miércoles, 29 de marzo de 2017

1 75a datreveno de la morto de Miguel Hernández

 

 

 https://eo.wikipedia.org/wiki/Miguel_Hern%C3%A1ndez

 

 La 28an de marto 1942 mortis de tuberkulozo la poeto Miguel Hernández en la flegejo de la prizono de Alicante. Lia delikto: fideli al la laŭleĝa reĝimo balote elektita de la popolo, la Dua Hispana Respubliko. El li restas: ĉi dato, paro da genepoj, María José kaj Miguel, niĉo en la tombejo de Alicante kun harstarige simplaj vortoj: “Miguel Hernández, poeto”... kaj lia verkaro: liaj versoj plenaj de lumo kaj de lia varmo de homo respondeca kaj solidara kun la vivantoj kaj kun la revuloj.


Hodiaŭ, en la 75a datreveno de lia forpaso, mi invitas vin trapaŝi lian vojon tra la vivo, la amo kaj la morto kaj volas rememori antaŭ vi neforgeseblan okazaĵon. En Poezio: armilo ŝargita per futuro, komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, mi jene priskribas la aferon, kiu rilatas al la Hernández’a poemo Lulkantoj pri la cepo, verkita de Miguel en prizono: 

Ne eblas legi ĉi poemon sen senti sin invadita de tenero kaj emocio. Mi havis la plezuron esperantigi, krom aliaj poemoj Hernández’aj, ĝuste la renomajn lulkantojn, kiujn la poeto dediĉis al sia filo Manuel Miguel. La rezulto aperis libro-forme en 1988. Temis pri la komentita poem-antologio Miguel Hernández, poeto de l’ popolo. 
La libron mi prezentis en Valencio, kadre de la tiujara Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio. Kaj la familio de Miguel Hernández akceptis partopreni la prezenton! Do mi havis la honoron persone konatiĝi kun la edzino kaj la gefiloj de Manuel Miguel, jam forpasinta ankoraŭ en juno. Kaj la honoron brakumi ilin –iel mi brakumis la bardon de l’ popolo–, kaj publike deklami, duope kun María José Hernández, la nepino de la poeto –ŝi, en la hispana; mi, en Esperanto– la senmortajn lulkantojn dediĉitajn de ŝia avo al ŝia patro. 
Ankaŭ mia patro, alia sammilita venkito, ĉeestis la prezenton kaj apenaŭ povis deteni sin de larmoj kaj tiumomente kaj poste, kiam ankaŭ li brakumis la familianojn de la admirata kamarado poeto. Estis la 17a de julio 1988. Eĉ se nur pro ĉio ĉi, mia danko al Esperanto ne povus ne eterni.
Jen la fina strofo de tiu epok-fara poemo, kiun la beletristino Concha Zardoya taksis “la plej tragika lul-kanto en la hispana poezio”:

"Traflugu la duopan
lunon de l’ brusto:
ĝi tristas pro la cepo,
vi sentas ĝuon.
Kaj ne disfalu.
De nunaj okazaĵoj
ekstere staru.!"

----------------------------------
Vivu la memoro pri Miguel Hernández!
Sanon kaj poezion!
  (Miguel Fernandez en la reto)

No hay comentarios.:

Publicar un comentario