lunes, 20 de febrero de 2017

Esperanto progresas en Irano....... malgraŭ la mondaj krizoj.

"Okupitaj pri niaj lokaj aferetoj, aŭ simple verkante  niajn personajn banalaĵojn en Feisbuko, se ni ne legas la ĉefajn paĝon esperantajn en la reto, kaj niajn ĉefajn revuojn ni perdas la konscian vidaĵon de la tuta esperanta panoramo.
Sen dube ŝajnas ke multaj esperantistoj, okupitaj pri la propra profesio kaj vivo, ne havas tempon por Esperanto-Movado, kaj ies opinioj en la retoj multfoje hontas. Kia domaĝo!

Uea-Ilei-Tejo-Sat estraranoj kaj multaj aliaj dediĉemaj instruistoj, verkistoj, eldonistoj, redaktoroj da revuoj kaj retinformoj, profesie kaj abunde laboras.

Ja, tamen eĉ  averaĝa esperantisto lernas la lingvon kaj dediĉas parton de sia tempo kaj financado je la antaŭeniro de nia projekto de komuna lingvo por la homaro.  Lingvo kies "interna ideo" estas homarana instito al solidara, amika kaj frata kunvivado.

Eĉ se tio ŝajnas naiva idealismo: ne estas alia vojo por la savo de la homa specio sur la planedo...
Homa specio, inteligenta kaj konscia, kiu tamen agadas malpli korekte kaj etike ol la aliaj specioj loĝantaj sur la tero... homa specio kiu ŝjanas iri rekte al memdetruo aŭ malapero.

Malpli ankoraŭ  oni scias ke la plej kvanto de la homaro nek pensas pri tia ĉi afero, nek intensas olupiĝi pri ĝi..

Do, almenaŭ la plej konscia esperantistaro agadu "kuraĝe kaj ne flankiĝante la vojon celitan"..!"
(Resumo de tekstoĵ legintaj en la Reto)



Jen Esperanto-Kulturcentro ekzistas en Irano... Ekde multaj jaroj ni sukcesis koni esperantistojn el Irano, kaj kontakti ilin... Tamen la mondaj konfuzaj krizoj kaj militoj bedaŭrinde malhelpis tiun ĉi kontaktojn. Endas repreni ĝin: ĉar lokaj esperantistoj kaj aliaj civitanoj estas homoj kiel ni, kaj bezonas nian fratan amikecon...
Kulturcentro de Esperanto en Irano فرهنگسرای اسپرانتو در ایران 
 http://kulturo.ir/  -  
kontaktu: info@kulturo.ir

 jen du poemeto aktualaj kaj legindaj:

Inter-reta Amo

Ne plaĉas al mi amo inter-reta
  tio estas ja malsaĝa, malprudenta
povas esti ke juna belulino
estas fakte avino jam sendenta

Povas esti ke edzino, surrete
Volas provi sian edzon, sekrete
aŭ virino kun arda seks-deziro
 
Povas esti simple freneza viro
Aŭ juna, ĉarma kaj riĉega viro
Jam estas edzo. Paĉjo, kaj fakiro!
krome, kiel oni kun ret-ulin' kuŝas?
ĉu anstataŭ ŝin, oni sin mem tuŝas?
 
Serĉu amon, kara, en dancohalo
en la kafejoj de la kvartalo
tio estas kaj lerta kaj pli certa
tiel farus homo prudenta, lerta
tio certe estas mia prefero
via prefero, nu,.. via afero!
 
Jen mia parolo pri amo-reta
duone ŝerca, duone averta!
ankoraŭfoje kara mi ripetas
serĉu amon ja realan , mi petas!

Ŝtonumo!

Virino
ĝis la brusto
entere!


ŝtonoj
frapadas ŝin ‎
pluvere!


Ŝi forpasas
en hororo
sufere!


Jen honto
‎por la homaro…

 

No hay comentarios.:

Publicar un comentario