fotoj de Stefan MacGilll

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite
Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.
org/licenses/by-sa/4.0/>.

Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe: http://uea.org/vikio/index.
php/Komunikado_kun_LA,_FA... kaj ĉe Aktivulo.net

*ALDONU VIN:* Skribu al <stefan.macgill&lt;ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo
aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj,
neniam-membroj, volapukistoj ktp.

*SUBTRAHU VIN:* Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson,
landon kaj (se eble) la grupo aŭ kialo por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
*Respondecoj: *instruado, Jaro de la Lernanto, revuo *Esperanto*,
Mezoriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun LA, FA.

Strebante je konkretaj atingoj kaj rezultoj
Attachment(s) from Stefan MacGill



No hay comentarios.:

Publicar un comentario