lunes, 21 de octubre de 2019

KION OKAZAS EN CHILIO?

"Estamos en guerra"- dijo el presidente PIÑERA
("Ni estas en milito"- laŭ vortoj de prezidento PIÑERA kiu lanĉis la armeo surstratoj kontraŭ la manifestacioj...)
Kio okazas en Ĉilio

(Kaj en Francio, Ekŭadoro, Katalunio, Honkongo, Hajtio, Brazilo, Argentino? 
Bona okazaĵo por ke la Esperanto Movado pripensu la politikan povon de la internacia lingvo ESPERANTO.)
traduko de artikolo en "Por Esto"  Meksikio - 21a oktobro 2019
MAS-MONDA ASEMBLEO SOCIA
LA ADMIRATA ĉilia modelo kaŝis en si profundajn fendojn. Malantaŭ la politika stabileco kaj ĝiaj enviataj makroekonomiaj nombroj, ampleksaj sektoroj restis ekskluditaj, pro kiu dum jaroj inkubaciis socia malkontento, kiu forte eksplodis, sed kiun multaj vidis veni.

La furiozo okupis la stratojn. Nek la aliro de militistoj, dekretita lastan sabaton de la dekstra prezidanto Sebastián Piñera meze de la ĥaoso, servis por dronigi la kriegon de miloj da homoj lacaj je la maljustaĵoj de politika sistemo, kiu en sia kerno konservis preskaŭ senŝanĝe la heredaĵon de la diktatoreco de Aŭgusto Pinochet (1973-1999).
“Deekstere oni vidis nur la atingojn de Ĉilio, sed interne estas altaj niveloj de fragmentiĝo, de diseco, kaj junularo kiu, kvankam ĝi ne spertis la diktatorecon, ne voĉdonis jam de multaj jaroj, sed havis ĉion ĝissate kaj iris surstraten por montri sian furiozon kaj seniluziiĝon”, klarigis al AFP Lucía Dammer, analizistino de la Universitato de Santjago de Ĉilio.
Kun 2-elcenta jara inflacio, enspeza malriĉeco de 8,6 elcentoj kaj ĉi-jare atendata altiĝo de 2,5 elcentoj, unu el la plej altaj en kriza regiono, la tiel nomata ĉilia modelo estis enviata de multaj en Latinameriko, kvankam ĝiaj socialaj indikiloj – kiel sano, edukado kaj pensioj – kaŝis tro da maljustaĵoj.

Akumulitaj streĉoj

“Multaj demandoj estis latentaj kaj ne responditaj. Akumuliĝis la streĉiteco, la frusto, kiu ĉiutage plifortiĝis pro la ĉiutageco”, siavice aldonis Octavio Avendaño, socisciencisto kaj politika analizisto de la Universitato de Ĉilio.
Por tiu fakulo ne estas hazardo, ke la socia eksplodo estis kaŭzita de 3-elcenta altigo de la metro-tarifoj, altigo, kiun la prezidanto Sebastián Piñera haltigis lastan sabaton, kiam la manifestacioj estis ekster kontrolo kaj faris historiajn postulojn de la laborista klaso.
Kronika malegaleco, en lando kun plej alta po-kapa enspezo de Latinameriko (pli ol 20.000 dolaroj), kritikata sistemo de pensioj, per kiu la plej multaj pensiuloj ricevas malpli ol la minimuman salajron – de 400 dolaroj –, altaj kostoj por sano kaj edukado kaj konstanta premo de la merkato de nemoveblaĵoj, kiu malebligas al multaj atingi loĝejon, konsistigas koktelon malfacile haltigeblan, laŭ la analizistoj.

Ŝtato forestas, merkato ĉeestas

La socisciencisto Alberto Mayol, de la Universitato de Santjago de Ĉilio, klarigas, ke “en socio, en kiu ĉiuj publikaj servoj estas de merkato kaj kie la socia integriĝo okazas tra la konsumado, la homoj bezonas aĉeti por esti ene de la socio, kaj por tio ili devas enŝuldiĝi.”

La enŝuldiĝo estas unu el la grandaj malbonaĵoj tuŝantaj la ĉiliajn hejmojn. Unu el ĉiuj tri plenkreskuloj (pli aĝaj ol 18) havas financan saldon, kiu ne solveblas per liaj rimedoj, laŭ studaĵo de la Universitato San Sebastián kaj Equifax.
Tiu enŝuldiĝo tuŝas speciale milojn, kiuj en la lastaj jaroj eliris el la malriĉeco, sed kiuj suferas la korpremon aparteni al meza klaso, por kiu ne ekzistas multaj sociaj gajnoj. Estas la filoj kaj nepoj de guste tiuj familioj, kiuj fajrigis tiun ĉi senprecedencan ribelon.

Dorson al la popolo

Kun Sebastián Piñera – magnato, kiu amasigas gigantan riĉaĵon – gvidanta registaron plenan de figuroj el la entreprena mondo, la manifestacioj estas ŝarĝitaj per aludoj al la ekonomia potenco de siaj gvidantoj kaj la maljusteco de sistemo, kiu privilegias la kapitalon.
Mayol avertas, ke en registaro kiel tiu de Piñera koncentriĝas la potencoj ekonomia, politika kaj institucia, kion la analizisto nomas “triopo en la elito” kaj kiu kaŭzas la rompon inter la loĝantaro kaj ĝiaj gvidantoj.
Tiel, “Elturniĝu” estas unu el la plej uzataj vortoj de manifestaciaj grupoj, por aludi la skandalojn de korupto, kiuj en la lastaj jaroj koncernis potencajn ekonomiajn grupojn proksimajn al la prezidanto.
En socio disigita je sociaj klasoj, en kiu la plej multaj funkciuloj vivas en la plej komfortaj zonoj de Santjago, la homoj perceptas ilin kiel sen konekto kun la realo.
“La politiko devas konfesi sian kulpon kaj la loĝantaro estus dankata pro akcepti tion”, avertis Dammert.
Mayol opinias, ke la situacio estas sen kontrolo kaj “la fenomeno alvenonta estas mistero”.

(Tradukita el la hispana de Vilhelmo Lutermano, de ¡Por Esto !, citante kaj komentante afp, de 2019-10-21, rubriko Internacional, p. 3)

No hay comentarios.:

Publicar un comentario