domingo, 10 de febrero de 2019

Tri libroj de verkisto esperantista afrikano.




Nuestra vision ocidental y cristina sobre Africa y los africanos, sigue siendo la tradicional... Tierras de pobres negros esclavizados, con terroristas y divisiones arbitrarias en paises según los intereses de los colonizadores principalmente europeos y USA.
Igualmente los esperantistas ocidentales sobre todo europeos nos consideramos superiores y si bien les enseñamos el Esperanto a los africanos, no esperamos mucho de ellos.
En 130 años de esperantismo todavia no se ha realizado ningun UK en Africa y los pocos congresos locales que UEA o africanos independientes han logrado realizar han estado contaminados por las divisiones que los mismos colonizadores siguen realizando.

POR ESO, COMO REIVINDICACION PONGO AQUI UN COMENTARIO A TRES JOVELAS DE UN AUTOR AFRICANO QUE ESCRIBE MUY BIEN EN ESPERANTO Y PUDE COMPETIR CON CUALQUIER NOVELISTA ESPERANTISTA.

JEAN CODJO, NACIDO EN BENIN, con el francés como lengua occidental debido al colonialismo, pudo estudiar, viajar al exterior, especializarse en Universides de Alemania y Canada, y como esperantista ser un gran colaborador de UEA en su accionar en Africa. 

Lamentablemente a gente como este autor capaz de despertar el “panafricanismo” y las culturas locakes, se les hace dificil recidir en su pais natal y terminan emigrando...
Y este sigue siendo el destino de Africa y los africanos....
https://eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Codjo

Unu aŭtoro el Afriko, kun tri noveloj en Esperanto.
Jean Codjo: La paŝo senelirejen, Dialogo inter surduloj. Antverpeno: FEL, 2007. 50 paĝoj, 21 cm. Aventuro en mondo de ŝajnigado. Antverpeno: FEL, 2009. 40 paĝoj, 21 cm. 5.70 eŭroj ĉe UEA.

Ĉi tiuj tri noveloj, kun belaj, samstilaj kovriloj, formas iun etan serion.
Kvankam ne temas pri la sama ĉefrolulo, la temo estas simila en la tri rakontoj: la interagoj inter afrikanoj kaj blankuloj.
Tamen la rakontoj sufiĉe diferencas, interalie, ĉar ili okazas en aliaj historiaj tempoj. En la unua duono de La paŝo senelirejen Biova kreskas kaj fine, post longa atendado kaj multe da espero – pere de ceremonio – iĝas viro. Sed la feliĉo ne longe daŭras... Alvenas "flosanta domo" kun "bruligitaj homoj", kiuj mortigas kelkajn vilaĝanojn. Necesas debatoj pri tio, kiel reagi al tiuj ŝajne nevenkeblaj homoj. Oni decidas, ke Biova iru por lerni ilian lingvon kaj tiel iĝi same inteligenta. Pasis generacioj, kaj kelkaj homoj tre bone adaptis sin al la ĉeesto de la blankuloj, kaj bone lernis, kiel utiligi la bonajn rilatojn kun tiuj riĉuloj. Regas speco de demokratio, sed nur por pruvi al la mondonacantoj, ke indas donaci monon al tiu vilaĝo; venas tiom da mono, ke la ricevantoj preferas aĉeti kastelojn en la blankula mondo ol konstruigi pliajn en la vilaĝo. Tamen la simplaj homoj, kiuj ne havas tiajn rilatojn kun la blankuloj, perdis sian kulturon kaj siajn loĝlokojn, ŝajne, sen elirvojo. Tiel ĉi tiu koloni-etosa rakonto finiĝas sufiĉe negative.

La dua novelo traktas ĝuste tion, kion sugestas la titolo: Dialogo inter surduloj.
Kiel infano Dege kreskis ĉe la blankuloj, kaj nun estas "nigra-blankulo". Post jaroj li kiel plenkreska "sukcesinto" revenas de tempo al tempo al la vilaĝo kaj rakontas pri siaj spertoj en Jovotome, la blankula lando. Sed la homoj ne povas kompreni lin, kvankam li ankoraŭ parolas la lokan lingvon, eĉ se miksitan kun iom da francaj vortoj. Ĉe la fino de la novelo la vilaĝanoj komencas uzi la teknikaĵojn de la blankuloj, sed tio ne nepre feliĉigas ilin. En ĉi tiuj unuaj du rakontoj estas iom da magio, kio starigas demandojn, kiuj pensigas la leganton. Unuflanke, tio donas iom da spico al la rakontoj, sed aliflanke, se la respondoj ankaŭ ĉe la fino ne venas... tio donas ian ne tre agrablan senton.

Tamen kelkaj detaloj, kiuj povus starigi demandojn, fakte eble estas nur mistajpoj (tajpraroj)... ekzemple en la unua novelo, la voduo Dan estas unue "blanka virino" kaj du liniojn poste "li".

Aventuro en mondo de ŝajnigado ludiĝas en nia epoko de migrado de multaj afrikanoj al okcidentaj landoj. Jeko, la ĉefrolulo, kiu multe similas al la aŭtoro, migras de Afriko al Germanio kaj poste al Kanado. Li volas lerni pri la miraklo de la sukceso de la blankuloj, sed malesperiĝas pro la multaj kontraŭdiraj konstatoj. En Kanado li edziĝas kaj eksedziĝas, kaj ankoraŭ priskribas la malfacilaĵojn kun du aliaj partnerinoj. Ĉu la malfacilaĵoj estiĝis nur pro la kulturaj diferencoj? Unu afero certas por Jeko: estas multe da ŝajnigado en la blankula mondo. Kaj li komencas listigi kaj priskribi plurajn ekzemplojn de tiu ŝajnigado: la mizero en Jovotome kompare kun la emo helpi al afrikaj landoj, la hipokrita toleremo, la iluziplena libereco... Sed li konkludas, ke, tamen, estas pli da similecoj inter la homoj ol da malsimilecoj. Sed estas malfacile tion klarigi al la homoj en lia naskiĝvilaĝo, kiuj konsideras Jovotome daŭre kiel la paradizon sur la tero. La lingvaĵo de la rakontoj estas sufiĉe flua, sed kio vere ĝenas dum la legado, estas multaj mistajpoj kaj gramatikaj kaj leksikaj eraroj. Ili aperas precipe en la unua novelo, sed ne nur, kaj eĉ en la dorsflanka teksto.

Tamen la unuaj du jam aperis rete en 2001 kaj 2002. Ĉu ne sufiĉe da tempo por provlegigi antaŭ la eldonado?
Konklude, estas ĉarmaj, originaltemaj kaj pensigaj noveloj, kiuj montras iun nekutiman rigardon al la rilato inter blankuloj kaj afrikanoj en diversaj epokoj, sed kiuj, bedaŭrinde, ne ricevis la necesan redaktan atenton.---|---

Kompreneble la verkoj meritas bonan reeldonadon, kun tajperaroj korentendaj...por ke la esperantistaj legantoj povu pli bone aktualigi ilian konon kaj pensadon pri Afriko kaj africanoj.-

No hay comentarios.:

Publicar un comentario