lunes, 6 de febrero de 2017

LA SENFINA MALBENO DE LA AFRIKA KOLONIALISMO.

Se vi estas eŭropano aŭ deveneuropano, ka esperantisto, estu bone legi tiun ĉi mesaĝon, publikita de bulteno OVO, de grupoj de afrikanaj esperantistoj.
 
Lerni Esperanton por ni ĉiuj estas revo de libereco kaj sendependiĝo de la sklaveco de la nuna SISTEMO reganta la mondon...
Tamen tre malfacilas al ni eniri mense kaj kore en la afrikana pensmaniero kaj nunaj vivkondiĉoj.  
 
Kiuj lernas Esperanton en Afriko iom pli vekiĝas ol la plimulto kaj malkovras la mensogon kaj hipokritecon de la mondo okcidenta kaj sinnomita  "kristiana"....kies kolonialimo  depredema, sklavema kaj detruema daŭrigas senpune ĝis hodiaŭ. Kaj ili sentas sin egalaj homoj kun la samaj rajtoj ol ĉiuj loĝantoj de la tero. Kial ili ne povas ribeliĝi kaj sendependiĝi?
 
 Tamen, kion ili povas fari, se nek kun UEA -la heredanto de la esperanta frateco kaj unuiĝo- ne povas konkordi?Kaj kion povas fari UEA, kiu ankaŭ estas sklava de tiu ĉi SISTEMO, al kiu devas akcepti kaj servi apenaŭ por survivi kaj daŭrigi la agadon por Esperanto kiel espero de iu nova mondo paca kaj homarana?
 
Jen la nuna situacio de la monda esperantismo: ni ne havas solvon por aliaj ĉar ne havas  solvon por ni mem.
 
HONTEGE NI LEGAS KE EŬROPANOJ NUN VOLAS ORGANIZI GRANDAJN KAMPADEJOJN KAJ TENDAROJ EN LIBIO, por transdoni rifuĝintojn kaj enmigrintojn... Ili mem kiuj detruadis -fare de la NATO-USONA-BRITIO-la tutan libion kaj rabadis ĝian riĉecon... kIEL NI CIVILIZITAJ HOMOJ POVAS TOLERI TION?
 
Almenaŭ ESPERANTISTOJ  faru ni iom pli por kompreni la afrikanaroN esperantistaN kaj akompani kaj frateme helpi ILIN!


============================================
NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UETA
============================================

NOVJARA MESAGHO DE UETA

Estimataj geamikoj afrikanoj,

Shajnas, ke ni pludormas, char ghis nun ni tute ne konscias, ke nia felicho au malfelicho dependas de neniu krom de ni mem. 
Neniu alia povas felichigi nin, se ni mem ne faras tion. Se ni dependigas nian felichon de iu alia, tiu chi unue kontentigas sin antau ol turnighi al ni, kaj ofte tiu felichiganto neniam satas, kaj chiam malfelichigas nin. Do, ni neniam dependigu nian felichon au malfelichon de io ne dependanta de ni.
Estimataj geamikoj afrikanoj, NI VEKIGHU. Jes, NI VEKIGHU ! To chi urghas. 
 
En tiu chi fino de la jaro, ni audis pri la malpaca etoso en DRKongolando. Ni povas jheti rigardon al chiuj landoj afrikaj. Kiuj el ili nun estas en vera paco ? Chu paco estas en Libio ? Chu en Burundio, en Togolando, Nigherio, Sudafriko, Malio, Nigherlando, Maroko, Algherio, Etiopio, Sudano, ktp ?

Ni sciu, ke ne jam finighis la koloniismo en Afriko. Afrikaj landoj sin nomas sendependaj, sed en la realo ili estas kaj agas ne tiaj ? La simpla uzo de la koloniismaj lingvoj en nia chiutaga vivo estas pruvo, ke Afriko estas tre for de memdetermino. Afrikanjoj devas konscii pri tio. Oni povas sin demandi kial estas malpaca etoso en afrikaj landoj ?
 
Reage al forpelado de afrikanoj el Europo, maliano diris « Nun europanoj forpelis nin, ke ni reiru al niaj landoj. Jes, ni pretas rehejmighi, sed chu europanoj forpelos ankau la richajhojn de Afriko, kiujn ili uzadas por konstrui siajn landojn ? Kiam ni foriros de Europo, la europanoj akompanigu nin kun la uranio de Nigherlando, diamanto de DRKongolando, oro de Ganao, nafto de Libio, kafo kaj kakao de Kotdivuaro…. ». Kio rimarkindas, tio estas, ke la malpaco nun reganta en Afriko estas pli en la landoj de tiuj richajhoj ol en la aliaj. Kial ? La respondon chiu povas diveni, se oni sekvis la militon en Libio.

Chu vi scias la veran kialon de la mortigo de Kadafi, la antaua prezidento de Libio ? Jhus audighis, ke Kadafi kolektis amason da arghento kaj oro por eldoni monon unikan por la tuta Afriko. Char koloniistoj audis pri tio, ili tuj pensis, ke ilia profito en Afriko neniighos. Chu ili povas lasi Kadafi daurigi sian agadon liberigan kaj felichigan por Afriko ? Jen tiuj homoj elpensas ion alian, ke ili volas helpi libianojn, char Kadafi masakaras ilin. Ili do luktadis kontrau Kadafi, kaj murdis lin. Kaj nun, chu Libio estas en paco ? Siatempe kun Kadafi, multon libianoj havadis tute senpage por sia chiutaga vivo. Nun, sen Kadafi, kia estas ilia vivo ? Oni vidas Libion dividitan, neliberan, malpacan. Oni tute ne povas ne scii al kiu profitas tiu divido de Libio. Kaj kio estas la kerna afero, kiu sukcesigas tiujn klopodojn de la eksterafrikanoj, tio estas, ke ili trovas en Afriko mem afrikanojn, kiuj kunlaboras kun ili por sukcesigi iliajn aferojn. Eble oni scivolemu por scii, kiaj estas tiuj kunlaborantoj de la eksterafrikanoj. Ofte, la afrikanoj, kiuj komplicighas kun la eksterafrikanoj por semi malordon en Afriko, estas homoj plejparte tre malhonestaj, malicaj, sen (suficha) vivteno, kaj ege gloramaj. Tiaj homoj tre facile estas subacheteblaj, kio profitigas al la eksterafrikanoj kun la celo dividi Afrikon por atingi siajn celojn malnoblajn. Tiaj dividoj ekzistas chie en Afriko, kio estas la chefa problemo en Afriko. Afrikanoj konsciu tion. Tial necesas vera vekigho de afrikanoj. Oni povas sin demandi, chu necesas paroli pri tia divido ankau en Esperantujo afrika.
Estimataj geamikoj, se oni bone ekzamenas kiel naskighis Esperanto, oni tuj diros, ke divido tute ne okazos en Esperantujo. Tamen la naskigho de Ido jam chion auguris, kaj la fondo de UEA, kiu unuigu, jam tre frue semis kaj plusemadas dividon inter esperantistoj. Certe la chefa bremso al la disvastigo de Esperanto fontas el tio. Kaj kio pri Afriko ?

Supre montrighis, ke la malpaco en Afriko pli nestas en landoj kun richajhoj ol en la aliaj. Do, celante la richajhojn de la landoj, koloniistoj faras chion por semi dividon inter la landanoj kunlabore kun afrikanoj facile subacheteblaj. Kiam regas tiu malpaco, ili profitas por ekspluati. Tio estas la politiko de la invadantoj, kaj jen tion nun uzas Esperanto-organizajhoj en Afriko. Jes, tiel funkcias la tuta afero.
En 2006 devis okazi kongresoj regionaj en Nigherio kaj Burundio. Tiel decidis la tiama afrika komisiono gvidata de GBEGLO Koffi. Okazis la kongresoj en tiuj landoj, sed divido devis regi poste en la tieaj landaj movadoj. Tiam Nigherio havis fortan landan asocion EFEN kun la klopodoj de Princo Henriko OGUINYE, dum en Burundio fruktedone agadis Birindwa MUSHOSI. Decas tuj aldoni, ke tiu Birindwa estas la patro de Esperanto en Burundio, char preskau chiuj bonaj esperantistoj nun en Burundio lernis Esperanton de li au de ties lernintoj. Char kiel UEA-gvidantoj tiamaj volas, ke esperantistoj afrikaj kondutu tro lojale al ili, ne tion ili vidas chirkau Princo kaj Birindwa, ili dividis la esperantistojn en tiuj landoj. La kongreson en Nigherio okazis sen Princo, kaj tiu en Burundio okazis sen Birindwa. Ni vidu nun la staton de Esperanto en tiuj landoj. Princo pluagadas, sed kie estas nun la homoj, kiuj tie organizis tiam la kongreson ? Same estas ankau de Burundio. Kie estas nun la homoj, kiuj okazigis la kongreson kaj kiel fartas la movado tie ? Alia dividilo estus la centro, kiu Johan DERKS konstruigis en Burundio ; tiam oni pensis, ke tiu centro utilos por afrika oficejo de UEA. Kaj nun chio preskau fiaskis, ghuste tion volas la dividistoj, char en tiu etoso, la divido profitas al ili. La divida sistemo nestas ankau en DRKongolando, kie la movado nun lamas post renkontighoj, kiujn UEA kaj ILEI organizis en la lando. Menciindas ankau Benino, kie jam estis landa asocio kun la nomo BEA en okdekaj jaroj kaj gvidata de TCHIKPE Privas. Kial devis naskighi alia landa asocio ABeE en Benino ? La respondon donu la esperantistoj beninaj, kiuj siamaniere funkciigas alian landan asocion. La demando estas, chu la movado nun bone fartas en Benino ? Tute klaras, ke la dividan politikon de koloniistoj nun uzas ankau esperanto-organizajhoj en Afriko, kaj tion ili faras en landoj, kie la movado iom fortas, ghuste por malfortigi ghin kaj submetigi al si la esperantistojn, kiuj farighas pli ekspluateblaj. Siajn klopodojn tiajn ili jam semas en Togolando jam pli ol dek jarojn, sed tieaj esperantistoj chiel eltenas kaj plueltenos. 
Baldau okazos la 24a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). En kiu alia lando afrika tiom regule okazas nacia kongreso. Kiu bone sekvas la movadon en Afriko, tiu tute ne malpravas, kiam li asertas, ke la togolanda movado estas la plej bone strukturita kaj aktiva en Afriko. La funkciado de Instituto Zamenhof en Togolando estas tute alia atuto por Esperanto en Afriko. La agemo de esperantistoj en tiu lando farighis richajhoj veraj de Togolando. Jen esperanto-organizajhoj shatus akapari Instituton Zamenhof kaj igu ghin bazo por sia agado en Afriko. Feliche gvidantoj de Instituto Zamenhof estas tiom inteligentaj kaj nesubacheteblaj, ke ili ne falis en la kaptilon. Ofendighis homoj, kiuj tute ne volas lasi evolui la movadon togolandan en bonaj direktoj. La unua afero por malstabiligi la movadon togolandan estas la transklokigo de Afrika oficejo de Togolando al Benino. Plie ili organizigis multajn Esperanto-aranghojn en Benino proksima al Togolando. Certe tion ili faras por ribeligi togolandanojn kontrau togolandanoj. Char ili neniam sukcesas, ili daure elpensas aferojn. Indas memori kiel esperanto-organizajoj tute ne akceptis ke togolandanoj organizu la sesan Afrika kongreson de Esperanto en Togolando kaj kunorganizu la sepan en Burundio kun la partopreno de esperantistoj de chiuj esperanto-tendencoj afrikaj. Kion oni nun rimarkas, tio estas, ke nun (26.12.2016) okazas kongreso en Tanzanio, kaj ghin oni nomas la sesa afrika kongreso de Esperanto de UEA. 

Karaj geamikoj, ni povas demandi : »Chu ekzistas amerika kongreso de Esperanto de UEA, azia kongreso de Esperanto de UEA ? Kial estu afrika kongreso de UEA ? Kiam homoj klopodis malhelpi la organizadon de la sesa AKE en Togolando, kaj finfine trovis, ke ili tute ne kapablas, ili ( per la plumo de Martin SCHAEFFER, la ghenerala Sekretario de UEA) petis de afrikanoj, ke ili nomu la kongreson kiel la afrikan kongreson de Esperanto de UETA. Nun kun la nomo Afrika kongreso de Espetanro de UEA, chio klaras pri la divida politiko de tiuj homoj. Chu tiuj chi vere celas la bonon de Afrika agado, de Afriko ? Char ili konscias, ke la forto de Afrika Agado trovighas en Togolando, ili chiel klopodas por neniigi la movadon togolandan, kiel faradas koloniistoj por neniigi forton de afrikaj landoj. Kio maldecas en la tuta afero, tio estas, ke chiam trovighas afrikanoj ambiciemaj, kiuj komplicighas en la afero por malutili al Afriko. Temas pri la facile subacheteblaj afrikanoj, malicaj, malhonestaj, senprofesiaj, eksternorme gloramaj kaj ambiciaj, ktp. Kaj ili elektas landon de kie foiros la malutilaj klopodoj por atingi la aliajn en Afriko. Kaj la landon kun fortaj richajhoj ili uzas por tio. Jen en la esperanto-movado ili pluuzas Togolandon, kaj la lasta provo estas la anonco pri IJK en Togolando.

Kiam togolandaj esperantistoj membroj de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) pensis, ke TEJO ne bone scias pri la strukturo de UTE kaj tial provadis klarigi tion al TEJO, ke bona kunlaboro okazu por la realigo de la projekto de TEJO en Afriko, jen aperas, ke la gvidantoj de la projekto de TEJO sciis chion kaj komplicighis kun togolandanoj por kashe uzi UTE-posedajhojn por realigi sian projekton. Kio okazas nun, tio estas divido de esperantistoj togolandaj : unuflanke estas homoj, kiuj malhoneste kondutas kun TEJO-estraro kaj ghenerala direktoro de UEA, kaj aliflanke veraj membroj de UTE, kiuj tute ne kontentas pri la frauda uzo de UTE-posedajhoj por kontentigi privatajn soifojn. Kial ankau en Esperantujo oni agas tiel ? Kaj kial afrikanoj esperantistoj ne rapide komprenu tion.

Karaj afrikaj esperantistoj, ni vekighu. Ni sciu kiel konduti kun tiuj homoj, kies chefa celo estas chiam malstabiligi Afrikon por bone ekspluati ghin. Ni devas taski al ni chiam rekoni tiajn tendencojn por ilin eviti. Se tion ni ne farus, nia kara Afriko neniam progresus, kaj niaj nepoj vere malbenus nin.

Gekaruloj,
La jaro 2016 foriru kun tiuj neprogresigaj tendencoj. Ni enmemighu por vere koni la realon. Ni bonvenigu la jaron 2017 kun pli da optimismaj celoj. Neniu venos al Afriko por konstrui al ni nian Afrikon. Chio por sukcesigi nian Afrikon jam estas en Afriko kaj en ni mem. Eble decas memorigi al ni, ke Afriko estas la lulilo de la homaro kaj de la civilizoj. Chio por la progresigo de la homaro fontas el Afriko. Nia troe blinda sekvado de aliaj homoj por kontentigi nian ventron, forigas nin de la prava vojo por evolui kaj evoluigi Afrikon. En tiu chi nova jaro 2017, ni konsciu tion, kaj certe la novaj klopodoj por la antauenigo de UETA (Unuigho de Esperantistoi en la Tuta Afriko) kontribuos al tio. Kion konkrete ni faru ?
Unue ni difinu klare kion ni volas fari per Esperanto. Tuj menciindas la hipokriteco de la mondo, en kiu, kion iu volas, tion li/shi kashas. Chiam oni diras, ke Esperanto estas lingvo por paco, sed chu por paco oni venas al Esperanto ? Se oni vidas kiel iras la movado en Afriko, klaras, ke preskau neniu en Afriko montras sian celon pri lernado de Esperanto. Sed tra la agoj de tiuj hipokrituloj, observemaj homoj rapide malkovras chion. Kiam nun TEJO luktas ke okazu IJK en Afriko, chu TEJO scias kion bezonas Afriko kaj certas, ke ghia projekto taugas por tio ? Tute ne ! Kion oni rimarkas, tio estas, ke TEJO prenis monon de EU uzante kashe UTE-posedajhojn kaj hastas elspezi la monon antau ol la veraj gvidantoj de UEA malkvoru la aferon. Kaj kion komprenas la afrikanoj, kiuj postkuras tiun projekton ? Certe nenion, sed kio gravas por ili tio estas gajni ion en la TEJO-projekto kiel vojaghon eksterafriken kaj panon. Vershajne tiu TEJO-projekto neniel rilatas al Afriko, sed nur al la ambicio de tiuj afrikanoj, kiuj serchas propran profiton ene de la projekto. Jen konkreta ekzemplo de la hipokriteco de homoj, kaj aparte de esperantistoj kaj afrikaj kaj eksterafrikaj. Necesas, ke afrikaj esperantistoj diru klare kaj tute honeste kion ili volas havi per esperanto, kaj samtempe kion ili volas/povas havigi al Esperanto. Tiu vekigho, pri kiu ni parolas, temu chefe pri tio.
Chiu afrika esperantisto diru al si la veron. Tute ne decas chiam kashi sin malantau iu paca lingvo por fari malpacigajn agojn. Kiuj volas richighi per Esperanto, tiu tion diru klare, kaj certe li trovos la rimedojn por tio. Kiuj shatus vojaghi al unuamondo per Esperanto kaj tie havi vivtenon, tiu tion diru klare. Kiu shatus nur komplicighi kun aliaj homoj por uzi esperanton kaj ekspluati Afriko, tiu tion diru klare. Kiam oni chion diras klare, certe reagoj de aliaj homoj povos helpi al chiuj orientighi en sia vojado. Sed, kiam oni kashas chion, oni semas kaj rikoltas nedecajn aferojn kiuj povos malutili. Do, la unua pasho farenda de afrikaj esperantistoj por tiu vekigho estu CHESI ESTI HIPOKRITA. 

Konsciu ni, afrikaj esperantistoj, pri nia respondeco koncerne la evoluon chiapunktajn de Afriko. 

Novjarajn salutojn al chiuj kaj JES, CHIUJ NI VEKIGHU !

Princo Henriko OGUINYE

La prezidanto de UETA

No hay comentarios.:

Publicar un comentario