Multaj turkoj enmigrintoj loĝas en Eŭropo, ĉefe en Germanio, sed ankaŭ en Nederlando, kie estas la sidejo de UEA.
lASTA TEMPE NEDERLANDO MALAMIKE AGADIS KONTRAŬ TURKOJ... Bonŝance en lasta voĉdonado la partio de la malamikeco kaj ĝia "Trump-isto" ne tro sukcesis venki...
Jen do raporteto pri disvastigo de Esperanto en Turkio....
LINGVISTIKA ESPLORO PERE DE ESPERANTO
EN LA UNIVERSITATO ERCIYES
Estas multaj esploroj pri la efikoj de la denaska lingvo sur la akirado
procezo de la dua lingvo. Tiaj esploroj montras, ke kutime, kiam komoj lernas
la cellingvon kaj trovas komunajn punktojn kun la denska lingvo, ili
transportas la pozitivajn konojn al la cellingvo, sed kiam la cellingvo estas
tre malsimila ol la denaska lingvo, tiam estas normala por ke ili transportu
ankaŭ la negativajn konojn al la cellingvo.
Tamen la esploroj pri la efikoj kaj interagoj de la denaska kaj la dua
lingvo sur la akirado procezo de la tria lingvo estas tre limigitaj. Ekzemple,
laŭ la esploro de Selinker kaj Baumgarten-Cohen, farita en la jaro 1995, trafa
trovaĵo estis, ke kiam la denaska lingvo estas la angla kaj la dua lingvo estas
la franca, dum la akirado procezo de la germana, kvankam oni lernas kaj uzas
bone la germanan sintakson, montriĝis ke en la uzado de la pronomoj kaj helpaj
verboj la franca havas pli gravan efikon.
Bazite sur tio, en la lernado de la tria cellingvo, la kono de la posedataj
lingvoj kaj la strukturo de la tria cellingvo evidente interagadas, sed je kia
amplekso tio okazas kaj kiaj estas la kialoj restas kiel demando. Esploro sur
tio, riĉigos nian konon en tiu kampo.
Tiu laboro estas klas-esploro pri la spertoj de la subjektoj kaj la
malkovro kiel tiaj tri lingvoj interagas dum la lernado. La subjektoj estas
niaj studentoj kiuj posedas la turkan kiel denaska lingvo kaj la anglan kiel
dua lingvo kaj celas lerni trian, antaŭe ne konatan lingvon, nome Esperanto,
kiu havas la reputacion esti facile kaj rapide lernebla.
La nombro de la subjektoj estas 70 studentoj de Erciyes universitato (Kayseri,
Turkujo), en la fako por intruistoj de la angla, kaj ili estas inter la aĝo 20
kaj 30. La subjektoj lernos Esperanton dum 14 semajnoj ambaŭ en la klaso kaj
ekster la klaso. Ili regule registros en taglibro siajn spertojn kaj tion, kion
ili lernis dum sia lernado de Esperanto. Ili faros tion kun kritika perspektivo
kaj en la fino estos farita kunteksto bazita analizo sur la spertoj, pensoj kaj
sentoj registritaj de la subjektoj.
Plue la studentoj preparos
materialojn kaj kreos lerno-planojn, per kiuj ili instruos Esperanton. Tiel ili,
antaŭ ol fariĝos veraj instruistoj de la angla, ili spertiĝos ankaŭ en la kampo
de instuado. Tiu fakte estos ilia unua tasko kiam ili komencos sian laboron
kiel instruistoj. Estos ankaŭ diskuto pri se la lernado kaj instruado de
Esperanto helpos aŭ ne por la evoluado de ilia profesio.
Post 14 semajnoj kun niaj studentoj, kiuj lernis Esperanton kaj spertis
instruadon, okazos grup-orientitaj kaj duon-strukturitaj intervjuoj per la celo
provizi kvalitajn datumojn por la pritakso de la procezo.
Ni atendas, ke tiu laboro lumigos temojn, kiel akirado de tria lingvo, instruisto-edukado
kaj evoluado de profesio. La rezultoj de la laboro post iliaj analizado estos
prezentataj en konferencoj kaj akademiaj eventoj kaj kunhavataj kun aliaj
akademianoj. Ni plue esperas, ke la rezulto publikiĝos kiel akademia artikolo.
Kun respektoj,
Dr. Erdem AKBAŞ
Erciyes Universitato, Fako pri instruistoj de la angla
Kayseri, Turkujo
erdemakbas@erciyes.edu.tr
Fonto
Selinker, L., & Baumgartner-Cohen, B. (1995). Multiple language acquisition:
‘Damn it, why can’t I keep these two languages apart?’. In M. Bensoussan, I.
Kreindler, & E. Aogáin (Eds.), Multilingualism and language learning: 8, 2.
Language, culture and curriculum (pp. 115-123). Clevedon, UK: Multilingual
Matters.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario