lunes, 20 de marzo de 2017

Marta 2017 Revuo ESPERANTO de UEA...



Malkutime.- de Stefan MacGill., 

Malferme fermas ĉapitron. Post tri numeroj, via ‘aganta redaktoro’ transdonas la stafeton al nova redakcio. Per diligenta kunlaboro de ĉiuj flankoj, per la aprila numero ni esperas fermi la dolorigajn revuajn malfruojn. Al la nova redaktora paro mi deziras multan persiston, kuraĝon kaj sukceson! La redaktado estis ofte malfacila kaj pensiga sperto por mi. Laŭ mia vidpunkto, la Asocio nepre devas pliklarigi la ludregulojn, laŭ kiuj la revuo estu pretigata. Gravegas tri aferoj: la evoluigo de adekvata dokumentado de la revupretiga procezo, kune kun stilgvidilo por kontribuantoj; reformo de la pretigaj kondiĉoj necesaj por ĉiumonata akurata aperigo; kaj pli adekvata difino de la gamo kaj limoj de ĵurnalisma libereco ene de la limoj de oficiala organo de la Asocio. Jam de longeta tempo mi laboras pri la revua dokumentado, kiun mi esperas porti al iu kontentiga fino en la venontaj monatoj. Pri la cetero
tre indus debatoj inter la legantoj, aparte la membroj....... 

La enhavlisto de la marta kajero:

  • 51 ... Malferme: Stefan MacGill Libroj en 2016 56 – la supera deko!
  • 51 ... Estrara pardonpeto
  • 53 ... Kalejdoskopo: TEJO en Turkio. Kuba esperantisto atingas kvar milionojn. Interkultura Majrendevuo. Kulturo loka kaj globa – unika kunveno. Reta kurso jam multlingva.
  • 54 ... Kvar iniciatoj pri informado — Somekawa Takatosi, Nika Siebenreich, Michael Boris Mandirola, Emilio Cid
  • 56 ... Kajto jubilee soras refoje: Intervjuo. Dek demandoj pri la fondo, muzikaj
  • 58 ... Pedagogia foiro. Radojica Petrović
  • 59 ... Universaliraj Kongresoj — Stefan MacGill
  • 61 ... Landa Agado — Mallely Martinez Mateos, Ans Bakker-ten Hagen
  • 62 ... Fama hispana rok- ensemblo priomaĝas Esperanton — Miguel Fernández
  • 63 ... ILEI pretigas sin por Unesko oktobre
  • 64 ... Kongreseroj — KKS, Montego Weishan, Anna Löwenstein
  • 65 ... Pri celoj, agadoj kaj principoj — Mark Fettes
  • 68 ... Recenzo: Historio de la Esperanta Literaturo — Suso Moinhos
  • 69 ... Juna Amiko jubileas!
  • 70 ... Oficiala Informilo. Bongusta kuniĝo. Universitata sukceso. Forpaso de Zbigniew Galor
  • 71 ... Laste aperis
La marta PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO - kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ aktualajn PDF-versiojn de la revuo Kontakto.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario