RAPORTO PRI ESPERANTO EN TIRANA, ĈEF URBO DE ALBANIO
Esperanto kaj abiturientoj
Ankaŭ mi estis preskaŭ 16 jara, kiam mi konatiĝis kun la internacia helplingvo Esperanto. Tia estis fakte ankaŭ mem la aŭtoro, Ludoviko Lazaro Zamenhofo. Eĉ liaj samklasanoj estis ankaŭ la unuaj provantoj kaj subtenantoj de la lingvo konstruita per tiel kreemeco kaj perfekteco.
Tial, mi decidis aranĝi konatigan prelegon kun la studentoj de la gimnazio kie mem mi studis, tiuj de "Sami Frashëri"
Dum la unuaj post 1991 jaroj ne estis malfacile fari tion, ankaŭ en tiu gimnazio, ĉar tiam la albanoj estis "soifantaj por koni la fremdan mondon", kiu apenaŭ akceptis ilin senvize. Post la tre interesa konversacio farita de nia forpasinta amiko, profesoro de inĝenierio Vasil Pistoli kun du grandaj grupoj el tiu lernejo, la kurson de Esperanto sekvis ĝisfine dudek personoj. Ili akiris ankaŭ la "atestilojn" pri la unua lingvonivelo. Poste, somere 1995, 15 el tiuj kursantoj estis invititaj de Esperantista Junularo de Zagrebo gvidata de fraŭlino Marija Beloŝeviĉ por pasigi tie dek tagojn; ili vojaĝis per ŝipo, ĝuadis plurajn ekskursojn kaj praktikis la lingvon. Sed septembre ili komencis la universitatajn studojn kaj tiel, disigitaj, forlasis ankaŭ Esperanton.
La samo okazis ankaŭ al centoj da aliaj studentoj kiuj partoprenis niajn lernokursojn, ankaŭ al 50 el tiuj kiuj plustudis pri turismo kaj internacia kulturo en privata altlernejo en Pollando, kie oni uzadis kiel laborlingvon ankaŭ Esperanton.
Dum la sekvontaj jaroj, la pordoj de la lernejoj kaj universitatoj estis preskaŭ fermitaj por nia esperanto- asocio.
Estis la bonkomprenemo de la gimnaziestrino s-ino Teuta Dobi, mia kolegino de matematiko, kiu ebligis la aranĝon de prelego ĝuste antaŭ la abiturientoj de la gimnazio "Sami Frashëri" de Tirana.
Akompanis min s-ro Bedri Alimehmeti, ĵurnalisto kaj verkisto, eksa mia samklasano, kiu lastjare eldonis siajn poeziaĵojn en du lingvoj, albane kaj esperante.
Mi parolis antaŭ la gelernantoj pri la historio de la internacia lingvo en mondo kaj en Albanio, pri la strukturo de la lingvo, sin distinganta disde la ceteraj naciaj lingvoj, pro ties facileco, simpleco, logikeco, reguleco, neŭtraleco, klareco, egaleco, propedeŭtikeco por la lernado de la aliaj naciaj lingvoj.
Konklude, la lernantoj demandis min interalie: kial, posedante tiom da antaŭecoj, Esperanto tamen ne estas tiom multe disvastigita, kiamaniere oni povus lerni ĝin, kiel oni povus membriĝi en la esperanto-asocio, kion luis Esperanto el la albana kaj ĝenerale el la ceteraj eŭropaj lingvofamilioj?
Almenaŭ 24 personoj (15 knabinoj kaj 9 knaboj) enskribiĝis, esprimante sian deziron eklerni la lingvon perrete. Tio ege ĝojigis min, esperigante ke almenaŭ parto el ili, kontinuos nian laboron, aparte nuntempe kiam ni ne estas plu junaj...Eble ili invitos aliajn siajn amikojn en ĉi tiu nova trepreno!
Bardhyl Selimi, 3-an de marto 2017
No hay comentarios.:
Publicar un comentario