domingo, 12 de febrero de 2017

LIBRO-FOIRO HAVANO-2017 kun partopreno de Esperanto.






La 9-an de februaro  estis oficiale inaŭgurita 
en la fortreso de San Carlos de la Cabaña 
la 26-a Internacia Librofoiro, Havano 2017  . 

La evento estas ĉi-jare dediĉita al la intelektulo kaj eksa ministro de kulturo, Armando Hart Dávalos. Kiel invitita lando estas Kanado kies kulturo estos vaste reprezentata per bunta stando, verkistoj kaj eldonaĵoj.
La internacia librofoiro de Havano estas unu el la plej amasaj kulturaj eventoj ĉiujare organizata de la kuba ministerio de kulturo kaj la instituto de la libro. Ĝi daŭras dek tagojn en la ĉefurbo kaj sekve itineras tra la ĉefaj urboj de la tuta lando. Centmiloj da kubanoj vizitas ĝin, speciale en Havano.

Ĉi-jare, kiel jam tradicias, Kuba Esperanto-Asocio havas Esperanto-standon kie deĵoras esperantistoj por informi  kaj varbi interesiĝantojn eklerni la lingvon. Oni ekspozicias librojn, disdonas informilojn kaj dialogas kun la vizitantoj. 

Ĉi-jare estos prezentita nova eldono de la libro La Historio Absolvis min, de Fidel Castro,  danke al iniciato kaj kunlaboro de Vilhelmo Lutermano kaj Monda Asembleo Socia (MAS). Temas pri korektita kaj ampleksigita eldono. La unua eldono en Esperanto de tiu libro okazis en 1984 kaj ĝi estis elhispanigita  de kolektivo organizita de KEA ĉe la kuba eldonejo en fremdlingvoj José Martí en Havano.   
Leginda verketo el la monda vidpunktoj de Fidel Castro.

Esperanto ankaŭ prezentos standon dum la itinera periodo de la librofoiro en la urboj Bayamo kaj Santiago de Cuba, ĉe la orienta parto de la insulo, kie la lokaj esperantistoj same havos standon kaj faros varban kaj informan laboron. (El raporto de Maritza Gutiérrez)

Se vi hispanparolanto, ankoraŭ ne bone konas la biografion de L.L.Zamenhof kaj la origino de la internacia lingvo, ĉi "Zamenhofa-jaro" ni rekomendas "ZAMENHOF INICIADOR DEL ESPERANTO, biografieto en digita eldono aktuligita de A-Lopez Luna.

 http://static.lulu.com/images/services/buy_now_buttons/es/gray.gif?20161207153255

No hay comentarios.:

Publicar un comentario