miércoles, 16 de octubre de 2019

Pri Brazilo: kun Lula en malliberejo,



Cent minutojn kun Lula, en la malliberejo
"Mi estas en malliberejo, sed mi ne plendas ; mi sentas min pli libera ol milionoj da brazilanoj, kiuj ne manĝas, ne laboras, ne havas domon … ili estas ŝajne liberaj, sed ili estas ja malliberigitaj de la socia karaktero, el kiu ili ne povas eliri …"  . de  Ignacio Ramonet

La 14-an de septembro 2019
La brazilan prezidinton Luiz Inácio Lula da Silva, mallibera en la urbo Curitiba en la sudo de la lando, rajtas viziti nur du homoj en ĉiu semajno. Dum unu horo. Ĵaŭde vespere, de la 4-a ĝis la 5-a horo. Oni devas atendi en vico, kaj la listo de vizitontoj estas longa … Tamen hodiaŭ, la 12-an de septembro, estas la vico de Adolfo Pérez Esquivel, Nobelpremiito pri Paco, kaj mi.
Lula estas en malliberejo pro puno de 12-jara plus unumonata mallibereco „pro ne-aktiva koruptado kaj monlavado”, sed la kondamno ne estas definitiva (li rajtas ankoraŭ apelacii) kaj – des pli bone – la akuzantoj ne povas pruvi lian kulpecon. Ĉio estas farso, kiel konfirmis la detruaj malkaŝoj de The Intercept, interreta esplorgazeto, kiun estras Glenn Greenwald. Lula estas viktimo de la plej absoluta arbitro. Jura intrigo entute manipulita kun la celo damaĝi lian popularecon kaj forigi lin el la politika vivo. Gazetare murdi lin, tiel malhelpante, ke li estus povinta prezentiĝi kaj venki en la prezidant-elektoj en 2018. Temis pri ia „preventa puĉo” …
Krom esti juĝita absolute arbitre kaj nedece, Lula estas daŭre atakata de la grandaj dominantaj gazetoj – precipe O Globo –, kiuj servas la grandajn entreprenistojn, kun feroca kaj venĝa malamo kontraŭ la plej bona prezidanto en la historio de Brazilo ; prezidanto, kiu liberigis el malriĉeco 40 milionojn da brazilanoj kaj kreis la programon „nula malsato” … pri kio ili ne pardonas lin … Kiam mortis lia plej aĝa frato, Genival „Vavá”, la plej multe amata, oni ne permesis al li ĉeesti la funebron, kvankam tio estas leĝa rajto. Kiam mortis – pro meningito – lia eta 7-jara nepo Arthur, la plej familiara, oni permesis al li ĉeesti nur naŭdek minutojn … Obeigoj, persekutoj, mizeraj venĝoj …
Antaŭ ol iri al la malliberejo – situanta ĉ. sep kilometrojn for de la centro de Curitiba – ni kuniĝis kun grupo da familiaruloj de la prezidinto, por ke ili klarigu la detalojn.
Roberto Baggio, loka estro de la Movado de Senteruloj (MST), rakontis al ni pri la organizado de la daŭra mobilizo tiel nomata „Maldormo”. Centoj da homoj de la granda movado „Lula livre” [Lula libera] ĉeestas antaŭ la malliberejo kaj organizas kunsidojn, debatojn, prelegojn, koncertojn … Tri fojojn en ĉiu tago – je la 9:00, la 14:30 kaj la 19:00 h – ili laŭtege krias „Bom día !”, „Boa tarde !”, „Boa noite !”, s-ro prezidanto !” …
„Por ke Lula aŭdu nin, por plifortigi lian animon – diras al ni Roberto Baggio – kaj aŭdigi al li la voĉon de la popolo … En la komenco ni pensis, ke tio daŭros kvin aŭ ses tagojn, kaj ke la Supera Kortumo liberigos Lulan. Tamen nun ni estas pretaj por Daŭra Popola Protesto …”.
Carlos Luiz Rocha estas unu el la advokatoj de Lula. Li vizitas Lulan preskaŭ ĉiutage. Li rakontas al ni, ke la jura teamo de la prezidinto kontestas la justecon montratan de la juĝisto Sergio Moro, nun membrigita de Bolsonaro en la justic-ministrejo, kaj la justecon de la prokuroroj … „The Intercept malkaŝis la veron”, li diras al ni, kaj aldonas : „Deltan Dallagnol, la ĉefprokuroro, mem konfirmis tion al mi … Li asertis al mi, ke en la kazo de Lula la jura afero estas simpla detalo … la problemo estas politika”.
Rocha sentas sin optimisma, ĉar li opinias, ke ekde la venonta 20-a de septembro Lula rajtos forlasi la malliberejon kaj resti „hejme mallibera”, ĉar li en tiu tago jam havos sufiĉan puntempon por atingi tion” … Rocha diras al ni : „Alia grava elemento estas, ke dum la populareco de Bolsonaro rapide iras surplanken la enketoj montras, ke la populareco de Lula refortiĝas … Nuntempe jam pli ol 53 elcentoj de la civitanaro pensas, ke Lula estas senkulpa. La postulo de la socio fariĝas pli kaj pli forta favore al ni …”.
Kuniĝis kun ni nia amikino Mônica Valente, sekretariino de Internaciaj Rilatoj de la Partio de la Laboristoj (PL) kaj ĝenerala sekretariino de la Forumo de San-Paŭlo.
Kune kun tiuj ĉi amikoj ni ekiras sur la vojo al la malliberejo, kie troviĝas Lula. La rendevuo kun la prezidinto okazos je la 4-a en la vespero. Unue ni salutos la grupojn de la Maldormo, kaj oni devos informiĝi pri la proceduroj por eniri la malliberejon. Ĝi ne estas ordinara, sed administra sidejo de la Federacia Polico. En ĝi estas senprepare pretigita ejo, kiu funkcias kiel karcero [1].
Nur Adolfo Pérez Esquivel kaj mi, akompanataj de la advokato Carlos L. Rocha kaj Mônica Valente, eniros por renkonti Lulan. Kvankam la malliberejaj laboristoj estas afablaj, ili estas severaj. Ili prenas niajn telefonojn. La palpesplorado okazas elektronike kaj detale. Oni permesas kunporti nur librojn kaj leterojn al la malliberulo, sed oni atentu … ĉar Adolfo kunportas por li 15.000 ciferecajn leterojn de admirantoj, kaj la gardistoj prenas la memoron por detale priesplori ĝin … ili poste redonos …
Lula troviĝas en la kvara etaĝo. Ni renkontos lin ne en speciala vizitejo, sed en la ĉelo mem. Ni supreniras per lifto ĝis la tria etaĝo, kaj la kvaran ni atingas piede. Fine de koridoreto, maldekstre, estas la pordo. Armita gardisto sidas antaŭ la pordo kaj malfermas ĝin. Estas neniu simileco kun malliberejo – krom la gardistoj – ; la ĉambro aspektas ja kiel administra kaj anonima ejo de oficejoj. Ĝis ĉi tie akompanis nin la ĉefgardisto, Jorge Chastalo (la nomo videblas sur lia T-ĉemizo), alta, forta, blonda, kun verdbluaj okuloj, kun tatuaĵoj sur la antaŭbrakoj. Viro afabla kaj klera, kiu havas – mi tion konstatas – amikajn rilatojn kun la malliberulo.
La ejo estas rektangula, ni eniras kaj ĝi prezentiĝas entute. Mi ne povas foti, ĉar la telefonoj estas for, kaj mi mense stokas ĉion videblan. La ĉambro estas ses aŭ sep metrojn longa kaj ĉ. tri kaj duono larĝan, tio estas, surfaco ĉ. dudek du kvadratajn metrojn granda. Dekstre troviĝas la banĉambro, kun duŝilo kaj necesujo ; ĝi estas aparta ĉambro. Antaŭ ni, en la fono, estas du grandaj kvadrataj fenestroj kun metala horizontala barilo blanke farbita. Eksteraj arĝentgrizaj markezoj lasas eniri la taglumon, sed maleblas rigardi eksteren. En la fona maldekstra angulo estas unupersona lito kovrita de nigra tuko, kaj surplanke kuŝas eta tapiŝo. Super la lito, fiksitaj al la muro, estas kvin grandaj fotoj plenkoloraj de la eta Arthur, ĵus mortinta, kaj de la aliaj nepoj – kun la gepatroj – de Lula. Dekstre kaj malsupre de unu el la fenestroj estas noktotablo el hela ligno, kun stilo de la 1950-aj jaroj, sur kiu kuŝas du skatoloj unu sur la alia ; la supra estas ruĝa. Proksime de la lito, ligna meblo funkcias kiel apogilo por eta nigra televidilo kun ekrano de 32 coloj. Apud ĝi, ĉe la maldekstra muro, estas malalta tableto kun kafkruĉo kaj iloj por kafumi. Tuj apude, alia kvadrata meblo iom pli alta estas apogilo por akvokruĉo, verda bombonujo kiel tiuj troveblaj en oficejoj. La marko de la akvo estas Prata da Serra.
En la alia funda angulo, dekstre, estas la ekzerciloj : benko por ekzercoj kovrita de nigra ne-vera ledo ; elastaj iloj por fortigi la muskolojn kaj unu granda ekzercmaŝino por piedirado. Apude, inter la lito kaj la maŝino troviĝas nigra elektra surrada varmigileto. Super la fenestroj, en la alta spaco de la funda muro estas blanka klimatizilo.
En la centro de la ĉambro staras kvadrata tablo de 1,20 metroj ĉiuflanke, kovrita per elasta gumo ĉielblua kaj blanka, kaj kvar komfortaj nigraj seĝoj kun brakapogiloj. Plia seĝo aŭ fotelo disponeblas ĉe la dekstra muro. Tre proksime de la vando – kiu apartigas la dormoĉambron de la banĉambro – estas granda trikorpa ŝranko helbruna kaj blanka, kun malgranda librobreto ĉe la dekstra flanko ; tio estas la biblioteko.
La tuto havas stilon modestan kaj severan, eĉ firman, por homo, kiu dum ok jaroj estis prezidanto de unu el la dek ĉefaj potencoj en la mondo … Sed ĉio estas tre ordigita, tre pura …
Kun sia kutima tenero, kun varmaj brakumoj kaj amikemaj vortoj, Lula bonvenigas nin kun sia voĉo raŭka kaj forta. Li survestas Adidas-ĉemizon de Corinthians, kiu estas lia plej ŝatata san-paŭla sporta teamo de piedpilkado ; Nike-pantalonon helgrizan kaj blankajn galoŝojn havajstilaj. Li aspektas bonfarta, forta : „Ĉiutage mi piediras naŭ kilometrojn”, li diras al ni. Li havas bonegan psiĥan staton : „Ni atendos pli bonan tempon por esti pesimisto – li asertas –, neniam mi deprimiĝis, neniam de kiam mi naskiĝis ; kaj mi ne deprimiĝas nun”.
Ni sidas ĉirkaŭ la tableto, li antaŭ la pordo kaj la fenestroj malantaŭ li, Adolfo dekstre de li, Mônica antaŭ li, advokato Rocha sidiĝis iom malproksime inter Adolfo kaj Mônica, kaj mi maldekstre de li. Sur la tablo estas kvar kruĉoj plenaj de koloraj krajonoj kaj globkrajonoj.
Mi donas al li ambaŭ librojn de mi kunportitajn, la brazilajn eldonojn de „Cent horojn kun Fidel" kaj Hugo Chávez, "Mia unua vivo”. Li ŝercas pri sia propra biografio, kiun verkas de antaŭ kelkaj jaroj nia amiko Fernando Morais : „Mi ne scias, kiam li finos ĝin … La afero komenciĝis en januaro 2011, kiam mi eksiĝis de la prezidenta posteno. Kelkajn tagojn poste mi renkontiĝis kun kartunistoj de San-Paŭlo … Tio okazis sub ponto, kaj tie infanino demandis min ĉu mi scias kion mi faris favore al la kartunistoj … Ŝi surprizis min kaj mi diris, ke nia faro temis pri niaj socialaj programoj en edukado, sano, loĝado ktp. Ŝi diris : ,Ne ; vi donis al ni dignon …’ Infanino… ! Tio impresis min … kaj mi komentis tion kun Fernando … Mi diris al li : „Aŭdu : estus bone verki libron pri la pensoj de la homoj koncerne niajn farojn dum la mandato ; kion pensas la oficistoj, komercistoj, entreprenistoj, laboristoj, kamparanoj, instruistoj … Ni demandadu ilin, notu la respondojn … Verki libron ne pri tio, kion ni povas rakonti pri mia prezidanta mandato, sed pri la diroj de la homoj … Tiu estas la projekto … (li ridas), sed Fernando mergis sin en grandegan verkadon, ĉar li volas esti detalema … Li verkis nur pri la periodo 1980-2002, tio estas, antaŭ mia prezidantiĝo … kaj temas ja pri grandega volumo … ĉar en tiu 22-jara periodo okazis tiom da aferoj … ni fondis la Unuecan Laboristan Centralon (ULC), PL, la MST, ni faris la kampanjojn Direitas ja !, kaj en favoro de la Konstituciiga Asembleo …. ni transformis la landon … PL fariĝis la unua partio en Brazilo … Mi devas klarigi, ke ankoraŭ nun, en ĉi tiu lando, ekzistas nur unu partio vere organizita, la nia, PL.”
Ni demandis lin pri lia animstato. „Hodiaŭ estas – li diras – la 522-a tago post mia eniro en malliberejon, okazinta la 7-an de Aprilo 2017 … Ĝuste hieraŭ pasis unu jaro de kiam mi faris la plej malfacilan decidon, skribi leteron por rezigni mian kandidatiĝon por la prezidant-elektoj en 2018 … Mi estis en tiu ĉi ĉelo, sola … heziteme … ĉar mi komprenis, ke mi cedis al miaj malamikoj … ili volis malebligi mian kandidatiĝon … Tio estis malfacila momento … unu el la plej malfacilaj …kaj mi estis tute sola ĉi tie … Mi pensis : „Tio estas kvazaŭ oni dolorplena naskas idon kaj neniu estas proksima por helpi …”.
Li malfermas la libron „Cent horojn kun Fidel” kaj diras al mi : „Mi konis Fidel en 1985, ĝuste en la mezo de Julio 1985 … Mi estis por la unua fojo en Havano kiel partoprenanto de la Sindikata Konferenco de Laboristoj de Latinameriko kaj Karibio pri la Ekstera Ŝuldo … Mi tiam jam eliris de ULC, mi ne estis sindikatano, mia tuttempa okupo estis ĝenerala sekretario de PL, kaj mi estis kandidato por la parlamentaj elektoj de la sekvonta jaro … Sed estis ne nur sindikatanoj en tiu Konferenco. Fidel invitis ankaŭ intelektulojn, instruistojn, ekonomikistojn kaj politikajn gvidantojn … Mi memoras, ke ĉ. la 5-a vespere, en la Kongresa Palaco Fidel prezidis, kaj la etoso estis tre enua … Tiam Fidel, kiun mi ne-persone konis, demandis min per mesaĝo ĉu mi parolos … Mi respondis, ke ne, ĉar tio ne estis planita … Li tiam preskaŭ ordonis al mi : „Vi devas paroli, kaj vi estos la lasta, vi fermos la sesion …”. Sed ULC neniel volis, ke mi parolos … do mi ne sciis kion fari … Ĉirkaŭ la 7-a vespere, Fidel surprize anoncas de la prezidanta tablo, ke mi tiam parolos … Mi sentis min devigita, mi stariĝis, iris al la podio … kaj mi komencis paroli … sen tradukado … mi faris longan paroladon kaj en la fino mi diris : „Kamarado Fidel, mi volas diri al la geamikoj ĉi tie kunsidantaj, ke Usono per ĉiu rimedo klopodas konvinki nin pri tio, ke ĝi estas nevenkebla … Sed Kubo jam venkis ĝin, Vjetnamujo jam venkis ĝin, Nikaragvo jam venkis ĝin, kaj ankaŭ Salvadoro venkos ĝin … Ni ne devas timi ĝin !” Okazis tondraj aplaŭdoj. Nu, finiĝis la sesio, kaj mi iris al la domo preparita por mi en La Lageto … Kiam mi alvenis … kiu atendis min en la saloneto de la domo ? Fidel kaj Raúl ! Ambaŭ sidis tie … Fidel unue demandis kiam mi lernis tiel paroli … Mi rakontis pri mia vivo … Kaj tiel ni fariĝis porĉiamaj amikoj …”.
„Mi devas diri – aldonas Lula –, ke Fidel estis ĉiam respektema, neniam li donis al mi ne-realisman konsilon … Neniam li petis malprudentaĵojn de mi … Li estis prudenta … modera … saĝulo … geniulo …”.
Lula tiam demandas Pérez Esquivel, kiu prezidas la internacian komitaton en favoro de la aljuĝo de Nobel-premio pri Paco al la brazila prezidinto, kiel marŝas la projekto. Adolfo detaligas la grandan mondan movadon, kiu subtenas tiun kandidatecon, kaj li diras, ke pri la premio oni ĝenerale anoncas komence de oktobro, tio estas, mankas malpli ol unu monato … kaj ke laŭ fontoj, en ĉi tiu jaro la premion ricevos latinamerikano. Li aspektas optimisto.
Lula insistas pri tio, ke estas tre grava la subteno fare de la Alta Oficejo por la Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiun prezidas Michelle Bachelet. Li diras, ke tiu estas „la plej grava batalo”. Kvankam li ne vidas ĝin facila. Li rakontas al ni anekdoton : „Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi forlasis la prezidantecon, mi estis jam proponita por la Nobel-premio pri Paco. Iam mi renkontis la reĝinon de Svedujo, Silvia, edzino de la reĝo Karlo la 16-a Gustavo. Ŝi estas filino de brazilanino, Alice Soares de Toledo, do ni konfide parolis. Ŝi diris al mi : ,Se vi daŭre estas amiko de Chávez mi kredas, ke vi ne multe progresos … Malproksimiĝu de Chávez kaj vi havos la Nobel-premion pri Paco …”. Tiaj estas la aferoj …”.
Mi demandas lin, kiel li taksas la unuajn ok monatojn da mandato de Jair Bolsonaro. „Bolsonaro fordonas la landon”, li respondas. „Mi firme kredas, ke ĉio okazanta estas gvidata de Petrobras … Pro la super-rezervujo de petrolo off shore Pre-Sal, la plej granda en la mondo, kun grandegaj rezervoj, kun tre granda kvalito … malkovrita en 2006 en niaj marspacoj … kvankam ĝi troviĝas je granda profundeco, pli ol 6.000 metroj, ĝia enhavo estas tiel granda, ke ĉio estas ebla [koncerne la avidecon de tiu registaro, ndlt] … Mi povas aserti eĉ tion, ke oni decidis reaktivigi la Kvaran Armean Ŝiparon – kion faris Vaŝingtono –, kiu esploradas laŭlonge de la atlantika marbordo de Sud-Ameriko, kiam la rezervujo Pre-Sal estis malkovrita … Pro tio ni, kun Argentino, Venezuelo, Urugvajo, Bolivio ktp. fondis la Sekurecan Konsilantaron de Unasur … Tio estas tre grava elemento”.
„Brazilo – aldonas Lula – estis ĉiam regata de elitoj volonte submetitaj de Usono … Nur post kiam ni atingis la povon, en 2003, Brazilo komencis ĉefroli … Ni membriĝis en G-20, fondis BRICS (kun Rusujo, Hindujo, Ĉinujo kaj Sud-Afriko), organizis – por la unua fojo en ekprogresanta lando – la Olimpiajn Ludojn, la Mondturniron de Piedpilkado … Por la unua fojo okazis granda regiona integriĝo en Latinameriko … Ekzemple, niaj interŝanĝoj kadre de Mercosur atingis 15.000 milionojn da dolaroj ; kiam mia mandato finiĝis la kvanto estis 50.000 milionoj … Eĉ kun Argentino, kiam mi prezidantiĝis temis pri 7.000 milionoj, kaj en la fino, 35.000 milionoj … Usono ne volas, ke ni ĉefrolu, ke ni estu ekonomie, politike, industrie kaj militiste suverenaj … Ĝi ne volas, ekzemple, ke Brazilo subskribu interkonsentojn kun Francujo pri la atomaj submarŝipoj … Ni progresis en tiu temo kun la prezidanto François Hollande, sed kun Bolsonaro tio iris surplanken … Eĉ tiun mizeran deklaron tiom krude kontraŭfeministan, kontraŭ Monique, la edzino de la franca prezidanto Emmanuel Macron, oni devas meti en tiun kuntekston …”.
La tempo finiĝas, ni parolas pri multaj el liaj geamikoj, kiuj ankoraŭ havas altnivelajn politikajn funkciojn en diversaj landoj aŭ en internaciaj organizaĵoj. Li petas al ni transdoni al ĉiuj liajn tenerajn salutojn kaj liajn dankojn pro la solidaremo.
Li insistas pri tio : „Diru, ke mi fartas bone, kiel vi povas nun konstati. Mi konscias, kial mi estas mallibera. Mi bone scias. Mi bone scias kiom da juĝoj estas kontraŭ mi. Mi ne kredas, ke la malamikoj liberigos min. Se la Supera Kortumo deklaras mian senkulpecon, ceteraj juĝoj pretas por malhelpi mian liberiĝon. Ili volas min mallibera, ĉar male ili havos grandan riskon …Tio ne timigas min … Mi estas preparita por pacience atendi … Laŭ la cirkonstancoj mi estas bonsorta … antaŭ cent jaroj ili estus jam mortiginta min, per pendumo, mortpafo aŭ dispecigo … por igi ĉiujn forgesi iun ajn ribelon … Mi havas paciencon en mia tasko … Mi ne rezignos … Mi konas mian devon pri la brazila popolo … Mi estas mallibera, sed mi ne plendas, mi sentas min pli libera ol milionoj da brazilanoj, kiuj ne manĝas, ne laboras, ne havas domon … ili estas ŝajne liberaj, sed ili estas malliberigitaj de la socia karaktero, el kiu ili ne povas eliri …”.
„Mi preferas resti ĉi tie senkulpa, ol ekstere kulpa … Al ĉiuj, kiuj kredas je mia senkulpeco mi diras : Ne defendu min per nur blinda fido … Legu la malkaŝojn de The Intercept. Tie estas ĉio, argumentita, pruvita, montrita. Defendu min per argumentoj … Ellaboru rakonton, paroladon … Kiu ne ellaboras paroladon, tiu malvenkas en la milito en la hodiaŭa mondo.”
„Mi firme kredas, ke la juĝistoj kaj prokuroroj, kiuj surscenigis la manipuladon por enkarcerigi min, ne dormas kun la trankvileco, kiun mi havas. Ne mi, sed ili ne havas trankvilecon. Mi estas senkulpa. Sed mi ne restas nenionfaranta. Kio valoras, tio estas la batalo”.
Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara


No hay comentarios.:

Publicar un comentario