lunes, 13 de febrero de 2017

Kiel iom pritaksi la agadon de Esperanto dum 2016?

Tre interesa kaj leginda informado kiu aperas en la Ondo
pri la agado de Esperantistoj dum 2016.

             Ankaŭ komence de la nuna jaro ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2016a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” 
Ni dankas al la respondintoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark
Fettes, Mireille Grosjean, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo,
Chuck Smith, Humphrey Tonkin, Trezoro Huang Yinbao, José Antonio Vergara,
Łukasz Żebrowski.

Iliaj respondoj, publikigitaj en la februara numero de kajero de “La Ondo de
Esperanto”, hodiaŭ aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo kun resumo de
Aleksander Korĵenkov.

Legu la tuton tien:



Kaj jen du el la respondoj:
.
Smith
Chuck Smith (Usono/Germanio)
Kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Mi plej proksimas al la «reta movado», do mi raportos ĉefe pri la pozitivaj rezultoj tiuflanke.
Telegramo: la nova mesaĝilo aperis de nulo de Duolingo-lernantoj, kiuj volis ĉiutage babili inter si kaj ekzerci sin en Esperanto. Estas nun du ĉefaj grupoj, 54 temaj grupoj kaj 29 dulingvaj grupoj. La ĉefa ĉambrego (grupo) havas pli ol 1200 membrojn. https://www.telegramo.org/
Nova kurso de Esperanto por hispanlingvanoj aperis ĉe Duolingo en oktobro. Nuntempe 2400 homoj aliĝas ĉiutage al la E-kurso de Duolingo (1400 angle, 1000 hispane): https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online
La kvinkapa teamo de Amikumu kolektis 26.500€ por financi telefon-aplikaĵon por trovi kaj kontakti apudajn esperantistojn. https://www.kickstarter.com/projects/1770123604/amikumu-the-app-to-use-languages-with-people-near
Esperanto pli videbliĝis en la anglalingva reto per la lanĉo de StackExchange. Tie homoj starigas demandojn pri Esperanto kaj spertuloj respondas. http://esperanto.stackexchange.com/
Krome, UEA kun la helpo de Judith Meyer sukcesis renovigi esperanto.net, granda atingo por informado pri Esperanto.
Negative mi povas diri nur, ke mi bedaŭras, ke la movado estas tiom disigita en du movadoj: la reta kaj tradicia movadoj. Tio estis bele priskribita de Robert Nielsen en lia artikolo (vd. p. 40). Espereble ni vidos pli da unuiĝo en tiuj movadoj en 2017.
Tonkin
Humphrey Tonkin (Usono)
Eksprezidanto de UEA
Eble mi devas komenci per mia propra malsukceso en 2016… Iam mi havis la impreson, ke mi scias pri ĉiuj pli-malpli gravaj evoluoj en la Esperanto-movado. Hodiaŭ, tamen, konservi tian superrigardon ne plu eblas – kaj ne nur pro tio, ke la plej interesaj aferoj okazas ekster la ĉefaj fluoj de la organizita movado. Inter tiuj interesaj aferoj estas la retejo Studio (http://novajhoj.weebly.com/) kies mikso de ĉiutagaj novaĵoj, radio, televido kaj filmo rolas ne nur por informi esperantistojn pri Esperanto sed informi esperantistojn pri la mondo. La retejo de neniu organizita Esperanto-asocio estas tiel riĉa kiel tiu ĉi esence memkreita reta informejo. Alia por mi interesa evoluo estas blogo pri Unuiĝintaj Nacioj, UN-esperante (https://unesperante.wordpress.com/) – multe pli simpla afero sed impone ĝisdata.
Tradicia institucio kiu bone ekspluatas la novajn komunikrimedojn estas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno sub ties gvidanto Bernhard Tuider: ĉiam pli da skanita materialo aperas en ĝia katalogo.
Malsukcesoj ĝenerale? Nu, okazis amaso da forpasoj gravegaj dum la jaro – de Paul Gubbins, redaktoro de Monato, de Detlev Blanke, nia plej elstara interlingvisto, de Reinhard Haupenthal, eldonisto kaj konata fakulo pri la historio kaj literaturo de Esperanto, de Nobel-premiito Reinhard Selten. Ni sentas ilian mankon.
En alia kategorio estas alia speco de mankoj ĉe la revuo Esperanto. Ĝuste en la periodo kiam homoj kutimas renovigi sian membrecon en UEA, subite malaperis la revuo. Jen ni sidas en la dua duono de januaro kaj mankas la novembra numero. Kaj la decembra. Kaj la januara. Se la grandaj atingoj de 2016 troviĝas ĉe la periferio, oni foje havas impreson ke troviĝas vakuo en la kerno. Ne miskomprenu min: ankaŭ ĉe UEA foje okazas sukcesoj – ekzemple la fakto, ke ni povas nun rete mendi Esperanto-librojn atendante, ke ili atingos eĉ forajn partojn de la mondo ene de kelkaj tagoj.



“La Ondo de Esperanto” (11 numeroj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” +
literatura suplemento) estas abonebla por la tuta jaro 2017a kontraŭ nur 15
eŭroj ĉe niaj perantoj, UEA-konto, kaj per PayPal/bankkartoj ĉe

No hay comentarios.:

Publicar un comentario