martes, 21 de febrero de 2017

Februara 2017 revuo ESPERANTO de UEA: legenda.



En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la februara numero de la revuo Esperanto. Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://reto.uea.org (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).


                 Aktivejo por aktivuloj - Stefan MacGill


 " UEA lanĉis novan retejon, kiu prezentas bazajn informojn pri gamo da aktivaĵoj en la progresiga tagordo de la asocio. 
Ĝia celo estas ne nur prezenti informojn, sed ebligi komunikadon, blogon kaj aliajn interaktivajn rimedojn, kun la celo tiri pli vastan tavolon de niaj membroj en la aktivadon. 
Kune kun la ĵus transformita esperanto.net la retejo faras utilan kontribuon al la promesita reteja renovigo ĉe nia Asocio. 
La retejo estis teknike starigita de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, la plimulto de la enhava pretigo estas farita de la nuna verkanto.

Jen rapida resumo pri la trovaĵoj de ĉi tiu retejo. 
Agadaj Raportoj :Jen la enira paĝo, kiu resumas la kolekton de ĉ. 140 komunikoj EKO, dissenditaj ĝis nun. Unuafoje ili estas videblaj en la ilustritaj versioj. 
La maldekstra menuo proponas jarojn. 
Elektu unu, poste elektu el tri jarpartoj: ĝis la kongresoj, dum la kongresoj, post la kongresoj. Temas pri la Universala Kongreso, la IJK kaj la Konferencoj de ILEI. 
Post tempopunkta elekto videblas detala indekso de la unuopaj komunikoj. 
Elektu por ĉiu komuniko ĉu legi ĝin ekrane aŭ elŝuti ĝin en formato PDF. 
Blogo pri agado:  La blogo enireblas en la maldekstra menuo en ‘Agadaj Raportoj’. Ĝia celo estas, ke estraranoj kaj aliaj aktivuloj povu komuniki siajn projektojn kaj atingojn kaj alvokojn, kun reageblo. Komentoj eblas ene de ekzistanta fadeno aŭ per starigo de nova fadeno. Ĉiu komento bezonos validigon antaŭ ol aperi. Aktivula Maturigo Finfine tiu furore kreskanta AMO-programo havas retejon...."

La enhavlisto de la februara kajero:
  • 27 ... Malferme: Kial oni fondis nian asocion? — Emilio Cid
  • 27 ... Leganto de la Monato: Patrick Morando
  • 29 ... Kalejdoskopo: Mezorienta kunveno. Kurso en Tajlando. Nova gazeto en Ĉinio.
  • 32 ... Korea bonvenigo — Choe Taesok
  • 34 ... Kongresa Komuniko 2: 102-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, Koreio — Clay Magalhães
  • 35 ... Ĝemelaj urboj — Stefan MacGill
  • 37 ... Aktivulo.net: Nova retejo, aktivejo por aktivuloj. AKO, AMO, Ni semas, FLAM — Stefan MacGill
  • 38 ... Afriko: Malfermo de la 6-a AKE. Rekomendoj. AMO pri instruado. Lernejo en Marambeka. — Stefan MacGill
  • 41 ... ILEI: La 50-a kongreso en Busano. — Radojica Petrović
  • 42 ... Nova rubriko
  • 43 ... Forpaso: Endre Dudich (1934-2016)
  • 44 ... Recenzo: Mensogoj kaj sekretoj de la historio — José Antonio del Barrio
  • 45 ... Pakita jaro por AMO
  • 46 ... Oficiala Informilo: Klarigoj pri la Societo Zamenhof. Abontarifoj de la Libroservo de UEA.
La februara PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO - kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ aktualajn PDF-versiojn de la revuo Kontakto.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario